La kiosko

mapo de tiu reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
Funkcio - La asocio - Ĝeneralaj strukturoj - Urboj kaj komunumoj - eldonado
STATUTO

Artikolo 1

Inter la aliĝintoj al ĉi statuto estas fondita asocio sub la franca leĝo de la 1-a 07.1901 kaj la dekreto de la 16-a 08.1901 kun la titolo :

REGISTROLIBRO DE LA CIVITANOJ DE LA MONDO

Artikolo 2

Tiu asocio celas :

  1. registri ĉiujn homojn en ĉiuj landoj, kiuj sin rekonas Civitanoj de la Mondo,
  2. kiel eble plej rapide naskigi mondajn civitanecon, suverenecon kaj mondajn demokratajn instituciojn.

Artikolo 3. Sidejo

La socia sidejo estas fiksita en PARIZO (13a) 66 Boulevard Vincent Auriol ; ĝin povos translokigi simpla decido de la Administra Konsilantaro.

Artikolo 4. Konsisto

La asocio konsistas el :

  • a) ordinaraj membroj
  • b) asociitaj membroj

Artikolo 5. Akcepto

Por partopreni en la asocio, necesas akcepto de la estraro, kiu decidas dum ĉiu kunveno pri la akcepto-petoj prezentitaj.

Artikolo 6

Estas ordinaraj membroj la membroj akceptitaj de la estraro por la registrado de la civitanoj de la mondo, nome :

  • la komisiitaj korespondantoj de RCM ;
  • maksimume tri homoj en ĉiu registro-filio de RCM.

Estas asociitaj membroj la homoj akceptitaj de la Estraro, kiuj sin devontigas provizi volontajn servojn en la regado de la Registrolibro aŭ en la transnacia diskonigado de la mondcivitaneco.

Artikolo 7. Forstrekoj

La membreco perdiĝas per :

  • a) demisio
  • b) forpaso
  • c) forstreko decidita de la Administra Konsilantaro pro grava kialo, post invito al la koncernato liveri al la estraro parolajn aŭ skribajn klarigojn.
  • d) koncerne nur la ordinarajn membrojn, per nuligo de la komisio por la registrado de la civitanoj de la mondo.
  • e) ĉiu ajn alia situacio skribita en la Interna Regularo.

Artikolo 8. Monfontoj

La monrimedoj de la asocio entenas :

  • a) la kotizojn pagitajn de la civitanoj de la mondo por registriĝo ;
  • b) la memvolajn kontribuaĵojn de la personoj kaj de la registrocentroj ;
  • c) la donacojn kaj subvenciojn ;
  • d) ĉiujn aliajn leĝajn rimedojn.

Artikolo 9. Administra Konsilantaro

La asocio estas regata de Konsilantaro el membroj elektitaj por 4 jaroj de la Ĝenerala Asembleo. La nombro da konsilantoj estas determinita en la Interna Regularo. La membroj estas reelekteblaj.

La Administra Konsilantaro elektas inter siaj membroj per sekreta baloto estraron konsistantan el :

  1. prezidanto
  2. unu aŭ pluraj vicprezidantoj
  3. unu sekretario kaj laŭokaze unu adjunkta sekretario
  4. unu kasisto kaj laŭbezone unu adjunkta kasisto.

Artikolo 10. Kunveno de la Administra Konsilantaro

La Administra Konsilantaro kunvenas almenaŭ ĉiun jaron laŭ kunvoko de la Prezidanto aŭ laŭ peto de la kvarono de la konsilantoj.

La decidoj estas faritaj per la plimulto de la voĉoj de la ĉeestantaj konsilantoj ; okaze de divido, la prezidanta voĉo estas decidiga.

Iu Konsilanto, kiu senkaŭze ne ĉeestas tri sinsekvajn kunvenojn povos esti dirata demisianta.

Neniu povas partopreni en la Konsilantaro antaŭ la plenaĝeco.

Artikolo 11. Ordinara Ĝenerala Asembleo

La ordinara Ĝenerala Asembleo konsistas el ĉiaj membroj de la asocio. La ordinara Ĝenerala Asembleo kunvenas almenaŭ ĉiun duan jaron.

30 tagojn antaŭ la fiksita dato, la membroj de la asocio estas kunvokitaj de la sekretario. La tagordo estas indikita sur la kunvokiloj. Membro, kiu ne povos ĉeesti, havas la eblecon rajtigi homon, kiun li elektas laŭ la dispozicioj skribitaj en la Interna Regularo.

La Prezidanto kun la asistado de la Estraro prezidas la asembleon kaj raportas pri la agado de la asocio.

La kasisto raportas pri sia kontregado kaj metas la bilancon sub la aprobon de la asembleo.

Post elĉerpiĝo de la tagordo okazas la anstataŭigo de la eloficantaj konsilantoj per sekreta baloto.

Dum Ĝenerala Asembleo :

  • nur la entagordigitaj temoj estas pritrakteblaj.
  • la balotreguloj estas necese tiuj validaj dum la kunvoko.

La Ĝenerala Asembleo povos valide ofici post unua kunvoko nur se kvarono de la membroj ĉeestas aŭ estas reprezentataj. Se la kvorumo ne estas plenumita, dua kunvoko estos lanĉita almenaŭ 15 tagojn antaŭ la nova dato fiksita ; inter tiuj du kunvendatoj la tempo ne devas superi tri monatojn. Dum la kunveno laŭ la dua kunvoko neniu kvorumo estos postulita por, ke la Ĝenerala Asembleo povu valide ofici.

Artikolo 12. Eksterordinara Ĝenerala Asembleo

Laŭbezone aŭ laŭ peto de duono plus unu el la enskribitaj membroj, la Prezidanto devas kunvoki Eksterordinaran Ĝeneralan Asembleon laŭ la procezo planita en la artikolo 11. La kvorumaj kondiĉoj estas tiuj difinitaj en la artikolo 11. Nur la Eksterordinara Ĝenerala Asembleo rajtas aprobi la statuton aŭ ties modifojn.

Artikolo 13. Interna Regularo

Interna Regularo determinas la diversajn punktojn ne antaŭviditajn de la statuto, interalie tiujn rilatajn al la interna administrado de la asocio. Aranĝata de la Administra Konsilantaro, ĝi estas plenumebla tuj post la fino de la kunsido, dum kiu ĝi estis aranĝata. Plie la Interna Regularo, la novaj aŭ modifitaj artikoloj devos ricevi la konsenton de la sekvonta ordinara Ĝenerala Asembleo.

Artikolo 14. Malfondo

Okaze de malfondo decidita de almenaŭ du trionoj el la ĉeestantaj aŭ reprezentataj membroj en la Eksterordinara Ĝenerala Asembleo, unu aŭ pluraj malfondantoj estas elektitaj de ĉi tiu kaj la eventuala havajo estas malhavigota konforme al la artikolo 9 de la franca leĝo de la 1a de julio 1901 kaj al al dekreto de la 16a de aŭgusto 1901.

Unuvoĉe adoptita en Eksterordinara Ĝenerala Asembleo en Parizo la 28an de oktobro 2000.

 

Pri la ttt-ejo