La kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro
Saĝula Konsilio
membroj - aktoj - opinioj

9.3. La Saĝula Konsilio estas taskita interalie :

  • zorgi pri la tutmondista kaj demokrata karaktero de la agoj de Kongreso de la Popoloj ;
  • prezidi la Balotelektan Kontrolkomisionon de Kongreso de la Popoloj ;
  • nomumi la revizorojn de la kontoj de Kongreso de la Popoloj ;
  • fari ĉion necesan pro la urĝaj situacioj interalie okaze de manko de la Plenumkomitato aŭ de la Estraro de Kongreso de la Popoloj.

Membroj

  • Henri Cainaud (Prezidanto)
  •  

Volonta adjunkta sekretario : Daniel Durand

Aktoj de la Saĝula Konsilio

  • Arbitracio inter Liliane Metz-Krencker, Daniel Durand kaj Alain Bal.
  • nomumo de revizoranto de la kontoj de Kongreso de la Popoloj
  • Kunvokado de la Balotelekta Kontrolkomisiono de Kongreso de la Popoloj : kunveno planita la 6an de marto 2010.

  Opinioj de la Saĝula Konsilio

Pri la rajteco de la Brazilja Sesio

pri la situacio konsekvenca de la rezigno de la prezidantino Heloisa Primavera

Pri la procedo de la perkorespondaj balotadoj

 

3. Pri la aranĝo de perkoresponda voĉdonado

La Saĝula Konsilio,

konstatinte

  • La foreston de la Prezidanto dum la Brazilja sesio
  • La fakton ke la Brazilja sesio estis prezidata de tri aliaj homoj
  • La malkonsenton pri la procedo por havigi la voĉdonojn de la Delegitoj ne partoprenintaj en la Brazilja sesio

pro,

  • La artikolo 6.3. de la Reglamento, kiu stipulas, ke en okazo kiam la kvorumo de 4/10 ne estas atingita, estos organizita perkoresponda voĉdonado antaŭ la limo de 15 tagoj,
  • La artikolon 6.5., kiu stipulas, ke ĉiu sesio de Kongreso de la Popoloj devas okazigi protokolon antaŭ tri monatoj.

Komentas la Reglamenton jene :

  • Ke la sesia Prezidanto estas la responsanto de la voĉdonado, kiu sankcias la debatojn de la prezidata sesio, sen konsidero de la voĉdona momento, ĉu dum la sesio ĉu per telematiko antaŭ 15 tagoj.
  • Ke tiuj voĉdonoj estu enkalkulitaj en la protokolo de la sesio, antaŭ la limo de tri monatoj.

sugestas,

  • Ke dum sesio, la formulo de ĉiu voĉalvoko estu perfekte skribita en ties momento
  • Ke la sesia Prezidanto (aù unu el la kun-prezidantoj) kaj la sesia sekretario pretigu la dokumenton necesan al la perkoresponda voĉdonado dum la sesio mem, por tiu ĉi povu esti tradukita, formatita kaj dissendita al ĉiuj koncernataj Delegitoj antaŭ 15 tagoj.

Esperanto

Français

English

Español

Helpi la Kongreson de la Popoloj

Pri la ttt-ejo