enhavo de Monda Fonduso

le kiosque des Citoyens du Monde

KIO ĜI ESTAS ? 

hejmpagxo

 

Enhavo

aliaj lingvoj

Antaŭparolo

Enkonduko

Kial Monda Solidareco ?

Espero por morgaŭ

La mutualisma praktiko de Monda Solidareco.

Funkciado de Monda Solidareco.

 

 

enhavo de Monda Fonduso

 

Sendi mesagxon

 

indaj ligiloj

 

Globidar-info

 

mia partopreno

Antaŭparolo

images \logokio.gif

La disvolviĝo estas la afero de ĉiu homa grupo kaj eĉ de ĉiu homo

 Supren

aliaj ĉapitroj

 Antaŭparolo

Enkonduko

Kial Monda Solidareco ?

Espero por morgaŭ

La mutualisma praktiko de Monda Solidareco.

Funkciado de Monda Solidareco

 

La Ne-Ŝtataj Asocioj, kiuj iel ajn dediĉas sin al la loĝantaroj de la ekonomie submetitaj regionoj estas multnombraj, dum la apogoj; kiujn ili trovas en la riĉaj landoj estas ofte malfortaj rilate al iliaj celoj.

En tiaj cirkonstancoj, la kreado de nova Asocio kiel MONDA SOLIDARECO KONTRAŬ LA MALSATO ŝajnus neĝustatempa sen iu klarigo lojala kaj tuja, fare de ĝiaj fondintoj. Jen tiu klarigo :

ni ne antaŭvidas, ke ni faros pli multe kaj pli bone ol la aliaj sur la terenoj, kiujn ili elektis. Ni estas pretaj utiligi la rezultojn de iliaj eksperimentoj kaj omaĝi ilin pri ilia laboro. Tanen ni volas doni originalan kontribuon. Ekirante de tutmondista vido de la problemo, ni ne hezitos diri, ke la disvolviĝo estas la afero de la tuta homaro, afero en kiu oni devos scii kurbigi la naciajn egoismojn kaj ke ĝi estas samtempe la afero de ĉiu homa grupo kaj eĉ de ĉiu homo, al kiu apartenas la respondeco de sia sorto. Ni kredas al la modeleco kaj al la ebleco de agado de transnacia tipo kaj de mutualisna inspiro, kiu donas precipe antaŭecon al la agoj, kies celo estas, ke la Ioxgantaroj povu certigi sian nutran vivtenon dank'al sia propra produktado.

Pro tiaj motivoj kaj tiaj celoj ne tentis nin nin meti sub la egidon de kiu ajn nacio, kaj eĉ de internacia institucio (simila al "speciala filio de UN", ekz.) kiu estus necese devigita respekti la politikajn kaj ekonomiajn strukturojn eksvalidajn de la nuna mondo.

Tute male, ni kredis, ke ni devas alvoki la "Kongreson de la Popoloj°(*), proponante al ĝi - sukcese - starigi MONDAN SOLIDARECON KONTRAŬ LA MALSATO.

 La aprobo de tiu Solidareco fare de la Kongreso de la Popoloj estis akirita en septembro 1982.

Ni esperas, ke la leganto eklegos la kelkajn sekvantajn paĝojn, laŭ perspektivo de iu, kiu iel ekteksus kun ni tiun novan reton de translima solidareco.

 

Enkonduko

 

 

images \logokio.gif

Sama planedo, kies fruktoj estu distribuataj justece.

 

 

 

 

Supren

aliaj ĉapitroj

 Antaŭparolo

Enkonduko

Kial Monda Solidareco ?

Espero por morgaŭ

La mutualisma praktiko de Monda Solidareco.

Funkciado de Monda Solidareco

 

 

La plej netolerebla klasigo inter la homoj estas tiu fondita sur ilia kapablo sin nutri ; ĉar la rajto sin nutri kondiĉas la alireblecon al ĉiuj aliaj rajtoj pri libereco kaj evoluo de la individuoj kaj socioj.

