La kiosko

mapo de tiu reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Registrolibro de la Mondcivitanoj - Asembleo - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Funkcio - La institucio - Ĝeneralaj strukturoj - Teritorioj - Eldonado
Marde la 20an de majo 2014, en 66 boulevard Vincent Auriol, Paris 13
Ĝeneralaj asembleoj kaj Federacia Konsilantaro
EKSTERORDINARA ĜENERALA ASEMBLEO

Ĉeestas : Roger Winterhalter, Daniel Durand, Thierry Botétémé, Henry Perez, Landing Niassy, Laurent Son, Giada Bianchi, Iris Nguyen,
Sendis rajtigilon : Alain Noël Njiokem Nkwatchou, Claude Jousseaume, Urbain Kapoko, Ursula Grattapaglia, Gunnar Ekegärd, Luc Delcroix, Pierre Delmotte, Anthony Smets, Theo Nkuna Kabula, Ivanka Stoyanova, M. Assila Mokded, Carmelo Cattafi, Dimitar Papazov, Charlotte Sheasby-Coleman t.e. 21 membroj el 50 en " regula " situacio. Ĉar la statuta kvorumo estas atingita, la Ĝenerala Asembleo povas valide kunsidi.

Observantoj : Olivier d'Argenlieu, Elie Bogne, Odile Durand, Mala Katowah,

Prezidanto : Daniel Durand
Sekretario : Laurent Son

Malfermo je 14a h. Enkonduko : La prezidanto salutas kaj dankas la ĉeestantojn. Li klarigas, ke tiu eksterordinara Ĝenerala Asembleo estas la fino de laboro komencita en 2008 kiam la neceseco diferencigi la celojn de la organizo kiel loka pariza asocio, el tiuj rilataj al ĝia rolo de transnacia kaj monda registrolibro fariĝis plene evidenta. Tiu diferencigo estis farita kaj voĉdone aprobita en 2012. Plu farendas strukturi la transnacian nivelon unuflanke, kaj provizi la lokan asocion per adaptita statuto, aliflanke.

1. Federacia statuto : Alvoko estas lanĉita por konsistigi komitaton por redakcii la federacian statuton. Tiu alvoko kaj la redakciaj laboroj estos transskribitaj en la forumo " as_rcm ". Debato okazis pri la " monda " (kaj ne " internacia ") rajteco de tiu federacia statuto. Tiu punkto estu klarigita en la statuto mem.

2. Balotelekto de la 2a elektitaro : En 2012 okazis balotelektado de unua elektitaro por mandato de 2012 ĝis 2016. La protokolo de la voĉnombrado de tiu balotelektado estas havebla en paĝo : rcm2012gt2-fr.htm. La lanĉo de la balotelektado de tiu 2a elektitaro povos okazi post ĝis unu monato, kaj la voĉnombrado unu monaton pli poste.

3. Modifo de la statuto de la franca asocio " Mondcivitana Registrolibro ". La ŝanĝoj proponitaj al la ĝisnuna statuto estis amplekse diskonigitaj per noto de prezentado. Ĉiuj membroj de Mondcivitana Registrolibro ricevis la proponon de la nova statuto. El la korespondado, kiu sekvis, rezultas, ke kelkaj membroj demandis klarigojn pri la kunteksto, sed neniu pri la enteno.

La prezidanto laŭte legas la modifotajn artikolojn : artikolo 2, alineoj 3 kaj 4 pri la celoj kaj artikolo 8 pri la balotelekto de la responsantoj.

La nova statuto estas unuvoĉe adoptita. Ĝ ;i estos sendita al la Pariza Polic-Prefektejo fare de la elektota prezidanto de tiu franca asocio.

Fermo de la eksterordinara Ĝenerala Asembleo je 14a h 40.

===========================

ORDINARA ĜENERALA ASEMBLEO de la Franca Asocio.

Parta protokolo

Partoprenantoj : al la samaj, kiel ĉi-supre, aldoniĝas la rajtigiloj de Serge Lapisse kaj Hubert Saint-Genez

La agada raporto de la jaroj 2012 kaj 2013 estas voĉe farita fare de la agintoj mem : Laurent Son, Iris Nguyen, Elie Bogne, Daniel Durand, Thierry Botétémé, Roger Winterhalter. Vidu la kompletan protokolon en paĝo cdmfr592.htm.

