Prezentado - Programo
Nask. en 1953
Mondcivitana legitimkarto n-ro :102931
loĝanta en Kjoto (Japanio)
t-agooomoto.or.jp
Kariertabelo
- 1974: Eniro al la Akademia Lernejo de Oomoto(Japana Ŝintoa
Religio)
- 1978: Finiĝo de la studado en la Akademia
Lernejo de Oomoto
- Aparteno al la Internacia Fako de Oomoto
- Ĝenerala Sekretario de Esperanto-Populariga
Asocio(EPA)
- 1973 fariĝis esperantisto kaj membro de
Mondofederalisma Movado
- 1979: delegita de Oomoto al la 64-a Universala
Kongreso de Esperanto en Lucerno kaj poste rondvojaĝis
en Eŭropo dum 3 monatoj.
- Ĉeestis kiel la observanto, anstataŭante
s-ron ITOO Eizo en la Mondocivitana Kunveno en la kastelo
"La Lambertie" organizita de s-ro Guy Marshand.
- 1979 ĝis 1995, senpaŭze partoprenis en la
UK akompanante la karavanon de EPA.
- 1983,1993 organizis la 70-an kaj 80-an Japanan
Kongreson de Esperanto en Kameoka kiel la ĝenerala
sekretario de LKK.
- fariĝis la komitatano(c) de Universala
Esperanto-Asocio.
- 2007 fariĝis la administranta direktoro de
EPA
- fariĝis la direktoro de Universala Homama Asocio
Internacia
- fariĝis la deĵoranto de Mongola Centro de
Universala Homama Asocio
- La konsilianto de la Loka Kongresa Komitato por la
6-a Azia Kongreso de Esperanto en Ulanbatoro, Mongolio
organizis la unuan mondanigitan vilaĝon
nomatan"Guchinus"en Mongolio, kunlabore kun ĝia vilaĝo
kaj Mongola Centro de UHA
- 2010 okazigos la 6-an Azian Kongreson de Esperanto en
Ulanbatoro
Deklaro
de miaj intencoj
Mi mem estas membro de Mondofederalisma Movado en Japanio
kaj esperantisto dum 37 jaroj. Mia e-ista antaŭulo,
s-ro ITOO Eizo estis konsiliano de Mondocivitana Movado en
Japanio dum longa tempo. Se mi povus ludi rolon kiel ponto
inter la agadoj de la Mondocivitana Movado, Mondofederalisma
Movado kaj Esperanto-movado, precipe en orienta azio kaj
japanio, mi estus tre ĝoja.
|