Enhavo je la fino
pdf - formato (latin-3) Vojkruciĝe Monda Fonduso atingas nun kruciĝon de vojoj.
Per rebato de la sukceso, pro tio ke kreskanta nombro da grupoj, interalie afrikaj, atendas ricevi financadon ebligantan ilin starigi sian projekton, dum pli kaj pli malfacilas kontentigi ilin en la dezirataj tempoj (v.artikolon de la kasisto, paĝo 8) la agadeco de Monda Fonduso evoluas en medio, kiu vigle ŝanĝiĝis ekde ĝia kreado en 1982.
Tiu medio estas unue tiu de la ekonomia terglobiĝo, (ankoraŭ) ne akompanata de la politika tutmondiĝo, kiun ni dezirege alvokis ekde la komenco de Monda Fonduso.
Poste ĝi estas tiu de la stariĝo de mondcivitana konscienco, kiu ekde Rio 92 instigis pli kaj pli oftajn kaj fortajn aranĝadojn okaze de la grandaj konferencoj de la UN-filioj, de la eksterleĝaj kulminkonferencoj de la riĉaj ŝtatoj, de la traktadoj de la ciklo de Urugvaj-rondo kaj de MOK , de la kunvenoj de la Internaciaj Monaj Institucioj, ktp. kaj kiuj atingas sian kulminon per la multiĝo de la socialaj forumoj iniciatitaj en Porto Alegre.
Konsekvence ĝi estas aserto de la postuloj de internacia solidareco, kies agantoj, tra asociaroj pli kaj pli larĝaj kaj kunordigataj je landaj, kontinentaj kaj monda niveloj, profunde modifis siajn proprajn agadajn manierojn kaj kampojn, sian organizadon kaj siajn partnerecojn.
Konstatendas, ke Monda Fonduso, kiu komence estis je la pinto de la solidara penso kaj en siaj celoj kaj en sia agadmaniero, estas pli malpli reatingita de la eventoj, interalie pri la respondoj tage farendaj al la multaj niveloj de forperdo, daŭre estigata de la kuranta liberala terglobiĝo. (V. la kazon de la kongelitaj kokidaĵoj, paĝo 4). Tiu forperdado necesigas, por ĝin malhelpi, multformajn reagojn per intervenaj manieroj senĉese repripensendaj.
Tio, ne ĉar Monda Fonduso estas preterpasita laŭ la celoj, sed ĝia mutualista agadmaniero, kiu restas fundamente noviga, ne kongruas kun la momentaj bolantaj postuloj de la internacia solidareco. Nu impeteco, noveco kaj ĉefe la ĝusta kongrueco kun la momentaj problemoj povas levi la intereson de la civitanoj. Eble tie ĉi kuŝas la relativa malpliiĝo de nia membraro en riĉaj regionoj, kiu grave limigas niajn monajn rimedojn : la fruaj membroj, daŭre fidelaj, iom post iom malaperas, kaj la novaj ne ĉiam trovas en nia oferto ion por kontentigi ilian agademon.
Ne neante siajn valorojn, Monda Fonduso devas aliĝi al tiu bonvena impeto kaj akompani ĝin, se ne ĝi restos sur la vojrando. Ĝi jam ekpaŝis en tiu senco per aliĝo al grandaj asociaroj kiel CEIP aŭ SUD al kiuj ĝi alportas nekonvencian vidmanieron al la aferoj, el kiuj ĝi tiras konsiderindan sumon da informoj, kaj kies kampanjojn ĝi partoprenas. Sed tio ne sufiĉas, ĉar nur per la proksimeco de la civitanoj kaj la kunlaborado kun aliuloj stariĝas konateco utila al sufiĉa disvolviĝo.
Du strategiaj celoj povas gvidi tiun malfermecan konduton :
Plej proksime de la civitanoj : la kreado de regionaj filioj, havantaj memregadon utilan al sia regiona integriĝo, devus ebligi la atingon de ambaŭ diritaj celoj, per :
Por Globidarano, agadi sine de regiona, eĉ loka, teamo motivigas por pli amplekse partopreni en afero, en kiu ĝi kredas, kaj kiu iras trans la simpla pago de jara kotizo. Ĝi estas pli bona garantio por esti aŭskultata de siaj interparolantoj.
