Informilo n-ro74 (Julio 2002) de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

x-konvencie : ms74eo.rtf

antaŭaj numeroj

 

Mallojala konkurenco

Ĉu gravas ? Jes ja !

Kio gravas ? Jen : ĉiusemajne 50 000 kokidetoj estas detruitaj en la kokbredejoj de Kamerunio. Manke de aĉetantoj. Konsekvence :malaperas la malgravaj bredejoj, tiaj kiaj ili povas stariĝi kun helpo de Monda Fonduso. Kun ili grava parto de la kameruna kamparanaro, kiu nenion alian povas elekti ol koncentriĝi en la ladkvartaloj de Douala kaj de Yaounde, kun tre malgranda espero tie trovi honestan kaj mondonan laboron.

Kial ? Nur ĉar la importado de frostitaj kokidaĵoj el riĉaj landoj surgenuigas la lokan bredadon. Tion raportas al ni la gazeto "La Voix du Paysan1" (Kamparana voĉo) de Yaounde, en Kamerunio, en numero de majo 2002 (cf atestoj en paĝo 2).

Dume plia konferenco de N.A.O. en Romo prizorgas pri la grandaj malfeliĉoj de la etkamparanaro tra la mondo – malfeliĉoj el kiuj ne eskapas la etkamparanaro de la riĉaj regionoj – kaj konkludas kiel kutime per malgaja konstato sed kun neniu perspektivo de solvo post kurta, meza aŭ longa tempo.

Tiel ĉar N.A.O. estas ĉefe financata de la landoj el la riĉaj regionoj kaj ĉi lastaj tute ne konsentas rediskuti la sanktan principon pri liberaligo de la interŝanĝoj aŭ nur fari korektigojn por igi ĝin pli justa.

Ĉar la libereco de la interŝanĝoj estas justa nur inter samfortaj partneroj. Ĝi estas ege maljusta inter partneroj kun tro diferencaj fortoj, ĉar la pli forta havas neniun penon por dikti sian leĝon, neniam homaman, al la malpli forta.

Tie ĉi ni havas la tre konkretan ilustradon, en lando reprezenta de la ekonomie submetitaj regionoj, pri la konsekvenco de la tutmondaj mekanismoj, kiujn ni priskribis en la frontartikolo "La malsato pravigas la rimedojn" de la n-ro 72 de Monda Solidareco. Kaj la kamerunaj kokidoj estas nur akvero en la oceano de la agraj kaj maraj produktoj, kies daŭrigo estas minacata tra la tuta planedo fare de produktoj ne nur "pli sukcesaj" (pri produktivo kaj produktokosto) sed ankaŭ subvenciataj (fisaluton "libereco") de la riĉaj regionoj. Akvero, kiu kondamnas je mizero dekmilojn da kamerunaj familioj. Vera malrapida genocido je la nivelo de la terglobo.

Se la partneroj ne samfortas, nu necesas imagi reekvilibrigajn, kompensajn mekanismojn. Kelkaj, kiel CRID/CEIP al kiu aliĝas Monda Fonduso, agadas por reformo de la internaciaj monaj institucioj, kaj senrezerve ni apogas ilin. Al tio ili aldonas la necesan protektadon de la lokaj produktoj per adaptitaj doganoj. Prikonsentebla pro urĝeco, tiu protektisma tekniko estas je nia kompreno nur surogato, ĉar ĝi estas ĉiam unuflanka kaj estigas neeviteblajn rebatajn aranĝojn fare de la pli forta. Krome ofte okazas, ke la nacia protektismo povas fariĝi mallojala "armilo" inter partneroj, kiuj utiligas la internaciajn interŝanĝojn por fleksi la eksterlandajn politikojn iuj de la aliaj.

Ĉe Monda Fonduso ni preferus pli malferman solvon, ekzemple kiel la reguligo de la interŝanĝaj kondiĉoj je monda nivelo aplikante al la varprezo koeficienton reprezentan de IHE (Indico de Homa Elvolviĝo) de ĉiu lando, ĉiujare reviziebla. Ĝia starigo postulus la ekzistadon de supernacia tutmonda instanco plene sendependa, do devena de politika aŭtoritato nemalakceptebla. Ĉu oni faru al vi desegnon ?

