|
Monda Solidareco Kontraŭ la
Malsato
LOKA
MONOGRAFIO
Listo de skribendaj informoj pri la medio
de prielvolviĝa projekto proponita al la
financado
|
1. Naturaj kondiĉoj
- ĝusta geografia situo.
- alteco.
- klimato : sezonoj, tempa dispartigo de la pluvokvanto laŭ
sezonoj, temperaturoj averaĝaj, maksimumaj kaj minimumaj por ĉiu
sezono.
- natura kreskaĵaro.
- apartaj karakterizaĵoj.
2. Homa priloĝado
- kvanta loĝateco de la regiono.
- vilaĝa loĝantaro koncernata per la projekto :
dispartigo laŭ aĝoj
(0-16jaraj, 16-30jaraj, 30-60jaraj, >60jaraj) kaj laŭ
sekso.
- nomoj, distancoj kaj homa kvanto de la najbaraj vilaĝoj.
- nomo kaj distanco de la plej proksima urbo.
- loka vojaro (asfaltitaj vojoj, tervojoj, fervojoj, aliaj);
irebleco (jara daŭro, por kiaj veturiloj ?)
- telefona, poŝta, telekopia, interreta servoj
- apartaj karakterizaĵoj.
3. Ĝeneralaj socia-kulturaj kondiĉoj
- Etna konsisto de la vilaĝanaro.
- naturo kaj kvalito de la interetnaj rilatoj.
- lingvoj oficialaj kaj lokaj.
- procento de enlernejigitaj infanoj, laŭ sekso, en la
baza, meza kaj supera instruadoj
- nombro kaj distanco de la bazlernejoj.
- distanco de la mezlernejoj.
- jara kosto de la enlernejigado de unu infano :
(enregistrado, eventuale internulejo, manĝado).
- nombro de la vilaĝaj familioj.
- averaĝa infankvanto por familio ; proporcio de
orfoj.
- praktikitaj religioj en la vilaĝo (indiku la rilatajn
proporciojn).
- priskribo de ordinara loĝejo (materialoj de la muroj kaj
de la tegmento, nombro kaj rolo de la ĉambroj, kia
necesejo).
- averaĝa nombro de familioj, de personoj (inkluzive de la
infanoj),
de generacioj por domo.
- sportaj kaj kulturaj agadoj (indiku la ekipojn).
- plej oftaj malsanoj de plenkreskuloj, de infanoj.
- infana mortkvanto.
- virina mortkvanto pro akuŝado.
- apartaj karakterizaĵoj.
4. Kolektivaj ekipoj
- situo kaj distanco de la plej proksimaj sanigejoj
(sandomoj, flegejoj, malsanulejoj).
- kosto de kuracista konsultado.
- havebleco de ordinaraj medikamentoj.
- provizado de trinkakvo : nombro de kolektivaj fontoj
kaptitaj
kaj putoj ; nombro de privataj fontoj kaj putoj ;
indiku ĉu la fontokaptejo estas subĉiela aŭ ŝirmita.
- akvujoj, akvotubaroj.
- maksimuma distanco inter loĝejo kaj la plej proksima
trinkakvejo.
- energifontoj por la nutraĵa kuirado : naturo, deveno,
kosto.
- komunaj lignofontoj ; zorgado kaj renovigado de la
arbaroj.
- elektro : havebleco (distribureto, generatoroj),
uzantaro.
- teknika konsilado (ŝtataj servoj, asocio de produktistaj
grupoj, neŝtataj organizaĵoj...) : indiku la nomojn kaj
adresojn.
- apartaj karaktereizaĵoj.
5. Ekonomio, laboro, enspezoj
- precipaj ekonomiaj agadoj de la vilaĝo, de la
regiono.
- procento rilata al la agrokulturistoj, agrolaboristoj,
metiistoj, industrilaborantoj, komercistoj, oficistoj, ŝtatoficistoj
vivantaj en la vilaĝo.
- aliaj okupoj (indiku kiujn).
- procento de la dungiteco de la loĝantaro, laŭ
sekso.
- celoj de la elmigrado : ĉu grandaj urboj ? ĉu
fremdaj landoj ?