Joël André-Landais Alain Cavelier
5a - 7a de aŭgusto 2004 en Vagaduguo
Post kelkaj semajnoj okazos la balotelekto de du delegitoj de la regiono Okcidenta Afriko. Tiuj Delegitoj reprezentos ĉiujn Globidaranojn de tiu regiono en la Administra Konsilantaro, kies membroj ili estos ; ili estos la proparolantoj de la Administra Konsilantaro ĉe la okcidentafrikaj Globidaranoj ; ili ankaŭ reprezentos Mondan Fonduson ĉe la lokaj aŭtoritatoj. Peza tasko !
Esti elektita certe estos honoro, sed tio estos ĉefe taskiĝo de respondeco sen financa kompenso nek potencorajto.
La delegitoj estos elektitaj por ses jaroj kaj ne povos havi pli ol du sinsekvajn mandatojn. Ili devos subskribi la devontigon de la responsuloj kaj respekti ĝin same kiel la reglamenton, kiun ili ricevis.
Ilia tasko : akcepti la novajn membrojn, direkti ilin al la regiona kadranta NŜO kaj rilatigi ilin kun la pluzorga komitato ; redakti multajn leterojn, ekspertizi projektojn, regione veturi, fari decidojn, foje arbitracii konfliktojn kaj tio ĉiam kun zorgo de justeco kaj de respekto al la homoj, ĉiam en agordo kun la filozofio de Monda Fonduso.
Kompreneble, kelkaj taskoj plenumiĝos en plena kunlaborado kun la partneraj NŜO kaj la pluzorgaj komitatoj, sed la delegitoj responsos pri la globidara aktiveco en sia regiono antaŭ la instancoj de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato kaj devos instigi kaj kontroli la solidarajn kaj demokratajn praktikojn de nia mutuala asocio.
Al ĉiuj niaj Okcidentafrikaj amikoj, mi deziras bonan voĉdonadon, kaj mi kuniĝas kun la administrantoj por elkore akcepti la estontajn delegitojn.
La Ĝenerala Sekretariino
Interreto montriĝas kiel eksterordinara ilo por favorigi la humanan agadon. Kio vere okazas por Monda Fonduso ? (daŭrigo de la antaŭa numero)
Ni interesiĝu nun pri la uzado de Interreto ĉe Monda Fonduso.
Komunikado sine de la Administra Konsilantaro
Same kiel en ĉiu grupo da personoj samcele laborantaj, nepre necesas, ke la animantoj de la organizaĵo povu interŝanĝi siajn opiniojn.
En la komenco, ĉiuj interŝanĝoj okazis per leteroj kaj per telefono. Tiu metodo bone funkciis, sed prezentis du gravajn maloportunaĵojn : la malrapideco de la interŝanĝoj en la unua kazo kaj la kosto en la dua. (Ni precizigu al niaj legantoj, ke la konsilantaranoj loĝas dise tra Francio, kaj por kelkaj, je distanco de pluraj centoj da kilometroj.)
Komence de la 90aj jaroj, evoluo en nia komunika maniero aperis dank'al la uzado de sistemo nur franca : minitelo, informadika terminalo, konektita per telefona lineo kaj ebliganta nur tajpi tekstojn. Tiuj tekstoj estis registritaj en servilo, kaj ĉiu, kiu posedis la ĝustan pasvorton povis legi tion, kion la aliaj skribis. Poste tiu povis redakti sian opinion. Tiu sistemo donis kontentigajn servojn kaj ebligis eviti la du maloportunaĵojn de la antaŭaj komunikrimedoj.
Fine de la 90aj jaroj, ĝeneraligo de la uzado de mikro-komputiloj kaj de Interreta konektado ebligis devojigi la minitelajn interŝanĝojn al la Interreta mesaĝado. Kompreneble la antaŭa sistemo estis gardita dum kelka tempo kiel duoblaĵo por solvi la problemojn de neregado far la administrantoj de la interretaj metodoj. Alain Cavelier taskis al si resti la lasta gardanto de la minitela ekrano. Nun kvazaŭ ĉiuj interŝanĝoj inter administrantoj okazas per Interreto, escepte de kelkaj dokumentoj ''pezaj'' aŭ kiuj necesigas subskribon.
