Informilo n-ro 109 (Oktobro 2013) de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

Enhavo je la fino

en pdf.formato

antaŭaj numeroj

 
Globidara paŝado

Monda Solidareco kontraŭ la malsato celas ja lukti kontraŭ la malsato, ebligi al ĉiu, sen konsidero de ties deveno aŭ de sociala nivelo, partopreni en la konstruado de solidareca mondo, lukti kontraŭ la akaparado de la teraj riĉofontoj fare de minoritato, sed ankaŭ doni al ĉiu la eblecon sin esprimi pri sia propra evolumodelo.

Tiel la Federacia Administra Konsilantaro de Monda Solidareco kontraŭ la malsato lanĉis la procezon de rekta balotado por la elekto de du okcidentafrikaj Delegitoj, kiuj kunsidos en la Administra Konsilantaro. En la vivo de MSM, ĝi estas la dua balotelekto de delegitoj kaj la unua en kiu ĉiu el la 898 aliĝintoj de tiu regiono povis libere esprimi sin (v. p. 2). Certe ĝi markas progreson al formo de demokratio.

Inter la paŝoj, la Federacia Administra Konsilantaro balotis dum la kunsido de decembro 2012 por grava ŝanĝo en la maniero de financado de la projektoj, kiuj estas submetitaj.al ĝi. Tio pro du kialoj : unue por strebi al la filozofia celo elradikigi almozdependecon, kaj due alarma financa situacio, kiu verdire plirapidigis la decidon de tiu ŝanĝo.

Pri kio temas ? Ĝis nun la financado de la projektoj proponitaj de membroj entenis parton el senintereza pruntodono kaj parton el subvencio. La proporcio de tiuj partoj evoluis laŭ la tempo, la subvencia sumo malaltiĝanta.. De nun la financado okazos nur per senintereza pruntodono, ia mikrokredito je 0 %.

Per tiu maniero la principo de reciprokeco atingas sian plenan sencon ; ne plu estas "donacanto" kaj "petanto". La repago de la pruntodono kontribuas en aŭtonomeco, en alproprigo de de la projekto. Dum la almozpeto enhavas misefikon de dependeco - la subvencio partoprenas en tio - male la vera solidareco proponas redistribuon, laŭvice, de la komunaj riĉofontoj laŭ mutualismo. La burkina bovbredisto scias ke la gvatemala abelbredisto, la benina fiŝkaptisto, la senegala legumkultivisto helpis lin plibonigi siajn vivkondiĉojn kaj ke kompense li mem helpos la projekton de iu alia ...

La funkciado de mutuala organizo necesigas la redisdonon de la riĉofontoj .... kiam riĉofontoj estas, sed ankaŭ, sammaniere, la redisdonon de la embarasoj .... kiam embarasoj estas. Kaj la financa situacio ne pliboniĝis ekde la alarmkrio de la federacia sekretariino en aŭgusto 2012 (vd. en MS n° 107, p.16). Tio klarigas kial la decido financi sub formo de mikrokredito, kio estas bona decido, estas nun farita. Ĝia konkreta aplikado kaj la konsekvencoj estos precizigitaj dum la Okcidentafrika Ĝenerala Asembleo la 14an kaj 15an de novembro 2013 en Vagaduguo (Burkinio).

Malfacilas ĉiutage elpensi tiun socian formon : "strebi por ke homoj taskas al si kaj per sia memsufiĉeco kaj per la definitiva mastrado de sia povo elekti". Se Mark Twain estus koninta ilin, li estus dirinta " ili ne sciis ke tio neeblas, tial ĉi tion ili faris."

La Federacia Administra Konsilantaro

enhavo
Balotelekto de la Okcidentafrikaj Delegitoj

Fondita en 1982, MSM estis dum longa tempo regata de "provizora" Administra Konsilantaro konsistanta el "kunelektitaj" membroj. En 2000 okazis la unuaj regionaj balotelektoj en Eŭropo, poste en 2004 la unuaj regionaj balotelektoj en Okcidenta Afriko. La mandato daŭras ses jarojn. Tial urĝemis renovigi la partoprenon de la regionaj Delegitoj, elektitaj de la membroj de MSM en Okcidenta Afriko, delegitoj, kiuj poŝte kaj retpoŝte partoprenas en la Administra Konsilantaro

Dum en 2004 nur la grupoj reprezentitaj en la Ĝenerala Asembleo povis voĉdoni, ĉi foje la Federacia Administ ra Konsilantaro decidis organizi la balotelektojn per "universala" voĉdonado laù la demokrata kaj m u t u a l i s m a p r i n c i p o : unu homo = unu kotizo = unu voĉo.

