(enhavo je la fino) |
Tio ĉi estas la titolo de kuranta kampanjo de la franca asocia kolektivo "Agir ici" (tie ĉi agadi) iniciatita por atentigi la eŭropajn kaj francajn ŝtatajn povojn pri la strukturaj malegalaĵoj de la nutra alireblo tra la mondo, okaze de la Monda Ŝtatkonferenco pri Nutro, kiu kunvenos de la 9a ĝis la 13a de junio 2002.
"Inter la Senegala kamparano, kiu mane priklas sian duonhektaran rizkampon kaj la Nordkarolina agrobienulo, kiu jare prisemas centon da hektaroj, la labora produktiveco diferenciiĝas minimume de 1 ĝis 100. En tiaj kondiĉoj kiamaniere la Senegala agrokultivisto havus la plej etan ŝancon vivteni post rekta konkurencigo ?" demandas "Agir ici".
Ankaŭ ni tion demandas konsciante, ke la kontribuaĵo alportata de Monda Fonduso en la financado de pornutraj memsufiĉaj projektetoj povas vidi siajn efikojn nuligitaj en medio de plena liberaligo de la agroproduktaj interŝanĝoj sine de la Monda Organizo pri Komerco.
Endanĝeriĝas post ne longa tempo la vivteno de la miliardo da malgravaj kamparanaroj, kiuj mane laboras, aŭ tiu de la pli ŝanchavaj 300 milionoj, kiuj kultivas per tirbestoj !
La lukto kontraŭ la malsato, ni tion rediras, okazas sur ĉiuj frontoj kaj tiu komencita de "Agir ici" estas esenca. Ĝi instigas la civitanojn trudpremi la eŭropajn decidantojn por ke :
Neutile diri, ke ni senrezerve subtenas tiun kampanjon, kaj ke ni invitas vin kaj viajn proksimulojn aliĝi ĝis ĝia fermo je la 31a de majo.
1.300.000 malgravaj agrokultivistoj, jen multe ! Sed kion diri, se oni aldonas al ili la centmilojn da metiaj fiŝkaptistoj, ankaŭ minacataj je pereo pro la starigo de "fiŝkaptaj konvencioj" maljustaj, traktataj inter superanta Eŭropa Unio kaj malriĉaj ŝtatoj, kiuj nemulte havas alian elekton, konvencioj, kiuj permesas la rabadon de la fiŝfontoj de tiuj, kiuj vivtenas per la produkto de siaj pirogoj laŭlonge de la marbordoj de la kvin kontinentoj. Al kio utilos la ekipo de nia grupo La Ĝojo de Aneho, kiam ne plu estos fiŝoj altmare de iliaj bordoj ? Pro tio ankaŭ kampanjo estas lanĉita de la malgranda sed obstina Komitato San-Pier-Miŝelo por helpo al la Evoluigo. Legu, sube, kion skribas Françoise Claireaux, kaj subskribu kaj subskribigu ĝian peticion por proponi pli justan ekspluatadon de la maraj riĉofontoj.
Sur ĉiuj frontoj ? Certe ja ! kaj estas aliaj, ankoraŭ pli larĝaj, kiaj tiu de la ŝuldaro de la landoj de la ekonomie submetitaj regionoj. Jen ĉi la Komitato por la nuligo de la triamonda ŝuldaro (KoNuTŜ) taskas al si la malfacilan batalon por la nuligo de la ŝuldaro kaj la starigado de justa modelo de internaciaj interŝanĝoj. Kompreneble ni subtenas ankaŭ tiun komitaton, al kiu vi ne domaĝu vian apogon (v.sube).
Kaj estas la sociala fronto. Tiu ĉi koncernas ĉiujn, kiuj ne meminiciate produktas, sed kiuj donas sian laborforton ofte en plorindaj kondiĉoj de salajro, de sekureco, de digneco al la gravaj transnaciaj kompanioj kaj ties subkontraktaj firmoj. Ĉifoje jen Solidareco-Reto, kiun ni bone konas. Ĝi ĵus festis sian dudekjariĝon de kontraŭservutismo dum sia forumo "Plifortigi la sudajn organizaĵojn" (v.sube) : promesplena sukceso !
Satmanĝi en tiu senorda mondo ne estas simpla afero ! Ĉiu el ni sciu sin dediĉi, laŭ siaj rimedoj, en la ofertoj de bonkoraj agadoj, kiuj fariĝas atingeblaj.
Alain Cavelier
La dudekjariĝa forumo de Solidareco-Reto, kiu okazis la 24an kaj 25an de novembro 2001 en Saint-Denis (Francio) evidentiĝis kiel tiu de la dudek venontaj jaroj. Neniu teda kaj memkontenta bilanco, sed fortega premo al estonteco dank'al la eksterordinara "ĉeesteco" (en la karisma senco de la vorto) de niaj sudlandaj partneroj.
