Informilo n-ro 110 (Junio 2014) de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

Enhavo je la fino

en pdf.formato

antaŭaj numeroj

 

Kontraŭ la mondskala malsato ….

… la Vagadugua fonto de frateca mondo

Malferme de la Ĝenerala Asembleo de Okcidenta Afriko okazinta en Vagaduguo, la ĉeestantoj estis invititaj meti la laborojn en la ĝeneralan kadron de la lukto kontraŭ la malsato en la mondo, al kiu la Civitanoj de la Mondo, ekde la 70aj jaroj, provis proponi novigan modelon : la transnacia mutualismo.

Banale estas diri, ke por vivi, necesas manĝi. La serĉado de nutraĵo certe estas la ĉefa problemo nuna aŭ pasinteca de ĉiuj homaj komunumoj. Kaj kiam nutraĵo malabundas kaj kiam tiu manko suferigas homojn milionope, tiam la problemo ne plu estas individua : ĝi fariĝas politika.

Kiuj estas koncernataj ?

Tra historio neniu popolo evitiĝis : Eŭropo kaj Sovetio dum la dua mondmilito, Hindio komence de la 60aj jaroj, Ĉinio dum la kultura revolucio, Biafro (Niĝerio), Sahelo en la komenco de la 70aj jaroj, Nordoriento de Brazilo, Somalio, Etiopio, Kongio. Tiu rememorigo ne estas kompleta.

Komence de la 60aj jaroj oni kutime diris, ke du trionoj el la homaro suferis pro malsato. Sendube tio estis ekscesa. Per iom pli sciencaj kriterioj, oni determinis, ke 800 milionoj da homoj estis koncernataj en la komenco de la 80aj jaroj. Malgraŭ ĉiuj disvolvitaj streboj, la nombro de homoj suferantaj pro malsato daŭre aŭ mankperiode (= tempo antaŭ la rikoltoj) ne malaltiĝas. .

Kial ?

Tri ĉefaj kialoj foje interplektitaj :

klimataj kialoj : laŭ la situo de la atmosferaj masoj , la longdaŭraj sekecoj aŭ la pluvegoj okazigas damaĝojn.

Politikaj kialoj : kiam milito aŭ nesekureco instaliĝas, aŭ kiam la ŝtatoj nenion faras, ĉu nepove ĉu kunkulpe, por evitigi la disrabadojn kaj forteni ĉiajn predantojn.

Strukturaj kialoj : kiam netaŭgaj elektoj estigas dezertigon, malriĉiĝon de la grundo, homan formigradon, poluadon de riveroj kaj maraj spacoj, elĉerpiĝon de la marfiŝaj fontoj. Sed la plej grava struktura kialo evidentiĝas en la manko de solidareco : la tero produktas nun sufiĉe da nutraĵoj por nutri 150 % de la nuna terloĝantaro, sed nutraĵo estas fuŝita, kaj la produktokapablo forturnita al industriaj aŭ spekulaciaj celoj.

 Dum banale estas diri, ke por vivi necesas manĝi, tiel tute ne estas diri kaj rememorigi, ke sin nutri estas fundamenta rajto agnoskita de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Tiu deklaracio indikas, ke por ke la rajtoj efektiviĝu, ncesas iri al leĝa reĝimo fondita sur la partopreno de ĉiuj individuoj kaj organoj de la socio (v. interalie la 8an alineon de la antaŭkonsideroj)

En tiu spiritostato laboris la komisiono " Malsato, disvolviĝo kaj tutmondismo " de la civitanoj de la mondo. Tiu komisiono pristudis plurajn temojn el kiuj oni povas tiri :

  • la proponon de mondsolidareca imposto kontraŭ la malsato ;
  • la plifortigon de la lokaj solidarecoj, kaj en la vilaĝaj kooperativoj, grupoj, kaj de ties regionaj retoj ;
  • la kreadon kaj la regadon de nutraĵaj tenejoj ;

La Civitanoj de la Mondo havis tiun idilian vizion je monda nivelo, sed en la praktiko necesis fariĝi pli modestaj tamen ne perdante la finan celon de senlima solidareco, transnacia, kapabla rezisti al la sturmoj de la predantaj firmaoj transnaciaj per luktoj je sama nivelo kiel ili. " Al mondaj problemoj, tutmondaj solvoj ".