La 7an de junio, kelkaj administrantoj kun la helpo de du globidaranoj enkovertigis 898 balotilojn, klarigilojn, respondkovertojn, ktp. Kvankam malfacilaĵoj aperis en la cirkulado de la respondkovertoj - kelkaj ŝtatoj ne konsentas pri tiu respondmaniero - oni nombris 389 balotilojn, t.e. 43 % de partopreno. Ĉiu voĉdonis por unu aŭ du kandidatoj. Nur unu balotilo ne entenis elekton (blanka balotilo)

Jen la rezultatoj :

  • S-ro. Symphorien Méda : 286
  • S-ro Constant Gbeze : 225
  • S-ino Gnaka Bagna : 146
  • S-ro Donko Massimayele : 93

S-roj Méda kaj Gbeze estas elektitaj !

Gratulojn al la kvar kandidatoj, kiuj deziris engaĝi sin en la regadon de MSM kaj pruvis sian sencon de responso kaj solidareco.

Fotoj : Symphorien Méda - Constant Gbeze - Malfermo de la respondkovertoj - Voĉnombrado
enhavo
Financado de la projektoj

La Administra Konsilantaro decidis financi per mikrokreditoj la venontajn projektojn proponatajn de la grupoj aliĝintaj al MSM anstataŭ la ĝisnuna praktiko de financado per 50 % de subvencio, kaj 50 % de pruntodono, respektante la jenajn regulojn : La financkalendaro projektita ĝis aŭgusto 2015 estos respektata, t.e. ke la projektoj deklaritaj financeblaj antaŭ la 10a de decembro 2012 ricevos financadon laŭ la malnova praktiko. La projektoj ricevitaj post la 10a de decembro 2012 estos financataj per mikrokreditoj. La kondiĉoj de la donita mikrokredito (kondiĉoj de atribuado, sumo, daŭro ... ) estos determinitaj de la laboroj en Okcidentafrika Ĝenerala Asembleo de Vagaduguo la 14an kaj 15an de novembro en kiu partoprenos la reprezentantoj de la Pluzorgaj kaj Kunordigaj Burooj (PKB), sep administrantoj inter kiuj la du novelektitaj Delegitoj. En tiu kunteksto, eble necesos revizii la kotizregulojn. Verŝajne la mikrokredita monsumo estos malpli alta ol la financa monsumo per la antaŭa maniero (oni kalkulos laŭ la financa situacio de MSM, kaj ĉar la tuta financado estos repagenda, ...). Eble necesos elpensi malpli ampleksajn projektojn plifortigontajn jam praktikitan aktivecon.

Ĉiu PKB, ĉiu globidara grupo ricevis informojn pri tiuj decidoj

enhavo

Restado en Afrika lando de decembro 2012 ĝis marto 2013

far Edwige Geniteau, administrantino deMSM

Post la financado de la projektoj enskribitaj en la tabelon adoptitan dum la Kunsido de la 8a de decembro 2012 en Niort (Francio) kaj kiuj daŭros ĝis 2015, la sekvontaj financadoj okazos nur per mikrokreditoj.

  • La supra valoro de la mikrokredito estos verŝajne malpli alta ol du milionoj CFA F, sed ĝi ne estas ankoraŭ fiksita. Tion pritraktos la Okcidentafrika Ĝenerala Asembleo, kiu okazos en novembro 2013 en Vagaduguo.
  • La kelkaj projektoj deklaritaj "elekteblaj" - tiuj, kiuj ricevis numeron far la Administra Konsilantaro, sed kies financado ankoraŭ ne estas decidita, devos esti reviziitaj por ke la financado estu ebla per mikrokredito.
  • La valoro de la individuaj kotizoj estos diskutita, same kiel la konsistigo de la dosieroj.
Vizitado al la grupoj en Burkinio

DISTRIKTO DE VAGADUGUO - Vizitoj faritaj kun nia MSM-korespondanto, S-ro Bertrand Kissou

26an de januaro 2013

Delwende N'Paam Panga en Kounda : la kontaktoj kun tiu ina grupo ĉesis pro la forpaso de la filo de la prezidantino, kiu estis nia peranto. Pro tio la repago de la pruntodono farita por la projekto de grentenejo malfruiĝas rilate al la kontraktita pagdataro.