Ĉiuj "formalaj" celoj, kiujn fiksis al si la plenuma teamo de la reto antaŭ iom pli ol unu jaro estas plene atingitaj, kaj pri la organizado, kaj pri la prezentado mem, kaj la interŝanĝoj rimarkinde funkciis en tiu senco, ke la interagadoj, kiuj ekestis laŭ la horoj inter la partoprenantoj (ĉe la aŭskultantaro same kiel sur la podio) estis kvazaŭ senteblaj.
Neeblas raporti tie ĉi pri la enteno de la prelegoj kaj de la diskutoj, kies aktoj publikiĝos en januaro . Dum tiuj du tagoj, la traktataj temoj kuŝis en la kerno de la problematikoj pri socia-ekonomiaj nord-sudaj interrilatoj, kiuj pli kaj pli akriĝas en la medio de liberala tutmondiĝo :
1) La efikoj de la tutmondiĝo, laŭ suda vidpunkto, kun la dokumentitaj atestoj de May Wong (Asia Monitor Resource Center) de German Zepeda (Coordinadora Latinoamericana de Sindicatos Bananeros) kaj de Maxime Ouedraogo (Burkina Movado por la homaj kaj popolaj rajtoj).
2) La alireblo al tero : justico kaj nepuniteco kun la emociigaj atestoj de Rayagopal P.V. (Ekta Parishad, Hindio) kaj Izabel (Movado de la Senbienaj Kamparanoj en Brazilo).
3) La restrukturataj agronutraj industrioj, kies elsociigajn efikojn priskribis Willy Mutunga (Kenja Komisiono por la homaj rajtoj), German Zepeda kaj Yannick Etienne (Batay Ouvriyé, Haitio)
4) Subkontraktado, al sociala ĉarto, hxaosa kaj obstakla irvojo laŭ Mae Wung kaj Gabriela Cortez (Comite Apoyo para Trabajadores, Meksikio)
5) Grandaj projektoj : la partopreno de la enloĝantaroj ? temo ektraktita tra nuntempaj ekzemploj fare de Samuel Nguiffo, Kameruniano el la Centro por Medio kaj Evoluigo (Francio) kaj Prasittipom Kan Onsri (Asembleo de la Malriĉuloj, Hindio)
6) La plifortigo de la Sudaj organizaĵoj fronte al la tutmondiĝo, ronda tablo kiun kunvenigis Jean-Marie Fardeau (CCFD : Katolika Komitato kontraŭ la Malsato kaj por la Evoluigo KKME), Roland Biache (Laika Solidareco, Francio) CFDT-sindikata delegito ĉe internacia oficejo (Francio), Daniel Fillol (kabinetestro ĉe la Ministerio pri Solidareco (Francio) apud Rajagopal P.V., Gabriela Cortez kaj Samuel Nguiffo.
Tre intensa momento en la vivo de Solidareco-Reto, sed ankaŭ en la tutmondiĝo de la solidareco, kiel kontraŭfajro al la liberala tutmondiĝo, kaj ankoraŭ en la malrapida ekkonsciiĝo de nia monda civitaneco.
AC
Mia trisemajna observostaĝo dum lasta aŭgusto ĉe la Asocio por la Antaŭenpuŝo de la Agrikultivistaroj (3A-APGA) kaj ĉe la Togolanda Asocio por la Progreso de la Kamparanaj Organizaĵoj (TAPKO – ATODOP) interalie en Sokode, Kpalime kaj Lome mergis min en la ĉiutagan realecon de la laboro de tiuj du NRO. Teamoj laboras en la ŝpar- kaj kredit-kasoj sed ankaŭ en la grupoj por la antaŭenpuŝo de la kampara loĝantaro.
Mirigis min la morala kaj fizika forto de tiuj Togolandanoj, kiuj scias profiti el la natura riĉeco de la grundo per rudimentaj rimedoj. Plie la sociala kaj sanitara nivelo estas nefirma en krizanta ekonomio. La agadoj, la projektoj, kiujn portas 3A kaj TAPKO meritas kuraĝigojn kaj serĉas monprovizantojn.
Ankoraŭ dankon al ĉiuj personoj, kiujn mi renkontis, pro tio, kion ili alportis al mi kaj pli aparte al la respektivaj plenumaj Direktoroj de 3A kaj TAPKO.