Je la paroksismo de la "malvarma milito", dum la kvindekaj jaroj, la MONDCIVITANOJ, kun Josue de CASTRO, Lord Boyd ORR, pastro PIERRE, René DUMONT, Michel CEPEDE, Robert BURON... estis la unuaj, kiuj perceptis kaj rivelis la tutmondan skandalon de la malegaleco antaŭ la nutrado. Iliaj analizoj pluiris en la difinon de la kaŭzoj, kaj konsekvence la MONDCIVITANOJ pluiris en la rimedojn proponitajn, kreante MONDAN SOLIDARECON KONTRAŬ LA MALSATO.

Tiu MONDA SOLIDARECO intencas, pere de sia praktiko de instigado al disvolviĝado, ne nur arigi la favorajn kondiĉojn por la plibonigo de la lokaj situacioj (t.e. per evoluprojektoj), sed ankaŭ institucii principon de federacia demokratio sur monda skalo.

Kongruante kun la mondcivitana analizo : laŭ kiu la anakronisma divido de la planedo en absolute suverenecaj ŝtatoj fortigas senbridan konkuradon, ekfloron de imperiismaj aŭ totalismaj ideologioj, forprenon far la minoritato de la teraj riĉofontoj, forigon de la homaj rajtoj, vetarmadon kaj difektadon de la biosfero.

MONDA SOLIDARECO komencas, kiel kontraŭecon, praktikon de solidareco sendependan de la ŝtatoj kaj ĉiaj premgrupoj.

Fronte al la multnaciaj ekonomiaj potencoj, ĝi ambicias esti kapabla iutage impulsi la transnacian volon de la popoloj libere elekti mem, sian propran modelon de disvolviĝo.

Sur la institucia kampo, la konsistigo de geografiaj unuaĵoj homogenaj laŭ ekologia, soci-ekonomia kaj kultura aspektoj, demokratie direktitaj kaj federaciitaj en MONDA SOLIDARECO, ebligos antaŭgardante la identecon de la popoloj, ke baziĝu racia ekspluatado de la riĉofontoj (memcentritaj disvolviĝoj, endogenaj ekonomioj).

Sur la persona kampo, la praktiko de MONDA SOLIDARECO estos aparte eduka : ĉiu profitanto de projekto, se ĝi aliĝis, uzos sian individuan suverenecon interne de MONDA SOLIDARECO, kiu estas ĝia posedo komuna kun la aliaj membroj. La malagasa fiŝisto scios, ke la brazila kamparano kaj la tajlanda metiisto helpis lin plibonigi siajn vivkondiĉojn kaj reciproke.

Tiel, iom post iom kreiĝos la konscio pluvivi sur sama planedo, kies fruktoj estu distribuataj justece. Vere estas tiu konscioŝanĝo, kiun bezonas la homaro por aliri la stadion de harmonia disvolviĝo jam ebla per la teknikaj rimedoj jam posedataj.

Tiel resumiĝas la esenca originaleco de MONDA SOLIDARECO : strebi al tio, ke la homoj sin ŝarĝu tiel per sin memvivtenado, kiel per sia majstreco en la elektukapablo. 

 

 Kial MSM ?

 

 

 

images \logokio.gif

La tero povas nutri ĉiujn homojn...

 

Supren

 

1.- NE ESTAS NUTRAĴA MALABUNDECO

 Se estas vere ke, laŭ diverĝaj taksadoj de internaciaj institucioj, de 400 al 1,200 milionoj da homoj estas en ne sufiĉa nutra stato, restas ke la tuta loĝantaro de la tero, ĝis 8 miliardoj da individuoj, povas en la nuna stato de niaj eblecoj esti konvene nutrata per la estantaj kaj potencialaj vivrimedoj de la planedo.

