Por la fondado de " Konsilio de tutmondiĝintaj urboj, komunumoj kaj teritorioj ".

situacio

20/11/2008

TUTMONDIĜOJ

 Historie la unua tutmondiĝoj datumas je la sama epoko (1949) kiel la fondado de la Mondcivitana Registrolibro kaj same klopodas : la registriĝo kiel CDM estas inidivua klopodo dum la tutmondiĝoj de urboj kaj komunumoj estas kolektivaj klopodoj. Forgesite dum kelka tempo la tutmondiĝoj reaktiviĝis kun decidemo en la komenco de la 1970-aj jaroj, kaj komisiono pri tutmondiĝoj ekzistas ekde tiu epoko, ligita al la aktiveco de Roger kaj Renée Volpellière, Henri Cainaud, Georges Mary, Guy kaj Renée Marchand kaj aliaj. Ek de pli ol 10 jaroj Roger Winterhalter animas tiun komisionon kun vere rimarkindaj sukcesoj : Lutterbach, St-Nolff, Chelles, Le Haucourt, Grambois (Francio) Boulock (Gambio) Gjilan (Kosovo) Dario (Nikaragvo) Kalonge, Kashusha, Mbanza Ngungu, Muchungiko (Kongio) Kohé (Togolando), Stabroek (Belgio) ktp.

 Laŭ propono de la Registrolibra Estraro (kunveno de la 29a de aprilo 2008) prikonsentita de la Komisiono la 28an de oktobro 2008, ĉi lasta nun konsistigas agadfakon de Registrolibro.

Tamen la revizio de la anekso n-ro 2 de la Reglamento de la Kongreso de la Popoloj, aprobita je unua instanco la 28 an de marto 2008 kondukas nin ankoraŭ pli fundamente rearanĝi ĝin. Dum la Komisiono pri Tutmondiĝoj konsistis nur el interesiĝintaj Mondcivitanoj, la nova teksto indikas, ke la geografiaj komunumoj alvokitaj por voĉdoni al la Kongreso de la Popoloj estu efektive reprezentitaj per delegado sine de laborgrupoj.

Paralele, en 1966, estis fondita en Japanio " Monda Konsilio pri Tutmondiĝoj " kun sidejo en Hiroŝimo, kaj " Japana Konsilio de Tutmondiĝintaj Urboj " kun sidejo en Kjoto. Tiu du organizaĵoj estas nun ne pli ol memoraĵo arkivita en la koncernataj urbodomoj.

La propono tie ĉi metata sub la aprobo de la Administra Konsilantaro de Registrolibro estas transformi la Komisionon pri Tutmondiĝoj en " reprezentan konsilion de la tutmondiĝintaj georgrafiaj komunumoj " por igi ilin partoprenantaj en la evoluigo de la aktivecoj, kiuj koncernas ilin.

Se la voĉdono estas pozitiva, la definitiva nomo kaj la internaj reguloj estos difinitaj dum kunveno.

 

Demando : Ĉu vi konsentas pri la fondado de reprezenta konsilio de tutmondiĝintaj urboj kaj komunumoj anstataŭ la nuna Komisiono ?

JES : 19

NE : 1

SINDETENO : 1