Informilo n-ro 100 (oktobro 2009) de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato


Enhavo je la fino

en pdf.formato

antaŭaj numeroj

 

 De la numero 1

ĝis la numero 100

Karaj aliĝintoj,

Apenaŭ elirinte el nia deziro ŝanĝi la rilatojn inter la homoj de la planedo je la nivelo de la prinutra politiko, nia nova instrumento, Monda Fonduso de Solidareco kontraŭ la Malsato, havis la honoron ricevi vian konfidon.

Tie ĉi, la fondintaj membroj certigas al vi, ke ili faros ĉion por meriti tiun konfidon, kaj ke kun vi ili provos ne nur starigi tiun veran "transnacian mutualan asocion" celantan la forpelon de la malsato, sed ankaŭ, per la selekto de la financotaj projektoj, kaj tiu tiom multe delikata de la responsantoj taskitaj por kontroli la bonan plenumon, doni al la nocio de solidara helpado, kiu estas nia, direkton, signifon, etikon.

La prefero donita al la prinutra memsufiĉo en la financotaj projektoj fundamentas tiun etikon : ĝi devas reprezenti la celon al kiu ni devas strebi, kiaj ajn estas la formoj de evoluigo aŭ de ekonomia organizado elektitaj de la homoj aŭ landoj. Ni provos doni, kun ĉiuj el vi, ĝis nia unua Asembleo estos balotelektinta niajn mondajn delegitojn, la plej bonan el ni mem por atingi tiujn celojn ... grandigi la transnacian solidarecan agadon kaj tiamaniere laŭ niaj kapabloj servi la duflankan kaŭzon al ni karan : strebi por forpeli la malsaton ... strebi por unuigi la homojn.

Bernard Muet

Manpremo estus simbolo plej konvena por nia organizaĵo : du malsamaj homoj, kiuj faras unu paŝon iu al alia, kaj kiuj kunigas siajn manojn tiamaniere, ke nek iu nek alia ne estos supera : du egalecoj inter du diferencoj. Sed aperas por tiu eldonado de Monda Solidareco alia simbolo : tiu de la nombro : 100. Pro la superanta sistemo, nia bulteno iras nun de ducifera numerado al nova tricifera serio. Simbolo sen grava valoro, sed tamen okazo retroen okulumi.

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato estis fondita en januaro 1982 sub la nomo de "Monda Fonduso de Solidareco kontraŭ la Malsato" kun la subskriboj de Bernard Muet, de Renée Marchand kaj de mi mem. En aprilo 1982, ni estis 35 kaj je la fino de la jaro, ni estis ĉirkaŭ 250, precipe "civitanoj de la mondo". En novembro 1982 la freŝdata Administra Konsilantaro decidis krei interligilon, kies numero 1 estis eldonita en januaro 1983, kaj kiu trovos sian definitivan nomon ekde la numero 7 (julio 1984). Tiam nia asocio tre klare malfermiĝis al la Esperantista mondo. Monda Solidareco, nomo, kiu eĉ ĉe la ne-esperantistoj venas kiel salutado, manpremo, en kiu ĉiu faras la saman penon por ekkomuniki kun alia : tio estas la filozofio de la internacia lingvo Esperanto.

Okulumo al niaj radikoj, kie ni retrovas la eldonartikolon de la numero 1, subskribita de Bernard. Legante ĝin oni povus pensi, ke ĝi estas freŝdate verkita : ja ni laboras sur bazo de konfido, ja ni luktas kontraŭ la malsato preferante la prinutran memsufiĉon je loka nivelo ; ja ni deziras tra tiu praktiko de solidareco de imagpovo, de laboro, ke la homoj interproksimiĝu, ke ili konsciiĝu ke la estonteco de la planedo kaj de la homaro pasas tra ilia renkonto kaj ilia volo kune konstrui novan mondon. Tiu mondo estos fondita sur konfido, donaco, distribuo, respekto ; ĝi estos saĝa mondo, kiu scias siajn limojn kaj donas al si la rimedojn transiri la malfacilaĵojn. La tricifera historio, ni tuj komencos kune gravuri ĝin, nun. Jen la numero 100.

