La kiosko de la Mondcivitanoj

Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

La Asembleo - Agendo - Membroj - Projektoj - Gazeto
ARBOJ DE MONDA UNUECO

1

La 6an de oktobro 2006 la unua Arbo de Monda Unueco estas plantita en Bohicon, en Benino, dum la inaŭguro de la Seminario de Tutmondismaj Studoj. La partoprenantoj decidas, ke kunveno de mondcivitanoj okazos ĉe tiu arbo ĉiun jaron je la marta ekvinokso por soleni la iĝantan mondan unuecon.

(specio de tiu arbo : odora kanango)

2

La 22an de juilio 2007, okaze de renkontiĝo inter Mondcivitanoj kaj la asocio " La Universala Ponto " (Togolando kaj Svisio) okazis en KOHE la plantado de tiu Arbo de Unueco kaj de Paco.

(specio de tiu arbo : Senegala Sekvojo)

3

La 3an de novembro 2007, dum la unua tago de la sesio de la Kongreso de la Popoloj kaj de ASKOP, la partoprenantoj venintaj el 12 landoj veturis en Eben Ezer (Lieĝo, Belgio), ĉe la Paco-Turo, por tie planti la 3an Arbon de Monda Unueco. Ĉiu partoprenanto estis invitita kunporti iom da tero el sia lando por ke tiu arbo ĉerpu el tio sian nutraĵon.

(specio de tiu arbo : acero)

4

La 8an de novembro 2008, dum la dua tago de Seminario de Tutmondismaj Studoj, tiu Akva Pomujo estis plantita ĉe Chemu-Road, Mamprobi en Lartebiokorshie, Akro, Ganao (antaŭ Dansis Senior Secondary School) tre proksime de Dan Wright). Plato estos masonita ĉe la muro de la najbara lernejo.

5

La 16an de majo 2009, post la fermo de sesio de la Kongreso de la Popoloj okazinta de la 11a ĝis la 15a de majo 2009 en Braziljo (Surtera Paradizo), la partoprenantoj plantis 20 mangarbojn laŭ arbovico, kiu konsistigas "boskon de monda unueco"

6

4/09/10. AHEPE, Togo

7

5/09/10, BE, Togo

La Arboj de Monda Unueco estas plantitaj dum oficialaj ceremonioj en loko publika aù libere alirebla al la publiko

Pri la ttt-ejo