La avantaĝoj de la sistemo
Kun la kresko de la nombro de projektaj dosieroj submetitaj, tio prezentas gravan trafikon, kiu okazas per Interreto (kiel takso, mi ricevas inter 5 kaj 20 mesaĝojn, ĉiutage, sep tagojn en la semajno, koncernantajn Mondan Fonduson).
Ni povas finance kompari la uzadon de la interna mesaĝado kaj la perleterajn interŝanĝadojn. Konsentante, ke la administrantoj enŝovus en ĉiun koverton la respondon al pluraj temoj, ekvivalentan al pluraj elektronikaj mesaĝoj, oni povus taksi, ke por gardi saman fluon, ĉiu administranto sendu ĉiutage inkluzive de dimanĉo - kio ne eblas - unu poŝtaĵon al ĉiu alia administranto. Tio reprezentus por ĉiu administranto ĉirkaŭ 8 leterojn tage, t.e. 56 semajne, do teorie, 2.912 leteroj jare, pro kio ĉiu elspezus 1.456 € por afranko, ne kalkultante la paperon, la kovertojn kaj la fotokopiojn.
Se ni multobligus per la nombro da administrantoj, tio donus 11.648 € jare ! Tio ekvivalentus la financadon de 2,5 projektoj jare. Aŭ ankoraŭ por rondigi, 60 % de tio, kion Monda Fonduso povas jare financi. Tio ne inkluzivas la interŝanĝojn de la administrantoj kun la kadrantaj NŜO, aŭ kun la aliaj asocioj kun kiuj ni zorgas rilatojn… Kun Interreto, tiuj elspezoj estas ekster komuna mezuro kun la antaŭa sumo. Nu, ĉiu administranto elspezas ilin el sia propra havo, sen problemo.
Por rapida komunikado kaj teorie sen cenzuro, ni provas favorigi niajn interŝanĝojn kun la kadrantaj NŜO per la elektronika mesaĝejo. Des pli ke, kiel menciite en antaŭa bulteno oni antaŭ ne longe konstatis: ''averaĝan prezaltiĝon de 42 % de la poŝtaj tarifoj al internacio.
Inter la avantaĝoj alportitaj de la uzado de la elektronika mesaĝado, ni notu ke :
- ĝia kosto estas vere malalta,
- mesaĝo ne uzas paperon (konservado de la arbaro)
- unu mesaĝo povas esti sendata al unu adresato same kiel al miloj tra la mondo sen pligrandigi tempon nek koston,
- la livero estas kvazaŭ tuja,
- mesaĝo povas esti sendata kun dokumento, kun foto aŭ eĉ kun filmo.
Estonteco de la komunikado en la Administra Konsilantaro
Tre probable la Interreta komunikado estas instalita por longa tempo. Eble ni povus imagi sistemojn derivitajn eĉ evoluemajn. Prie pro la kresko de la mesaĝoj internaj al la Administra Konsilantaro, ni eksperimentas foruman sistemon kun mallarĝa aliro. Kiel avantaĝo tio evitus ke je ĉiu respondo de iu administranto nova mesaĝo estu sisteme sendata al ĉiu administranto…
Ni elektis verki tiun ne kompletan artikolon por montri al vi, ke ni zorgas pri la plej eta elspezo, kaj ke ni serĉas la solvojn plej sagacajn kaj plej konformajn al la ideoj de nia asocio. Tio por certigi al vi ke la plej malgranda monsumo donita de membro estas plej optimume transformita por ebligi al plej multaj membroj la atingon de prinutra memsufiĉo.
