|
||||||||
Aprilo de 2012 |
||||||||
En tiu 21a jarcento, pli ol unu miliardo da homoj suferas malsaton. Ĉiun kvaran sekundon unu homo mortas pro konsekvencoj de misnutrado, plej ofte infano malpli ol 5jara. 25 % de la monda homaro konsumas 85 % de la disponeblaj riĉaĵoj kaj ĉiun jaron estas uzataj riĉofontoj je 30 % superaj al tio, kion la planedo povas regeneri. Duono de la loĝantaroj de nia mondo estas agrikulturistoj el kiuj tri kvaronoj ankoraŭ nur mane laboras. Certigi al tiuj kamparanoj la kondiĉojn necesajn por ke ili povu perlabori estas unu el la plej gravaj defioj de daŭrebla evoluigo, por ke perforto ne estu la ununura alternativo de milionoj da malriĉuloj, malsatantaj, senposedigitaj, servutodevaj kaj migrantaj al la ladkvartaloj ĉe la urbegoj. Terspacoj, akvo, semoj, arbaroj, ercoj - komunaj havaĵoj de la tuthomaro - estas akaparitaj de investistoj kun la konsento de la ŝtatoj aŭ pro ties nepoveco. Ĉie sur la planedo ercaj aŭ arbaraj ekspluatadoj, grandaj baraĵoj, turistaj distriktoj, ege intensivaj GMO unukulturoj por eksportado aŭ produktado de bio-brulaĵoj anstantaŭas la vivtenajn kulturojn. Tiu akaparado de la terspacoj pliampleksiĝas. Paralele, la abundega provizado de la sudlandaj merkatoj per forte subvenciataj nutrovaroj produktitaj en la riĉaj landoj per enormaj mekanikaj rimedoj estigas mallojalan konkurencon, kiu ruinigas la lokajn kamparanarojn. Marŝado por la justico, la rajto je nutrado, terspaco, akvo, semoj kaj arbaroj Organizita en Hindio de oktobro 2011 ĝis oktobro 2012 de la movado Ekta Parishad, la neperforta marŝado por la justico Jan Satyagraha estos forta kaj simbola agado. Ĝi kunigos en ĝia lasta stadio en oktobro 2012 100 000 malriĉulojn, senbienajn tribajn kaj pariajn kamparanojn, kiuj marŝos dum tridek tagoj por advokati siajn rajtojn je vivnecesaj rimedoj kaj je vivo en digno. Tiu marŝado estas historia oportuno por reliefigi la fundamentajn temojn pri sociala kaj ekonomia justico : divido de la riĉaĵoj, aliro al la naturaj riĉofontoj, prinutra suvereneco, ŝuldoj de la malriĉaj landoj, statuso de la plej senhavaj en niaj socioj, rolo de la virinoj, sed ankaŭ civitana demokratio, elekto de vivmaniero kaj daŭrebla evoluigo justa por ĉiuj. Ne temas pri helpo al la mizerecaj loĝantaroj, sed agnoski iliajn rajtojn je vivnecesaj riĉofontoj, ebligi ilian laboradon kaj favorigi ilian iniciatemon. Ni tutmondigu la solidarecon Ni invitas la civitanojn kaj civilsociajn organizaĵojn subteni tiun marŝadon per ĉiuj eblaj manieroj, kaj depostuli per decidema kaj paca maniero ĉe la internaciaj instancoj (UN, ONA, MOK, EU, OEKE, G20, Monda Banko, ktp), la rajton de la lokaj loĝantaroj je aliro al la naturaj riĉofontoj (terspaco, akvo, semoj, arbaroj, ktp), kio implicas la respekton de la ekzistantaj leĝaroj kaj ties plifortigon per reguligaj kaj kontrolaj mekanismoj. Paralele, en internacia juro, la rajto je la prinutra suvereneco devas esti agnoskita kiel supera al la rajtoj pri komerco kaj investado. Sur ĉiuj kontinentoj, gravas tutmondigi la solidarecon. En 2012, ni alvokas la civitanojn organizi samtempajn kaj kunordigajn neperfortajn agadojn (marŝadoj, sidadoj, homaj ĉenoj, silentaj momentoj, koncertoj, ktp.) en ligo kun la hinda marŝado por la justico, pli aparte inter la 2an de oktobro (internacia tago pri ne-perforto) kaj la 17an de oktobro (internacia tago de lukto kontraŭ la mizero.).
Tiu teksto proponita de la movado Ekta Parishad estis voĉdone aprobita de :
referencoj :
mallongigoj :
|
||||||||
|