Song Kiliba : la legomkultiva aktiveco de tiu grupo pluas. Help-asocio Vakogldo en Rimekita : la membroj, kiuj ĉeestis dum mia veno elreviĝis ĉar ili ne povos profiti el la monsumo, kiun ili esperis. Ili revizios malsupren sian projekton.

27an de januaro 2013

Wend Panga en WatiNooma : tiu grupo firme volas elvolvi sian projekton de konservado de fruktoj kaj legomoj per sekigo. La membroj serĉas ĉiujn informojn pri la sekigaj teknikoj kaj pri la uzado de sunforno.

28an de januaro 2013

Tind Manégré en Petit-Samba de Yako : la grupaninoj daŭrigas sian aktivecon de grenvendado. malĝojigas ilin la decido farita de la Administra Konsilantaro kaj ili emfazas la strebojn, kiujn ili faris por repagi sian mikrokrediton antaŭ la repagdato.

Relwende en Ziro : Renkonto en Komsilga kun la vicprezidanto kaj la sekretario, kiuj motorcikle veturis el Ziro. Ili informas nin pri la forpaso de la antaŭa vicprezidanto en 2012. La financado de ilia projekto (kultivado kaj bestbredado) efike helpis ilin, la rezultatoj estas plibonigitaj.

DISTRIKTO DE BOBODIULASO Vizitoj kun la prezidanto de la Pluzorga kaj Kunordiga Buroo, S-ro Bakary Ouattara

13an de decembro 2012, 18an de januaro kaj 4an de marto 2013

Sinignansigui en Dodougu : la grupaninoj ricevis la financadon de sia projekto (grenmuelilo). La muelejo por ŝirmi la muelilon estas el betonaĵoj. La muelilo estas liverita. La teknikisto ne estis dispona por la ekfunkciado antaŭ mia foriro.

5an de januaro 2013

Espero : Renkonto en Vagaduguo kun la prezidanto Aboubakar Sidki Konate la 27an de decembro 2012. Poste vizito de la loko, kie troviĝas la bovoj kaj ŝafoj, je tridek kilometroj de Bobodiulaso. Bovisto prizorgas la bestojn. Depost 2010 la brutaro pligrandiĝis. La grupo prosperas.

19an de januaro 2013

Bandendeme en Panamaso : la gea grupo travivis malfacilaĵojn. Iu el la membroj malsaniĝis kaj enhospitaliĝis ; la aliaj mone helpis lin. La pluvsezono komenciĝis malfrue en junio, tial la semado malfruiĝis. La rikoltoj estos uzataj por sia propra konsumado ; ili ne rikoltis sufiĉe da grenoj por povi vendi.

8an de februaro 2013

Solidareco : vizito kun Mariam Traoré. La prezidantino S-ino TRAORE Konate Mariam informas nin pri la forpaso de sia edzo en junio 2012 La grupaninoj ne trovis merkaton por komercigo de fruktaĵoj (konfitaĵoj, fruktosukoj). Ili daŭrigas la fabrikadon de sapoj.

9an de februaro 2013

Gnongondeme en Bobodiulaso : dum la vizito ĉeestis la prezidantino TRAORE-ZOURI Mariam kaj 19 inoj tre malĝojaj ĉar la financado de ilia projekto ne estis decidita de la Administra Konsilantaro dum ĝi estis deklarita " elektebla ". La projekta monsumo devis esti malsupren reviziita ; tio estis farita, sed la dosiero ne atingis la administranton por esti pritraktita de la Administra Konsilantaro.

12an de februaro 2013

Asocio " Marie-Reine " : pro la decido de la Administra Konsilantaro tiu gea grupo malsupren revizios la projektan monsumon (porkobredado). Badendeme en Panamaso Solicareco Gnongondeme en Bobodiulaso Asocio " Marie-Reine "

AFDES : la prezidantino S-ino OUATTARA Nanfatimata Napoleon kaj la aliaj membroj reesploros sian projekton de transformado de kariteaĵo en sapon por determini la ĝustan monsumon bezonatan mikrokredite. Sababougnouma en Bobodiulaso : la prezidantino TRAORE Salimata Bibiane kaj unu grupanino, kiu ĉeestis la rendevuon estis informitaj pri la financado de sia projekto de grentenejo en 2014.

25an de februaro 2013

Miriyagnouma en Yeguere : la tuta grupo devas pripensi pri la monsumo de la mikrokredito por financi ilian projekton de komercigo de grenoj, kaj transdoni sian proponon al la Administra Konsilantaro de MSM.

