Informilo n-ro 89 (aŭgusto 2006) de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

en pdf.formato

antaŭaj numeroj

" La piedoj en rivereto ... "

La jura stato estas la ĉefa karakterizaĵo de la demokrataj reĝimoj. La jura stato baziĝas sur soklo el normoj kaj reguloj, kiuj konsistigas institucian tuton, en kiu ĉiuj regatoj kaj agantoj de la civila socio, inkluzive de la publika povo, estas submetitaj al juro.

Juro garantias kaj organizas la ekzercon de la libereco, en la senco ke ĉies libereco ĉesas tie, kie komenciĝas tiu de aliulo. Juro ne venas el la ĉielo : ĝi estas faro senĉese plilarĝigata kaj pliperfektigita de la civila socio mem, kies aspiroj kaj internaj kontraŭdiroj daŭre estigas la kompromisojn, kiuj ebligas al ĝi plu ekzisti kaj funkcii.

Laŭ esenco, la jura stato estas konceptita nur rilate al la principo de egaleco inter individuaj aŭ moralaj personecoj antaŭ la reguloj, kiuj fundamentas ĝin. Kaj ĝia praktikigo postulas klaran dividon inter la povoj (leĝodona, plenuma, justica), manke de kio la publika povo (la ŝtato) arogus al si ĉiujn povojn kaj fariĝus diktaturo. Tiu divido inter la povoj estas la necesa kondiĉo, por ke la justico estu senpartia, kaj do por ke ĝi garantiu la principon de egaleco.

En demokratio la rajteco, kiu permesas la ekzercon de la povo tiel dependas de la leĝeco, kiu sankcias la respekton de la komunaj normoj (la leĝo).

Tiu aro da principoj troviĝas en la tuta socia organizo. Statuto de asocio, reglamento de entrepreno, kodoj kaj leĝoj, konstitucio de ŝtato tendencas konsistigi hierarkiigitajn kaj koherajn normarojn, kiuj difinas la juran staton de la ŝtato, kaj kiun ĉiu ano devas respekti por profiti el ĝi.

Demando : kio pri disvolviĝo ? Disvolviĝo koncernas la ekonomiajn kaj socialajn kampojn, kaj sine de demokratioj, tio evoluas fakte en kadro de jura stato. Certe malofte tio glate iras : la socialaj konfliktoj oftas, foje tre vigle. La konkurenco inter entreprenoj - krom kondamneblaj nelicaj interkonsentoj - estas akra. Sed la politika ludo kaj la institucia organizaĵo ebligas plimalpli evoluigi la juran staton en la senco de la plej konsenteblaj kompromisoj.

Problemo : nuntempe, disvolviĝo ne plu estas afero nur interna al la ŝtatoj. Eĉ ĝi pli kaj pli dependas de la internaciaj rilatoj, kun la kresko kaj la komplikigo de la ekonomiaj interŝanĝoj.

Nu la demokratioj, kvankam ofte potencaj, estas malmultaj en la mondo. Sur nia planedo, la plejmulto el la civitanoj, kiuj bedaŭrinde ne havas en siaj landoj ĉiujn garantiojn de jura stato, estas ankoraŭ pli senhavaj je skalo de la mondaj interŝanĝoj, ĉar iliaj registaroj mem ne havas mondan juran staton por almenaŭ ŝajnigi defendi iliajn interesojn .. .

Demandu al kameruna birdobredisto kion li opinias pri la rajteco de sia Ministerio de Bredado, nekapabla ekmastri la koruptadon de siaj servoj kaj de tiu de MOK, kiu mem ne kapablas instali minimumon de justeco en la mondaj komercaj interŝanĝoj !..

En tiu ĉi manko de jura stato dependanta reale de la monda civila socio, ankaŭ la demokratioj provas nur protekti pli malpli hipokrite siajn proprajn ekonomiojn praktikante ekstere kion iliaj propraj civitanoj ne tolerus interne ! trans la senmoraleco de la sistemo, kiu problemas al ĉiuj civitanoj de tiu mondo : la nekohereco estas pro naturo fonto de malekvilibro, de fragileco, de fiasko. Ĉu oni konstruas sablajn domojn sen cemento ? kaj kiu estus, laŭ vi, la cemento de la monda civila socio ?