Desegnon ! kial ne ? kaj kial ne vian ? Nu, legantaj amikoj, sendu al ni vian propran desegnon ilustrantan justajn interŝanĝojn inter "gravuloj" kaj "malgravuloj". Ni publikigos la plej demonstrajn kaj, kial ne, nian propran sintezon el viaj verkoj. Al viaj krajonoj !

AC

______________________________

1 La Voix du Paysan, eldonita en angla, araba kaj franca fare de ASLPI/SAILD, BP 11.955 Yaounde, Kamerunio.


  enhavo

  Adiaŭ kovitaroj !

"Je nia nivelo, ni opinias, ke ni proksimiĝas al la fiasko de la sistemo.(…) Pri kokidetoj, ni mortigas ĉiusemajne milojn da kokidetoj ĉar, memoru, ke en la sama pasintjara periodo oni inverse demandis nin ĉu ni estos kapablaj kontentigi la merkaton, kaj ni petis, ke oni lasu al ni 14 monatojn. Hodiaŭ ni atingas la sojlon de tiuj 14 monatoj kaj mi opinias, ke ni estis kapablaj kontentigi la landan merkaton. Jen oni denove remalfermas la landlimojn, jen la frostitaj kokidoj ankoraŭ saturas la merkaton, kio fiaskigas la sistemon" deklaras Jean Roger Noutchogouin, delegita administranto de SPC1 al Jacob Bongkwaha por La Voix du Paysan (La kamparana voĉo)

Innocent Kamgué, mastrumanto de SOCAO superdiras al Jean-Baptiste Ndemen : "Nun la aktiveco estas nula ! Oni ne plu kuraĝigas nin. La bredistoj ne plu povas anstataŭigi siajn bandojn, ĉar la kokidoj ne plu vendeblas. En tiu medio estas klare, ke finiĝis la produktado de kokidetoj. Ĉiuj investoj, kiujn faris la kovistoj ne plu povas doni profitojn".

Antaŭ sia forlasita hangaro Alexandre Betegné, bredisto en Mfoundi-regiono, konfidas al Marie-Pauline Voufo : "Kial mastrumantino venus ĉe min por aĉeti kokidon por 1800 CFA F dum apude oni vendas 1 kg da frostita bone purigita kokidaĵo por 900 CFA F ?" kaj li planas ĉesigi tiun deficitan aktivecon.

Ja la prezo de provianto estas altekosta kaj pli malpli rilatas kun tiu prezdiferenco. Kial ? la sekeco, kiu malaltigis la produktokvanton de maizo kaj malpersvadis multajn agrokultivistojn rekultivi ĝin, trudante al la bredistoj altkostan importadon de tiu esenca nutraĵo. Unuflanke maizo tro multekoste importata, aliflanke kokidaĵoj tro malmultekoste importataj : Marie-Pauline Voufo konstatas en la bredejoj, ke la malgravaj produktistoj estas tenajlumitaj.

Siaflanke la agronomia inĝeniero Appolinaire M.Kam opinias, ke tio estas grava por la prinutra sekureco de Kamerunio, ĉar "kiam lando dependas ekskluzive de eksterlando por sia nutrado, tio estas danĝera, ĉar okaze de problemo en la provizanta lando, la lokaj loĝantaroj povas esti grave tuŝitaj."

De pli fore la perspektivoj timigas : "se la nuna situacio daŭrus, la estonteco de la kokbredado kameruna eĉ afrika estus malhela. Fakte la tuta Afriko reprezentas nur 5 % de la monda kokidmerkato. La usona firmao Tyson Foods mem ampleksas 7 % de la monda kokidmerkato. Sufiĉus, ke ĝi kreskigu sian produktadon je 5 % (kaj ĝi havas la rimedojn por tio) por ke la afrika kokbredado malaperu". Kaj dume "merkrede 16an de aprilo 2002, Radio France Internationale disinformis ke la usona Senato balotis leĝon permesantan la registaron helpi agrikulturon per 175 miliardoj da US dolaroj (t.e. ĉirkaŭ 131.250 miliardoj da CFA F). Fine de kalkuloj, usona agrokultivisto ricevos 175 dolarojn (131.250 CF F) por la produktado de unu tuno da tritiko kaj 150 dolarojn (112.500 CFA F) por la produktado de unu tuno de maizo. Tia mezuro celas vigligi la fakon kaj igi ĝin pli konkurenca."

