- -

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Listo de la kandidatoj - Balotelekta situacio
H
Khemisti BECHAIRIA
Prezentado - Programo

Nask. en 1964
Mondcivitana legitimkarto n-ro :183863
loĝanta en Souk Ahras (Alĝerio)
bkhemisti1yahoo.fr

Biografia resumo

En la flughaveno Heathrow, Londono, en 1985, mi legis en franclingva revuo la tutmondisman terminon " Civitano de la Mondo). Post kelkaj tagoj mi kontaktis la oficejon en Parizo kaj mi ricevis ĉiujn dokumentojn pri la organizaĵo de Mondcivitana Registrolibro kaj poste mi hezitis en unua tempo, ĉar la lando travivis konflikton. Mi timis esti ankaŭ celata de la krima politika reĝimo kaj mi ĉion kaŝis. Tio daŭris inter 1987 kaj 2003 kiam mi relanĉis mian projekton por fariĝi efika elemento sine de tiu organizaĵo je internacia nivelo kaj mi tre fieras pri tio ĉefe kiam mi ricevis la legitimkarton de Civitano de la Mondo.

Mi havis grandan kuraĝon kaj forton por komenci la batalon kontraŭ la politika kaj administra anarkio kaj ĉiuj specoj de burokratio kaj mi staris kontraŭ la negativaj spiritoj, kiuj minacas la homajn animon kaj moralon kaj kiuj utiligas kiel detruaj iloj la poluadon, la internan militon, la malsaton, la klimatan plivarmiĝon, ktp. Ĉio kun mia partopreno en multaj debatoj, ĉu je landa aŭ internacia nivelo, per elektronika aŭ posta korespondado kun miaj tutmondismaj samideanoj kaj mi profitis el oportuno de la politikaj paroladoj kaj de la konferencoj kun kelkaj kunlaborantoj sine de multaj kulturaj kaj socialaj asocioj en Alĝero kaj tra la tuta Alĝeria lando. Mi provis ĉeesti en la internaciaj kunvenoj de Mondcivitana Registrolibro, sed la problemo de vizo malhelpis min.

Deklaro de intencoj

Se mi estus elektita, mi strebus :

  • Evoluigi tra la monda parlamento konceptojn, kiuj postulas pli klarajn difinojn ;
  • Plibonigi la komunikadon sine de la tutmondistaj instancoj
  • Batali kontraŭ ĉiujn formojn de rasismo kaj de diskriminacio

 

Pri la retejo