John De La Cruz, Delegito de la Eŭropa Regiono
Jen la katastrofa etato, kiun prezentas CADIK (ACDIC) de Jaundeo, fine de rigora naŭmonata esplorado en Kamerunio kaj en Eŭropo, pri la efiko de la amasa kaj nekontrolata importado de kongelitaj kokidaĵoj en ĝian landon. Pri kio temas ? kaj kial Kamerunio, kiu povus mem sufiĉi pli ol necese pri produktado de kokidaĵoj, estas viktimo de tiu ekonomia kataklismo ?
Tio estis la temo de la internacia seminario al kiu mi estis invitita la 16an kaj 17an de aprilo 2004, seminario ĉirkaŭigita de la 13a ĝis la 20a de aprilo per renkontoj kaj vizitoj al agantoj kaj instalaĵoj de la kortbirda fakaro en la ĉirkaŭaĵo de Jaundeo.
Amasaj importadoj
Oni povas pritaksi : la Kamerunaj importadoj pasis de 60 tunoj en 1994 ĝis 22 200 tunoj en 2003 ! tio estas faktoro 370 en 10 jaroj ! Ĉio komenciĝis kiam en septembro 1995 Kamerunio ratifis la komercajn MOK-interkonsentojn, kiu malfermas la landlimojn de la subskribintaj landoj al la importadoj de nutraj varoj. Dume la kameruna produktado falis de 26 500 tunoj ĝis 10 500 tunoj : katastrofo por la kamerunaj bredistoj kaj ĉiuj laboristoj de la komerciga fakaro, kiu tute malaperos post kelkaj jaroj se la tendenco ne estas inversigita .
La kokidaĵoj importitaj de Kamerunio venas ĉefe de Eŭropaj eksportistoj (Belgio, Hispanio, Francio, Nederlando…) Sed ĉi lastaj, pro la persekutado de la ekologiistaj asocioj, kiuj riproĉas al ili poluciantajn produktometodojn, emas translokiĝi al Sudaj landoj kaj en 2004 Brazilo havas la unuan lokon de la provizantoj, por la profito de entreprenoj ja francaj. Sekvos Argentino aŭ Tajvano…
Kaj kial la kokidaj detranĉaĵoj anstataŭas la lokajn produktojn ? Ĉar ili multe malpli kostas, pro la skalaj ekonomioj, kiujn ebligas la gigantaj industriaj produktunuoj laŭ Eŭropa farmaniero. Kaj ankaŭ ĉar la antaŭeltranĉitaj bestopartoj evitigas al la dommastrinoj tedan preparadon. Ni aldonu, ke la eŭropaj produktistoj ne hezitas forsendi en Afrikon produktojn, kiujn rifuzas la eŭropaj konsumantoj : bestopartoj malpli ŝatataj ol la brusta ''blanka viando'' , eksigitaj maljunaj kokinoj, kokidoj forcbreditaj kun antibiotikoj antaŭ destokado (venditaj post 30-35 tagoj anstataŭ 45 tagoj por la Eŭropa merkato), transdataj produktoj de la eŭropaj distribuistoj, eĉ bestoj normale destinataj al bruligejo pro epidemio aŭ dioksina toksiĝo …
Senkontrolaj importadoj
La MOK-interkonsentoj tamen antaŭvidas, ke limigoj povas esti aranĝataj de la importlandoj dum certa tempo por ne sufoki la landajn produktadojn. Tiel Kamerunio povintus limigi sin al nura importado de la kompletigo necesa al la landa konsumado kaj fakte la MINEPIA (Ministerio pri Bredado, Fiŝado kaj Bestaj Industrioj) limigis la importeblajn kvantojn (en 2003 : 8 500 tunoj). Preskaŭ la trioblo eniris Kamerunion ĉi tiun jaron ! Preskaŭ 14.000 tunoj eksterleĝe eniris ! Kial ? Tio estas facile konstatebla : la koruptado regas en ĉiuj niveloj de la importaj kontrolservoj, kaj la subprezoj proporcias kun la malleĝaj kvantoj… Al la malcivitismo de la eksportistoj, kiuj malaltpreze sendas ion ajn aldoniĝas tiu de la kamerunaj importistoj (deko da societoj, el kiuj unu superanta) kaj tiu de la ŝtataj kontrolistoj.