Kaj Marie-Pauline Voufo konkludas : "Tiamaniere fartas la kameruna kokbredado en la momento de la frostitaĵoj. Tiamaniere fartas nia bredado en ekonomia tutmondiĝo".

La materialo de tiu artikolo estas prenita el la dosiero pri tiu temo malfermita de "La Voix du Paysan" n-ro 124 de majo 2002. La intercitilaj diroj estas laŭtekstaj

 


  enhavo

Letero de leganto :

Karaj mutualistoj,

La laboroj de la kokinbreda projekto de GAC bone okazas. Ni bredas nian trian bandon da ovkokinoj. La unua bando, kiujn ni havis per la financa helpo de Monda Fonduso en decembro 1996 nombris 800 kapojn. Poste ni bredis la duan bandon kun 600 kapoj. Nun ni zorgas la trian bandon, kiu finos sian ovmetadon en julio 2002. Ni disponas pri 600 kapoj, kiuj tage produktas averaĝe 12 ovplatojn, t.e. 60 % de la kapablo. La vendado de la ovoj kaj de la sterko konsistigas niajn riĉofontojn. Post dekalkulo de la kostoj, ni liberigas tage averaĝe 500 CFA F por la repago de la prunto al Monda Fonduso. Tiu farmaniero ebligis al ni repagi la unua parton de nia ŝuldo. Ni ĵus mendis 800 kokinetojn por renovigi la bestaron. La nova bando postulos multajn elspezojn dum la ses unuaj kreskmonatoj antaŭ ol komenci la ovmetadon. Kaj nur ekde la komenco de la ovmetado ni reprenos nian strategion por repagi la duan pruntoparton.

Prie ni planas plidiversigi kun la bredado de kokidoj kaj de kunikloj ekde la venonta jaro.

Kun niaj dankoj, ricevu la salutojn de ĉiuj membroj de GAC, kaj tutamike,

La sekretariino, Johnson Nathalie
(grupo agrokultiva de Cocotomey, Benino)


enhavo

KIO PRI LA PROJEKTOJ

La projekto de GAPO en Burkinio (dosiero 00.01.BF)

La Grupo Agro-Paŝtista de Ouezzinvillle (GAPO) komencis la iompostioman kultivadon de 22 hektaroj da kampoj ĉe la vilaĝo Doumain, sude de la urbo Bobo Dioulasso en la provinco de Houet, en Burkinio. GAPO ekspluatas ekde 1998 en sahelsudana zono kun seka tropika klimato kaj nesufiĉa kaj neregula pluvaro laŭkalkule inter 500 kaj 900 mm/jare.

La planita produktado de maizo, sorgo, kotono, sezamo, estos farita per la helpo de tirbestoj. La tripartia solidareca kontrakto inter le grupo GAPO (kies prezidanto estas Sanou Siaka), Monda Fonduso kaj la loka kadranta NŜO Asocio por la Kampara Asimilita Progreso : AKAP, estis subskribita fine de majo 2002. La projekto sume kostas 4.120.000 CFA F (6 280,90 €) financata el propra kontribuo de GAPO por 1.120.000 CFA F, mondfondusaj subvencio kaj senintereza pruntodono po 1.500.000 CFA F. Tio ebligas aĉeti

La datoj de la repago de la senintereza prunto estas fiksitaj tri monatojn post la vendoj la 10an de ĉiujara junio ekde la unua jaro (2003) po 500.000 CFA F dum tri jaroj. Kompreneble tiuj monsumoj ontribuos en la solidara financado de kelkaj aliaj projektoj profite al vilaĝaj grupoj, kiuj aliĝis al Monda Fonduso de almenaŭ du jaroj.

Agemaj en la vilaĝo, la membroj de la grupo GAPO senlace agadas por plibonigi siajn vivkondiĉojn, insistante pri la protektado kaj la restaŭrado de la medio. La medio estas viktimo de fenomeno, kiu fariĝas plago por la tuta okcidenta regiono de Burkinio, nome la forta emo al la savanaj bruloj. Al tio aldoniĝas la jam konataj kialoj de la dezertiĝo.