Daniel Durand

 

enhavo


Vojaĝo tra Togolando kaj Benino

2a parto laĵ Danièle Charier

La delegacio de MSM forlasis Beninon kaj daŭrigis sian vojaĝon kaj siajn renkontojn (vd. n-ro 99) tra Togolando en la Mezlanda Regiono kaj en la Altebena Regiono.

Togolando, Mezlanda Regiono

Neplanita vizito al la grupo GPAAyédé en Kusuntu. (foto)

Vizito la 13an de februaro

Tiu grupo ricevis financadon en 2002 por starigi laborejon por senŝeligi rizon. Ĝi renkontis malfacilaĵojn en la pasinteco kaj ne povis respekti siajn devontigojn. Tamen post la fondado de la loka asocio de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato en Sokode (LA-MSM-Sokode), la kontaktoj kun MSM rekomenciĝis kaj dank'al la kamparaj aktivecoj kaj al la bredado de malgranda bova brutaro, la grupo repagis grandan parton de sia pruntopreno. Gratulon por tiel solidareca spirito.

Renkonto kun la estraro de LA-MSM-Sokode (foto)

Renkonto la 13an de februaro

La Prezidanto S-ro Bitoka, la sekretario S-ro Agnon, la kasistino S-ino Adam kaj la adjunkta kasistino S-ino Lamtam akceptas nin. LA-MSM-Sokode konsistas el 12 grupoj, t.e. 85 membroj. La ĉeestantaj responsantoj raportas pri siaj agadoj, la pluzorgado de la projektoj, do veturadoj, ricevado de kotizoj kaj repagoj ; il ankaŭ raportas pri siaj financaj malfacilaĵoj kaj pri misrilatoj kun kelkaj grupoj ne tre emaj al plej eta peno post ricevo de la financado. Fine ili proponas klerigan programon por la membroj de la grupoj de sia distrikto.

Ĉi okaze ni donas la monsumon atribuitan kiel duan buĝeton de mikrokredito.

S-ro Agnon resumas la aktivecojn de la grupo GEMAN, en kiu li membras : vegetala produktado (maizo, rizo), mezgranda kokbredado, kaj legomkultivado. Laŭ nia scio nur tiu grupo salajras la membrojn. Vizitita en 2006, tiu grupo ne estos tia dum tiu misio.

Vizito al la grupo Esso-Kuĝovu

Vizito la 13an de februaro

Tiu ina grupo transformas la nutrajn varojn en pliriĉigitajn produktojn por la beboj kaj la malsanuloj. Ĝi provizas plurajn hospitalojn kaj flegejojn en Togolando kaj estis dunginta komercan agenton. Tiu ĉi prifriponis la grupon je 3.000.000 CFA A. Kunvokita en la ĝendarmejon, la agento iom post iom repagas la ŝtelitan monon. Pro tio la grupo Esso-Kuĝovu devis ŝanĝi la lokalon, plu en Sokode, sed al malpli granda kaj malpli lukosta lokalo. Kelkaj preparaj aktivecoj estas farataj ĉe iu grupanino. La nova lokalo utilas precipe kiel vartenejo.

Dum nia vizito la Federacia Sekretario donis al la Prezidantinon, S-ro Adam la unuan financoparton.

Vizito al la grupo Verdaj Fingroj en Kpario

Vizito la 14an de februaro

Tiu grupo estis financita en 2007 por la instalo de agrokulturo per tirbestoj. Ĉar la surloka situacio evoluis inter la priskribo de la projektoj kaj ties financado, la grupo elektis dediĉi parton de la atribuita monsumo al la aĉeto de malgrandaj remaĉuloj (foto) kaj redukti la projekton de tirbesta kulturo. Tiu diversigo estas singardema, eble necesus ankoraŭ pli ampleksigi ĝin al la bredado de kokidoj kaj porkidoj, tre modeste komencante. La bestoj estas nutrataj en la biena korto per milia rekremento. Ili paŝtiĝas en savano dum la pluva sezono.

