ruelle Haute, 21120 GEMEAUX, Francio

La Mondcivitana kiosko

LA RETOJ

MONDA SOLIDARECO DE SOLIDARECO KONTRAŬ LA MALSATO ne agadas izole. Ĝi kunlaboras kun diversaj retoj, ekzemple :

ASKOP - Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj
Kunordiga kolektivo da 30 tutmondistaj organizaĵoj al konkreta mondcivitaneco kaj al konstruado de monda demokratio.
http://www.recim.org/ascop/

SOLIDARECA RETO (10 quai de Richemont, FR 35000 RENNES)
Solidareca Reto estas emanaĵo de la ne-ŝtata organizaĵo Solidaraj Popoloj (Francio kaj Belgio). Ĝi laboras pri la kolektivaj kaj ekonomiaj rajtoj de laboristoj kaj agrolaboristoj.
http://www.globenet.org/reseau-solidarite/frame_eo.html
La kampanjoj de Solidareca Reto estas anoncataj en la bulteno Monda Solidareco.

ESPERANTISTAJ RETOJ : Monda Solidareco estas ligita al neniu esperantista organizaĵo. Tamen ofte oni povas trovi informojn pri Monda Solidareco en diversaj gazetoj. Plie kelkaj gazet-delegitoj deziras anonci delegitecon ankaŭ por la bulteno : Monda Solidareco.

CEIP / CRID 14 passage Dubail, 75010 PARIS

Tiu kolektivo, CEIP (Centro de Esplorado kaj Informado por la Progreso), post 25 jaroj kunigas ĉirkaŭ kvardek asociojn por internacia solidareco kaj progreso. ĝi estas loko por interdiskutado, pripensado sed ankaŭ por kunordigado, cele al kohera antaŭenigo de partnereco kun progresagantoj. La diverseco kaj la nombro de la asocioj membraj de CEIP ebligas kun la publikaj povoj rilatojn, kiuj provas fleksigi ilian politikon pri helpo, favorigi edukadon al la progreso, klerigadon kaj esploradon, kaj kunaranĝi ampleksajn kampanjojn por ekinformi la publikan opinion tiajn, kia "ŝuldo kaj progreso".

Necesas ja kompreni, ke ĉiu progreso en sudo daŭros nur se ŝanĝiĝos la kondutoj en nordo. Ni devas disvolvi la justan komercon, diskuti kun la bonkorecaj asocioj, kiuj kun sincereco sed misinformitaj iras malstabiligi la malfortan ekonomion de regiono, de vilaĝo superŝutante ĝin per medikamentoj, vestoj aŭ nutraĵoj. La vera elvolviĝo, malpli videbla, baziĝas sur la rekono, ke en sudo multaj sin organizas kaj volas praktikigi siajn farsciojn. Mankas al ili la financa buĝeto por komenci.

La agado de CEIP baziĝas sur la solidareco, la konscio pri aparteno al sama mondo, la mutuala respekto - rajtoj de homo, de la komunumoj kaj de la popoloj - kaj la reciprokeco. La statuto precizigas, ke CEIP "celas kontribui en la kreado de kondiĉoj por vera interpopola solidareco, zorgante ŝanĝi la naturon de la rilatoj inter sudaj kaj nordaj landoj."

www.crid.asso.fr.

 

globenet - hejmpagxo

 

aliaj lingvoj

 

enhavo

 

Sendi mesagxon

 

Niaj  retligiloj

 

Novajxletero

 

Helpu nin !