La intervenaj strategioj planitaj de GAPO inkluzivas plurajn kompletigajn agadojn, kies realigado fare de la loĝantaroj jam konsentintaj celas la kvantan kaj kvalitan plibonigon de la agropaŝtista produktado por atingi post pli malpli longa tempo la globan celon de prinutra memsufiĉo.

La priskribo de la agadoj havas kvar partojn :

Konklude ni diros ke GAPO estas vere vigla grupo, kiu komencis la kultivan projekton multe antaŭ ol ricevi la financadon. La tuta anaro de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato deziras al tiu vilaĝa grupo plenan sukceson en ĝiaj projektoj.

Notinde, ke la virinoj de tiu grupo multe amuziĝis kuirante por la eŭropa administranto, kiu tie pasis en aŭgusto 2000, "frikasaĵon da rostitaj raŭpoj" tre ŝatataj en tiu jara periodo. Multope ĉeestantaj en la karitearboj ili estas senpaga fonto de proteinoj por la loĝantoj kutimaj al tiu manĝaĵo. En julio 2002, la sama administranto sin proponas gustigi burgonjajn helikojn al tiuj afrikaj partneroj.

Dramane Traoré, Christian Trianneau


enhavo

REVENO AL PROJEKTO :

La kooperativa magazeno de
Movado de la Kamparanoj en Ljankur
(Haitio)

(dosiero n-ro 95.01.HT)

Kamparanoj en valo de Artibonite organizitaj ekde 1986 en komunuma asocio por plibonigi la vivkondiĉojn (sano, edukado, agrikulturo, ktp…) de la regionaj loĝantaroj, deziris disponigi al la kamparanoj agrokulturajn produktojn kaj ilojn ebligontajn plibone kultivi la teron. Organizaĵo de la haitia ŝtato : organizaĵo por la evoluo de la valo de Artibonite OEVA tiam ne scipovis doni la instigon necesan al la evoluado de la regiono, lasante la agrokultivan produktadon malboniĝi. Tial la deziro de la membroj de la Movado de la Kamparanoj en Ljankur starigi agrikulturan magazenon en Ljankur, komunumo de Verettes, distanca je 120 km de Portopranco1, ĝis tiam nura produktoprovizejo.

La lando

Haitio estas insulo, ŝtato en mezameriko, de 27.750 km² kun 7,8 milionoj da loĝantoj. La ŝtato estas prezidenteca respubliko : la oficialaj lingvoj estas la franca kaj la kreola ; la monunuo estas gurdeo. Du montaraj ĉenoj (2.674 m) enkadrigas la golfon Gonavo. La enloĝantaro koncentriĝas en valoj kaj ĉe marbordo (alta denseco : 281 loĝ/km²). La klimato estas tropika, malseka (pluva sezono de marto ĝis septembro) kaj la ciklonoj oftas.

La vivtenaj kultivoj kaj la fiŝkaptado fundamentas la ekonomion, dum kafo, kakao kaj sukerkano eksportiĝas. La industrio estas malalta. La eksterlandaj interŝanĝoj deficitas.

La regiono

Ljankur, malgranda urbo kun ĉirkaŭ 16.000 loĝantoj, situas en la valo de Artibonite, je 200 m de alteco, distanca je 20 km de Saint-Marc kaj 120 km de Portopranco la ĉefurbo. La vojaro estas malmulte ellaborita kaj ne multaj kamparanoj posedas veturilon. Ĉirkaŭ 70 % de la loĝantaro estas agrokultivistoj sen sufiĉa klereco.

La situacio

Haitio estas unu el la plej malriĉaj landoj en la mondo. La politika situacio kulpas pri tio : terura kaj sanga diktatoreco, ŝtatrenversoj, ekonomia embargo, terora reĝimo, koruptado, manko de eksterlanda helpo (cf Monda Solidareco n-ro 65), pluraj gravaj devalutoj de la gurdeo… S-ro Talégrand Noël, haitiano renkontita en Orleano en 1996, priskribas en siaj vojaĝnotoj post kvinjara foresto, aparte alarman konstaton :

"Kiam oni elŝipiĝas en Haition, oni tuj rimarkas la staton de ĝenerala ruiniĝo de la tuta lando : rezultato de la sinsekvo de la ŝtatrenversoj kaj de tiuj tri jaroj de senkonscio, malzorgemo, malordo." (Monda Solidareco n-ro 53)

Tamen dum multaj haitianoj devis ekziliĝi, dum multaj pensis sin rifuĝi en la urboj, kelkaj provas sin organizi por vivi, surloke vivteni. Pruvas tion la Movado de la Kamparanoj en Ljankur en rilato, laŭ letero, kun la organizaĵo de la tabakplantistoj kaj kun aliaj asocioj da kultivistoj. Ekzistas en Artibonite tradicio de grupiĝo de la kamparanoj kaj eĉ de sociala lukto.