Notinde : ĉe domo de la gardisto frontas la surskribo "projekto financita de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato". Imitinda ekzemplo ! (foto)

Vizito al la grupo Esso-Vavaku en Bugabu, apud Bassar (foto)

Vizito la 14an de februaro

Nur unu membro de la grupo ĉeestas por akcepti nin, ĉar la prezidantino sekvas klerigan programon. Tiu grupo estis financita en 2008 por la instalo de ŝafbredado. Ni konstatas la freŝdatan konstruadon de la ŝafejo, de tenejo kaj de ŝafista hejmo. La brutaro konsistas el 31 ŝafoj kaj 2 idoj. Ĝi nutriĝas en savano kaj kompletige konsumas arbajn foliojn.

Vizito al la grupo N'Gnopé Dighnane en Bassar

Vizito la 14an de februaro

Tiu grupo estis financita por la bredado de brutoj por tirado kaj por viando. Ĉiuj bestoj mortis. Oni prezentas al ni la haŭtojn, kiel pruvo. La klarigo donita pri tiu katastrofo estas, ke la nomada Pula popolo venis ĉe la riveron kun milo da brutoj kaj la akvo poluiĝis kaj elĉerpiĝis ; fine malsano infektis multajn bestojn, interalie tiujn de la grupo. La prezidanto ne plu deziras aliĝi al Monda Solidareco kontraŭ la Malsato sed firme volas repagi la prunton.

Vizito al la grupo Divudare en Kideude (foto)

Vizito la 14an de februaro

Tiu ina grupo prezentis projekton por plibonigi ŝafbredejon : refaro de la ŝafejo, konstruado de akvujo por solvi la problemon kiam la puto elĉerpiĝas. La grupo aktive partoprenas en la vilaĝa vivo kaj kunlaboras kun la ina grupo de Kideude, kiu fakte ĉeestis dum nia vizito.

Renkonto en Sokode kun la sekretario de la grupo Biĝugu kaj du membroj de la grupo Vacmar (foto)

Renkonto la 15an de februaro

Ambaŭ grupoj atendas financadon, unu por ebligi vivtenajn kultivojn kaj la bredadon de malgrandaj remaĉuloj (Biĝugu), la alia por la plantado de fruktarbaro (Vacmar). La interparolado temis pri tre sagacaj demadoj, la funkciado de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, kiel estas studataj la projektoj, pri la projektoj mem (Vd en antaŭa MS : "Ĉu ni rajtas modifi nian projekton ?") pri la ebleco prezenti duan projekton, ...

enhavo

Togolando Altebena regiono

Renkonto sur la situo de la projekto kun la prezidantino de la grupo Mokpokpo (Kpalime)

Vizito la 16an de februaro

Tiu grupo financita por pornutra vartenejo malaperis. Nur la prezidantino volis vivigi la projekton kaj honori siajn devontigojn, sed sola, kion fari ? Ŝi findecidiĝis por vendi la parcelon kaj la nefinitan konstruaĵon, (foto) malfacila decido, ĉar ŝia devontigo estas forta.

Vizito al la grupo Elemavusi en Kpalime (foto)

Vizito la 16an de februaro

Post promesplena starigo de la pornutra vartenejo la grupo travivis malfacilaĵojn, senkuraĝiĝis, kaj fine rehavis konfidon kaj pagis siajn kotizojn al Monda Solidareco kontraŭ la Malsato. Ni kuraĝigas ilin konservi la produktojn sen aldoni kemiaĵojn, permesante al ili aĉeti plastajn bareletojn, kiuj plivalorigos la produktojn kaj estos malpli nocaj por la sano. Tiuj inoj produktas ankaŭ palmoleon.

Renkonto en Lomeo kun John Agbeli, prezidanto de la Pluzorga Komitato de la Mara Regiono kaj de la Altebena Regiono.

Renkonto la 18an de februaro

John Agbeli proponas, ke li rekonsistigu la pluzorgan komitaton, kies eksaj membroj apartenas al misfunkciantaj grupoj. Li deziras, ke kelkaj grupoj estu eksigitaj, ĉar ne aktivas, tamen ne rezignante pri la repagoj.

