La kiosko de la Mondcivitanoj - Mapo de la ttt-ejo - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Elektitaj delegitoj
Al S-ro Kofi A. ANNAN

Ĝenerala Sekretario de Unuiĝinta Naciaro

Diĵono, la 16an de marto 2003

S-ro Ĝenerala Sekretario,

Je la momento, kiam la risko de Iraka milito, kiu estos nepre tragika kaj mortodona, grave minacas la mondan pacon, la monda popolo esprimiĝas. Ĝi neas al tia milito, foje irante kontraŭ la naciaj registaroj kaj tiel manifestante, ke ĝi deziras taski al si mem la planedajn problemojn. Unuvorte, la monda popolo demonstras, ke ĝi estas nun matura por la starigado de TUTMONDA DEMOKRATIO.

En tiu momento, la manko de MONDA PARLAMENTO demokrate elektita evidentiĝas pli kruela ol iam ajn. Pri tiu ideo, S-ro Ĝenerala Sekretario, vi jam plurfoje publike esprimis vian personan konsenton.

Kunveninte en Diĵono (Francio) la 15an kaj 16an de marto 2003, MONDCIVITANOJ kaj pluraj titolaj kaj anstataŭaj Delegitoj al la KONGRESO DE LA POPOLOJ, unua monda politika asembleo demokrate elektita en la homa historio surbaze de transnacia voĉdonantaro de CENT MIL HOMOJ el CENT DUDEK LANDOJ, membroj de Unuiĝinta Naciaro, solene petas vin enmeti en la tagordon de la estonta sesio de UN la KREADON DE TUTMONDA PARLAMENTO. Kreite tiu Parlamento nepre demokrata kaj supernacia, sola estos kapabla vere certigi la regadon de la planedo Tero far ĝiaj loĝantoj.

Al vi, S-ro Ĝenerala Sekretario, ni dankas pro via kunlaboro kaj prezentas niajn respektoplenajn salutojn.

Pro la 40 Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj, elektitaj inter 1969 kaj 1998 :
Andrée GAYMARD-ROLLET, Roger WINTERHALTER, Rolf HAEGLER kaj Henri CAINAUD.

Pro Registrolibro de la Mondcivitanoj
Daniel DURAND, Prezidanto
Dr Liliane METZ, Ĝenerala Sekretariino,
Claudine FISCHER, konsilantaranino

Brigitte CARRAZ, Odile DURAND kaj Bernard J.HENRY, Mondcivitanoj.

Pri la retejo