Jen. Mi simple invitas vin mediti, kun la piedoj en la rivereto 1 de la vivo, kiu fluas, pri tiu nocio de jura stato .. . hejme, en via vilaĝo aŭ via urbo, en via lando kaj trans .. . Sen jura stato en ĉiuj niveloj la ekonomia dia Moloĥo plu dispistos siajn milionojn da viktimoj, kaj neniu sur la tero estas protektita kontraŭ ĝiaj humorturniĝoj.

Ĉe MSM, kie oni iel frenezumas, ni ellaboras en nia mutualisma kadro skizon de transnacia jura stato. Laŭ multaj, tio estas neverŝajna, utopia kaj ekzota. Laŭ ni tio estas esenca.

Alain Cavelier

(1) laŭ kanzono de Jacques Brel. " La piedoj en rivereto, tio helpas por vidi ". Provu ! tio funkcias.


enhavo

Grenbankoj aŭ nutrosekurigaj tenejoj ?

Tia estas demando, kiun ni faris. La debato malfermiĝis. Viaj opinioj interesas nin. Ĉiuj al viaj skribiloj ! Almenaŭ jen la maniero, per kiu estas renomitaj la " grenbankoj " en artikolo de decembro 2005 en " dynamiques paysannes " (kamparanaj dinamismoj) eldonita de niaj samlaboranoj de la belga NŜO SOS-Faim (SOS-Malsato). Pli ĝuste la nova nomo " nutrosekurigaj tenejoj " (NST = "Viim Baoré" en morea lingvo) aperis kun la volo rompi kun elreviga bilanco de la rentabilitato kaj longdaŭreco de la " grenbankoj ". Siaflanke la landa estraro de Monda Nutra Programo de Unuiĝinta Naciaro decidis ĉesigi ankaŭ ĉian apogon al la grenbankoj ekde 2006, sekve de taksado kun konkludoj ankaŭ nefavoraj. La kazo de la " Nutrosekurigaj tenejoj " de la Landa Federacio de la Naam-Grupoj (LFNG en Burkinio) estas montrita kiel ekzemplo de esplorado en la dirita artikolo. Kreita en 1967 la reto de la LFNG nombras 234 " grenbankojn " en 2001 en la Sahela regiono. Sekve de diversaj internaciaj esploroj, pluraj kondiĉoj de vivkapablo estis difinitaj por sufiĉa regado de la esencaj funkciadoj de provizado, stokado, vendado kaj financa mastrumo. Jen kelkaj el ili :

Taksi kun realismo la pagopovan postulon, akiri la deziratan kvanton laŭ plej malalta kosto, certigi sin pri la kvanta kaj kvalita efektiva realigo de la aĉetkontraktoj.

Stoki la grensakojn sur paledo en konstruaĵo bone zorgata, kaj ne miksi malsamaĝajn stokojn.

Fiksi la detalprezon kalkulante kun la realaj rilatoj inter la pograndaj mezuriloj (sakoj) kaj la podetalaj mezuriloj (bovlo, tino), ktp.).

Pri la financa mastrumado zorgi la kontolibrojn por havi efikan kontrolon.

Al tio SOS-Malsato kaj LFNG aldonas kiel esencajn elementojn por siaj programoj interalie :

Disponigi operacian kapitalon sub formo de kredito por financi la reprovizadon kun repago fine de la komerca kampanjo (tion Monda Solidareco kontraŭ la Malsato jam faras).

Diversigi la ofertojn al aliaj vivnecesaj produktoj, pri kiuj ekzistas ankaŭ forta postulo en la vilaĝoj.

Ne plu konsenti kreditan vendon sed vendi laŭ tre malgrandaj kvantoj. Direktiĝi nur al la pagipovaj familioj : la katastrofaj situacioj kaj la " socialaj kazoj " necesigas aliajn rimedojn.