Hélène Mabilais (Rennes)
La Interkonsentoj pri fiŝkaptado : retroiro al mara koloniismo
La Komitato San-Pier-Miŝelo por Helpo al Evoluigo, kiu laboras depost 1967 por la defendo kaj la plibonigo de la metiaj fiŝkaptadoj en Sudo organizas kampanjon kontraŭ la fiŝkaptaj interkonsentoj inter Eŭropa Unio kaj la landoj AKP (afrikaj, karibaj kaj pacifikaj). Peticio estas lanĉita kaj estos sendita al Bruselo. Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato sin asocias al tiu kampanjo, kiu celas diskonigi al vasta publiko la ruinigajn konsekvencojn de la fiŝkaptaj Interkonsentoj sur la fiŝajn fontojn de la sudaj landoj. |
|
La tiama Eŭropa Komisiono kaptis la okazon por starigi fiŝkaptajn Interkonsentojn kun certaj sudaj bordolandoj permesantaj la Eŭropuniajn ŝipojn fiŝkapti en iliaj ekskluzivaj ekonomiaj areoj (EEA), kontraŭ la pago de financaj kaj teknologiaj kompensoj far la nordaj ŝtatoj kaj la pago de impostoj far la ekipistoj. Oni povas konstati, ke relative ofte je ĉiu retraktado la postuloj fariĝas pli gravaj far la nordo pri la nombro da ŝipoj operaciantaj en la ekskluzivaj ekonomiaj areoj de la sudaj landoj.
Premdevigataj pro la pezo de la ŝuldaro kaj serĉe al valutoj, tiuj landoj ne havas la rimedojn taŭge traktadi tiujn fiŝkaptajn interkonsentojn. La sudaj maroj estas ĝenerale malpli fiŝhavaj ol la nordaj maroj. La intensa ekspluatado de iliaj fiŝkaptaj areoj far niaj nordaj trolŝipoj, kiuj cetere kaptas multe tro proksime al la marbordoj (eĉ je tri mejloj) nur ege pligravigis la staton de iliaj stokoj eĉ estigis falon. Ne maloftas ĉeesti perfortajn ekbatojn inter bordaj fiŝkaptistoj kaj fremdlandaj ŝipoj kun lanĉoj de ŝtonoj kaj ŝiritaj retoj.
Tio estas la kazo de Namibio, kiu unuflanke malpermesis la eŭropajn trolŝipojn kapti en sia E.E.A.. Malagasio, Senegalo, Maŭritanio kaj Maroko ĉiuj spertis falon de siaj stokoj. Maroko ĵus rifuzis la renovigon de sia fiŝkapta Interkonsento. Necesas, ke ni reagu por premi sur la Bruselajn decidojn ĉar plejparto el la fiŝkaptaj interkonsentoj estas nun implice rekondukataj.
La granda industria fiŝkaptado, post la ruinigo de la nordatlantikaj fiŝfontoj ĝis malaperigo de la granda arego de Novlando, unu el la plej riĉaj aregoj da fiŝoj en la mondo, translokiĝis al la sudaj maroj kaj praktikas la saman ruinigon de maraj riĉofontoj, kiuj ne apartenas al ĝi. La eŭropa marborda fiŝkaptado kaj la transmaraj teritorioj suferas tiom, kiom la sudo pro politiko de koncentrigo de la industria fiŝkaptado malfavore al la metia. Eŭropa Unio por favorigi ŝipegan politikon petis metiajn fiŝkaptistojn de kelkaj eŭropaj landoj detrui siajn ŝipojn kontraŭ financa kompenso (Portugalio).
Ni devas ĉesigi tiun fiŝpolitikon pure koloniisman. Oni ne povas pretendi, kadre de la interkonsentoj de Lome, helpi al la evoluigo de tiuj landoj kaj samtempe praktiki veran rabadon de iliaj maraj riĉofontoj same kiel tio okazis pri la minaj kaj agraj riĉofontoj.
Tial ni petas vin subskribi tiun peticion kaj plej larĝe cirkuligi ĝin.
Mondskale la fiŝkaptado spertas gravan krizon pro la troekspluatado de la maraj riĉofontoj far la grandaj nordaj industriaj ŝiparoj, kiuj post la ruinigo de la riĉofontoj de nordatlantiko kaptadas ĉe la marbordoj de la sudaj landoj en la samaj kondiĉoj ĝis estigi falon de la stokoj da fiŝoj.
En la sudaj landoj la metia fiŝkaptado estas serioze minacata. Por antaŭgardi la riĉofontoj ni petas per tiu peticio :
Rensendota per poŝto al : Komitato
San-Pier-Miŝelo por Helpo al Evoluigo
Françoise CLAIREAU'X, 29 rue Balzac, FR 92 600 ASNIERES,
Francio
|
|
|
|
|
Kio estas KoNuTŜ ? (france kaj hispane : CADTM, angle : COCAD, nederlande : CODEWES)
La Komitato por la Nuligo de la Triamonda Ŝuldaro estas transnacia reto, kiu agadas por radikalaj alternativoj celantaj la respekton de la fundamentaj liberecoj kaj homaj rajtoj.