Li ankaŭ proponas bilanci la surkampan evoluon de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato por plibonigi la agadmanieron.

Konklude tiu tre densa vojaĝo estis okazo, dank'al nia akompananto Yaovi Kuadjo, renkonti membrojn de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato, ekkoni ege diversajn situaciojn, klarigi la aferojn kaj ĉefe interkonatiĝi, kio estas unu el la ŝlosiloj de fruktodonaj interŝanĝoj.

 

enhavo


La vojoj de la solidareco pasas
 

tra Burkinio

Edwige Geniteau, sorĉita pro sia vojaĝo en Burkinio en februaro 2008, reiris tien kaj restadis dum tri semajnoj. Akceptita de Symphorien Meda en Vagaduguo kaj akompanata de Bakary Ouattara en Bobodiulaso, ŝi vizitis plurajn grupojn kaj renkontis globidaranojn. Ŝi raportos al ni siajn observojn en la venonta numero.

tra Kongio

Kun ekzemplodona reguleco S-ro David Ngoy Tshite sendas agadajn raportojn de la Kongaj grupoj, eĉ kiam okazas malfacilaĵoj. Du projektoj estas financitaj : la fiŝvendejo de EKOFAM-Kongio kaj la plibonigo de la legomkultivejo de ADEF, ambaŭ en Kinŝaso. La legomkultivado bone evoluas : dek inoj dividas inter si la laboron kaj regule agordas sin.

Dume la fiŝvendejo havas malfacilaĵon post malfacilaĵo : malbona elektra tensio en la lando okazigis tri paneojn de la frostejoj, tri membroj de la fako "fumaĵitaj kaj salitaj fiŝoj" malaperis kun relative grava monsumo. Ĉio ĉi estas bedaŭrinda. S-ro Ngoy deziras aĉeti elektrogeneratoron.

Kvin aliaj grupoj, ĝis nun ne financitaj, dezirus havigi al si malgrandan prunton por pliigi sian produktokapablon.

Itra Togolando

Ankaŭ regule la estraro de la LA-MSM-Sokode sendas raporton pri la situacio en la regiono de Sokode. La grupo de Agroproduktistoj de Ajede en Kusuntu repagis 360.000 CFA F., TAPKO 100.000 CFA F, Brave ! La bilanco de la kotizoj, repagoj, divido de la mikrokredito estas skrupule farita. Kelkaj grupoj ankoraŭ problemas kaj la estraro strebas aranĝi kun ili prikonsenteblan solvon. Ĝi ankaŭ pripensas pri la rimedo garantii la novajn pruntodonojn.

DC


Mi nomiĝas Daniel Charier, partoprenas en la Administra Konsilantaro de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato de 1992. Nun mi estas unu el la du Federaciaj Adjunktaj Sekretarioj kun John De La Cruz. Mi studas la dosierojn, kiuj venas de pluraj regionoj, inter ili tiujn el la Meza regiono de Togolando en densa rilato kun LA-MSM-Sokode kaj partnerece kun la NŜO 3A/APGA (Asocio por la Antaŭenpuŝo de la Agrikulturistaroj).

Mi emeritiĝis el la Nacia Edukado, en kiu mi estis instruistino, kaj poste direktorino de infanetlernejo. Mi loĝas en Saint-Georges les Baillargeaŭ, apud Poitiers en la departemento Vienne.

enhavo


Bona Espero (foto)

En Alto Praiso de Goiás, Brazilo
Socia Laboro de esperantistoj tra la kontinentoj

Ĝenerale la mondo opinias, ke esperantistoj estas intelektuloj en komfortaj bibliotekoj, kun sataj stomakoj, kiuj eĉ ne konas malsatajn homojn. Sed Bona Espero ja estas ekzemplo ke tio ne veras!Ĉi tie volontulas esperantistoj, kiuj per la daŭra solidareco de precipe eŭropaj helpantoj montras, ke la grandaj sociaj diferencoj povas ja esti mildigitaj protektante kaj edukante per sanaj alternativoj pli pacan junularon en la Tria Mondo, kie la demografia kresko kreas gravegajn problemojn, ĉefe pro la forlasiteco de la infanoj.Bona Espero estas ne-registara Organizaĵo,(NRO), fondita de ses brazilaj esperantistoj en la jaro 1957, el kiuj du, malgraŭ granda aĝo, ankoraŭ apogas la laboron.