Provi aĉeti laŭ pli grandaj kvantoj je nivelo de regionaj unuiĝoj.

Prefere instali interaktivajn klerigojn kunigante homojn, kiuj havas funkciojn de regado en diversaj NST, ol sekvi tro klasikajn majstrecajn klerigojn.

Christian Trianneau

Retrovu la kompletan enhavon de tiu numero en elŝutebla versio en franca, angla kaj hispana el la ttt-ejo de SOS-Malsato Belgio : www.sosfaim.be aŭ el la ttt-ejo de SOS-Malsato Luksemburgio : www.sosfaim.org.


enhavo

Ĉu ni financos la grentenejon de Modjibe-Dji ?

Pro la dubaj demandoj pri la oportuneco de la " grenbankoj " (nutrotenejoj) far kreskanta nombro de evoluagentejoj, Monda Solidareco kontraŭ la Malsato estos atentema pri la taksado farita de la " nutrotenejoj ", kiujn ĝi freŝdate financis, kaj tio antaŭ ol plani la financadon de alia nutrotenejo. Pli precize ni jam financis la nutrotenejon de la grupo Yancadi (elp. Jankadi) en la vilaĝo Padema en Burkinio. Ni atendas iliajn duonjarajn raportojn pri la taksado de la instalo de la projekto kaj ni apelacias la Pluzorgan Komitaton de la regiono Bobo-Diulaso kaj la NŜO AKAP/ADRI, kiu havas tiun ĉi rolon, por raporti al ni pri la evoluo kaj la eventualaj malfacilaĵoj renkontitaj dum la instalado de tiu projekto. La prezidanto de Yancadi, S-ro Konate Moussa Zossin subskribis kun Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, la 30an de septembro 2003 solidarecan kontrakton, per kiu li promesis la ekrepagon de la prunta parto ekde decembro 2004. Sed li ne plenumis tiun sindevontigon, ĉar ni ricevis neniun klarigon ĝis nun depost lia letero de la 21a de novembro per kiu li petis la ĝiron de la dua financoparto. Ĉu estas malfacilaĵoj ? Kiuj ili estas ? kaj ĉu tio koncernas la tri trionojn de la komence kalkulitaj profitoj (profitoj por la grupo, repago de la pruntopreno, reinvestado) ? Estas grave, ke ni rapide komprenu tiun situacion ĉar la grupo Modjibe-Dji (moĝibe-ĝi) en Samogohiri, kiu aliĝis al Monda Solidareco kontraŭ la Malsato antaŭ pluraj jaroj, ankaŭ atendas por la financado de nutrotenejo. Se tiu aktivado ne profitodonos, ni ne financos Modjibe-Dji ĉar la administrantoj, el kiuj mi estas, garantiu la bonan uzadon de la kotizoj de la Globidaranoj (el kiuj multaj estas Afrikanoj), des pli ke la repago de la prunta parto ebligas pli rapide financi aliajn projektojn, kiuj atendas en alia loko. La situacio de la du aliaj nutrotenejoj financitaj de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato en Burkinio al la inaj grupoj Djiguitougou kaj Yeregnini en Bobo-Diulaso iom malsamas, ĉar temas pri freŝdata financado (en 2005). Tiuj membrinoj estas invititaj redakti sian unuan duonjaran raporton, laŭkontrakte en aprilo 2006, por informi la aliajn membrojn pri la konformeco aŭ ne de sia projekto kun ties praktika instalado.

Ch.T.


enhavo

Dramane Traoré en Potevio .

En majo 2005 la burkinano S-ro Dramane Traoré, administranto elektita de la okcidentafrikaj globidaranoj, restadis kelkajn tagojn en Francio por partopreni en kunsido de la Administra Konsilantaro de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato. Post sia paso en Nouaillé-Maupertuis (vd. MS n-ro 88) li gastis kelkajn tagojn en St-Georges les Baillargeaŭ.