Siaj aktivecoj celas la informadon, la konsciigadon de plej larĝa publiko pri la demando de la nordsudaj malegalaĵoj (verkoj, revuo, prelegoj-diskutoj, klerigoj, internaciaj renkontoj, ktp).
En tiu celo KoNuTŜ ĉeestas kun plurisma kaj unueca koncepto en serio da naciaj kaj internaciaj iniciatoj, kaj en la civitanaj instigadoj.
KoNuTŜ laboras ankaŭ por interpelacii la politikan medion.
La pinta afero de KoNuTŜ estas la Triamonda ŝuldaro, kun la celo nuligi la publikan eksteran ŝuldaron de la Tria Mondo kaj poste ĉesigi la inferan spiralon de la ŝuldiĝo per la starigo de evoluigaj modeloj sociale justaj kaj ekologie daŭraj.
Por tio, KoNuTŜ pledas por la konsistigo de evolufonduso demokrate kontrolata de la lokaj loĝantaroj kaj provizata per la nuligo de la publika ekstera ŝuldaro de la Tria Mondo ; la redono de la havaĵoj fripone akiritaj ; la impostado de la financaj transakcioj (Tobin-tipa imposto) ; la pligravido de la publika helpo al la evoluigo ĝis 0,7 % de la kruda interna produkto de la riĉaj landoj ; la starigado de eksterordinara monda imposto sur la riĉeguloj ; la konvertado de la mondaj militaj elspezoj en socialajn kaj kulturajn elspezojn.
KoNuTŜ postulas ankaŭ la starigadon de nova ekonomia kaj financa internacia arkitekturo per la ĉesigo de la ĝustigaj reformoj fare de Internacia Mona Fonduso kaj de Monda Banko ; la radikala reformo de la logiko de la Monda Organizo pri Komerco, kiu ebligas protektismon de la riĉaj landoj kontraŭ la malriĉaj landoj ; la kontrolo de la financaj merkatoj ; la malaperigo de la fiskaj paradizoj (senimpostaj areoj).
Fine KoNuTŜ kuraĝigas la emancipadon de la virinoj, la radikalan agran reformon kaj la ĝeneraligitan redukton de la labortempo."
La nuligo de ŝuldo ne povas okazi sen akompanaj konstruaj aranĝoj.
Nu pri kio temas ? Temas esence pri la ŝuldoj kontraktitaj de la ŝtatoj, kiuj por repagi ilin aŭ nur pagi ties interezojn, aldediĉas gravan parton de siaj buĝetoj – t.e. de la deprenoj faritaj el la civitanoj, kies investopovo al sano, edukado kaj ekonomia produktado troviĝas pro tio forte malpliigita.
Laŭ nia vidpunkto, la artiko estas delikata inter favoro, kiu estus konsentita al la ŝtatoj – kiuj kompreneble povus poste pli multe sin dediĉi al la evoluigo de la lando, sed ĉu ili povas aŭ daŭre volas ĝin ? – kaj la civitanoj, kiuj havas nur belajn okulojn por plori fronte al la grandaj financaj politikoj.
La propono de KoNuTŜ temas do pri la konsistigo de
"Evolu-Fonduso demokrate kontrolata de la lokaj loĝantaroj". Sub
tiu formo ĝi kolektas larĝan interkonsenton similante al la
nunaj proponoj de ATTAC, kaj al tiuj, pli fruaj, de la komisiono
Malsato kaj Disvolviĝo de la Mondcivitanoj aŭ de la eksa
Movado 1 % Tria-Mondo.
Ĝi povas simili al la tutmondista klopodo de Monda Fonduso kondiĉe bone precizigi pri kia demokratio ni parolas. Ĉar la demokrata kontrolo de fonduso transnacie konsistigita supozigas laŭ ni samnivelan demokration. Pli aparte la kontrolo far la lokaj loĝantaroj postulas, ke tiu transnacia demokratio estu kun federa naturo.
Larĝa diskuto ! sed ĉu nia civitana kaj mutualista rolo ne estas kontribui en ĝi ?
Por ĉion koni pri la agadoj de KoNuTŜ kaj partopreni en la kampanjo por la nuligo de la ŝuldaro : CADTM, http://users.skynet/cadtm
El iniciato de ses Poteviaj asocioj, inter kiuj Monda Fonduso, kiuj sin dediĉas al la evoluigo, vespero por informado kaj konsciigo okazis en Potevio la 23an de novembro 2001. Tiu vespero estis logika sekvo de tiu, kiu pasintjare ebligis prezenti niajn asociojn, la filozofion de la agadoj kondukitaj kun niaj Sudaj partneroj. Tiun ĉi jaron, estis celite doni la parolon al la "Sudaj agadantoj", ekkonsciigi la publikon (cento da homoj) pri la fakto, ke oni ne atendas nin por agadi. La vespero titoliĝis "En Sudo la civitanoj sin mobilizas".