27an de februaro 2013

Bencadi en Sarfalo kaj Sabaricadi : tiuj du grupoj ariĝis por nia renkonto La financado en 2013 de la projekto de la ina grupo (komercigo de lokaj manĝaĵoj) kun la kunlaborado de loka mutuala kaso estis anoncita.

28an de februaro 2013

Kiéméré en Dingaso : le gea grupo pripensos sian projekton (bredado) surbaze de mikrokredito. Dankon al la grupoj, kiuj, malgraŭ la elreviĝo pro la decido de la Administra Konsilantaro, konsentas sin mobilizi kaj fari proponojn al la Administra Konsilantaro de MSM pri la mikrokredito (monsumo, repagmanieroj …)

 
enhavo
EĤOJ el la Administra Konsilantaro

Depost la lastaj " Eĥoj el la A.K. " tiu ĉi kunsidis la 15an kaj 16an de septembro 2012 en Braye-sous-Faye, la 8an kaj 9an de decembro 2012 en Niort, la 16an kaj 17an de marto 2013 en Nouaillé-Maupertuis, la 25an kaj 26an de majo 2013 en Saint-Aubin de Luigné, kaj la 21an kaj 22an de septembro 2013 en Quinçay.

La Federacia estraro : La Federacia estraro estis renovigita en septembro 2012. Estas elektitaj :

  • Federacia Sekretariino : Claudine Tournier
  • Adjunktaj Federaciaj Sekretariinoj : Edwige Géniteau kaj Danièle Charier
  • Kasisto : Daniel Durand

Funkciado kaj strukturoj de MSM

Nova administrantino, Chantal Benoist, estis akceptita en marto 2013 (vd en MS 108)

Du okcidentafrikaj elektitaj Delegitoj, Symphorien Méda kaj Constant Gbeze, venos plifortigi la Administran Konsilantaron. ¢

  • Kelkaj taskoj sine de la Administra Konsilantaro estis rearanĝitaj.
  • La balotelektoj de la okcidentafrikaj Delegitoj estis organizitaj (vd. p. 2)
  • La Okcidentafrika Ĝenerala Asembleo okazos en Vagaduguo la 14an kaj 15an de novembro 2013.
  • La Administra Konsilantaro decidis financi la novajn projektojn per mikrokredito (vd. eldonartikolon kaj p.3)
  • Persekuta servo estas fondita kontraŭ la malfruiĝoj de repagoj
  • La Kameruna Mondcivitana Registrocentro estas akceptita kiel korespondanto de MSM en Nkongsamba (Kamerunio)
  • La Administra Konsilantaro ne konsentas pri la balotelekto de la estraro de la loka asocio de MSM en Sokode (Togolando), kiu nomas prezidanto eksan MSM-anon kun kiu malnova konflikto daŭre restas sen solvo.

Projektoj -

12.06.BJ MuJeSaf en Benino : la kuniklobreda projekto estas deklarita "financebla". Ĝi estas la lasta projekto, kiu estos financita per 50 % de subvencio. La financado estas planita por aŭgusto 2015.

Animadoj

MSM partoprenis en la Mondcivitana Asembleo la 26an de januaro 2013 en Parizo..

Administrantoj kaj lokaj Globidaranoj prezentis MSM per pupteatro la 13an de junio 2013 en Nouaillé-Maupertuis, tio en la kadro de la "Semajno de la Agendo-21". La venontaj kunsidoj de la Federacia Administra Konsilantaro okazos la 16an de novembro en Vagaduguo, la 22an kaj 23an de februaro 2014 en Saint-Georges les Baillargeaux, la 9an kaj 10an de majo en Gemeaux, kaj la 6an kaj 7an de septembro en Niort.

Globidar

enhavo
Jan Satyagraha, kio poste ?

En la bulteno n° 107, ni prezentis al vi la grandan marŝon nomitan "Jan Satyagraha", Hindia esprimo, kiu signifas "aktiva traserĉado de la vero, de la justeco". Tiu marŝado " por la justeco, la rajto je prinutrado survereneco, terspaco, akvo, semoj kaj arbaroj " estis preparita dum pli ol kvin jaroj ; solidareca deklaracio estis proponita : Monda Solidareco kontraŭ la malsato subskribis ĝin, kune kun aliaj tutmondistaj organizaĵoj.