La impostado, laŭ ties principo, estas rimedo de solidareco organizita de tiuj, kiuj havas aŭtoritaton. Sed praktike, la riĉuloj kaj la predantoj eskapas impostadon kaj la trudo trafas tro forte la laboristarojn. Necesis trovi alian farmanieron, kiu estu libera kaj volonta, kapabla subteni la klopodojn de la lokaj grupoj sin organizi por antaŭgardi sian vivmedion kaj por plifortigi sian kapablon daŭre provizi la regionajn bezonojn. Kaj tie kuŝas la genieco de nia asocio.

Do Monda Solidareco kontraŭ la Malsato situas sin kiel civitana organizaĵo, kies financaj rimedoj devenas de la memvolaj kontribuaĵoj (kotizoj) de la membroj disloĝantaj tra la mondo (pli ol 1300 membroj en trideko da landoj). Nia forto fondiĝas sur nia libera partopreno, sur nia atento al respekto al egaleco, sur la sendependeco de niaj kotizoj kaj sur ties sumo. Kaj ne nur ni subtenas la kooperativan klopodon, sed ankaŭ nia havas ties praktikon : unu homo = unu kotizo = unu voĉo.

Tiu Ĝenerala Asembleo de Okcidenta Afriko, kiu vidis la partoprenon de du novelektitaj delegitoj : Constant Gbezé el Komeo en Benino, kaj Symphorien Méda, el Vagaduguo en Burkinio, restos en ĉies memoro kiel altvalora momento en la ekapero de nova socio firme antaŭeniranta sur la vojo de solidareco kaj frateco. 

Daniel Durand

 Fine de la asembleo konsistiga de la okcidentafrika regiono en 2000 en Abomey-Calavi (Benino) (foto)

 

La Ĝenerala Asembleo de Okcidenta Afriko okazis en 2004 en Vagaduguo (Burkinio) (foto)

  • En 2006 en Sokodeo (Togolando) (foto)
  • En 2008 en Kotonuo (Benino) (foto)
  • En 2010 en Bobodiulaso (Burkinio) (foto) 
  • Fine ĝi okazis en 2013 en Vagaduguo (Burkinio). Veninte de Lomeo, de Komeo, de Sokodeo, de Bobodiulaso, de Vagaduguo kaj de Francio, la responsantoj de la Pluzorgaj kaj Kunordigaj Burooj kaj la administrantoj estis vere feliĉaj retrovi sin por aparte fruktudonaj laboroj. (foto) 

enhavo

Rekomendoj de la Ĝenerala Asembleo de Okcidenta Afriko

 

Al la Federacia Administra Konsilantaro

1.Akiro de interretaj USB-konektiloj por la Pluzorgaj kaj Kunordigaj Burooj (PKB) kaj por la korespondantoj, kaj akiro de bitfotiloj.

Voĉdonado : unuanimeco por la akiro de la interretaj konektiloj : 7 voĉoj el 7. Ĉiu bezonanta PKB mem aĉetos la konektilon

Kvin voĉoj por la aĉeto de bitfotiloj, kaj du sindetenoj. Odile Durand prizorgos trovi aparatojn en Francio.

2. Provizi per rimedoj la Delegitojn por ke ili povu plenumi siajn misiojn : rilatoj kun la MSM-strukturoj (ekz. PKB), reprezentado de MSM, eksterordinaraj veturadoj (ekz. Kunveno en Sokodeo), ktp.

Laŭ la farotaj aktivecoj, la Delegitoj ekrilatu kun la estraro de la Federacia konsilantaro, kiu decidu pri la elspez-permeso.

Danièle Charier informos per letero la PKB, ke tiuj ĉi povos esti petataj provizi per monsumoj la delegitojn por la plenumado de ties misiado (laŭ decido de la Federacia Adminnistra Konsilantaro).