Kaj la kontrolnesufiĉo ne tie ĉesas. Fakte la problemo ne estas nur ekonomia, sed ankaŭ sanitara, kaj kun granda skalo. Ni povis propraokule taksi la timigajn nesalubrajn kondiĉojn, en kiuj oni prezentas la produktojn al la aĉetantoj : manipulataj per nudaj manoj, sen pakaĵoj, proksimantaj la misfreŝajn fiŝojn, en la varmeco sur la vendobretoj , kaj infestitaj de muŝoj… Kaj almonte, la sinsekvaj rompoj de la fridoĉeno, la fridkamionoj larĝe malfermitaj, kie la kongelujoj malfermitaj kaj ne funkciantaj montras nur draman ŝajnigon de sanitara protektado al la aĉetantoj. En tropika klimato… Ankaŭ tie evidentiĝas la mankoj de la sanitaraj servoj.
Atestas pri tio serio de bakteriologiaj analizoj de la Centro Pasteur en Jaundeo, kies rezultatoj estas nerefuteblaj : 83,5 % de la elprenoj faritaj en ses Kamerunaj urboj ne estis konformaj al la mikrobiologiaj kriterioj de sendanĝereco, do netaŭgaj por la konsumado.
La MOK-interkonsentoj konsentas ankaŭ pri tempa subteno de la ŝtatoj al ilia landa produktado. Sed dum la riĉaj landoj havas ampleksajn rimedojn por fari tion kaj ne hezitas pri tio, kiel povus tion fari la Sudaj landoj sufokitaj per politikoj de strukturaj adaptigoj truditaj de la internaciaj monaj institucioj kontrolataj de la riĉaj landoj ?
La seminario kaj la gazetara konferenco
Tiun problemon atakis la sesdeko da partoprenantoj en la seminario, kiu celis kunigi mez- kaj okcidentafrikajn atestantojn por kolekti la spertojn de multaj partneroj alfrontantaj samspecajn malfacilaĵojn , same kiel kelkajn eŭropajn NŜO sin devontigintaj en tiu problemaro. Oni celis ankaŭ marki la lanĉon de la civitana ekparolado en afrika lando ankoraŭ malmulte koncernata de la socialaj depostuloj.
La laboroj estis tre densaj kaj tre dokumentitaj, kaj la gazetara konferenco majstre regata de la responsantoj de CADIK kaj de ASPLI oficialigis la ekparoladon de la naskiĝanta kameruna civila socio kaj ties kapablo taski al si la grandampleksajn socia-ekonomiajn problemojn.
Fine de la seminario, principa deklaracio nomita ''jaundea'' estis ellaborita, landaj kaj internaciaj agadlinioj difinitaj, metodologio skizita. Ni vetu, ke tia evento pezos en la estontaj internaciaj traktadoj pri agrikulturo kaj pri komerco, same kiel en la praktikoj de la lokaj decidantoj.
Alain Cavelier
Kio pri la projektoj ?
Ni ricevis de ADYD raporton pri la elvolviĝo de la projekto iniciati rotacian bovnutran stokon profite de repudiitaj virinoj en la regiono de Djara-Djolof, raporton, el kiu ni tiras la jenajn signifohavajn partojn. Ni gratulu ĝian verkinton pro la rigoreco kaj la objektiveco de lia priskribo, kiu ebligas nin ekhavi ĝustan vidon pri la progreso de la agadoj kaj de la renkontitaj malfacilaĵoj.
La projekto de rotacia bovnutra stoko normale evoluas, sed kun malfacilaĵoj, kiuj venas de la transformlaborejo, kiu multe suferis pro problemoj pri komercigo de la ellaboritaj produktoj. La komercigo de la laktaj produktoj el loka fabrikado plu estas nun vera neceso por disvastigo de la bredado en Senegalio. Aldoniĝas manko de teknikeco por la fabrikado de bonkvalitaj produktoj, kaj de kompetenta personaro por certigi bonan stimuladon de la vendoj. La laborejo restis dum pluraj tagoj sen kolektado pro la nevenditaj laktaj stokoj, je granda malavantaĝo de la produktistoj. La malfruecoj de la pagado de la laborejo al la virinoj naskas malfruecojn de pagado de la virinoj al la komitato de mastrumado de la bovnutraĵoj. Tiu situacio rezultigas, ke la operacioj de reaĉeto de la bovnutraj stokoj okazas tre malrapide. Ĝis nun dufoje oni aĉetis bovnutraĵojn.