Pro sia socia eduka agado la Institucio estas konsiderata je Publika Federacia Utileco. Ĝia tereno konsistas el 950 hektaroj da ne-fertila savano je 1200 metroj da altitudo, parte donacita, parte aĉetita, kaj situas sur la 14ª paralelo sude de ekvatoro, sekve en la tropika regiono de Centra Brazilo; tamen la altitudo mildigas la temperaturon en la somero kaj dum la tuta jaro la klimato estas inter 20 kaj 30 gradoj Celsius.Bona Espero troviĝas en Goiás, unu el la 27 ŝtatoj de Brazilo, 250 km norde de la ĉefurbo Brasilia, en tre maldense loĝata regiono per ĝiaj 2 homoj pro kvadrata kilometro. La Institucion gvidas estraro de kvin volontulaj esperantistoj, kiuj respondecas antaŭ la registaraj instancoj por la korekta administrado kaj funkciado. Nuntempe loĝas pli-malpli 40 homoj en la Institucio.

La vivo en BE baziĝas esence sur 5 konceptoj:

1. Vivkvalito de la enloĝantoj per konscia mediprotekto, agrikulturo por memsufiĉo, produktante grandkvante por propra konsumo fruktojn kaj legomojn(bananoj, manjoko, oranĝoj, citronoj, mangoj, gujavoj, kafo kaj ĉiuj tipoj de legomoj), pura akvo el propra fonto, pura aero pro la situo en grandega fama Nacia Parko, 5 grandaj mem konstruitaj domoj kun 70 litoj kaj 22 banejoj), grandaj spacoj por ludejo de la infanoj, akvofalo, lago kaj kelkaj malgrandaj riveretoj kun randaj arbaroj.

2. Socia agado realigata de la plenkreskaj enloĝantoj kaj volontuloj el la tuta mondo, plejparte esperantistoj. Infanoj kaj adoleskoj en grava riska situacio, estas protektataj, edukataj kaj ricevas lernejan instruon ĝis la fino de la mezlernejo. Tiuj gejunuloj venas tra la ŝtataj Infanprotektaj Instancoj al Bona Espero kaj plejparte estas viktimoj de siaj propraj familoj pro mizero, alkoholismo kaj aliaj drogoj de la gepatroj aŭ estas orfoj de la regiono.

3. Esperanta Kulturo vivas en la bieno-lernejo ĉiutage kaj tre aktive. Volontuloj el diversaj landoj kunlaboras dum kelkaj monatoj inter la infanoj kaj uzas esperanton dum la ĉiutagaj aktivecoj, pro tio esperanto estas ne studobjekto sed normala ĉiutaga lingvo apud la portugala.

4. Lernejo, kiel filio de la publika urba lernejo ĝis la 4a elementa klaso, funkcias por la loĝantaj infanoj kaj lernantoj kiuj venas el la regiono, ofte sur kelkkilometraj teraj vojetoj. Post la 4a klaso, la infanoj daŭrigas la lernadon en urba lernejo. Pro tio funkcias granda domo de Bona Espero en la urbeto Alto Paraiso, je 20 km da distanco, kie la infanoj povas loĝi. Tie funkcias daŭre esperanto-kursoj por interesuloj en la urbo mem.

5. Kontakto kun esperantistoj en Eŭropo estas en la nuna periodo esenca, ĉar la Brazila Ŝtato donas malpli ol 5% de la necesaj financaj rimedoj por vivteni la infanojn. En Germanio funkcias ege aktiva grupo de bonvolaj esperantistoj, kiuj per la plej interesaj agadoj kolektis dum la lastaj 25 jaroj kaj daŭre kolektadas monrimedojn por la konstruado de la loĝdomoj, de akvoprovizo, elektra provizo, traktoro, transportoj kaj por aĉeti tiujn nutraĵojn, kiujn oni ne povas produkti en la bieno mem.