3. LA-MSM en Sokodeo :

Komisii la Sekretarion de la Loka Asocio de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato (LA-MSM) en Sokodeo, S-ro Kinanziba Belei, por ke li aranĝu kunvenon de la grupestroj de la Sokodea regiono, por solvi la problemon koncernantan la prezidanton de PKB. Fakte la Administra Konsilantaro ne validigis lian balotelekton ĉar li havas ŝuldojn kaj ne plu pagas siajn jarajn kotizojn. Necesas do rearanĝi balotelektojn. Claudine Tournier taskas al si tion. Por aŭskulti kaj subteni la respondantojn de tiuj grupoj dum tiu kunveno, la Administra Konsilantaro komisias S-rojn Constant Gbézé, John Agbeli kaj François Têté iri al Sokodeo por ĉeesti tiun kunsidon. Claudine Tournier korespondas kun la koncernatoj.

4. Diskonigi al la PKB kaj grupoj la decidon malplialtigi la kotizon al 2000 CFA F : la anonco estos farita en la protokolo farita de Constant Gbézé, kiu estos publikigita en la bulteno Monda Solidareco.

5.- Dosiero koncernanta la aferon APGA/3A kaj Yaovi Kuadjo. Oni sendu ĝin al la oficejo de la franca Help-kontribuado en Lomeo kaj porinforman kopion al la advokato Mastro Lawson : tion Danièle Charier taskas al si.

6. La A.K. komunikos al la Kongreso de la Popoloj : Ĝi rekomendas al ĉiuj aŭtoritatuloj efike lukti kontraŭ la akaparado de la terenoj kaj por unuaranga atribuado de la plej fekundaj terenoj al la nutroproduktado. Tion plenumos Daniel Durand.

 

enhavo

La vojoj de la Solidareco

…pasas tra Burkinio …

Sekve de la Ĝenerala Asembleo de Okcidenta Afriko 2013 en Vagaduguo, pro la peto de Bakary Ouattara, prezidanto de la PKB de la Bobodiulasa distrikto, Claudine Tournier, federacia Sekretariino de MSM, ambaŭ adjunktaj federaciaj Sekretariinoj Danièle Charier kaj Edwige Géniteau, kun la membro Pierre Tournier, veturis por renkonti du inajn grupojn, kiuj ricevis la financadon de sia projekto en 2012 kaj 2013.

Sinignansigui de Dodougou, aĉeto de grenmuelilo (foto) 

Bencadi de Sarfalo, financado de laborejo por tranformi kaj komercigi fazeolojn (foto) 

Yérélon de Koua : la renkonto kun tiu ina grupo, kies aktiveco estas la eta komerco : vendado de grenoj kaj de hejtlignaĵo (foto) 

Edwige Geniteau, kune kun Bakary Ouattara poste plu renkontis aliajn grupojn de tiu sektoro, de decembro 2013 ĝis la komenco de februaro 2014.

La prezidentoj de la grupoj, same kiel la ĉeestantaj membroj estis informitaj pri la decidoj faritaj de la Administra Konsilantaro sekve de la Ĝenerala Asembleo de Okcidenta Afriko pri la kotizsumo kaj la financado de la projektoj.

La renkontitaj grupoj :

AFDES, Badendèmè de Panamasso, Espero, Gnongondeme, Kiéméré de Dingasso, Sababougnouma, Sinignansigui de Dodougou, Yérélon de Koua

La interŝanĝoj temis pri la decidoj faritaj dum la Ĝenerala Asembleo kaj pri la kondiĉoj de financado de la novaj projektoj. Telefonaj kontaktoj okazis kun la asocio Marie-Reine, la grupoj Solidareco kaj Pefourou-3.

...pasas tra Senegalio

kie la membroj de la Grupo kun ekonomia intereso (GIE) de la Helpantaj Bestkuracistoj repagis, fine de 2013, la unuan parton de sia pruntopreno.

