La kiosko de la Mondcivitanoj

- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

La elektitaj Delegitoj - Respondecoj - Faroj kaj agadoj - Debatoj - Demandoj - Informoj
Rob WHEELER
2007-2016

Prezentado - Programo

Nask. en 1950
Mondcivitana legitimkarto n-ro : 23.420
loĝanta en Fayetteville (Usono)
robwheeler22gmail.com

Resumo de la biografio

Mi batalas jam de 12 jaroj favore al la neceseco de monda demokrata kaj partoprena registaro, kaj de efika aplikado de la internacia juro. Mi aktive partoprenis en pluraj procezoj kaj klopodoj por reformi UN dum la lasta jardeko.

Resumo de la intencoj

Mi estas preta vigle subteni la klopodojn de Kongreso de la Popoloj por starigi Mondan Parlamenton, promulgi Mondan Konstitucion, disvolvi partoprenan sistemon de monda registaro kaj krei ververan internacian juron.

Biografio

 En 1994 mi partoprenis en la konferenco prepara al la Asembleo de Unuiĝintaj Popoloj. Sekve mi kunlaboris kun la Monda Asembleo de la Popoloj (Sanfrancisko). En 1998 mi fariĝis kunordiganto de la Reto de la Jarmila Asembleo de la Popoloj (MPAN). Mi partoprenis en pluraj komisionoj de UN pri daŭra evoluigo, financado de evoluigo, procezoj de paco kaj de malarmado, ktp. Tie mi reprezentis la Jarmilan Asembleon, la Mondcivitanan asocion de Sanfrancisko, la Internacian Instituton pri Daŭra Evoluigo, kaj plurajn aliajn organizaĵojn.

En 2002 mi kunordigis forumon pri la starigo de Monda Parlamento por la 21a jarcento, kun pli ol 400 partoprenantoj.

Mi partoprenis en la Mondaj Socialaj forumoj de Bombajo en Hindio, kaj de Porto Allegre en Brazilo. Mi nun partoprenas en la plenuma komitato de WMGD (Monda Movado por Monda Demokratio).

Programo

Unue mi ŝatus aktive partopreni en la taskoj donitaj al la Kongreso de la Popoloj, kaj plej bone gvidi ĝin. Tio inkluzivus helpon por elvolvi la liston de la fundamentaj bezonoj de la tuta homaro - pri kio mi estas relative kutima dank'al mia laboro en la diversaj komisionoj de UN pri Daŭra Evoluigo, la loĝkondiĉoj, la civila socio. La elvolvado de tia listo estus ege utila por la disvolvado de la Monda Movado por Monda Demokratio kaj por la Kampanjo por Monda Agado por solvi la ĉefajn mondajn problemojn. Tiamaniere oni povus kunlabori en tiu kampo.

Mia intenco estus ankaŭ proklami la neceson de la kreado de supernaciaj institucioj.

Mi dezirus difini sur kiun terenon la interveno de supernacia aŭtoritato estus necesa ; kiel la transdono de la aŭtoritato estus akceptata de la naci-ŝtatoj ; kiel tiaj mondaj institucioj povus esti demokrate konsistigitaj ; mi ŝatus partopreni en la disvolvado de strategio por atingi interregistaran interkonsenton pri Monda Konstitucio subtenata de la loĝantaro kaj de la civila socio.

Plie, mi provizus konsilojn en la disvolvado de strategio por starigi novajn instituciojn de monda regeco kaj de internacia juro, bazitajn sur la multeco da proponoj kaj iniciatoj jam subtenataj de la Monda Movado por Monda Demokratio.  

Pri la retejo