Kreskanta disiĝo inter la ekonomiaj kaj politikaj potencoj aliaj ĉapitroj La mutualisma praktiko de Monda Solidareco.
|
3.- PLANEDA DISPARTIGO DE LABORO Ekirinte de la endogena disvolviĝo de Eŭropo, kaj irinte tra la industriigo, la koloniigo, la malintensa ekspluatado de la planedo, jen ni alvenas hodiaŭ al planeda labor-dispartigo, à kies radikoj lokiĝas en la riĉaj regionoj pro historiaj kialoj kiujn ni ĵus priskribis ; à kaj kiu devigas la ekonomie submetitajn regionojn (ESR) restadi : - provizantoj de krudaj materialoj kaj de malmultekostaj produktaĵoj, - konsumantoj de multekostaj ellaboritaĵoj kaj de nutraĵoj, ne estiĝante konkurenculoj de la riĉaj regionoj. La tuto, kaj tio ĉefe gravas; okazas en etoso de kreskanta disiĝo inter la ekonomiaj potencoj kaj la politikaj potencoj. La ekonomia potenco estas mono. Mono investiĝas tien, kie ĝi maksimume kapablos sin multobligi (oni diras "fruktodoni"!) kiel eble plej rapide. Mono raportas nur al si : ĝi ne respondecas. Kaj ĝi estas transnacia : ĝi konkurigas la landojn inter ili por havigi al si kiel eble plej konvenajn kondiĉojn. La politikaj potencoj estas registaroj. Ili respondecas. Iun aŭ alian tagon ili devas raporti al la homoj, kiu sankcias aŭ per baloto aŭ per revolucio. Sed la politikaj potencoj estas nur naciaj. Ili neniam ricevas de siaj regatoj aŭtoritaton, kiu transpasas iliajn landlimojn trans la landlimoj povas ekzisti nur internaciaj konsentoj, nature rnalcertaj pro la interŝtata konkurado, kaj plej ofte spegulantaj nur antagonismon de la ideologiaj blokegoj.
|
"Helpo" ofte konsistigas psikologian, ekonomian kaj politikan eraron
aliaj ĉapitroj La mutualisma praktiko de Monda Solidareco.
|
4.- LA NEGATIVAJ EFIKOJ DE LA TRADICIA "HELPO" Krom la malutila neadaptiĝo de la transdonoj de teknologio, la programoj pri Helpo, kiuj celas malgravigi la nutraĵajn mankojn (ofte distribuante restaĵojn de la riĉaj landoj).estas eraroj : 4.1. sur la psikologia tereno asisti homon sen kompensaĵo estas atenci al ĝia digno ; 4.2. sur la ekonomia tereno, - helpo malmulte instigas al la produkta strebado. Ĝi eĉ iras ĝis torpedi ĝin pere de la prezkonkurenco (Ekz. india lakto konkurencita per lakta donaco de la Ekonomia Eŭropo Komunumo ; - la publika helpo estas ofte devojigita de multaj perantoj aŭ barita de la ŝtatoj por ekvilibri sian buĝeton ; tre malmulte, eĉ nenio, alvenas al produktanto ; - privilegiante la duflankan rilaton kun la riĉaj landoj, la helpo malhelpas la regionan kooperadon ; ĉiu lando de france parolanta Afriko estas pli ligita al Francio ol al siaj proksimaj najbaroj, kiuj tamen devus esti konsiderataj kiel naturaj kunagantoj ; 4.3. sur la politika tereno, - helpo kreas esencan dependecon - kazo de la "helpo ligata." - aŭ ne rektan per la perturbo de la konsumaj kutimoj de la helpataj loĝantaroj (Ekz. oni anstataŭis la milion tradician manĝaĵon de la senegalaj loĝantaroj per tritiko, kiun tiu lando ne povas produkti) ; - helpo kuraĝigas la naciismojn, kiuj dividas la triamondajn popolojn ; - 114 apartigitaj naciŝtatoj, de la "Tria Mondo" ne povas konkuradi kun la ekonomiaj Gigantoj.
|
kunigi ne samigante aliaj ĉapitroj La mutualisma praktiko de Monda Solidareco.