La " marŝado " okazis de la 21a de septembro ĝis la 17a de oktobro 2012 : pluraj Globidaranoj kunmarŝis (vd en MS n° 108). Kelkaj rezultatoj estas havigitaj de la publikaj povoj, interkonsentoj estis subskribitaj .. en Hindio. Sed aliloke tra la mondo, la problemoj de la akaparado de la teroj, de la patentigo de vivularo stariĝas kun sama akreco sur ĉiuj kontinentoj, fakte malebligante al unu miliardo da homoj la aliron al la rimedoj por produkti sian propran nutron. Oni ne povis tie halti !

La pasintan 26an de januaro, la Mondcivitana Asembleo (ASKOP) aranĝis kunsidon por pristudi multajn tekstojn kaj projektojn, inter kiuj tiu fama solidareca deklaracio kun Jan Satyagraha. Unuvoĉe la Asembleo jesis, ke " la rajto je prinutra suvereneco devas esti agnoskita kiel supera al la rajtoj je komerco kaj investado " La sekvanta stadio kuras : la Delegitoj al la Kongreso de la Popoloj estas invititaj subskribi la tekstojn de la 26a de januaro. Kiam la plimulto estos havigita, tiuj grandaj principoj estos enskribitaj en la " mondan juron ", konforme al la dispozicioj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Tiam la defendantoj de la malgravaj kamparanoj kaj de ĉiuj senhavigitoj povos advokate uzi tiun elementojn de monda juro.

Protokolo de la kunveno de la 26a de januaro 2013 kaj ĉiuj kompletigaj klarigoj estas haveblaj ĉe : " Civitanoj de la Mondo ", 66 boulevard Vincent Auriol, 75013 Paris. Interrete : http://www.recim.org/ascop/pr25-fr.htm (franclingve)

 Butiko

T-cemizoj el blanka kotono kun blua emblemeto, laŭ mezuroj S, M, L, XL, estas vendataj por 7 € per korespondo (por Europanoj)

Globkrajonoj kun emblemeto estas vendataj por 1 €

Restas ankoraŭ cemizetoj kaj trikotcemizoj kun la historia logo " Fonds Mondial de Solidarité contre la Faim (vd. ci-sube).

Ekster Eŭropo, vi kontaktu vian administranton.


enhavo

Alvoko

MSM plu serĉas volontajn helpantojn, spertajn por konstrui grafikajn dokumentojn de informado bone faritajn kaj agrable konsulteblajn : aliĝiloj, faldfolioj pri projektoj, okazaj dokumentoj, ĝenerala broŝuro kaj, kial ne ? rearanĝo de Monda Solidareco.

Ĉu ne estas studentoj pri grafikaj artoj en la ĉirkaŭaĵo de kelkaj Globidaranoj ?

La interesiĝantoj bonvolu ekrilati kun la redakcio.


enhavo

RICEVITAJ KOTIZOJ kaj DONACOJ (en Eŭroj)

Februaro 2013

427 Eŭroj

Marto 2013

774 Eŭroj

Aprilo 2013

453 Eŭroj

Majo 2013

3 770 Eŭroj

Junio 2013

996 Eŭroj

Julio 2013

1 070 Eŭroj

 
  

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato proponas al vi la organizadon de nova formo de transnacia solidareco, por respektaj interhomaj rilatoj, por medioindulgaj agadoj.

Vera esprimo de la mondcivitaneco, tiu solidareco partoprenas en la iompostioma starigado de pli justa mondo, kun rilatoj fonditaj sur mondnivele garantiata juro.

Globidar

Oficiala heroldo de Monda Solidareco

NOTOJ

PKB : Buroo por la Pluzorgo kaj Kunordigo de la Agadoj de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato en la distrikto (BSC)

CFA F "franc de la communaŭté financière d'Afrique" (franko de la afrika financa komunumo):
1000 F CFA = 1,52 Eùro

MSM : Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

vidu la liston de niaj mallongigoj

Traduknotoj

La tradukinto atendas viajn demandojn kaj rimarkojn ! 

MONDA SOLIDARECO estas eldonita en Esperanto kaj franca lingvo papere kaj rete
rete, en Esperanto :
la tuto; en franca : laŭ temoj

Abono : 5,00 ¬

Redakcia komitato : Alain Bal, Danièle Charier, Odile kaj Daniel Durand,

Elfrancigis : Daniel Durand

Lingvon kontrolis : (ne)

Eldonestro : Daniel Durand

 

MONDA SOLIDARECO
Les Nids
FR 49190 St-AUBIN-DE-LUIGNE (Francio)

La Mondcivitana kiosko- MSM 

ENHAVO :

 FMS, 1 ruelle Haute, FR 21120 GEMEAUX