La kiosko

mapo de tiu reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Funkcio - La institucio - Ĝeneralaj strukturoj - Teritorioj - eldonado
Kunveno de la 6a de oktobro 2012

En la lokalo de la Civitanoj de la Mondo, 66 boulevard Vincent Auriol, Paris-13

Ĉeestis

Daniel Durand, prezidanto
Marie-Françoise Lamperti, vic-prezidantino
Thierry Botétémé, konsilantarano
Stevens Chellum Henry Perez, Laurent Son, animantoj de la pariza Registrocentro

La temoj de diskutado kaj de decidado de tiu plurfaka kunveno koncernis plurajn el niaj tutmondistaj organizaĵoj.

Tagordo pri Mondcivitana Registrolibro

  1. Mondcivitana Registrocentro
  2. Al novaj korespondantoj
  3. Informadiko de la enregistrado.

1. Franca Mondcivitana Registrocentro

Daniel Durand raportis pri la eventoj, kiuj okazis en mateno mem dum la Eksterordinara Ĝenerala Asembleo de la franca Mondcivitana Registrocentro.

La multaj klarigoj kaj akordigaj provoj faritaj de pli ol unu jaro ne ŝanĝis la sintenon de la nuna estraro de la franca Mondcivitana Registrocentro. Tiu ĉi voĉdonis sian disiĝon el la Mondcivitana Registrolibro. La voĉdono estas en si mem kontestebla pro malrespekto de la procesoj internaj al la asocio. Sed el la vidpunkto de Registrolibro, tio nenion ŝanĝus : tiu nova situacio devas esti asimilita. Ĉar la franca Registrocentro daŭre celas mondan demokration, nova kunlabormaniero estu starigata : oni sugestas manieron partneran anstataŭ la filia.

Nuntempe, Registrolibro atendas la iniciaton, kiun Roger Winterhalter rekomendas, de kunveno sub la aŭspicio de la Mondcivitana Asembleo - ASKOP, kiu povus bilanci pri monda civitaneco kaj aperigus novajn agadajn kaj progresajn vojetojn.

2. Korespondantoj

Créteil : Stevens Chellum proponas malfermi informan punkton en komunuma loko en Créteil (apud Parizo). Stevens povas fariĝi korespondanto de Registrolibro en Créteil, per la subskribo de la " direktivoj por la korespondantoj ".

Tonnay-Charente : Informkunveno okazos en la urbodomo de Tonnay-charente jaŭde la 18an de oktobro. Tiam Raoul Gimonneau prezentos paron, jam enregistrita kiel civitanoj de la mondo, kiu proponas fariĝi lian sekvantojn kiel Mondcivitanaj korespondantoj. Necesos decidi ĉu tiu funkcio okazos en la kadro de Registrolibro aŭ en tiu de la Franca Registrocentro.

3. Informadiko de la enregistrado

Thierry Botétémé informas, ke la elektronika Mondcivitana enregistra sistemo estas preskaŭ funkcipreta. Thierry nun laboras pri la komunikado, kiu devas akompani tiun lanĉadon. Laŭ li la komenca investado (ne tre altkosta) devus esti ekvilibra post trimonata funkciado. Poste la sistemo povus evolui en partnereco kun pluraj provizantoj :

  • fabrikado de modernaj plastaj legitimkartoj
  • civitana aŭtentigilo (sistemo " capucine ")

La lanĉado povus okazi dum la kunveno planita de Roger.

Oni petas Thierry provizi antaŭ tiu kunveno prezentadon de la projekto, kiu resumu :

  • la celojn de la sistemo
  • la avantaĝojn
  • la trudojn
  • la globan buĝeton

4. diversaĵoj

Aliaj temoj pri Mondcivitana Registrolibro, ties korespondantoj kaj filiitaj Registrocentroj estos entagordigitaj dum la kunveno, kiun iniciatos Roger.


Aliaj protokoloj kaj raportoj

 

Pri la retejo