En la numero de julio-aŭgusto 1977 de sia revuo "Cérès", F.A.O. (Organizaĵo de Unuiĝinta Naciaro por Nutrado kaj Agrikulturo) mem agnoskas, ke la ŝarĝiĝo de la problemo de malsato puŝiĝas kontraŭ antaŭjuĝoj, kiujn la konservativaj fortoj lerte tenas kaj ekspluatas. Tiuj antaŭjuĝoj esprimiĝas per la jenaj mitoj :

 " La mondo malsatas pro manko de nutraĵo"
" La mondo malsatas pro manko de tero"
" la tero estas tro loĝata"
" La nura solvo estas produkti pli da nutraĵo"
" Nur la grandaj bienuloj povas solvi la problemon de malsato"
" Oni devas pligrandigi la produkton, eĉ se necesas oferi la ĉirkaŭaĵon"
" Ĉiu lando devas specialigi sin en tio, kion ĝi produktas plej facile"
" Malsato estas konflikto inter la riĉa mondo kaj la malriĉa"
 

Ni vidos, ke Monda Solidareco kontraŭ la Malsato intencas per sia praktiko propra montri la malĝustecon de tiuj trompaj kaj malutilaj asertoj.

 

 

La kaŭzoj

2.- ATAKI LA MISNUTRADON NECESIGAS LA DIFINON DE TIES KAŬZOJ

images \logokio.gif

 

naturaj kaŭzoj

demografiaj kaŭzoj

historiaj kaj kulturaj kaŭzoj

  • en la ekonomie submetitaj regionoj
  • en la riĉaj regionoj

 

Supren

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

aliaj ĉapitroj

 Antaŭparolo

Enkonduko

Kial Monda Solidareco ?

Espero por morgaŭ

La mutualisma praktiko de Monda Solidareco.

Funkciado de Monda Solidareco

 

 

  

 

Por klarigi la ideojn, oni povas distingi 3 tipojn da kaŭzoj al endemia misnutrado. Sed fakte tiuj tri grupoj interagadas je diversaj gradoj kaj la proponotaj solvoj devos konsideri tiun situacion bloke. Aperas :

2.1. naturaj kaŭzoj

2.1.1. la limigaj faktoroj : klimatoj, grundoj, akvo kaj iliaj fluktuadoj : sekecperiodoj, inundoj ktp...

2.1.2. la malfirmeco de la agro-eko-sistemoj, en multaj regionoj precipe tropikaj ; la brutala kaj senpensa homa interveno, kiu pligrandigas la riskojn pri erozio kaj kondukas al dezertigo.

2.1.3. la natura etendiĝo de la dezertoj : je la skalo de la geologiaj eraoj, la tero troviĝas nun en ciklo de etendiĝo de dezertoj ; tio estas la dezertiĝo, kiu povas esti pligravigita per la homa premo ĉe la marĝeno de la dezertoj.

2.2. demografiaj kaŭzoj

Se mondskale, la homnombra kreskiĝo ne vere ŝajnas esti kaŭzo de nutraĵmanko, tamen restas, ke en multaj kritikaj regionoj, la kreskiĝo de nutraĵ-disponebleco ne sekvas tiun de la homnombro.

2.3. historiaj kaj kulturaj kaŭzoj

Ili estas ligitaj, ĉar la strukturojn naskas la historio.

2.3.1. En la 18a kaj la 19a jarcentoj, la nordaj nacioj industriiĝantaj evitas la minacon de stagnado de siaj ekonomioj (malriĉiĝo de la malsupraj sociaj klasoj, plialtiĝo de la prezoj) disvolvante ekspluatadon malintensivan (malmultekostan) de la riĉofontoj de la planedo : estas la disrabado de la koloniaj laborfortoj kaj riĉofontoj.

2.3.2. En la 20a jarcento la procezo etendiĝas al la fontoj de fosiliaj energioj kaj al multaj krudaj materialoj inter kiuj kelkaj el agrokultura deveno.