La grupo

La Movado de la Kamparanoj en Ljankur (Mouvman Peyizan Lyankou en kreola, MKL en la teksto) estis fondita la 30an de novembro 1986. Tiu asocio, kiu celas la plibonigon de la vivkondiĉoj de la loĝantoj, nombras ĉirkaŭ 500 aliĝintojn el kiuj 60 % da inoj. Post renkonto kun S-ro Talégrand Noël, (prezidanto de la Franca Asociaro Haitio, kiu rekomendas la valorigon de la kamparaj aktivecoj per malgravaj projektoj), 10 el la membroj de MKL aliĝis al Monda Fonduso.

Fine de 1995, S-ro Claude Desty, Ĝenerala sekretario de MKL, prezentis financopeton al Monda Fonduso.

La projekto

Temas pri la instalado de agrikultura magazeno en jam ekzistanta konstruaĵo. La transporto de la produktoj efektiviĝos de Portopranco ĝis Ljankur per veturilo, kiun posedas MKL. La produktoj, semoj, plantidoj, kultiviloj, grasumoj, estas destinitaj al revendado por meza prezo al la kamparanoj de Ljankur kaj ties ĉirkaŭaĵo, ĉar tiuj ĉi havas realajn malfacilaĵojn por sin provizi.

La kontrakto

La solidareca kontrakto estis subskribita de S-ro Claude Desty por MKL kaj de S-ro Alain Cavelier por Monda Fonduso.

La plena sumo estas 5.030,82 € (el kiuj 500 € pro inflacio) per du financopartoj de 2.286,74 € kaj 2.744,08 € pagitaj respektive en februaro kaj junio 1999. La kontrakto antaŭvidas krom la respekto de la klaŭzoj pri aĉetado de la varoj, la klerigadon de la membroj pri organizado kaj financa mastrumado. 3.201,43 € valoras kiel subvencio kaj 1829,39 € kiel senintereza pruntodono repagebla per tri jarpagoj de 609,80 €.

La rezultatoj

De 1995 ĝis 1998 la interŝanĝoj inter MKL kaj Monda Fonduso estis longaj kaj malfacilaj : perditaj aŭ neregulaj leteroj, ĉar la blokado trudita al Haitio nenion faciligas.

Sed… Adrien Luzincourt, mondfondusano kaj korespondanto de MKL, nun en Francio, konstante rearanĝis la kontaktojn inter S-ro Claude Desty (MKL) kaj Bernard Muet, administranto responsa pri la regiono Karibo. Plie Adrien Luzincourt regule ĉeestas la kunvenojn de la Administra Konsilantaro kiam ili okazas en Parizo kaj tiam raportas pri la evoluado de la projekto, kiun li regule vizitas.

Sed .. Rosa Voltaire, mondfondusanino, haitianino el Portopranco, kiu laboras multe por la helpo al la plej senhavaj, konsentis en marto 2000 fariĝi "korespondantino" de la Administra Konsilantaro de Monda Fonduso en Haitio. Plurfoje ŝi vizitis la Ljankuran magazenon, renkontis la grupanojn kaj transsendis siajn raportojn kaj konkludojn. Ŝia meminvesto estis des pli valora por ĉiu, ke neniu kadranta NŜO, dezirata partnero de Monda Fonduso, estis dispona en Haitio dum la starigo de la projekto.

El la diversaj raportoj ricevitaj de Claude Desty, Adrien Luzincourt kaj Rosa Voltaire, aperas ke :

Tamen, malgraŭ la devalutado de la gurdeo, la Movado de la Kamparanoj en Ljankur plenumis siajn devontigojn repagante du jarpagojn de la pruntodono (fine de 2000 kaj fine de 2001).

