ruelle Haute, 21120 GEMEAUX, Francio

La Mondcivitana kiosko

 Globidar respondas al viaj demandoj

Spirulino - Dungiĝo - Kompetentoj - Staĝoj - Misioj

"Spirulino" - "Spirulinejo". Oni ne trovas tiujn vortojn en la vortaroj. Bonvolu klarigi. (G.P.)

Kompreneble, spirulino ne estas ino kies ĉefa karaktero estas spirado.

Spirulino estas malgranda algo nur 1 mm longa, kiu prezentiĝas kiel helico.

Spirulino latine nomiĝas "spirulina" kun multaj ( preskaŭ 1500) varioj : "spirulina maxima", "spirulina platensis" estas la pli konataj. Ekzistas alia nomo latina : "arthrospira" tute ne uzata.

La spirulino estis konata de prapopoloj, kiel aztekoj, pri kiuj oni scias, ke la kurieroj manĝis spirulinon por elteni la strebadon dum la kuroj... multaj estas la ekzemploj tra la mondo, sed preskaŭ ĉie tiu manĝkutimo malaperis je la alveno de la koloniantoj.

Laste, en 1969, dum regis plej akra sekeco en Sahelo, iu esploristo miris trovi ĉe la lago ĉado popolon bonfartan. Ilia sekreto : la regula manĝado de iom da spirulino, kiun ili rikoltis el la lago. Tiam la esploristo sendis specimenon al "Institut Français des Pétroles" por analizo. IFP faris profundajn esplorojn, ĉar interesis ĝin trovi - eble vi memoras pri tio - "petrolan bifstekon" . La esploroj de IFP ne kondukis al ekspluatado pro manko de financa rendimento, kiam spirulino estas kultivata en petrola medio. Sed tiam societoj, precipe usonaj, komencis ekspluati la trovojn de IFP, kaj instalis grandajn produktejojn en Meksiko (Texcoco), en Kalifornio, kaj alie, precipe ĉar spirulino estas eksterordinara fonto de industriaj produktoj. La tekniko de tiu produktado okazas sub industria sekreto.

globenet - hejmpagxo

 

aliaj lingvoj

 

enhavo

 

Sendi mesagxon

 

Niaj  retligiloj

 

Novajxletero

 

Helpu nin !

Krome en Francio la usondevena sciencesploristo Repley Fox faris laborojn pri la nutraj kvalitoj de spirulino cele al la nutrado de malsataj popoloj. Li fondis la asocion ACMA (Association pour Combattre la Malnutrition par l'Algoculture), kaj dediĉis 30 jarojn de sia vivo al tiuj serĉoj.

Monda Solidareco subtenis la laborojn de la laboratorio en "La Roquette", apud Montpellier, kaj financis la konstruadon de spirulinproduktejo en ĉilio. La tieaj produktistoj akceptadis multajn staĝantojn, kiuj venis de la tuta mondo por eklerni la necesajn teknikojn. Kaj Monda Solidareco sendis tien du zairianojn de Sud-Kivuto en 1994. La projekto estis instali spirulinejon en Kiringye, apud la rivero Ruzizi en Sud-Kivuto, Zairio. - la unua produktejo en Afriko -. Tiu projekto efektiviĝis, sed la milito ĉesigis la ekspluatadon de tiu komencanta produktejo, kaj nur nun la projekto rekomenciĝas.

Spirulino estas ege bonfartiga nutraĵo, kiujn oni povas aldoni al mankhavaj nutraĵoj : ĝis 72 % da asimileblaj proteinoj, kaj preskaŭ kompleta panelo de vitaminoj. La atestoj pri resanigado estas multaj.

Vidu kelkajn fotojn en http://www.globidar.org/projets\9107bild.htm

ĉu oni povas dungiĝi en Monda Solidareco ?

Monda Solidareco funkcias nur surbaze de volonteco. Estas neniu salajrito en nia organizaĵo. Cxio estas farita por ke la kotizoj de niaj membroj utilu efektive por la subteno de la prielvolviĝaj projektoj. La sekretariaj, administraj kaj informaj kostoj ne superas 15 % de la buĝeto.

Neniu dungiĝo, sed diversaj taskoj, kiuj postulas multajn kompetentulojn kaj volontulojn :

  • komputila tajpado - tradukoj - retoj da kontaktoj - enkomputiligo de informoj - serĉo de informoj
  • agrokulturo - ĝardenkulturo - arbarkulturo - bredado - fiŝbredado - fiŝkaptado - mekaniko - metieco
  • nutrado - instruado - animado
  • studado de projektaj dosieroj - regado - kontado
  • bultenoj - informfolioj - reklamado
  • interagaj paĝoj en Interreto - traktado de fotoj kaj informoj - realigo de cederomoj

ĉu oni povas staĝi en Monda Solidareco ?

MONDA SOLIDARECO ne havas precizan lokon. La "leĝa" sidejo estas en Parizo, sed la sekretariado efektiviĝas ĉe la konsilantaranoj aŭ ĉe iuj korespondantoj : en Rennes, Brive, Tours, Angers, Poitiers... Ni interkomunikas per telefono, fakso, e-poŝto, kaj kvaronjare kunvenadas. En tiaj kondiĉoj malfacile estas plani "staĝon" por validigi aŭ fondi diplomigon.

Estas tamen ebleco "staĝi" ĉe la administrejo en St-Aubin de Luigne (Inf. ) por helpi en la tajpado kaj pretigi dokumentojn.

Kiel estas aranĝitaj la misioj de Monda Solidareco ?

Por la realigado de la projektoj, kiujn ni subtenas, laŭeble ni utiligas la lokajn kompetentojn. La maloftaj misioj de Monda Solidareco estas kurtatempaj (2 ĝis 3 semajnoj) kaj antaŭnecesigas veran sindevontigon por la servo de Monda Solidareco. Depost 1982 Monda Solidareco financis nur KVAR misiojn mem realigitajn de la administrantoj taskitaj per la dosieroj, kaj UNU teknikan mision.