Tri personoj atestis pri sia devontigo :
Poste okazis kun la publiko diskutado animata kaj aranĝata de Louise. Ŝi eksciigis al ni, ke ĉe ŝi en Togolando, oni diras ke :
"Je la fino de la malnova ŝnuro oni teksas la novan"
kaj ke :
" Du fingroj unuiĝas por eklevi ŝtonon"
Ĉu tio nenion rememorigas ? Ĉiel meditinde… kaj aplikinde.
Apud la prelegĉambro ĉiu asocio prezentis standon. Christian Trianneau kaj mi faris multajn kontaktojn, disdonis informfoliojn pri Monda Fonduso kaj pri la projektoj. Poste ni ricevis petojn de kompletigaj informoj, sed laŭ mia kono, ankoraŭ neniun financan konsekvencon :
Ĉijare apud la standoj, nova asocio en Potevio, Max Havelaar, la justa komerco, kuniĝis kun ni.
Per malgranda paŝo, eta paŝo…
DC
La BCEBI –CBDIBA (Benina Centro por la Evoluigo de la Bazaj Iniciatoj) estas NŜO instalita en Bohicon, apud Abomey, en la departemento Zou, je 135 km norde de Cotonou. Ĝi celas certigi konstantajn klerigadon kaj teknikan apogon al la membroj de la kamparaj organizaĵoj, kiujn ĝi zorgas. Ĝi helpas ilin realigi siajn celojn : socia-ekonmiaj substrukturoj, enspezigaj aktivecoj, partoprena elvolviĝo. BCEBI interesiĝas aparte al la virinaj grupoj, al la kooperativemaj grupoj, al la grupoj de junaj kamparanoj, de junaj ekslernejigitoj, de junaj sendungaj diplomitoj, al la senlaboruloj, al la asocioj kaj grupoj da metioj kaj laboristoj. 5 animantoj de BCEBI mondfondusaniĝis.
En la kadro de siaj klerigaj aktivecoj, BCEBI petis Mondan Fonduson por la financado de kokbredado sine de sia farmbiena lernejo de Houili. Temas instrui kokbredan farscion al la junaj kamparanoj, kiuj reiros en siajn vilaĝojn fine de la klerigado.
La studo de la dosiero estis donita al nia juna nova ekspertulino, Emmanuelle Gen, kaj bone progresas. Ni havos la okazon reparoli pri tio. Krome ni ĝojas pro la kunlaborado inter ECIDAM kaj BCEBI sur tiu dosiero.
AC
Post kelkaj monatoj de funkciado, la produktado de ovoj de la grupo Miwonovi de Ĝankase (n°96.08.TG) atingas nur 63 % de la planita celo. La ŝajna kialo estas la troa varmo, kiu nun regas en sudo de Togolando. Ĉiel ĝustigon de la nutraj porcioj oni nun eksperimentas.
La dua financoparto de la projekto de grenbanko kaj de produktado de maizaj kaj fazeolaj semoj de grupo Mokpokpo de Kpalime (dosiero n°98.01.TG) estis pagita en decembro post la ricevo de stadia raporto priskribanta la finkonstruadon de la magazeno. Tio pene okazis ĉe la franca flanko, ĉar la banko taskita por la operacio iel misfunkciis, kio okazigis plursemajnan malfruiĝon tre tedan por niaj korespondantoj. Ni nun atendas senpacience la informojn pri la kompleta starigo de la projekto.
La kontrakto por la financado de la rizpolurejo de la Grupo de la Agrikultivaj Produktistoj de Ayede GAPA (dosiero n-ro 98.04.TG estas subskribita, kaj la suma financado devus okazi dum oni presas nian bultenon. La starigo de tiu projekto devus sufiĉe rapidi por ke ni raportu en la estonta numero de Monda Solidareco.
AC
Mallonge el Kongio.R.D.
Malsatego en Kongio
Pro la milito kaj nesekureco, kvazaŭtuta Kongio estas ĉe bordo de malsatego. Nutrajn helpojn envojigas NMP (Nutra Monda Programo) kaj kelkaj organizaĵoj de la civila socio. Sed multaj vojoj estas ne vetureblaj kaj la navigeblaj riveroj nemulte sekuraj. En kelkaj areoj (Sud-Kivuto, Orienta Provinco), ankoraŭ okazas militaj operacioj.