La financita projekto koncernis la bredadon de malgrandaj remaĉuloj (kapridoj, ŝafidoj) kaj la aĉeton de bestkuracaĵoj en la distrikto de Yang-Yang, norde de Dahra. (foto)  (foto) 

...pasas tra Benino

kie oni notas la repagon de parto de la financado de tre malnovaj projektoj enkadritaj de ECIDAM/CERIDAA : la Kvin-fingroj, same kiel de pli freŝdata projekto pri muelilo de la grupo JAK (Junaj Agrikulturistoj de Komeo)

Fine ili pasas ĉe la Civitanoj de la Mondo en Puatuo-Ĉarentoj

 kiuj kunfinancis kun MSM la projekton de ekipo de barko per motoro, (foto)  proponita de la grupo Sodjinemawu.

La membroj de la grupo Sodjinemawu fiŝkaptas altmare de la strando de Ayi-Guinnou, komunumo de Grand-Popo en Benino. Ili diziris plibonigi sian barkon kaj ĉefe ekipi ĝin per motoro. (foto) 

 

enhavo

Esprimo...

Rezistas mia Francio
Monda Solidareco ne havas celon sin esprimi aŭ speciale interveni pri aferoj de nacia aŭ internacia politiko. Certe politiko trudmarkas siajn agadojn sur la sociojn kaj konsekvence sur la loĝantaron kaj niajn aktivecojn, sed pritrakti tiujn problemojn estus ampleksa veto, kiun ni ne kapablus havi en tiu bulteno. Tamen ĉar ĉiu regulo enhavas esceptojn, sekve de la lastaj Eŭropaj balotelektoj, klare progresis balotado favore al ekstremismaj partioj, inkluzive en Francio. Pri tio ni raportas tien ĉi la esprimon de iu civitano de la mondo.

 Miaj amikoj, miaj homaj gefratoj,

La laboro de homo ne estas finita kaj la historio de la universala deziro de paco kaj de frateco konstruiĝas ĉiun tagon tra la tuta mondo. Kaj ni estas iliaj metiistoj, ĉiu el ni. Pri tio ni estu bone konsciaj.

Ni estas milionoj da civitanoj, kiuj estis kortrafitaj, vunditaj de la plimultiĝanta balotado favore al ekstrema dekstro dum tiuj lastaj Eŭropaj balotelektoj. Francio suferas. Ĝi angoras. Kaj mi suferas kun ĝi.

 En elrevigita lando, la Granda Pastrino sciis ĉarmi junulojn, maljunulojn kaj laboristojn tiujn, kiuj pasintece kredis socialan justecon, fratecan kaj solidaran mondon.

La respublika demokrata Francio de la homaj liberoj kaj rajtoj, la multkultura Francio respekteme kaj akcepteme malferma, Francio de la rilato kun aliulo, Francio de bona kunvivado kaj kunlaborado, Francio de persona plenevoluado, de amikeco, de solidareco, de paco kaj frateco, Francio de komprenemo, de toleremo, de diferencecoj kaj similecoj, tiu Francio de edukado, de kulturo kaj instruado, sangas pro malamo, malakcepto de tiu aliulo, mia amiko, mia samulo, mia frato, mia fratino.

Francio, MIA Francio ne plu indignas, ne plu rezistas kaj mi memoras pri tio, kion skribis Stefano Hessel en sia malgranda libro " INDIGNU " :

" Certe naziismo estas venkita dank'al la sinoferoj de niaj fratoj kaj fratinoj de la Rezistanco kaj de Unuiĝinta Naciaro kontraŭ faŝista barbareco. Sed tiu minaco ne tute malaperis kaj nia kolero kontraŭ maljusteco ĉiam estas sendifekta. "

Nu popolo de Francio, popoloj de Francioj, de ĉiuj Francioj, ne falu en la kaptilon streĉitan de Damo Marine, kiu flirtas sur la mizeregoj, la angoroj, la malesperoj kaŭzitaj de la ekonomia krizo kaj de la insidaj aferoj de politikaj responsuloj.

Ne banaligu la tezojn de la Nacia Fronto. Ne estu kiel muŝoj antaŭ la granda reto, kiu iĝas pli larĝa, gluanta kaj sorbita de malamo al aliulo, kiu estas via Frato kaj via Fratino.