2.3.3. La malekvilibro inter la disvolviĝoj de Nordo kaj Sudo, kiu rezultas el tio, metas ekde nun la regionojn, kiujn ni nomos "ekononie submetitaj" (E.S.R.) en la sinon de sistemo de "libera interŝanĝo", kie ili troviĝas en stato de malsupereco.

Tio rezultigas : ŝuldigon por pluvivi, ekonomian dependecon kaj erozion de la socikulturaj identecoj.

2.3.4. Tiu mekanismo detruas tiujn el la socisistemoj endogenaj, kiuj certigis ekvilibron kun sia medio :

a) Ĝi devigas disvolvi la produktaĵojn destinitajn al riĉaj konsumantoj ĉu ili apartenas al disvolviĝintaj regionoj aŭ al ekonomie submetitaj regionoj (ESR).

El tio rezultas kreskanta uzo de fruktodonaj grundoj,

à por eksportaj kulturoj destinitaj al konsumado en kontraŭsezono (ekz. terpomoj, fruaĵoj el Maroko),

à por eksportaj kulturoj destinitaj al malŝpara agronutriga fako de la riĉaj landoj (Ekz. manĝaĵoj por brutaro per sojo el Brazilo, manioko el Tajlando donante 1 kalorion de viando el 7 kalorioj de vegetalo,

à por spekulaciaj kulturoj, kies borsaj kurzoj estas en la manoj de la riĉaj landoj (sukerkano, kakao, kafo, tabako, kaŭĉuko...).

 Ĝi finvenas al :

à senposedigo je la agrokulturistoj,

  • de ilia terbieno profite al la grandaj entreprenoj laborante por eksportado (Ekz. entreprenoj de produktado de freŝaj meksikaj legomoj por Usono),
  • de ilia libereco elekti sian produktaĵojn kaj siajn kultursistemojn,

à pligranda malriĉiĝo de la nefavoritaj klasoj, kiuj ne plu disponas pri nutraj riĉofontoj malmultekostaj,

à eliro el vilaĝoj al kvartalaĉoj de urbegoj, à troa naskiĝokvanto pro la reflekso "investo en la valoro infano".

2.3.5. Fronte al sociaj malekvilibroj, kiujn ĝi naskas, tiu mekanismo favoras la aperon de politikaj reĝimoj pli kaj pli subpremaj aŭ plifortigas ilin.

2.3.6. Ni ne volus neglekti la pezon de lokaj socikulturaj faktoroj malfavoraj al disvolviĝo. Ili varias laŭ la regionoj, kaj se oni ne mankis substreki - foje kompleze - la rolon de la religiaj fanatikecoj aŭ tiun de la tribaj malamoj, pli malofte oni konsideris la rezultojn de la vira trudo kaj la malbonan dispartigon de laboro inter viro kaj virino, aŭ naskiĝis de ĝi, aŭ kelkajn nutrajn kutimojn sensencajn (miksitajn al aliaj, kiuj respondas al necesoj).

Koncerne la riĉajn landojn, la negativaj kulturaj faktoroj, la plej gravaj, estas ofte malsanaj : la teknologia disvolviĝo de Okcidento naskis superecan komplekson en la riĉaj popoloj, kiuj kredas en sia lerteco, en siaj eblecoj de adaptiĝo kaj ekirante de tio, el justeco de sia trudo sur la cetero de la mondo Tiu situacio, tute ne stimula, ebligas al la monda krizo pligraviĝi, ĉar oni malatentas la konceptan strebadon necesan por imagi novajn ekonomiajn sistemojn konsiderante samtempe la altan teknologian gradon akiritan kaj la ekologian konsciiĝon de tiuj lastaj jaroj. Tiu intelekta mallaboremo, tiu konservemo fare de la riĉuloj malhelpas la forigon de la sekvaĵoj de la kolonia periodo en la malriĉaj landoj. Ili eĉ emos restarigi regionojn de subnutrado en riĉaj landoj, kie la senlaboriĝo ne plu estas haltigita.