6.Eduka Politiko En la eduka kampo, inter la prioritatoj de la estraro, estas la instruo al socia solidareca kaj ne konkurenca kunvivado, en senperforta familia etoso, edukado pri medio protekto, pri novaj teknologioj, kiel elektro per sunpaneloj, fornoj funkciantaj per nura sunenergio, reciklado de rubaĵoj, hortikulturo laŭ la plej ekologiaj konceptoj kaj evidente edukado al mondcivitaneco, libera, sendependa pensado, respekto al kultura pluralismo, instruo pri religiaj diversecoj sen devigo al tiu aŭ alia.

Bona Espero konsideras sian edukan laboron kiel "preventan medicinon", en lando kie milionoj da homoj malsatas kaj kie milionoj da infanoj vivas kaj ofte mortas surstrate. Fakte, neniu eksa lernanto de Bona Espero vivas surstrate aŭ ne lernis kapabli majstri sian propran familian vivon.Inter la kelkcentoj da infanoj, kiuj havis la ŝancon vivi kelkajn jarojn en BE, multaj sukcesis fini la mezlernejan instruadon, pli ol dudek estas instruistinoj en la urbaj lernejoj aŭ funkciuloj en publikaj departamentoj kaj kelkaj sukcesis fini universitatajn studojn pri pedagogio, matematiko, historio aú administrado.

Evidente la agado de la Institucio havas apenaŭ lokan dimension, ĝi estas modesta kaj certe "ne savas la mondon", sed ĝi estas tre vigla, pozitiva ekzemplo de homa solidareco, de internacia solidareco de esperanto-parolantoj tra la kontinentoj kaj antaŭ ĉio - ĝi ne estas "projekto", nek "fantazio" - sed bone funkcianta realisma ekzemplo, ke "alia mondo eblas" se respondecaj homoj sin dediĉas al edukado en sanaj favoraj kondiĉoj, sen troa konsumismo kaj en intima rilato kun la naturo .

(foto)

Teksto sendita de Ursula Grattapaglia
post la Brazilja sesio de la
Kongreso de la Popoloj
(vd. MS99)


El la Federacia Administra Konsilantaro

Globidar ŝanĝas sian epokon !

Tre studema etoso dum la unua tago de tiu Administra Konsilantaro plilongigita per unu duontago : tio estis la necesa tempo por iniciĝi je la novaj funkcioj de "intrareto", kiu iom post iom ebligos al ĉiuj administrantoj atingi ĉiujn donitaĵojn, kiuj koncernas la situacion de la membroj, de la partneraj organizaĵoj kaj de la projektoj ... kondiĉe ke la ĝisdatigoj estu farataj ! Tiu donitaĵa bazo utilos krome por provizi la novan retejon "globidar.org", kiu, oni devas konfesi tion, nun ne estas korekte ĝisdatigata : ĉiu venis kun portebla komputilo ; ĉiuj komputiloj estis enretigataj dum la instruanto (John De La Cruz) faris sian profesoran kurson helpe de videoprojekciilo konektita al Interreto.

Verdire neniu povus imagi, en 1982 aŭ 1983 tian teknologian evoluon interne mem de nia mutuala asocio. Eĉ la bulteno Monda Solidareco povos esti parte produktita per tiu sistemo. "Inicado", ĉar efektiva lanĉo necesigos ankoraŭ multajn laborhorojn de nia amiko John ! Ni reparolos pri tio.

Poste la Administra Konsilantaro sekvis la kutiman ordon de la kunvenoj.

Atendante novan aranĝon, la kotizoj de la membroj kaj la repagoj de la pruntoj povas esti farataj ĉe 3A/APGA en Lomeo. Kompreneble tiu aranĝo estas provizora.