Ankaŭ tie okazis vizitoj kaj renkontoj : traktado de la uzitaj akvoj per lagunado, selektejo de ruboj, renkonto kun agrokultivistoj (supra foto). Fine S-ro Traoré estis akceptita de S-ro Jean-Claude Boutet, urbestro de Saint-Georges les Baillargeaŭ (malsupra foto). Tiu ĉi estis tre atentema pri la situacio de la afrikaj kamparanoj priskribita de S-ro Traoré. Ankaŭ tre atenta pri la solidareca maniero, kiun proponas Monda Solidareco kontraŭ la Malsato.

Post tiu interparolado, S-ro urbestro petis la komunuman komisionon pri sociala agado esplori tion, kio estus farebla kiel solidareco. Kunveninte la 23an de februaro la membroj de la komisiono balote decidis pri subvencio de 500 eŭroj al Monda Solidareco kontraŭ la Malsato. Tiu donaco estis tuj alkalkulita al la financado de la projekto de legomkultivado de la grupo Mahougnon, en Benino (vd. MS n-ro 87), tiam en unua vico sur la financa agendo.

D.C.


enhavo

Globidara vivo

en Benino kaj en Togolando

Konforme al la rekomendoj de la Afrika Asembleo en Vagaduguo en 2004 (laŭ propono de René Tchibenou, ECIDAM, Benino) MSM plu liveris mikrokrediton al la grupoj, kiuj kotizas al MSM de pli ol du jaroj, kaj atendas la financadon de sia projekto. Tiu liverado okazas post kiam la kadrantaj NŜO estas difinintaj kune kun la koncernataj grupoj la vicordon. Post la burkinaj, nun la beninaj kaj nord-togolandaj grupoj estas provizitaj :

En Benino, la mikrokreditoj estas uzitaj jene :

Al la raporto estas kunmetitaj fotoj kaj dankaj paroladoj al MSM pro ties helpo sekve de la inundoj en fino de 2004 en la regiono de Bopa (distrikto de Badazouin) (vd. tekston en paĝo 5)

En Togolanda nordo, la Federacia Sekretario Kuadjo Yaovi donis en Sokode, la 24an kaj 25an de aprilo 2006 la jenajn mikrokreditojn :

Interezo estas fiksita je 5 % jare.


enhavo

Urĝa helpo al sinistritaj vilaĝoj

" Konstato kaj atestoj " en 31a de majo 2006

Naŭ monatojn post la urĝa helpo al la sinistritaj grupoj de la vilaĝo Bopa (Benino) kaj la liverado de malgrandaj agrikulturaj kreditoj al la aliĝintoj de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato en Benino, espero renaskiĝas pro la restarigo de la bredado de malgrandaj brutaroj kaj la refaro de domoj. Espero renaskiĝas ĉar la agrikultura produktado donis bonan rendimenton ĉefe en kultivado de tomatoj, citrusoj kaj maizo.

La urbestro de Bopa, S-ro Tchekessi Takpaho emfazis, ke la kolektiva laborado multe profitigas, kaj tion pruvas la fakto, ke tiu donaco al la tri sinistritaj grupoj de lia komunumo ĝojigas lian koron kaj ke tiuj grupoj estos modelaj por la tuta enloĝantaro.

Notindas, ke la loĝantaroj de la evolulandoj bezonas nur minimuman financan helpon por prosperigi siajn aktivecojn. Tia estas la kazo de la internacia organizaĵo Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, kiu helpis kelkajn beninajn grupojn tra la NŜO ECIDAM dum la malfacila periodo de la inundado per humanaj helpoj kaj per kreditoj. La repago de la kredito tute ne estas ĝeno ĉar la agrikulturaj enspezigaj aktivecoj donis al tiuj grupoj reale pli bonan rezultaton. Hodiaŭ tiuj rezultatoj estas tie ĉi kun fotoj, kiuj ilustras tiun bonfaron de la donacintoj.

Atesto ricevita de ANATO Jean, membro de la Pluzorga Komitato MSM-Benino.