Tamen notinda estas la bona organiza impeto estigita de tiu projekto. La virinoj regule kunsidas por plifortigi sian asocion eĉ trans la aspektoj de lakta produktado por pripensi aliajn projektojn en la kadro de aktivecoj, kiujn ili deziras konduki.
Ĉijare ni havas relative gravan laktoproduktadon pro bonaj paŝtejoj ĉirkaŭ Dahara kaj pro disponeco de plibonigaj kompletigaj bovnutraĵoj. Pro la pli abunda laktoprovizo, oni konstatas la alvenon de komercistoj, kiuj venas ĉiun matenon aĉeti freŝan lakton, sed laŭ malgrandaj kvantoj.
17,5 tunoj da bovnutraĵoj estas ĝis nun (15/06/2004) aĉetitaj por valoro de 1.680.950 CFA F kun potuna averaĝo de 96.054 CFA F. La aĉetita kvanto de bovnutraĵoj larĝe ampleksas la bezonojn de la produktistoj de Dahra pro la jenaj kialoj :
1. la lakta transformejo ne sekvas en sia kolektado la atingojn de la laktoproduktistoj ;
2. la produktistoj ne donas pli ol po unu kilogramo da nutraĵoj ĉiun tagon al la bovinoj, anstataŭ 2 kilogramoj, kiel indikite en la dosiera projekta dokumento.
Pro tio ni rapide tuŝis aliajn grupojn de la ĉirkaŭaĵo por daŭrigi la rotaciadon de la bovnutra stoko.
Mi ankoraŭ ne estas kapabla provizi vin per elementoj de la bilanco, kiu estos farebla nur fine de junio, antaŭ la repago de la ĉi-jara parto planita en julio 2004.
Ndiaye Thiayédia
ADYD : Asocio por la Disvolviĝo de Yang-Yang kaj Dodji
La bestbredado atingis sian plej grandan dimension kun 1.700 koketoj. Ekde septembro, 1032 kokoj disvendiĝis por la konsumado. Ankoraŭ restas kelkaj farendaj penoj por malpliigi la mortokvanton, kiu restas inter 5 kaj 7 % de la bestaro. La kvara bando de 600 kokidetoj estis atendata por majo 2004. Tamen BCEBI restas vigle atentema pro epidemio de kortbirda pesto, kiu plagas la distrikton.
178 kuniklidetoj naskiĝis inter septembro 2003 kaj marto 2004 kaj la disvendado frue komenciĝis, ĉar la instalaĵoj ne povas enteni plian kvanton. La bieno nun planas monate produkti 50 kuniklidojn por la konsumado.
BCEBI : Benina Centro por la Evoluigo de la Bazaj Iniciatoj
La grupo Dogori finrepagis komence de 2004 la kompletan mondfondusan pruntodonon por la instalado de sia banankultivejo en Lahirasso. 100 % de repago : Hura ! Ni aklamu la Landon de la Honestuloj . Kaj ni deziru longan prosperon al la grupo.
GAPO anoncas la repagon de la unua pruntoparto tuj kiam SOFITEX estos aĉetinta la produktitan kotonon, ĉar tiu societo mem fiksas la aĉetajn daton kaj prezon. Ni atendas pli freŝajn novaĵojn.
GAPO : Grupo Agro-paŝtista de Ouezenville
El la listo de la plej suferantaj loĝantaroj, tiuj de la Demokrata Respubliko Kongio tenas malmulte ĵaluzeblan rangon. Post la diktatoreco de la jaroj Mobutu, post la ruiniĝo de la ŝtato en la 90-aj jaroj, post la unua milito de 1996, kiu portis S-ron Laurent Kabila landestro, post la ribelado de 1998, kiu dividis la landon dum kvin jaroj, la situacio finfine normaliĝas, malgraŭ kelkaj sporadaj perfortoj, kiujn la internaciaj observantoj indikas al tiuj el la mediatoj, kiuj ankoraŭ interesiĝas pri la sorto de tiuj vunditaj loĝantaroj.