En norda Katango, la misnutrado plu suferigas kun 17 % kiel procento de meza aŭ grava misnutrado ĉe la malpli ol 5jaraj infanoj.
En Bandundu kaj en Malalta-Kongo, la 4/5onojn de la maniokaj kampoj atakas malsano : la maniokmozaiko, kiu malhelpas la dikiĝon de la radikoj. NAO estis urĝe alvokita, sed tro malfrue. Manioko estas, kun maizo, la baza nutraĵo de la loĝantaro.
En Orienta Kasajo, la kampara loĝantaro rifuĝis en Kabinda, interalie en la kvartalo de la hospitalo, dum disponeblas nek nutraĵo nek medikamentoj.
Renkontiĝo en Charleroi
La 17an de decembro 2001, Catherine de Combrugghe gastigis en la sidejo de Solidaraj Popoloj – Belgio, en Charleroi, la Doktoron Bruno Miteyo Nyenge, pasanta en Belgio, kaj Daniel Durand por Monda Fonduso. Larĝa ekzameno de nia kunlaborado montriĝis utila por ĉiu el la tri partioj, kaj ebligos nin konkretigi niajn solidarecajn rilatojn. Pro sia profesio D-ro Bruno Miteyo havas densajn rilatojn kun la progresagantoj en tuta Demokratia Respubliko Kongio.
D-ro Bruno Miteyo Nyenge estas nia korespondanto en Kinshasa. La mondfondusanoj, kiuj loĝas en la provincoj Kinshasa, Malalta-Kongo kaj Bandundu devas pagi siajn kotizojn ĉe li kontraŭ pagatesto. Ankaŭ ĉe li oni trovos rezervon da mondfondusaj dokumentoj.
D-ro Bruno Miteyo Nyenge, 59 Mont Virunga, BP 8425, Kinshasa Gombe. Tel 88 44 948. miteyocadev@raga.net
La projektoj de Monda Fonduso en Kongio
Ni reparolos pri tiuj projektoj en estontaj bultenoj.
Marĝene de KoNuTŜ
La Ĉina registaro decidis nuligi sian krediton sur Kongio. La kongia ŝuldo al Ĉinio laŭtakse superas 100 milionojn USD.
DD
Same kiel la aliaj sahelaj landoj Burkinio havas precipe agrikulturan ekonomion. Por tiuj sahelaj landoj, la rezultoj de la ekonomioj dependas de la klimataj hazardoj, kiuj ankoraŭ nun ne estas regataj. Pli ol 80 % de la sahela enloĝantaro praktikas agrokultivon kaj bredadon kiel ĉefajn aktivecojn. Tiuj landoj ĝenerale havas pluvan sezonon kaj sekan sezonon pli malpli longan laŭ la geografia situacio kaj la regado de la akvaj riĉofontoj kaprompe problemas. Fakte en tiuj landoj akvo fariĝis faktoro samtempe de produktado de riĉaĵoj kaj de media difektiĝo (akva erozio).
En tiuj landoj la produktistoj sin dediĉas tiel en seka kiel en pluva periodo al diversaj spekulaĵoj, kiuj inkluzivas surloke konsumitajn produktojn kiel tomato, akvomelono, laktuko, maizo, milio, melongeno kaj produktojn por eksportado kiel banano, papajo, verda fazeolo, mango, melono, terpomo, cepo, ktp..
Plej ofte, tiuj spekulaĵoj estas kultivitaj sur la samaj parceloj (ekzemple maizo dum pluva sezono, cepo aŭ verda fazeolo dum seka sezono). Do la grundo ne havas tempon por rekonsistigi sian fekundecon kaj por maksimumigi la rendimentojn la produktistoj uzas kemiajn grasumojn.
Nu kvankam dum kelka tempo la agado de la kemiaj grasumoj kombinitaj kun la uzado de pesticidoj ebligas havi bonajn hektarajn rendimentojn, samtempe ĝi steriligas la grundon kaj difektigas la kvaliton kaj la naturan rezistemon de la grundoj. Ĉar post kelkaj jaroj la difektigita strukturo de tiuj grundoj elĉerpas ĝian fekundecon kaj krome favorigas la viglecon de la vegetalnocantoj (parazitoj, rabdetruantoj, trudherboj). Tiam oni observas kreskon de parazitaj atakoj en determinaj stadioj de la elvolviĝo de certaj spekulaĵoj, kiuj kvante kaj kvalite vanigas la atendojn de la sahelaj produktistoj.
La senbrida uzado de pesticidoj malaperigas multajn naturajn predantojn de la rabdetruantoj. Ĉi lastaj ekmultiĝas, despli ke ili fariĝas mem rezistaj al tiuj pesticidoj. Ni notu ankaŭ, ke la agado de la kemiaj grasumoj kaj pesticidoj estigas gravan akumuladon en la manĝoĉeno kaj manifestiĝas per la ĉeesto de reziduoj en la manĝaĵoj kaj ĉefe per la poluado de aero, akvo kaj grundo.