Konkludo

La titoloj de la okcidentaj gazetoj "La pereinta Haitio", "Haitio drivanta insulo", la gazetaj artikoloj priskribantaj la "absolutan mizeron", "la ekstreman perforton kaj la ekstreman malriĉecon", bedaŭrinde raportas la malgajan realecon. Adrien Luzincourt skribis fine de 2001 : "Nun Haitio frontas grandegajn malfacilaĵojn je ĉiuj sociaj, politikaj, ekonomiaj niveloj". Malgraŭ tio, dank'al Claude Desty kaj al MKL, al Adrien Luzincourt, al Rosa Voltaire, la homoj el la civila socio sin organizas kaj kuraĝigas al solidareco.

Bernard Muet, responsanto pri la projekto, skribis en 1995 (Monda Solidareco n-ro 50) : "Sendube ni devos prudente agadi kaj fari longan preparan laboron antaŭ ol realigi bonajn aferojn kaj enradikigi nian Mondan Fonduson kaj ties mutualismajn metodojn en Haition." Almenaŭ unu bona afero realiĝis de Monda Fonduso en Haitio ; koncerne ĝian enradikigon la Movado de la Kamparanoj en Ljankur ekzemplodonos, kaj Rosa Voltaire nia korespondantino en Haitio scios per sia kutima energio diskonigi niajn praktikojn de reciproka solidareco.

Kaj ni ne forgesu, ke en Haitio oni diras kreole "tou tan tèt pas koupé, li pa dizespere mete chapo", dum la kapo ne estas eltranĉita, ĝi ne perdas esperon surhavi ĉapelon.

Danièle Charier, Bernard Muet


enhavo

Renée Marchand

 

La 5an de junio 2002, Renée Marchand , ĝenerala sekretariino de la Franca Registrocentro de la Mondcivitanoj kaj membro-fondintino de nia mutuala asocio, forlasis nin.

Ekde 1948 Renée estis, kun Guy, ŝia edzo forpasinta en 1993, la agema soklo kaj la firmega piliero de tiu asocio, kies la standardisto estis en la jaroj post la dua mondmilito, la arda usonano Garry Davis.

De kunvenoj al kongresoj, dum prelegoj kaj debatoj, kaj ankaŭ en tiuj buljonoj da kulturo kaj humanismaj ideoj, kiuj estis la someraj sesioj en La Lambertie (ilia proprieto en Pineuilh, FR-33), ni povis alte taksi la kuraĝon kaj la decidemon de Guy kaj Renée.

Depost la forpaso de Guy, Renée sin donis senrezerve kaj kun granda kompetenteco por gardi la direkton kaj regule produkti la bultenon de la Mondcivitanoj.

Ambaŭ estis, en la sepdekaj kaj okdekaj jaroj la iniciatintoj de la komisiono "Malsato, Disvolviĝo kaj Tutmondismo" de la Mondcivitanoj, kies laboroj estis kondukontaj al la samnoma broŝuro kaj en 1982 al la fondado de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato, de kiu ili estis administrantoj dum multaj jaroj.

Proprapersone Guy kaj Renée estis miaj spiritaj gepatroj por tiu planeda aktivismo, kiu certe kun tre diversaj manieroj, vigligas ĉiujn en Monda Fonduso, kaj kun granda bedaŭro mi eksciis la malaperon de tiu longtempa amikino.

Al ŝiaj gefiloj Brigitte kaj Didier, al ŝiaj genepoj same kiel al ŝia tuta familio la mondfondusaj administrantoj kondolencas kaj esprimas sian simpation.

Bernard Muet


enhavo

Mallonge el Benino

En sia raporto pri la renkontiĝo de la beninaj membroj de Monda Fonduso en Comé la 13an de februaro 2002, ECIDAM informis nin, ke la projekto pri arbidejo por selektitaj oleopalmoj instalita en Lanta fare de la Kooperativo Agblegnon de Klouékanmé normale evoluas. (dosiero n-ro 98.03.BJ)

La dua financparto estis pagita la 16an de majo 2002 kaj tiam la arbidejo estis jam grandparte instalita, kiel atestas la ĉi-apuda foto.

Cetere la 27an de aprilo la Administra Konsilantaro decidis financi la kokbredan projekton de BCEBI/CBDIBA de Bohicon en la sino de ĝia lerneja bieno de Houili (dosiero n-ro 01.02.BJ)

La plenuma direktoro de tiu sama BCEBI, Patrice Lovesse, ĉeestis la dudekjariĝon de Monda Fonduso en Gemeaux ;, kaj nun traktas kun nia partnero TAŬTEK/TECHNAP por provizi sian lernejan bienon per produktunuo de freŝa spirulino. Daŭrigote !

