UNESKO

  MANIFESTO DE LA JUNULARO POR LA 21a JARCENTO

1. PACO KAJ NEPERFORTO - 2. EDUKADO - 3. ĈIRKAŬMEDIO - 4. EKONOMIA PROGRESO KAJ HOMA EVOLUADO - 5. SOLIDARECO - 6. KULTURO, KOMUNIKADO KAJ INTERKULTURA DIALOGO -

Invitite de la franca Nacia Asembleo kaj de Organizaĵo de Unuiĝinta Naciaro por Edukado, Scienco kaj Kulturo (UNESKO), Infana Tutmonda Parlamento kunvenis unuafoje de la 21a ĝis la 27a de oktobro 1999 en Parizo. Ĝi arigis 350 junulojn devenantajn de 175 landoj.

En la antaŭeco de la jaro 2000, proklamita "Internacia Jaro por la Packulturo" fare de Unuiĝinta Naciaro, tiuj junuloj deziris difini siajn atendojn pri defendo de la paco, pri solidareco, pri edukado kaj kulturo, pri ekonomia kaj homa progreso kaj pri protektado de la ĉirkaŭmedio per la adoptado, la 23an de oktobro 1999, de Manifesto de la Junularo por la 21a jarcento.

Tiu manifesto atestas pri la alligiteco de la junuloj al la principoj iniciatitaj de la Deklaracio de la Homaj kaj Civitanaj Rajtoj de 1789 kaj de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj de la 10a de decembro 1948. Ĝi estis prezentita en la Ĝenerala Konferenco de UNESKO la 26an de oktobro 1999.

Ĝi estos transdonita al ĉiuj ŝtatestroj kaj registarestroj, kaj ankaŭ al la prezidantoj de la Parlamentoj, kaj, en aŭtuno 2000, solene komunikita al Unuiĝinta Naciaro.

Federico Mayor
Ĝ
enerala Direktoro de UNESKO

Laurent Fabius
Prezidanto de la franca Nacia Asembleo


Teksto de la manifesto :

 

Ni, junuloj devenantaj de 175 landoj arigitaj kiel Infana Tutmonda Parlamento en Parizo de la 21a ĝis la 27a de oktobro 1999, adoptis la jenan manifeston :

1. PACO KAJ NEPERFORTO

2. EDUKADO

3. ĈIRKAŬMEDIO

4. EKONOMIA PROGRESO KAJ HOMA EVOLUADO

5. SOLIDARECO

6. KULTURO, KOMUNIKADO KAJ INTERKULTURA DIALOGO


supren

1. PACO KAJ NEPERFORTO - 2. EDUKADO - 3. ĈIRKAŬMEDIO - 4. EKONOMIA PROGRESO KAJ HOMA EVOLUADO - 5. SOLIDARECO - 6. KULTURO, KOMUNIKADO KAJ INTERKULTURA DIALOGO -

1. PACO KAJ NEPERFORTO

Ni, junuloj de la 21a jarcento, deziras, ke tiu jarcento estu jarcento de paco inter la nacioj.

La diversaj civilizacioj, kulturoj kaj religioj en la mondo havas komunan celon : la bono de la homaro kaj la defendo de la paco. Ĝi estas fundamenta filozofio, kiun ĉiuj nacioj mem devas reprezenti. Ja konvenas analizi la okazintaĵojn kaj eltiri la instruojn por la estonteco, sed ni devas antaŭ ĉio provi ripari la nunajn maljustaĵojn.

La mondo necese strebu atingi pacon per diplomatio, dialogo, kolektivaj agadkampanjoj kaj ĉiuj utilaj rimedoj. La paco estas ne nur revo sed atingenda celo. La paco estas alirebla realeco, tamen kondiĉe, ke la internacia komunumo sincere deziru ĝin starigi kaj daŭrigi. Por la mondo, ĝi estas la unika espero de pluvivo.

La milito estas grava malsano, estigita de blindaj regantoj, kiuj forgesas, ke per siaj agoj ili neniigas nian estontecon kaj por ĉiam enterigas sub ruinojn nian rajton je vivo kaj je bonfarto. Inter la fundamentaj kialoj de la milito estas la neegala distribuo de la riĉaĵoj, la antaŭjuĝoj bazitaj sur raso, la kredoj, la sekso aŭ la ŝtataneco kaj la maldemokrataj kaj trudantaj regosistemoj.

Pro tiu situacio, ni formulas la jenajn proponojn :

 

 

Esperantigis kaj enpaĝigis : Daniel Durand

Lingvon kontrolis : Berto Schumann