Tiel nepre konsentendas, ke malgraŭ la uzado de sintezaj kemiaj grasumoj, la prinutra memsufiĉo ankoraŭ ne ekzistas en multaj sahelaj eĉ afrikokcidentaj landoj. Eble por morgaŭ ?
Atendante de nun voĉoj aŭdiĝas por instigi la loĝantarojn konsumi biologiajn, produkti biologiajn produktojn. Jes la biologia agrikulturo. Fakte la biologia agrikulturo povas elvolviĝi nur kiam la produktistoj adoptas bio… logikajn sintenojn : la fekundigon per biologia kompoŝtado interalie.
Tiamaniere oni devas meti la problematikon pri la fekundigo de la grundoj kultivotaj en la Sahelaj landoj por ne nur kreskigi la rendimentojn, sed ĉefe por gardi kaj plifortigi la nutrajn elementojn de tiuj grundoj. La uzado de biologia kompoŝto en la kampoj devas esti kuraĝigata kontraŭ la kemiaj grasumoj, kiuj multege kostas kaj difektigas la grundojn.
La eksperimentoj faritaj tra sahela Afriko pri fekundigo estas plenaj je lecionoj. Tial ĉu ni devas (re)lerni kompoŝti ? Jes, ĉar la kompoŝtado ne konsistas nur amasigi defalaĵojn por havi kompoŝton kelkajn monatojn poste. Por ke la putrado de la uzitaj materialoj okazu rapide kaj sen odoroj, la produktistoj devas respekti elementajn regulojn kaj laborstadiojn. Sed antaŭe la sahela produktisto devas rekoni, ke ankaŭ la tero vivas kaj ke liaj agadoj rekte efikas sur ĝian vivon.
Fakte eĉ se oni rekonas, ke la kompoŝtado estas malnova praktiko, foje ĝi estas misasimilita laŭ siaj aspektoj produktado kaj utiligado de plejmultaj produktistoj. Tamen niaj sahelaj prapatroj (por resti en Sahelo) ĉiam trairis la savanon kaj la naturajn formaciojn, sondante la strukturon de la grundoj antaŭ ol decidi aranĝi agrojn. Ili fakte kontrolis la teksturon, la kvaliton de la grundoj (grundoj kovritaj de kadukaj folioj, ĉeesto de bestaj fekaĵoj, la mikroklimaton ktp..) kaj ankaŭ ĝian kapablon bone rendimenti. Nesciante, ili samtempe certiĝis, ke la kondiĉoj estis kunigitaj por la vivo de la mikroorganismoj kaj de la bakterioj, kiuj estas fakte la agantoj de la malrapida sed certa transformiĝo de la materialoj kuŝantaj sur la grundo.
Tial la kompoŝtado biologia aŭ ne, kiu kongruas kun produktonormoj, devas de nun esti regata de la Sahelaj produktistoj, kiuj elreviĝis post la vulgarigado de la sterkaj kuvegoj. Ilia elreviĝo venis de la manko de konvena klerigado al ili sed ĉefe al la nesufiĉo de la akvaj riĉofontoj por la akvumado. La tekniko de kompoŝtado ripozas sur la dinamismo de sistemo kun aerobia (akvo-aero) fermentado. La nesufiĉa regado de tiu tekniko, la manko de diverseco en la konsisto de la kompoŝtotaj materialoj (bestaj, vegetalaj kaj mineralaj materialoj), la ne regula ŝpatado de tiuj materialoj kaj la manko de kontrolo pri la humideca procento kaj pri temperaturo ankaŭ estis limigaj faktoroj. Ilia elreviĝo kulminis komence de pluvsezono kun bagatelaj kvantoj de disponeblaj kompoŝtoj por larĝaj fekundigotaj areoj.
Tial la kompoŝtaj kuvegoj provizitaj per trempaj basenoj devas esti multigataj se oni volas, ke la sahela produktisto en tio sin dediĉu kaj el tio faru elementan kondiĉon por la agrikulturan kaj legoman produktadon. Fakte per la kompoŝta kuvego la produktisto havas 10 ĝis 12oble pli da kompoŝto ol li farus per sterka kuvego, kaj en relative mallonga tempo (2 ĝis 3 monatoj). La agrikulturaj politikoj de la sahellandaj registaroj devas do kalkuli kun tio, kaj la fakaj departementoj pri agraj kaj bestaj aferoj devas fari aranĝojn por favorigi ilian vulgarigadon laŭ la ĉi-supraj principoj kaj kondiĉoj.