AC


enhavo

Se oni reparolus pri nia regiona enradikigo ?

Sur la lokoj mem de la projektoj, kiujn ni financas, niaj partneroj aŭ niaj profitantoj bone konas nin kaj en la Afrikaj regionoj, kie la nombro de niaj financadoj estas plej grava kaj kie nia afrika regiono nun stariĝas, niaj principoj kaj nia praktiko estas konataj kaj sendube ŝatataj.

Eble ne estas same en Eŭropo aŭ en aliaj regionoj.

Aparte en Francio, la superabundeco da amaspoŝtadoj, kaj da ĉiaj reklamadoj praktikigataj de bonkorecaj organizaĵoj, dum niaj propraj rimedoj por diskonigi nin restas malaltaj, marĝenigas nin en informado de publiko, kiu rapide fariĝas, pro saturiteco, indiferenta je niaj alvokoj al solidareco.

Tamen multaj responsantoj de komunumoj aŭ de urboj, multaj instruantoj serĉas trans la amasinforma bruado, solidarecajn, ĝemelajn aŭ interŝanĝajn kaj perleterajn agadojn farendajn profite al senhavaj loĝantaroj.

Kiam la oportuno prezentiĝas, partnera kunlaborado kun tiuj urboj, komunumoj, universitatoj aŭ lernejoj povas estigi alian manieron por sin diskonigi kaj por esti helpataj de homoj, kies monaj rimedoj aŭ agrikultura sperto povas esti utilaj en la realigado de la projektoj, kiujn ni financas.

Kompreneble, ni devas precizigi la kondiĉojn postulatajn de nia mutualisma praktiko, kaj la partnerecoj povos stariĝi nur kiam la projektoj estas financeblaj kaj la solidarecaj kontraktoj jam subskribitaj.

Tiu praktiko laŭokaze povas ankaŭ liberigi nin laŭ pli pozitiva maniero, kiam niaj profitintaj membroj enkondukas kompletigajn petojn, kiuj ne kongruas kun niaj kompetentecoj aŭ nia statuto (lernejaj aŭ prisanaj aferoj sekve de projekto). Tiaj partnerecoj certe ne implicas la formadon de "lokaj grupoj de Monda Fonduso" kvankam en kelkaj kondiĉoj, tiuj komunaj agadoj eble povus tien konduki nin.

Ne pretendante iniciati ĉe tiuj diversaj kolektivoj gravan instigan kampanjon, ni devas laŭ mia opinio, resti atentemaj por respondi al la petoj, kiuj povus esti faritaj al ni pri tio.

Alia oportuno ŝajnas al mi interesa : ĝi estas tiu de la tutmondiĝintaj komunumoj en kiuj kelkaj el niaj tutmondistaj amikoj havis aŭ plu havas certan influon. Verdire en pasinteco ni jam tiamaniere agadis en pluraj okazoj, ekzemple kun lernejo de Ploermel aŭ, per alia maniero kun la urbo Lussac les Chateaux (spirulino).

Ĉiel ŝajnas al mi, ke en okazo de partnereco kun financado de projekto iu kontrakto devas esti traktita kun la koncerna komunumo aŭ kolektivo. Laŭ mia opinio la spertiĝo indikos al ni la taŭgajn klaŭzojn de tiuj partnerecaj kontraktoj. Cetere ni povus praktiki kun fleksebleco okaze de partnereco pri aldonaj petoj ne entenataj en la projektoj.

En periodo, kiam la informado (kaj malinformado) superŝutas nin, ni povos esti komprenitaj, akceptitaj kaj helpataj malpli per la vortoj ol per la ekzemplo kaj per la praktiko de komuna agado kun eventualaj partneroj.

Bernard Muet.


enhavo

Verdikto de la Internacia popola tribunalo pri ŝuldaro.