|
5.- KIEL RESPONDI ĜUSTE AL LA NATURO DE LA PROBLEMO ? 5.1. favori la memrespondecigon de la popoloj Temas pri partopreno en disvolviĝo, kiu certigus maksimuman nutraĵan memsufiĉon per agado sur : 5.1.1. la naturaj limigaj faktoroj : irigacio, protekto de la grundoj kaj arbaroj, reguligo de la fluoj, kreado de akvaj rezervoj, rearbarigoj ... 5.1.2. la elekto de la agrikulturaj sistemoj reproduktantaj de la grundo por anstataŭi la sistemojn ekstraktantajn, kiuj pligrandigas la dezertojn, 5.1.3. la restarigo de la endogenaj ekonomiaj sistemoj ekvilibritaj (agrikulturo, metiistaro, malgranda industrio) antaŭgardaj de la kapableco de produktado de la regiono, 5.1.4. la rekonkerado de la teroj plej nutrodonaj per la nutraĵproduktaj kulturoj adaptitaj : à al la karakteroj agrologiaj de la medio, à al la kulturaj specifecoj de la loĝantaro, 5.1.5. la kreado de retoj de interŝanĝoj inter kunagantoj proksimume egalaj. laŭ disvolviĝa nivelo, por eviti : à la troigojn de aŭtarcio, à ke akcidentaj mankoj metu kelkajn sub la dependeco de aliaj, 5.1.6. la kreado de kolektivaj aŭ kooperativaj sistemoj de stokado kaj de distribuado, 5.1.7. la harmonia homnombra reguligo de la loĝantaroj sen fizika perforto kaj sen kultura atako.
5.2. rekonsideri la naturon de la rilatoj inter la diversaj popoloj de la planedo cele al : 5.2.1. multobligi la interŝanĝajn eblecojn, forigante ĉiujn dependecojn, 5.2.2. garantii al ĉiu popolo liberan elekton de ĝiaj modeloj de disvolviĝo kaj de ĝiaj kulturaj modeloj. |
|
|
Kun aliaj NŜO ebligi al personoj kaj grupoj ekregi siajn prinutrajn kaj ekonomiajn problemojn en ĉies respekto kaj priserva reciprokeco.
aliaj ĉapitroj La mutualisma praktiko de Monda Solidareco.
|
6.- LA ROLO DE MONDA SOLIDARECO KONTRAŬ LA MALSATO 6.1. Monda Solidareco kontraŭ la Malsato ne pretendas ŝarĝi sin sole per ĉiuj aspektoj de la necesa reekvilibrado inter la posedantoj kaj la ne favoritoj. Sed ĝi ambicias alporti sian originalan kontribuon, inter tiuj de multaj aliaj neŝtataj organizaĵoj (N.Ŝ.O.) konkrete kuraĝigante projektojn, pri kiuj la spirito respondas al la punktoj detalitaj en ĉapitro 5. Ĝia konduta linio estas funkcio de la 8 sekvantaj celoj :
6.2. Ĝia funkciadmaniero (v. ĉapitron II) estas mutualisma : ne temas do pri organismo de asisto, sed pri organismo de solidareco, en kiu ĉiu homo estas partoprenanto, en perfekta egaleco tiel en la kontentigo de siaj vivnecesaj bezonoj, kiel en la reciprokeco de la kooperativa helpo. Tio signifas, ke la brazila kamparano profitanta de pruntedono aŭ subvencio partoprenas mem en projekto de malia kooperativo aŭ de tajlanda vilaĝo kaj per la rimedo de la informado propra al Monda Solidareco, ĉiu scias tion, kion ĝi alportas al la alia kiel tion, kion ĝi ricevas de ĝi. Monda Solidareco estas do efika ilo por la konsciiĝo pri la monda dimensio de la problemoj kaj de la necesaj mondaj respondoj, kiujn ili alvokas. Estas tiam logike, ke ĉiu estaĵo, kiuj ajn estas ĝia deveno kaj ĝia situacio, povu, se ĝi deziras, partopreni en la monda solilareco, aliĝi al Monda Solidareco. 6.3. Per sia transnacia strukturo (kaj ne subtaksante la lokajn malfacilaĵojn, kiujn ĝi renkontos pro tio) ĝi pretas fronti la obstaklojn kreitajn de la starantaj ŝtataj potencoj, kies naciismo (konservita de la eksteraj imperiaj potencoj) hipotekas grave la necesajn solidarecojn regionajn. Efektive, la aliĝintoj al Monda Solidareco kontraŭ la Malsato elektas mem, pere de rekta baloto la regionajn respondeculojn de la organizaĵo. Ĉi tiuj kovras plurajn landojn prezentantajn certan homogenecon socio-ekologian (nivelo de disvolviĝo komparebla, nutraĵaj riĉofontoj samfamiliaj), sed sen referenco al la politikaj reĝimoj tiam ekzistantaj. Ili povas tiel zorgi pri la kvalita kaj la kvanta harmonio de la projektoj regionskale. Ĉi tio respondas ja al la ambicia celo restarigi endogenajn ekonomiajn sistemojn ekvilibritajn kaj tiu agado favora al la disvolvoj memcentrigitaj partoprenas en la ekonomia reekvilibrigo de la planedo.