Pro la senkulpigita malĉeesto de la kasisto, la financa raporto estas prezentita de Daniel Durand, per komparado de la du pasintaj jaroj, linio kontraŭ linio. La membroj de Mondcivitana Registrolibro rajtas ricevi tiun financan sintezon per simpla peto al la Pariza adreso.

Submetitaj per apartaj voĉdonadoj, la agada raporto kaj la financa raporto ricevis unuvoĉajn aprobojn.

========================

FEDERACIA KONSILANTARO

Ĉeestas : Roger Winterhalter, Thierry Botétémé, Daniel Durand, elektitaj membroj de la Federacia Konsilantaro.

Kun la ĉeesto kaj la partopreno de Olivier d'Argenlieu, Landing Niassy, Elie Bogne, Laurent Son, Iris Nguyen, Giada Bianchi, Mala Katowah,

Senkulpiĝis : Claudine Fischer, Alain Noël Njiokem Nkwatchou, Ursula Grattapaglia, Peter Davidse

Raporto de la Federacia Konsilantaro

Agada raporto de la Federacia Konsilantaro estos baldaŭ havebla laŭ pdf-dokumento arkivota en paĝo arkiv-eo.htm

Raporto de la Registrocentroj kaj Korespondantoj

a) Francio : La situacio de la Franca Mondcivitana Registrocentro (PARIS-15a) fariĝas zorgiga. La invitado al tiu kunveno estis farita al ĉiuj responsantoj. Ĝi ricevis neniun eĥon. Letero estos komune redaktita de la ĉeestantaj membroj de la Federacia Konsilantaro por proponi kriz-elirejon.

b) Kamerunio : sub la konduko de sia prezidanto Alain Noël Njiokem Nkwatchou, la Kamerunia Registrocentro plu faras bonegan laboron, ĉar al la centoj da enregistriĝoj aldoniĝas pli ol 10 tutmondiĝoj de novaj " Mondcivitanaj teritorioj " kaj la alĝo de multaj asocioj al la Konsultiĝa Asembleo.

Ekde februaro 2014 la Registrocentro, kontrakte kun la privata radiostaciejo " Radio-Nkongsamba - Eĥo de la montaro " radiofonia elsendado okazas ĉiun semajnon. Tamen financa partopreno estas fakturita al la centro : 20.000 CFA F monate - t.e. 30 eŭroj - dum ĝi ne havas tian monrimedon. Tial la estraro de la Kamerunia Registrocentro sendis al la Federacia Konsilantaro financpeton por daŭrigi tiun elsendadon dum unu jaro.

Post diskutado, la Federacia Konsilantaro opinias, ke tiu speco de elspezoj ne kongruas kun la normala kompetenteco de la Federacia Konsilantaro, sed prefereble de la Mondcivitana Asembleo, kiu devus aranĝi specialan fonduson por tiaj financadoj. Tiu fonduso ne ekzistas ĝis nun kaj tute certe ne ekzistos antaŭ septembro. Tial la Federacia Konsilantaro konsentas pri eksterordinara financado por plenumi sesmonatan elsendadon.

c) Kongio : Urbain Kapoko estas korespondanto de Mondcivitana Registrolibro en Kindu (Maniema provinco en Kongio). Ĉar li vidis malrespektojn al homoj kaj amasbuĉadojn, Urbain Kapoko kaj la asocio, kiun li prezidas " la Amikoj de Desmond Tutu ") (membro de ASKOP) produktis dokumenton el atestoj, kiu estis sendita al MONUSCO (Misio de U.N. por la stabiligo de Kongio) kaj al diversaj aŭtoritatoj. Pro tio Urbain Kapoko ricevis mortminacon fare de la misagintoj aŭ de ties kunkulpuloj. Tiamaniere minacite Urbain preferis sin kaŝi en la ĉefurbon de najbara provinco, esperante trovi tie solvon por sia sekureco. Tiu kazo amplekse pridiskutita inter pluraj membroj de Mondcivitana Registrolibro antaŭ la kunsido, restos sensolva ĝis Urbain forlasos tiun urbon kaj ĝis li povos komuniki la ricevitajn minacmesaĝojn.

Ĉar la tempo planita por tiu kunveno estas finita, la kunsido de la Federacia Konsilantaro estas fermita

Fermo je 19 h

Senkulpiĝis :: René Wadlow, Keith Sutter, Chris Hamer, Charlotte Coleman-Sheasby, Dorothea Sheasby, Peter Davidse, Claudine Fischer, Jean Verstraeten, Leo Rebello

Sendis mesaĝon : René Wadlow

Aliaj protokoloj kaj raportoj

 

Pri la retejo