La kiosko de la Mondcivitanoj

Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

La Asembleo - Agendo - Membroj - Projektoj - Gazeto

3a Tutmonda semajno de agadoj por tutmonda Parlamento

de la 15a ĝis la 25a de oktobro 2015

Ideoj - Agadoj - Komentoj  

La homoj decidu - Tutmondan parlamenton nun !

 

Se Vi opinias, ke nia nuna politika sistemo ne sufiĉas, por solvi la kres kantajn tutmondajn defiojn, tiam Vi ne estas sola! Partoprenu en la tria Tutmonda Semajno de Agadoj de la 15a ĝis 25a de Oktobro 2015, celanta postuli Tutmondan Parlamenton, kiu vere reprezentos ĉiujn gecivitanojn.

Dume la tutmonda krizo akriĝas, homoj el la tuta mondo, kun la plej diversaj fonoj kaj el diferencaj kulturoj, esprimas sian malkontenton pri la ekzistantaj versioj de la politika reprezentado, kiuj ne permesas kundecidi pri tutmondaj aferoj.

Ni havas multajn, multajn problemojn. De la detruado de nia vivon-protektanta eko-sistemo al la malestimo de la homrajtoj trans nekompleta nuklea malarmado, mankanta reguligo de la tutmondaj merkatoj kaj financaj sistemoj ĝis al la venko super socio-ekonomia malegaleco - ĉi tiuj kaj multaj aliaj estas tutmondaj problemoj, kiuj postulas tutmondajn solvojn. Sed kiu respondecas pri la okupado pri ĉi tiuj problemoj el aŭtentika tutmonda vidpunkto?

Por krei tutmondajn solvojn, ni bezonas tutmondan politikan institucion, kiu stimulas tutmondan demokratan diskutadon kaj havas la rajton por tutmondaj decidoj. Hodiaŭ la gecivitanoj havas malfortan influon al la decidoj, kiujn trafas tiuj institucioj kiel la ORGANIZO DE LA UNUIĜINTAJ NACIOJ, la INTERNACIA MONUNUA FONDUSO, la MONDA ORGANIZAĴO PRI KOMERCO kaj la MONDO-BANKO aŭ kadre de forumoj de la GRUPO DE LA 20 (G20) aŭ de la GRUPO DE LA OK (G8). En ĉi tiuj instancoj renkontiĝas la registaroj - do ofte malgrandaj sin-nomumitaj grupoj el ili - kaj decidas pri la estonteco. Ofte ili estas forte influataj fare de lobiistoj de tutmondaj konzernoj. La ĉefa tasko de ĉi tiuj registaroj estas, protekti, kion ili taksas nacian intereson sed ne la publikan bonon de la homaro kaj de la medio.

Kiu parolu por la homoj de la mondo? Ili decidu mem pri tiu!

En demokrata sociordo, gecivitanoj elektas siajn reprezentantojn jam por diversaj niveloj. Ekzistas urbaj konsilantaroj, provincaj aŭ federacilandaj parlamentoj kaj naciaj parlamentoj. En Eŭropo estas eĉ prikontinenta parlamento. Kaj tamen, por tutmon daj aferoj, kiuj koncernas ĉiujn kaj ĉiun homojn sur ĉi tiu planedo estas neniu elektita tutmonda parlamento. Tutmonda parlamento estus instrumento por trovi kaj apliki solvojn, kiuj estus demokrataj, por kiuj devus faritaj raportojn kaj kiuj servus al la plej bonaj interesoj de la homaro. Ĝi spegulus la socian, politikan, religian, etnan kaj kulturan diversecon de ĉiuj inaj kaj viraj mondcivitanoj, forlasante naciajn limojn.

Ni, la partoprenantoj de ĉi tiu Semajno de Agadoj, samopinias pri la baza ideo, ke la gecivitanoj de la mondo elektu siajn reprezentantojn pri mondvastaj aferoj. Estas multaj diversaj ideoj, kiel tutmonda parlamento povus labori. Kelkaj el ni opinias, ĝi estu pliriĉigita per meĥanismoj de perelektronika kaj direkta partopreno de la civitanoj. Kiel ajn, ni estas unuigitaj laŭ diverseco kaj kune alvokas:

Decidu la homoj. Ni bezonas demokration sen limoj. Ni devas konstrui tutmondan demokration. Ni bezonas unu Tutmondan Parlamenton!

Ni alvokas unu-solajn homojn, organizaĵojn, grupojn, movadojn de ĉie, organizu kaj fariĝu partoprenantoj de la Tutmonda Semajno de Agadoj por Tutmonda Parlamento de la 15a ĝis 25a de Oktobro 2015. Partoprenu kaj pledu por tutmonda demokratio!

Originala teksto

Ideoj - Agadoj - Komentoj

2015

  • Mi ne konsentas kun la kreo de tutmonda parlamento : estiĝos plia giganta kaj elspeziga strukturo, babil-cela. Vidu la ekzemplon de la Europa Parlamento ! Pierre G.

La Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj subskribis la alvokon por Tutmonda Parlemento che Unuiĝintaj Nacioj (Kampanjo APNU) Tiu subskribo ne ekskluzivas neniun alian samcelan kampanjon.

Pri la retejo