En NKolntsa (Kamerunio) virinoj kune kultivas
ananaskampon. Ili uzas la profitojn por
aranĝi fontojn de trinkebla akvo, provizigi
flegejon, kaj planas krei lernejon.
|
En Abatchang (Togolando), la Grupo
Agro-Paŝtista bredas kaj dresas tir-bovojn kaj
vendas ilin al aliaj grupoj, kiuj tiel povos
kultivi pli vastajn kampojn.
|
En Nanterre (Francio) grupo da senlaboruloj
malfermas iun "Domon por Senlaboruloj", kiu ebligas
al multaj homoj retrovi dungon aŭ ricevi
klerigon.
|
En Vila Presidente Medici (Brazilo) "senbienaj
kamparanaroj" sin instalas ĉe rando de
Amazonio. Ili sin devontigas protekti la arbaron .
|
En Kasena (Togolando), la grupo ESPERO fosas
puton por provizi per akvo la vilaĝanojn,
bredejon kaj ĝardenon.
|
En Las Coloradas (Argentino) instruistoj
finpretigas eduksistemon adaptitan al Mapuĉeaj
junuloj. Ili konstruis kokbredejon kaj tie eklernas
la kokobredajn teknikojn.
|
|
En Kiringye (Kongio) la Komunuma
Elvolviĝo-Centro ekkultivis spirulinon. Unu
inĝeniero kaj unu teknikisto ricevis formadon
en ĉilio, kaj post reveno, ekkonstruis la
bazan spirulinejon. Parte detruita dum la Zairia
milito (novembro 1996) la loko estis rekonstruita.
(Vidu kelkajn
fotojn)
|
En Tozunme (Benino) 12 plenkreskintaj orfoj
asociiĝis por konstrui porkobredejon por 100
porkoj, aranĝi parkon, stokejon kaj oficejon.
|
En Aneho (Togolando), pluraj fiŝkaptistoj
asociisĝis en la grupo "La ĝojo". Kune
ili deziras aĉeti pirogmotoron kaj la necesan
ekipon por fiŝkapti trans la marbordan
ondobaraĵon.
|