Ĉe Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, kiu dediĉas sin al longdaŭra evoluo, urĝa helpo estas eksterkutima. Tie ĉi temis pri helpo al niaj mutualistaj aliĝintoj, kiuj ĉion perdis dum gravaj inundoj en la benina sudo en novembro 2004. Ni bedaŭras, ke necesis pli ol 6 monatoj por ke tiu helpo atingu ilin, manke de taŭga veturilo.


enhavo

En Burkinio

Vagaduguo : por trinki !

En aprilo 2006, ni estas feliĉaj anonci al vi en la Vagadugua areo la financadon de la ina grupo " Gnoumalon " (" dankemo ", en diula lingvo). Sur la ĉi-apuda foto vi povas vidi en la mezo la prezidantinon S-ino Doda Agathe Sanou, la sekretariinon je ŝia dekstro S-ino Habibou Apiou, malsupre la korespondanton de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato en Vagaduguo S-ro Symphorien Meda, la altstaturan Federacian Sekretarion de MSM S-ro Yaovi KUADJO kun lia blanka ĉapelo, kaj la globidaraninon S-ino Nadine Cavelier.

La Gnoumalon-aninoj kotizas al Monda Solidareco kontraŭ la Malsato ekde la jaro 2001 kaj en la komenco prezentis projekton de porka bredado, kiu ne ricevis la konsenton de la Administra Konsilantaro de MSM. Nun temas pri pli modera projekto de produktado de freŝaj fruktosukoj destinitaj (la projekto) al la ekonomia evoluo de la grupaninoj, kaj (la fruktosukoj) al la loka konsumado. Kun sumo de 2,5 milionoj CFA F (t.e. 3.811,23 €), la financado konsistas el duono kiel subvencio (1,25 miliono CFA F) kaj duono kiel prunto repagenda per tri jarpagoj de 417.000 CFA F ekde novembro 2007. Tiu projekto estas enkadrigata de la burkina NŜO AKAP konvenciita kun MSM. Ni deziru bonan sukceson al tiuj iniciatemaj inoj por ilia projekto de produktado kaj vendado de freŝaj senalkoholaj trinkaĵoj dum la nuna varma periodo. Pro la polvo, kiun ankoraŭ alportas la skualoj de Harmatano, nenio pli bona ol sensoifiĝi per bongusta fruktosuko.

Iu konsumonto : Christian Trianneau.


enhavo

Ĉe SOLIDARECO RETO

Agorde kun la eldonartikolo de tiu numero ni ĉerpas plezuron per piratado de la eldonartikolo el la numero de januaro 2006 de la bulteno de nia amikoj " Solidareco Reto " de la NŜO Solidaraj Popoloj. Ĝi bone demonstras je kiu punkto la monda civila socio, kiu nun esprimas sin en multaj socialaj forumoj, kiuj luktas per mil manieroj en mil lokoj, klare starigis sian propran koherecon, montrante la fokusan punkton pri kiu konsentas ĉiuj " bonvolaj homoj " : la " unuarangeco de juro (senĉese reelpensenda) super forto ".

" Vi kritikas, vi kritikas, sed ĉu vi havas ion por proponi ? Kelkaj faras tiun demandon kun insisto, kiu foje tanĝas missinceron. Ĉar de socialaj forumoj al kontraŭaj konferencoj, la agantoj de la " alimondista " movado senĉese pliprecizigas siajn proponojn.

La konferenco de MOK (Monda Organizaĵo de Komerco) ĵus donis novan ekzemplon. La NŜO denove denuncis la finan kompromison kiel malbona interkonsento, kiu konfuzas inter " evoluo " kaj " merkatalireblo ". Sed ili permesas al si tiun kritikon, ĉar iliaj atendoj ne estis aŭditaj. Ni prenu la ekzemplon de la " prinutra suvereneco ", temo rekte rilata al la alvokoj por la alireblo al tero aŭ por la rajtoj de la agrolaboristoj pri kiuj ni transdonas la informadon. Tiu depostulo implicas la rekonon de la rajto protekti la kamparanan agrikulturon kaj la necesecon reguli la mondajn merkatojn. Do malrespekto al la leĝo de la fortulo proponita kiel rimedo kontraŭ ĉiuj malbonoj. Prie la divida linio kontraŭstarigas nek " pragmatulojn " kaj " idealistojn ", nek kelkajn landojn kontraŭ aliaj, sed multajn malsamajn valorojn, interesojn kaj konceptojn de la mondo.