Oni memoras, ke dum la Sociala kaj Ekonomia Forumo de Porto Alegre, ĵurio estis konsistigita por ekzameni la respondecojn en la pezo de la ŝuldaro de la landoj el ekonomie submetitaj regionoj. Tiu ĉi verdiktis en aprilo 2002. El ĝi ni eltiras la parton de la rekomendoj, kiuj sekvas la argumentoj, kiuj ni ne rekopias pro manko de spaco. (kompleta teksto havebla laŭ peto ĉe la redakcio)

"La verdikto de la Ĵurio asertas ke :

1. la tuta ŝuldaro akumulita de la sudaj landoj al la nordaj estas neleĝa kaj ke ĝi fakte jam estis plurfoje pagita,

2. la dependeco ligita al la ŝuldaro, kiujn la akuzitoj kreis per jam priskribitaj mekanismoj estigas politikajn kaj ekonomiajn kondiĉojn, kiuj rezultigas la difektadon de la socio kondukantan al virtuala procezo de ekonomia kaj sociala genocido,

3. Kritikebla pro moralaj kaj humanaj kialoj, la ŝuldaro krome prezentas malrespekton de la internacia juro nun konsistanta interalie el la Universala Deklaracio de la Homaj rajtoj, la Konvencio n-ro 169 de la Internacia Labor-Organizaĵo pri la indiĝenaj popoloj, la Konvencio por la Forigo de ĉiaj diskriminacioj kontraŭ la Virinoj, kaj la rajto de la popoloj, tutmonde agnoskita, pri memdecido.

Post asimilado de tio antaŭa, la Internacia Popola Tribunalo pri Eksterlanda Ŝuldaro deklaras jenon :

1. La tuta ekstera ŝuldaro, ĉar neleĝa kaj neekzista, devas esti tuj nuligita.

2. Kompense de la riĉaĵoj malleĝe transdonitaj de Sudo al Nordo, la sudaj landoj devas ricevi konvenan kompenson kaj por determini la amplekson kaj la pagrimedojn. Globa Komisiono pri la ekstera Ŝuldaro devas esti konsistigita.

3. Pro la fakto ke ilia senmezura povo fontas el iliaj nepravigeblaj graveco kaj influo, la bankoj, la financaj institucioj, la industriaj kompanioj, la interesoj de la terposedantoj kaj aliaj ekonomiaj agentoj, kiuj kontrolas la havaĵojn, kiuj donas al ili tiun povon, devas esti malkonsistigataj kaj ilia povo reduktita, por ĉesigi la readon de la kreska procezo de la malleĝa ŝuldiĝo.

4.La internaciaj institucioj, kiuj ebligas kunordigi, kontroli kaj garantii la fluojn de la ŝuldoj, kiel Internacia Mona Fonduso kaj Monda Banko, devas forlasi sian aŭtoritaton pro la transdono de ĉia restanta povo al internaciaj institucioj pli demokrate regataj.

5. Krom la socialaj mobilizadoj celantaj premtrudi la registarojn de la nordaj kaj sudaj landoj por la efektivigo de tiuj rekomendoj, la Tribunalo alvokas la popolojn uzi aliajn leĝajn rimedojn, kiel la peticiojn al la Internacia Justica Kortumo de Hago, raportante pri la individuaj kazoj de malrespekto al homaj kaj civitanaj rajtoj por esti juĝitaj kaj devigi la registarojn efektivigi tiujn rekomendojn.

18a de aprilo 2002, Vaŝingtono .D.C., Usono

Tribunala ĵurianoj :

C.P. Chandrasekhar (Hindio) ; Nora Cortiñas (Argentinio)
Nawal El Saadawi (Egiptio) ; Juĝisto Dumisa Ntsebeza (Sudafriko)
Deputito Loretta Rosales (Filipinaj Insuloj) ; Episkopo Demetrio Valentini (Brazilo)

eltiraĵo de la elektronika mesaĝo de ATTAC n-ro 333, majo 2002.


Traduknotoj

Haitio : ĉefurbo : Portopranco, monunuo : gurdeo. El "Toponimia Terminaro" de Laurence Mee (1995)
kurta = mallonga (el Internacia Komerca Ekonomika Vortaro en 9 lingvoj)

La tradukinto atendas viajn demandojn !  


MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laý temoj

Abono : 5,00 EUR

Redakcia komitato :Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet, Claude Tellier

Elfrancigis : Daniel Durand

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MFSKM 

ENHAVO :

  


Unikoda paĝo realigita de Daniel Durand