(induku la proporcion, laŭ sekso).
- averaĝa konstanta enspezaro por unu familio.
- averaĝa portempa enspezaro por unu familio.
- enspezoj el elmigrintoj profite al la vilaĝanoj : naturo
kaj graveco.
- socialaj liveraĵoj de la ŝtato, de la administra
regiono.
- listigu la kooperativojn, mutualajn ŝparkasojn, asociojn
de produktistaj grupoj, interhelpajn rilatojn en la vilaĝo
kaj la najbaraj vilaĝoj.
- apartaj karakterizaĵoj.
6. Nutrado
- averaĝa nombro de manĝoj dum diurno.
(precizigu por plenkreskuloj kaj infanoj)
- baza nutrado : detalu la tipan konsiston.
- ofteco de la konsumado de animalaĵoj (viando, fiŝaĵo,
ovoj).
- ofteco de la konsumado de lakto
(precizigu por plenkreskuloj kaj infanoj)
- deveno de la ĉefaj pornutraj produktoj.
- averaĝa kosto de unu manĝo.
- graveco de la mankomalsanoj
(marasmo, kvaŝiorkoro, senvitaminozoj ktp...)
- apartaj karakterizaĵoj.
7. Agrikulturo
- jura aŭ kutima statuso de la bienkampoj.
- procento de la utila agrikultura areo en la vilaĝo, en la
regiono.
- ĉefaj produktoj en la vilaĝo kaj en la regiono kaj
rilata procento de la utila agrikultura areo.
- averaĝa graveco de la bienoj.
- proporcio de familiaj bienoj.
- naturo kaj area procento de la kontraktaj kulturoj.
- pagmaniero de la kontraktaj kulturoj.
- teknikaj rimedoj por plugadi la teron, por semi, planti, zorgi
la kulturojn, kaj por rikolti.
- tirbestoj, mekanikigo.
- kulturaj sinsekvoj, tipaj alternaj ekspluatoj.
- kultura daŭro de arboj : kakaujoj, kafarboj, gumarboj,
ktp...
- laŭseksa labordivido.
- destino de la rikoltitaj produktoj : rilata procento laŭ
pezo aŭ rikoltitaj unuoj:
- propra familia konsumado,
- loka disvendado (listigu la bazarlokojn),
- malproksima vendado (kie ?),
- eksportado.
- komercaj vendoretoj, tipaj kontraktoj de komercigo.
- eksportoretoj, tipaj kontraktoj de eksportado kaj de difinado
de la prezoj.
- grupoj de produktistoj : nombro, tipo.
- faktoroj limigantaj la agroproduktadon (naturajn, homajn,
teknikajn), forvendaj malfaciloj. (procento rilata al la
perdoj)
- apartaj karakterizaĵoj.
8. Bredado
- precipaj bestaj porduktoj en la vilaĝo, en la regiono
(bredataj specoj).
- averaĝa graveco de la bestaro (bovoj, ŝafoj, kaproj)
aŭ de la bredejoj (kokoj, kunikloj, porkoj...)
- celo de la bredado : viando, tirado, lakto, ovoj...
- deveno de la bestoprovianto.
- sanitara bestozorgado, bestkuracado.
- laŭseksa labordivido.
- destino de la produktoj : rilata procento laŭ pezo aŭ
breditaj bestoj:
- propra familia konsumado,
- loka disvendado (listigu la bazarlokojn),
- malproksima vendado (kie ?),
- eksportado.
- komercaj vendoretoj, tipaj kontraktoj de komercigo.
- eksportoretoj, tipaj kontraktoj de eksportado kaj de difinado
de la prezoj.
- grupoj de bredistoj : nombro, tipo.
- faktoroj limigantaj la bestoproduktadon (naturajn, homajn,
teknikajn), forvendaj malfaciloj. (procento rilata al la
perdoj)
- apartaj karakterizaĵoj.
Sendu la monografion al la Administranto komisiita
por la studado de la koncerna projekto aŭ al :
MONDA FONDUSO DE SOLIDARECO KONTRAŬ LA
MALSATO
Ruelle Haute
FR 21120 GDMEAUX