Je 60 km-oj norde de Bukavu, la provinca sud-kivuta ĉefurbo, troviĝas komunumo, kiu distingiĝas pro la kvalito de la tieaj iniciatoj : la kolektivo Kalonge (50.000 enloĝantoj). Aparte vigla grupo da homoj kreis tie en 1997 kooperativon nomitan ''Kooperativa Fondaĵo Raiffeisen'', kun la celo elirigi la lokan loĝantaron el marasmo. Kunvenoj, projektoj, kontaktoj kun internaciaj strukturoj, kaj jen kompleta tuto por edukado kaj progreso, kiu stariĝas :
Dum la milito plagis la ĉirkaŭaĵon, la volontuloj cirkuligis peticion, kiu ricevis pli ol 7.000 subskribojn, laŭ kio, la 11an de aprilo 2001, la kolektivestro deklaris Kalonge ''Monda teritorio ligita al la monda komunumo''.
La aktivaĵoj de la volontula grupo tiam multobligis laŭ tri direktoj :
1/ plifortigi la koheron de la Kalonga loĝantaro per adopto de ''statuto de la monda urbo Kalonge''. Rezultas el tio la konsistigo de teamoj, kiuj donas sian tempon kaj siajn fortojn por ripari la vojojn, starigi projektojn por edukado, por sano, por la kontraŭerozia lukto, por la konservado de la medio, ktp. Por la financado de tiuj projektoj oni alvokas pri memvolaj kontribuoj de la loĝantaro. ekzemple, estis petita unu dolaro de ĉiu familio por la aĉeto de la materialoj necesaj por la riparo de 9 km de la vojo Madiriri, liganta Kalonge ĝis la vojo Bukavu.
2/ plifortigi la ekonomion. Tio estas la ĉefa laboro de la Kooperativa Fondaĵo Raiffeisen. Ĝi aĉetis parcelon situantan sur la loko Cifunzi, ĉe la rivero Kuha. Turbinkanalo estis fosita, elektroturbino estis aĉetita kaj la 26an de februaro 2004 estis oficiale metita la unua ŝtono de la hidroelektra instalaĵo. La povo de tiu instalaĵo (200 KW ebligos provizi kelkajn lignaĵajn kaj muelajn laborejojn, kaj provizi per lumo la proksimajn loĝejojn. La akvo de la elfluejo provizos du fiŝbredajn lagetojn por kies aranĝado estas petita financado de Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato. La Kooperativa Fondaĵo kreas ankaŭ strukturojn por ŝparado kaj kredito por subteni la lokajn iniciatojn.
3/ Rompi la izolecon. Tio estas la laboro de la asocio ''Monda Solidareco - Kune Agadi'', kreita en 2002. Tiu asocio kadras diversajn aktivecojn kun sociala karaktero turnitaj al ekstero. Tiel MSKA/SMAE fariĝis korespondanto de Monda Fonduso ; ĝi ŝirmas ankaŭ Registrocentron de la Mondcivitanoj, kaj la komitaton de tutmondiĝo de Kalonge ; ĝi aranĝas kursojn pri alfabetizado kaj Esperanto kaj ĝi dissemiĝas en la tuta regiono, per la kreado de tie nomitaj ''aksoj'' fakte reto de rilatoj kun aliĝintoj loĝantaj en diversaj ĉirkaŭaj lokoj.
La problemoj, ĉar ili ekzistas, estas tie tre klarvide regataj : '' la malfeliĉoj, kiuj nin premegas estas plejparte ligitaj al katastrofa ĝenerala situacio ; tiuj problemoj estas tutmondaj kaj devos solviĝi je tiu nivelo ; ni scias tion ; sed ni, en tia medio, ni povas iom plibonigi la aferojn ; do ni faras tion.''