6.4. La projektoj pri elvolviĝo Projekton pri elvolviĝo povas naski tre diversaj iniciatoj kaj pripensoj. Sed ĉi tiun akceptos Monda Solidareco nur se ĝi esprimas la volon de la profitonta individuo aŭ loĝantaro. Tiun certecon estos akirinta Monda Solidareco : à per la aliĝo al Monda Solidareco de la profitonto aŭ de iu nombro da personoj inter la profitontoj. (Ĉar rajtas profiti aŭ unuopulaj aŭ komunumoj). à per la subskribo de solidareca kontrakto inter MONDA SOLIDARECO kaj la profitantoj-mondfondusanoj. Tiu kontrakto priskribas la projekton kaj difinas la manieron de financado, la sumojn de la subvencio kaj de la prunto, la kalendaron de la repago kaj la apartajn kondiĉojn ligitajn al la projekto. Per tiu kontrakto, la profitantoj-membroj sin devontigas restadi mondfondusanoj, do kotizi dum la tuta daŭro de la prunto kaj de ties repago. Monda Solidareco prizorgas tion, ke la pruntedonoj ne estu pur la profitantoj tro peza ŝarĝo. La ĉefa celo estas daŭrigi en la tempo la eksperimenton de solidareco de iu momento por ke ĉi tiu povu doni ĉiujn siajn fruktojn. La eta sumo postulita de la plej malhavantoj (kotizo kaj repago de la prunto) konkretigas ilian efektivan partoprenon en la monda solidareco : en respekto kaj indeco efektiviĝas la financa ago. 6.5. La nutraĵaj helpoj Se la financadoj de projektoj pri elvolviĝo estas la ĉefaĵo por Monda Solidareco, ĉi tiu ne povas neglekti tiujn epifenomenojn, kiuj estas malsategoj, respondecaj pri gravegaj mortokvantoj : urĝaj nutraĵaj helpoj estas tiam eblaj. 6.6. Monrimedoj de Monda Solidareco Monda Solidareco malpermesas al si iun profiton, ĉar ĝia inklino estas mutualisma. krom la kotizoj de la aliĝintoj, Monda Solidareco povas ricevi donacojn kaj subvenciojn, kondiĉe ke ili estu akompanataj de neniu premo. 6.7. Monda Solidareco estas ilo, kiu esence estas destinita kooperi kun la neŝtataj organizaĵoj (NŜO) strebante atingi similajn celojn. Ĝi povas financi projektojn ellaboritajn aŭ subtenatajn de ili, kun nura limiga kondiĉo ke la profitantoj aliĝu normale al Monda Solidareco. Laŭ la kreintoj tio ebligos veran sinergion alportante al Monda Solidareco la neanstataŭeblan surlokan sperton de la N.Ŝ.O. kaj reciproke disponigante al tiuj la flekseblecon transnacian kaj la financajn rimedojn de Monda Solidareco. En tia okazo la N.Ŝ.O. kunagantaj disponas pri rajta reprezenteco en la instancoj de Monda Solidareco 6.8. La kotizo al Monda Solidareco reprezentas do veran propravolan imposton kontraŭ malsato, ĉar imposto estas esence solidareca ago.
|
Nur demokratiaj institucioj kun supernaciaj povoj, limigitaj sed realaj, povos starigi la materialajn kondiĉojn al forigo de malsato.
|
Monda Solidareco kontraŭ la Malsato estas tutmondisma respondo al la nunaj urĝecoj en la nuna situacio de la popoloj regataj de ŝtatsistemoj absolute suverenaj, aŭ kiuj volas tiaj esti, kaj kies interesoj estas kontraŭaj. La aparteco de Monda Solidareco estas proponi al siaj membroj, trans la konkretaj lukt-agoj kontraŭ la malsato, entutan vidaĵon de la homa komunumo kaj volon atingi iam ĝustan traktadon de la multaj aferoj pri interpopola solidareco. Ne pretendante finsolvi per si mem la senmezuran malsat-problemon, Monda Solidareco alportas novan aliron al monda problemo per la praktikigo de la principoj de la monda demokratio. Efektive, nur demokratiaj institucioj kun supernaciaj povoj, limigitaj sed realaj, povos starigi la materialajn kondiĉojn al forigo de malsato.
|