Aktoj de la Administra Konsilantaro per korespondado.

situacio

Al laboro per korespondado

Registrolibro de la Mondcivitanoj estas asocio kies agantoj kaj responsantoj troviĝas dise tra la planedo. Tio taŭgas kun la normala naturo de organizaĵo nia, sed tiu diseco estas kiel bremso à la demokrata decidigo, kaj do al la progreso de la monda civitaneco. Nia Administra Konsilantaro ne kapablas ofte kuniĝi, kaj kiam okazas kunveno tio estigas longajn kaj altkostajn vojaĝojn, kiuj povas malpersvadigi iujn kaj do ilin malkuraĝigi.

Fronte al tio en sia kunveno de la 29a de aprilo 2008, la Estraro de Mondcivitana Registrolibro decidis eksperimenti la perkorespondan decidigon : per elektronika poŝto aŭ, manke de tio, per helika poŝto.

Kiuj povos partopreni ?

La membroj elektitaj al la Administra Konsilantaro (nun 31 homoj)

Tamen, la voĉdonado en Ĝenerala Asembleo estas nur " indika ", ĉar necesas konsento pri la mandato far la koncernato, krom pri tiuj, kiuj kandidatiĝis.

Alimaniere dirite, al ĉiuj, kiuj ne estis kandidatoj aŭ kiuj ankoraŭ ne uzis sian mandaton (kio valorus kiel konsento), estas nun petate, ke ili formale konsentu aŭ malkonsentu pri sia mandato. Vidu la tabelon..

Kiu voĉdona rimedo ?

La plej taŭga rimedo estas la uzo de elektronika poŝto.

La temoj de voĉdonado estos dissenditaj al tiuj, kiuj posedas elektronikan adreson per la dissenda kaj diskuta listo ca_rcm@recim.org

Tamen NAŬ administrantoj ne havas tiun rimedon. Do ili devos respondi al la voĉdonpetoj per poŝto.

Kiukondiĉe validos la voĉdonoj ?

La regulo pri valideco de la voĉdonoj en la Administra Konsilantaro estas la absoluta plimulto de la ĉeestantaj membroj. Tiu regulo estos aplikita al la tuto de la membroj de la Administra Konsilantaro, kiuj antaŭe estos konsentintaj pri sia mandato.

Nuna situacio : DUDEK UNU elektitoj jam konsentis pri sia mandato. Rilate al tio la absoluta plimulto nun estus DEK UNU

La demandoj kaj la voĉdonoj povos esti observataj en Interreto je la paĝo :

www.recim.org/admin/bal.htm

Vi bonvolu enskribi tiun ligilon inter viajn " preferatajn " ĉar tiu paĝo estos atingebla nek el la enhavo nek el la mapo de la ttt-ejo.

Kiu tempo ?

Indika tempo : unu monato.

Kiuj estos la temoj de perkoresponda konsultado. ?

Temos ĝenerale pri relative gravaj kaj relative aŭ necesaj urĝaj decidoj por la bona funkciado aŭ la progreso de ĉiuj niaj tutmondistaj institucioj.

Oni komprenu, ke " gravaj " estas la decidoj pri la strukturoj kaj la organizado de niaj servoj, same kiel pri la nekutimaj elspezoj.

Antaŭdankon pro via kunlaborado

Daniel Durand

Prezidanto.

Voĉdono : mi konsentas pri mia mandato kiel membro de la Administra Konsilantaro.