La kiosko de la Mondcivitanoj

Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

La Asembleo - Agendo - Membroj - Projektoj - Gazeto
LIBERECO POR INGRID BETANCOURT

Ni, subskribintaj Civitanoj de la Mondo :

  • Ĉar ni postulas la aŭtentikajn valorojn de frateco, kaj ne ties karikaturon,
  • Ĉar laŭsence la vorto " libereco " implicas la opinian kaj espriman liberecojn, ne nur vorto kiu flatas la politikan penson,
  • Ĉar la homprotekta agado integras pli kaj da volontuloj en maljusta mondo sed evoluanta,
  • Ĉar Sinjoro Manuel Marulanda freŝdate montris laŭsence fortajn farojn, en humana kunteksto,
  • Ĉar interalie la senĉesa serĉado de justeco kaj sindonemo plialtvalorigas homon,
  • Ĉar ni estas Civitanoj de la Mondo, kio implicas, ke ĉiuj ni estas Civitanoj de la Mondo,

Ni deziras, ke niaj valoroj estu komprenitaj kaj aplikataj de ĈIUJ kaj postulas S-ron Manuel Marulanda, stabestro de FARC, decidi la liberigon kun aliaj ostaĝoj de virino, kiu staras inter la plej belaj figuroj en la politika medio, kiu neniam ĉesis defendi niajn valorojn, agadante por la libereco, la justeco, la frateco, kun mirinda konvinko, Ingrid Betancourt, tre grave malsana kaj kies malapero subite forviŝus la humanajn farojn ĵus diritajn.

Ingrid Betancourt, kies nuna sorto emociegas ne nur siajn proksimulojn kaj ŝiajn gefilojn - kies batalo por la liberigo de ilia patrino povas nur instigi admirecon - sed ankaŭ ĉiujn homojn dotitajn per koro kaj konscienco.

Liberigante Indrig Betancourg, savante " tiun vivon ", S-ro Manuel Marulanda, vi eliros pli altvalora el tiu terura situacio.

S-ro Manuel Marulanda, ĉu vi estas Civitano de la Mondo ? Sciigu tion al la tuta mondo.

Dum la ekzisto estas memorindaj momentoj, kiujn oni ne devas preterlasi. 

La subskribintoj

Pri la retejo