Tamen, ni agnosku tion, la multiĝo de iniciatoj kaj ideoj, kiuj animas la alimondistan movadon tute ne konsistigas klaran kaj globan kontraŭproponon. Tiu manko eble lasas nin konsternitaj, ĉiamaniere orfaj de historio, kie la referenco al aliaj modeloj ŝajnis pli kapabla alporti kompletan kaj rapidan respondon. Tial ni postkuras multajn celojn, tamen ne sciante ĉu kaj kiel profunda ŝanĝiĝo okazos. Ĉu ĝi estas iompostioma progreso, akiron post akiro ? Politika renovigo ? Elĉerpiĝo de la ekologiaj fontoj ? Kompleta ŝanĝiĝo de la mensoj kaj de la individuaj kondutoj ? Forfalo, elĉerpiĝo de la nuna sistemo ? Ties elbordiĝo per la progreso de la alternativaj praktikoj ?

Tie ĉi ne apartenas al ni findecidi, sed plu ludi nian rolon de konstruado de internaciaj solidarecoj, de plifortigo de organizaĵoj kaj de la plej malfortaj loĝantaroj. Ĉar kiaj ajn estos la ŝanĝegoj, kiuj atendas nin, la unuarangeco de juro super forto ja reprezentas unu el la vojoj por konstrui " mondon en kiu ĉiuj mondoj havos sian lokon . "

SOLIDARECO RETO, 10 quai de Richemont, 35000 RENNES, Francio

http://www.peuples-solidaires.org/reseau-solidarite/ (nun nur franclingve)

==========

enhavo

Novaj antaŭviditaj financadoj

Dum siaj lastaj kunsidoj, la Administra Konsilantaro de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato decidis la financadon de 10 novaj projektoj !

Ni traktos pri ili en la estontaj numeroj de Monda Solidareco laŭmezure kiam la informoj atingos nin. Tamen la du lastaj estas prokrastitaj pro la moratorio daŭrigata de la Administra Konsilantaro pri la birdobredaj projektoj en Afriko : fakte la birda gripo plu progresis en tiu kontinento dum la lastaj monatoj. En la unua duonjaro de 2006, la novaj landoj trafitaj estas Burkinio, Kamerunio, Eburio, Ĝibutio, Egiptio, Niĝerlando, Niĝerio kaj Sudano . Krome la apero en aŭgusto de la pesto de la malgrandaj remaĉuloj en Kongio (unuafoje en tiu lando !) montras, ke la landlimoj restas facile trapaseblaj de nelicaj trafikoj de malgrandaj brutoj kaj ke ĝi ne estas protektita kontraŭ la alveno de la birda gripo laŭ komercaj vojoj.


enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)

  • aprilo 2006

    1 604 Euros

    majo 2006

    1 430 Euros

    junio 2006

    1 440 Euros

    julio 2006

    1 009 Euros

     

  • NOTOJ

    3A : Asocio por Antaŭenpuŝo de la Agrokulturistaroj "APGA" (Lomeo, Togolando) 

    AKAP : :Asocio por la Kampara Asimilita Progreso "ADRI" (Bobo-Diulaso, Burkinio)

    MOK : Monda Organizajo pri Komerco

    vidu la liston de niaj mallongigoj


    Traduknotoj

    La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 


    MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
    rete, en Esperanto :
    la tuto; en franca : laŭ temoj

    Abono : 5,00 ¬

    Redakcia komitato : Alain Bal, Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet,

    Elfrancigis : Daniel Durand

    Lingvon kontrolis : Sabine Hauge

    Eldonestro : Daniel Durand

     

    MONDA SOLIDARECO
    Les Nids
    FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

    La Mondcivitana kiosko- MSM 

    ENHAVO :

      

    enhavo


     FMS, 1 ruelle Haute, FR 21120 GEMEAUX