Per tiuj disponoj ni pligravigos niajn agrajn kaj legomajn produktojn kaj ni bio-manĝos
Romuald P.SAWADOGO,
Eksperto, CEPROFET,
Ouagadougou, Burkinio
Dudekjareco por homo estas la aĝo de ĉiuj esperoj… la periodo de la vivo kiam aperas estonteco.
Dudekjara nia asocio baldaŭ fariĝos…
Dudek jaroj da espero, esploroj kaj malfacilaĵoj, sed ankaŭ kun sukcesoj kaj riĉigaj spertoj.
Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato naskiĝis el la deziro apliki la ideojn elvolvitajn en la broŝuro Malsato, Disvolviĝo kaj Tutmondismo en 1975, broŝuro devena de la samnoma komisiono sine de la Mondcivitanoj.
Ni provis ellabori sub la ŝirmo de la Kongreso de la Popoloj, demokrata referenco de la Mondcivitanoj, mondskalan civitanan agadon, kiu neniel rilatas kun bonkoreco (konsiderata kiel utila sed nesufiĉa, senmoviga, eĉ foje komplica de la ekspluatado de la homamasoj).
Ni volis ĝin asocio por transnacia solidareco, dinamika, kaj el iompostioma konsistigo, antaŭprezento de la Tutmonda Institucio pri Solidareco, kiun ni deziralvokis, kaj plu alvokas.
Monda Fonduso estis fondita en aprilo 1982 sub la ĉefa instigo de Renée Marchand.
Dank'al nia karmemora amiko Pierre Martin, ni serĉis doni al nia organizaĵo mutualisman karakteron, kaj ni opiniis, ke dum la kotizoj devis esti individuaj, la serĉo de maksimuma efikeco kaj la intereso, kiun ni havis por la kolektivaj iniciatoj, necesigis, ke la liveraĵoj estu faritaj, post serioza ekzameno de la dosieroj, al projektoj ĉiam kolektivaj kaj rilataj al prinutra memsufiĉo (agrikulturo, algokulturo, fiŝbredado, fiŝkaptado, ktp.) ; tiuj projektoj estu ĉiam prezentataj de la profitontaj loĝantaroj mem.
En 1983, partnere kun komunuma centro por disvolviĝo, ni financis unuan projekton (konstruado de centro por la kamparana klerigado) en Rubare, komunumo de Gicije, Ruando.
Poste, tiel en Malagasio (alkonduko de akvo en la komunumo de Ambohimiandra) kiel en Francio (Domo de la Senlaboruloj en Nanterre), en Afriko (Benino, Burkinio, Kamerunio, Senegalio, Togolando, ktp.) kaj en Sud-Ameriko kaj Karibaj insuloj (Argentinio, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Haitio, Meksikio) plu kreskis la nombro de mikroprojektoj laŭkontrakte financitaj (per subvencioj kaj seninterezaj pruntoj).
Kompreneble ankaŭ la nombro de niaj aliĝintoj kreskis kaj nun ĉirkaŭ du trionoj de niaj mutualistoj loĝas en la malriĉaj regionoj de la terglobo.
En Aŭgusto 2000, la unua Federacia Asembleo de nia mutuala asocio okazis ĉe Cotonou (Benino) kaj la afrika regiono, kiu konsistiĝas sekve de tiu asembleo reliefigas la federisman karakteron de nia asocio, kiel ni planis ĝin de 1982.
En dudek jaroj la homoj maljuniĝas… sed dudek jaroj estas malmulte por nia mutuala asocio, kiu devas ankoraŭ multe kreski, kaj la nombro de projektoj, kiuj atingas la tablon de nia Administra Konsilantaro nin demandas… Post la pioniroj venas la realigantoj, sagacaj kaj kompetentaj… Junaj se eblas. Ili jam estas tie, sine de nia Administra Konsilantaro, ankoraŭ trop malmultaj, sed agemaj, persistaj…
Nia idealo kaj niaj realigaĵoj devas, miaopinie, stimuli novajn aliĝojn kaj tiamaniere prepari la estontan renovigon de niaj responsantoj.
Ni deziru, ke alblovante siajn dudek kandeletojn, nia mutuala asocio povos pligrandigi la rondon de tiuj, kiuj agados kun ni per siaj plenaj fortoj, por ke sur tiu tero ĉiu homa grupo povu mem certigi la nutraĵon de siaj membroj.
Bernard Muet,
membro de la Administra Konsilantaro,
eksa Ĝenerala Sekretario
kaj fondinta membro.
Traduknotoj
La tradukinto atendas viajn demandojn !
- MFSKM |
|
Unikoda paøo realigita de Daniel Durand
nur la teksto sub x-konvencio : ms72eo.rtf