Ni, civitanoj, promesu neniam finakcepti ĉian formon de rasismo, de ksenofobio, de antisemitismo, de malamo al Aliulo. Kune, unu kaj alia, ni volas tion. Kune por la paco kaj universala frateco, ni agadas.

Alain Million civitano de la mondo

 

 

enhavo

MSM kaj la Agendo-21

La urbo Nouaillé-Maupertuis (en departemento Vienne) estis selektita en junio 2013 por aranĝi animadojn en la kadro de la Agendo-21, programo ligita al daŭripova evoluado, adoptita dum la " Tutmonda pintkonferenco pri medio kaj evoluo " en Rio-de-Ĵanejro en 1992.

Inter la selektitaj agadoj, la urbo Nouaillé-Maupertuis proponis prezentadon de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, pri kio tuj konsentis la administrantoj kaj regionaj Globidaranoj.

La teatropupoj faritaj por tiu aparta okazo (foto)  (foto) 

Kiel pupteatro estis prezentitaj la klopodo kaj la filozofio de MSM, kaj ankaŭ la renkontitaj malfacilaĵoj.

La interŝanĝoj kun la spektintaro estis fruktodonaj kaj kontaktoj estis faritaj aŭ proponitaj. (foto) 

La Globidaranoj, kiuj animis kaj paroligis la teatropupojn (foto) 

 Agendo 21

Agendo-21 estas evolu- kaj medipolitika agadprogramo por la 21-a jarcento, aprobita de 173 ŝtatestroj dum la Tutmonda pintkonferenco pri medio kaj evoluo en Rio-de-Ĵanejro en 1992.

En 40 ĉapitroj tiu agadprogramo priskribas la sektorojn en kiuj daŭripova evoluado devas esti aplikata en la kadro de la teritoriaj komunumoj. Ĝi formulas rekomendojn en diversaj kampoj, kiel : malriĉeco, sano, loĝado, poluado, regado de la maroj, arbaroj kaj montaroj, dezertigo, regado de akvofontaroj, salubrigo, regado de agrikulturo, regado de la rubaĵoj.

Paralele al tiu agadprogramo, deklaracio pri medio kaj evoluo estis adoptita. Ĝi eldiras 27 principojn plenumotajn por ellabori la Agendon-21.

(foto) 


enhavo

Alvoko

MSM plu serĉas volontajn helpantojn, spertajn por konstrui grafikajn dokumentojn de informado bone faritajn kaj agrable konsulteblajn : aliĝiloj, faldfolioj pri projektoj, okazaj dokumentoj, ĝenerala broŝuro kaj, kial ne ? rearanĝo de Monda Solidareco.

Ĉu ne estas studentoj pri grafikaj artoj en la ĉirkaŭaĵo de kelkaj Globidaranoj ?

La interesiĝantoj bonvolu ekrilati kun la redakcio.


enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)

Decembro 2013

2 129 Eŭroj

Januaro 2014

364 Eŭroj

Februaro 2014

580 Eŭroj

Marto 2014

520 Eŭroj

Aprilo 2014

933 Eŭroj

 
  

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato proponas al vi la organizadon de nova formo de transnacia solidareco, por respektaj interhomaj rilatoj, por medioindulgaj agadoj.

Vera esprimo de la mondcivitaneco, tiu solidareco partoprenas en la iompostioma starigado de pli justa mondo, kun rilatoj fonditaj sur mondnivele protektata juro.

Globidar

Oficiala heroldo de Monda Solidareco

NOTOJ

PKB : Buroo por la Pluzorgo kaj Kunordigo de la Agadoj de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato en la distrikto (BSC)

CFA F "franc de la communaŭté financière d'Afrique" (franko de la afrika financa komunumo):
1000 F CFA = 1,52 Eùro

MSM : Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

vidu la liston de niaj mallongigoj

Traduknotoj

La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 

MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laŭ temoj

Abono : 5,00 ¬

Redakcia komitato : Alain Bal, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand,

Elfrancigis : Daniel Durand

Lingvon kontrolis : (ne)

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MSM 

ENHAVO :