a) La ĉefa kaŭzo de la milito estas la
            nacia suvereneco (pretendi roli kiel juĝisto kaj ĵurio
            pri sia propra proceso).
            
            b) La rimedo kontraŭ la internacia anarkio estas
            la internacia regado. (Regado estas la sola alternativo
            iam ajn eltrovita de la homaro al la solvo per
            konflikto.)
            
            c) Internacia registaro nepre ricevas sian aŭtoritaton
            de la regataro, de la civitanaro.
            
            d) Ĝiaj leĝoj agu senpere favore al la
            civitanoj kiel individuoj. (Manke de tio, la leĝaro
            povas esti trudata nur perforte).
            
            e) Ĝia Parlamento estu do elektita senpere de la
            civitanaro.
            
            f) Ĉiuj povoj eksplicite limiĝu je la nuraj
            internaciaj aferoj, ĉiuj aliaj povoj dependas de la
            juĝrajto de la naciaj parlamentoj kaj civitanaro, al
            kiuj ili jam apartenas.
            
            Tiu apartigo de la povoj igus la sistemon federa.
            
            Tia federa unio nepre restu libere alirebla de ĉiuj
            aliaj nacioj emantaj konsenti pri la demokrataj postuloj
            de la Konstitucio.