Daniel Durand, laŭ la
dosiero 01.04.CD
kaj la dosiero de tutmondiĝo de Kalonge
Mi prezentis al vi, en la lasta numero, la ''globifortulojn'', kiuj estas la korespondantoj de Monda Fonduso. Kaj nu ! mi Globidar, mi forgesis precizigi, ke temis nur pri la korespondantoj de la Administra Konsilantaro, globidaranoj, kiuj konsentis, en manko de reprezentiĝo de Monda Fonduso en ilia regiono, fariĝi oficiale la perantoj de la Konsilantaro por ĉio, kio koncernas la korespondaĵojn, la informpetojn, ... Mi bone scias, mi Globidar, ke ekzistas Globifortuloj kaj Globiforteguloj, kiuj ne sin deklarante oficiale korespondantoj, faris mirindan laboron por impulsi Mondan Fonduson, por instigi aliĝojn, por klarigi, helpi…
Ke ĉiu trankviliĝu, mi ne forgesas ilin ; mi scias ilian personan engaĝiĝon, kaj fieras esti ĉe iliaj flankoj. Mi salutas tre respekteme kaj amikece ĉiujn, kiuj laboras por la disvastigo de Monda Fonduso.
La artikolo estigis la reagon de S-ro David Ngoy Tshite de EKOFAM en D.R.Kongio, kiu faris mirigan laboron por diskonigi Mondan Fonduson en la regiono de Kinshasa. La artikolo ankaŭ estigis peton de konsento por fariĝi korespondanto en la provinco Bas-Congo (R.D.Kongio). Temas pri :
M. Elvis MBIYA TEKADIOMONA, "AVOLAR,a.s.b.l.", B.P.267 MBANZA-NGUNGU, REP. DEM. DU CONGO
Globidar
Monda Fonduso bone fartas, sed la kasisto time ŝvitas !
Ni estas ĉirkaŭ 1.300 membroj el 33 landoj. La kotizoj venas relative bone, kaj entute estas stabilaj. Ne pli atendante, grandan dankon la kasisto sendas al ĉiuj, kiuj ne forgesas sian promeson de monda solidareco. Kaj la novaĵo de tiuj lastaj tempoj estas, ke pli bone okazas la repagoj de la pruntoj konsentitaj por la financado de projektoj. Gratulojn al niaj amikoj de ECIDAM (Benino) DOGORI kaj AJBS (Burkinio), RHICAMI, KURAĜULO, BAFANA-BAFANA (Togolando), kiu tiel plenumis la solidarecajn kontraktojn subskribitajn kun Monda Fonduso.
Sed se oni rigardas la aferojn de pli proksime, la evoluo de la nombro de membroj, laŭ la regionoj, timigas al ni la estontecon (v. la frontartikolon de J.André-Landais) : fakte, dum la nombro de ''globidaranoj'' kreskas en la ekonomie malfortaj regionoj, ĝi malkreskas en la diritaj ''riĉaj'' regionoj. El tio rezultas pli kaj pli multnombraj financpetoj, dum la mutualistaj monfontoj ne plu sekvas. La Administra Konsilantaro faras kion ĝi povas por ŝanĝi tiun tendencon. Sed ĝi ne ĉion povas fari sola. Nu antaŭ dankon al ĉiuj, kiuj povas eldoni ideojn aŭ iniciati ion.
La detalita bilanco de la financoj por 2003 estas havabla de ĉiuj globidaranoj laŭ simpla peto je la adreso de la bulteno
Marto 2004 :
1 163 €
Aprilo 2004:
3 131 €
Majo 2004 :
2 735 €
|
Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato proponas al vi la organizadon de nova formo de transnacia solidareco, por respektaj interhomaj rilatoj, por medioindulgaj agadoj. Vera esprimo de la mondcivitaneco, tiu solidareco partoprenas en la iompostioma starigado de plu justa mondo, kun rilatoj fonditaj sur mondnivele garantiata juro. Globidar Oficiala heroldo de Monda Fonduso |
NOTOJ
vidu la liston de niaj mallongigoj
Traduknotoj
La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn !
- MFSKM |
|
FMS, Ruelle Haute, FR 21120 GEMEAUX