La kiosko de la Mondcivitanoj

Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Instituto - Aùtoroj - Libroj - Dokumentoj - Organizaĵoj
Mondaj Federaciismo kaj Civitaneco

historia skizo

La historio de la Civitanoj de la Mondo, de la Mondfederaciistoj kaj de Kongreso de la Popoloj estas intime miksita ekde la komenco, kaj tiuj ligiloj, el kiuj kelkaj estas plutenataj, bezonas denovan plifortigon.

En la subtenkomitato de Gary Davis estis inter aliaj Abato Pierre, ekde la 25a de majo 1948. Tiu ĉi estis partopreninta en la kongreso de Montreŭ (Svisio) en la fondado de la Universala Movado por Monda Konfederacio (MUCM) (1947), kies prezidanto de la plenumkomitato li fariĝis post du jaroj dum la Kongreso de Stokholmo (1949).

Guy Héraud, Jerry Bourgeois, Guy Marchand, Edmond Privat, Ronald Glossop, Daniel Schaubacher, Jean-Luc Prével, Jean-Francis Billion, kaj multaj aliaj … estas tiom da homoj, kies nomoj estas ligitaj kaj al monda civitaneco kaj al monda federaciismo.

La 30an de decembro 1950 malfermiĝis en Ĝenevo " Konstitucia Asembleo de la Popoloj ". Tiu asembleo, iniciatita de komitato konsistigita en 1948 en Gand (Belgio), laboris konverĝe el pluraj movadoj inter kiuj la Brita Tutmondista Parlamenta Grupo, MUCM, La Monda Movado por Monda Federacia Registaro, la Internacia Sekretario de la Mondcivitanoj kaj reprezentantoj de la tutmondiĝintaj Teritorioj (nun nomitaj " Mondcivitanaj Teritorioj "). Oni povas rimarki, inter 450 partoprenintoj, la ĉeeston de Robert Sarrazac, Jacques Savary, S-ino Lloyd, Guy Marchand, Claudius Schauffler, Renée Volpelière, Edmond Privat, Fyke Farmer, Henry Usborne, Max Habicht, Maurice Cosyn, Jean Diedisheim, Alfred Rodriguès Brent. Bedaŭrinde, tiu Ĝeneva asembleo finiĝis kun la konstato de nesufiĉa reprezentanteco.

En 1957, unuafoje Alfred Rodriguès-Brent prezentas la projekton de " Kongreso de la Popoloj " al la Internacia Mondcivitana Registrolibro. De tiam komisiono laboris pri tio. Sed kunvokis kongreson en Bruselon la Mondfederaciistoj. Tiu kongreso pritraktis du projektojn : " Agado por Monda Konstitucia Asembleo " de la 30a de aprilo ĝis la 2a je majo 1963, kaj " Kongreso de la Popoloj " de la 3a ĝis la 5a de majo 1963. Rezultos el tiu Brusela kongreso la starigo de " Komitato por la Kongreso de la Popoloj " kaj la misio konfidita al la Internacia Mondcivitana Registrolibro pretigi la balotelektajn listojn.

Inter la subskribintoj de la Alvoko de la 13 (3an de marto 1966) la nuraj famaj federaciistoj estas Abato Pierre kaj Bertrand Russel, sed se oni rigardas la liston de la membroj de la franca subtenkomitato, oni trovas la nomojn de deko da mondfederaciistoj.

La 24an de oktobro 1970, komuna deklaracio de Mondcivitanoj kaj de Mondfederaciistoj.

Kongreso de la Popoloj

La Mondfederaciistoj alportis al Registrolibro balotelektajn listojn por la balotelektoj de 1971 (2a balotelekto) ĝis 1998 (10a balotelekto).

Inter la kandidatoj aŭ elektitoj, tiuj devenantaj de la Mondfederaciistoj konsistigas signifan proporcion, al kiuj oni povus aldoni tiom da nomoj de aliaj Delegitoj, kiuj konsentas kun federaciismo : Alfred Rodriguès-Brent, Max Habicht, Keith Suter, John Roberts, Lucile Green, Hanna Newcombe, Philip Isely, Reinhart Ruge, Paul de la Pradelle, Tsuruji Kotani, Josué de Castro, Ross Smyth, Rolf Haegler, Lucy Webster, Francisco Plancarte.

Pluraj sesioj de Kongreso de la Popoloj okazis dum la kongresoj de la Mondfederaciistoj. Tio okazis interalie en Sanfrancisko en 1975 kaj 1995, en Parizo en 1977, en Tokjo en 1980, en Brajtono en 1982, en Filadelfio en 1987.

Mondcivitana Registrolibro.

En 1989, la Ĝenerala Asembleo de Internacia Mondcivitana Registrolibro pritraktis la kunlaboradon inter la Mondfederaciistoj kaj Registrolibro. Rezultis el la diskutoj, ke ne devas okazi kunfandiĝo inter la organizaĵoj, eĉ ne filiigo pro la kontraŭa naturo de la klopodoj :

  • la Mondfederaciistoj provas utiligi la nunajn strukturojn fonditajn sur la ŝtatoj, por kompletigi ilin per novaj organizoj (ekz. Internacia Pun-Kortumo) kaj per civitana reprezentado (ekz. Parlamenta Asembleo ĉe U.N.)
  • La Mondcivitanoj provas krei ligilojn, retojn kaj strukturojn kiuj respondas al la homaj bezonoj.

Tamen estis decidite malfermi sine de la Mondfederaciista movado " Registrocentron ". Kontrakto estis subskribita.

Laŭ la ĉi supra logiko kaj ekde la 60aj jaroj, la Kongreso de la Popoloj, kiu devenas el la konverĝo inter la Mondcivitanoj, la Mondfederaciistoj, iuj pacistaj movadoj, la Internacia Civila Servo, la Mondcivitanaj teritorioj, ktp … aspektis al la Mondfederaciistoj kiel " B-projekto ", t.e. se la UN organizoj malaperus, la Kongreso de la Popoloj estus la organizo kapabla montri la vojon por la venontaj institucioj. Tio estas skribita en la prezentaĵo farita de Alfred Rodriguès Brent.

Pri la retejo