La situacio de AKAP en Burkinio kaj de ECIDAM en Benino ankoraŭ ne estas kontentigaj. Esplorado daŭras por scii ĉu la konstatitaj mankoj kaŝas nekompetentecon aŭ neglektemon "aŭ ambaŭ" laŭ la esprimo de Pierre Tournier en la eldonartikolo de la antaŭa numero. Ĉiel la Administra Konsilantaro estas preta por fari ĉion necesan por ke la spirito de solidareco kaj de reciprokeco, kiu animas nin, efektiviĝu.

En Burkinio, dum AKAP frontas malfacilaĵojn, ni observas pli bonan funkciadon de la Pluzorga Komitato animata de Bakary Ouattara, Fabé Traoré kaj Adama Konaté. Kunveno okazis en Bobodiulaso la 7an de junio 2009.

Nova projekto estis deklarita "elektebla" temas pri projekto prezentita de la Grupo de la Helpantaj Bestkuracistoj en Senegalio (n-ro 09-03). Tiu projekto eniras en la esploran periodon.

La projektoj deklaritaj "financotaj", do en la financa atendolisto, atingas la nombron de NAŬ : Divudare (Togolando), Vacmar (Togolando), Junaj Agrikulturistoj de Comé (Benino), Espero (Burkinio), Biĝugu (Togolando), Prospadec (Kongio), Relwende de Ziro (Burkinio) Latse (Togolando) Mavulakpo (Benino), ĉio sumas je pli ol 37.000 eŭroj kolektendaj.

Estonta kunveno en Nouaillé Maupertuis la 5an kaj 6an de decembro.

Globidar


enhavo

Butiko

La belaj tagoj revenos. Vestu vin en " Monda Solidareco kontraŭ la Malsato "


enhavo

Alvoko

MSM plu serĉas volontajn helpantojn, spertajn por konstrui grafikajn dokumentojn de informado bone faritajn kaj agrable konsulteblajn : aliĝiloj, faldfolioj pri projektoj, okazaj dokumentoj, ĝenerala broŝuro kaj, kial ne ? rearanĝo de Monda Solidareco.

Ĉu ne estas studentoj pri grafikaj artoj en la ĉirkaŭaĵo de kelkaj Globidaranoj ?

La interesiĝantoj bonvolu ekrilati kun la redakcio.


enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)

Majo 2009

: 2 106 Eŭroj

Junio 2009

2 176 Eŭroj

Julio 2009

782 Eŭroj

Aùgusto 2009

1 080 Eŭroj

 

  

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato proponas al vi la organizadon de nova formo de transnacia solidareco, por respektaj interhomaj rilatoj, por medioindulgaj agadoj.

Vera esprimo de la mondcivitaneco, tiu solidareco partoprenas en la iompostioma starigado de pli justa mondo, kun rilatoj fonditaj sur mondnivele garantiata juro.

Globidar

Oficiala heroldo de Monda Solidareco


NOTOJ

3A : Asocio por la Antaŭenpuŝo de la Agrikulturistaroj "APGA" , Lomeo, Togolando)

AKAP : :Asocio por la Kampara Asimilita Progreso "ADRI" (Bobo-Diulaso, Burkinio)

ASEF : Asocio por la Socia-ekonomia Evoluigo de la Familioj "ADEF"(Kongio)

CFA F "franc de la communauté financière d'Afrique" (franko de la afrika financa komunumo):
1000 F CFA = 1,52 Eùro

ECIDAM : Esplor-Centro pri Iniciatoj por la Disvolviĝo Agrikultura kaj Metia "CERIDAA"(Benino)

EKOFAM : Ekonomio Familia (Kongio)

LA-MSM-Sokode Loka Asocio de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato "AL-SMF-Sokode" (Togolando)

MSM : Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

vidu la liston de niaj mallongigoj


Traduknotoj

La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 


MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laŭ temoj

Abono : 5,00 ¬

Redakcia komitato : Alain Bal, Alain Cavelier, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand, Bernard Muet,

Elfrancigis : Daniel Durand

Lingvon kontrolis : Sabine Hauge

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MSM 

ENHAVO :

  

enhavo


 FMS, 1 ruelle Haute, FR 21120 GEMEAUX