La kiosko de la Mondcivitanoj

Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

La Asembleo - Agendo - Membroj - Projektoj - Gazeto
Seminarioj de Tutmondismaj Studoj

ASKOP proponas du nivelojn de klerigo al tutmondismo :

Ĉiu organizaĵo membro de ASKOP rajtas proponi kaj konduki Seminarion de Tutmondismaj Studoj.

3 stadioj en la procezo :

1. Praktikaj kondiĉoj de organizado ;
2. Pedagogia medio kaj la ekspluato de la evento ;
3. Enteno de la studoj.

1. PRAKTIKAJ KONDIĈOJ DE ORGANIZADO

Tiu stadio necesigas la ekziston de organizaĵo kun regula situacio rilate al la leĝaro de la lando, kie la seminario okazos.

La praktikaj kondiĉoj de organizado estas tiuj difinitaj en la Kondiĉaro de organizado de la ASKOP-aj eventoj. La propono devas esti ricevinta la konsenton de la Transnacia Gvida Komitato de ASKOP almenaŭ tri monatojn antaŭ la planita dato por la seminario. Pro tiu konsento, ASKOP sin devontigas diskonigi la informadon pri la projektita seminario ĉe ĉiuj ASKOP-aj organizaĵoj, kaj en siaj propraj informretoj, ankaŭ dissendi la raporton al la membraj organizaĵoj kaj al la Kongreso de la Popoloj kaj kiel eble certigi la partoprenon de ASKOP-a delegito.

  • Loko : ie ajn en la mondo ;
  • Partoprenantaro : inter 15 ĝis 50 homoj
  • Daŭro : de 2 tagoj ĝis unu semajno
  • Momento : en ĉiuj periodoj de la jaro, kondiĉe ke la aferoj estu aranĝitaj almenaŭ tri monatojn antaŭ la planita dato.
  • Invitado : lanĉita de la organizanto al landa nivelo, kaj de ASCOP al internacia nivelo.
  • Enteno : Ĉiuj eblaj temoj rilataj al tutmondismo, konsiderante la lokan mendon kaj la lokajn spertulojn.

La spertuloj kaj animantoj estas planitaj de la organizanto je loka nivelo kaj de ASKOP por la eksterlanda kontribuo.

Financado

Ju pli malaltaj estos la preparaj kostoj de la seminario, despli grava estus la partoprenado. Nu, eĉ striktaj tiuj seminarioj havas kostojn : organizado, komunikado, eventuala transporto kaj gastigado de la animantoj kaj intervenantoj, ktp.

Do la organizanto havas la taskon eltrovi unu aŭ plurajn organizojn kapablajn helpi ĝin materiale aŭ finance.

2. PEDAGOGIA MEDIO KAJ EKSPLUATADO DE LA EVENTO

Tiu stadio necesigas la ekziston de pedagogia teamo aŭ de organiza komitato.

Kultura enradikeco

Ne temos pri importado de la koncepto de mondcivitaneco tia, kia ĝi estas komprenita en iu aŭ tiu mondoparto, sed ja konstati enradikecon de tiu civitaneco en la loka tradicio. " Mi estas civitano de la mondo, ĉar parto de la tradicio pretigis min al tiu spiritostato ". Iagrade ĝi estas veto, kiu efektiviĝos laŭ la cirkonstancoj kaj la kvalito de la homoj koncernataj. Oni povas imagi ian bibliotekon de la universalista penso de ĉiu kulturo. Oni povas inviti la organizanton de seminario al antaŭa laboro en tiu senco. Kompreneble la priaj kontribuoj estos ankoraŭ fareblaj post la seminario.

KONDIĈOJ DE ORGANIZADO

Antaŭ la seminario

Pretigi :

  • memorigilon de animado, kiu inkluzivu ankaŭ la medion de la kleriĝo.
  • inversan kalendaron rememorigantan ĉiujn operaciojn farendajn laŭdate, ekzemple : kontrolo, ke almenaŭ dek kvin homoj estas interesataj ; eltrovo de financado, eltrovo de ĉambro, de gastejo kaj de manĝoj. Instalo de specifa sekretariejo kaj kontolibro. Eltrovo de animantoj, de spertuloj, de elstaruloj. Organizado de la transportoj. Regula informado (semajna) al ASKOP pri la progreso de la projekto. Dissendado de la invitiloj je landa nivelo. Sendado de gazetdosieroj al la loka amasmedioj. Kontrolo de la ĉambro kaj de la materialo (tabulo, skribiloj, papero, trinkaĵoj…) Akceptado. Ktp.

Por ĉiu instruparto, necesos provizi :

  • dokumenton prezentantajn la seminarion : ties celo, enteno, elvolvo, kaj esperataj rezultatoj.
  • programon de animado, kiu inkluzivu la mesaĝojn transdonendajn, sed ankaŭ intensan partoprenon de la staĝantoj kaj la celatajn rezultatojn.
  • subtenilojn de animado, kiu povos esti fotokopiitaj libretoj aŭ informadikaj dosieroj, sed ankaŭ prezentaĵoj sur papertabulo, aŭ projekcieblaj dokumentoj, ktp. laŭ la rimedoj.
  • la eventualajn dokumentojn por la staĝantoj, originalajn aŭ reproduktotajn de la organizanto.

Dum la seminario

La animado

Preferindas, ke la ĉefa animado de seminario estu farita de ununura homo, responsanto pri la mesaĝo, pri la atingendaj rezultatoj kaj pri la uzata metodo.

Tiu animanto povas esti unu el la membroj de la organiza komitato aŭ esti provizita de ASKOP ;

Preferindas, ke tiu ĉefa animanto estu helpata de iu, kiu jam iom konas la temon kaj loĝas en la regiono. La animado tiel estas pli vigla kaj la aktiva partoprenado de la staĝantoj pli bone certigata kaj pli bone konsiderata.

La interveno de responsanto de tutmondista organizaĵo, je malfermo kaj je fermo aŭ pri difinita temo de la seminario estas rekomendebla.

Fine la veno de fama homo jam konata de la gazetaro aŭ de loka famulo, kapabla alporti sian kontribuon en la kadro de la seminario kaj tamen ne ĝenante la instruadon, kompreneble estas pluso.

Post la seminario

La pluzorgado de la animado.

Estus bedaŭrinde, ke tia investo estus entute aŭ parte perdita.

Necesas, ke la ĉefa animanto faru raporton pri la elvolvado de la seminario, pri ties etoso, pri la grado de partoprenado kaj de kontentiĝo de la staĝantoj kaj pri la instruaj konkludon, kiuj ŝajnas al li interesaj.

Laŭ la propraj celoj de ĉiu seminario, antaŭ la fermiĝo ĉiu partoprenanto sin esprimu pri la maniero per kiu li deziras ellabori ĝian entenon.

Tial necesus antaŭvidi, ke en difinita tempo la staĝinto faru raporton pri sia agado al la animanto aŭ al ASKOP. Tio donus pli da graveco al la formado kaj plifortigus la ligojn de la organizaĵo.

La analizo de la seminariaj raportoj ebligos kontroli la trafecon de tiuj lastaj rilate kun la celoj, evoluigi ilin, krei novajn aŭ nuligi kelkajn.

DISFAMIGO

Krom la klerigo de la staĝantoj tiu seminarioj povas esti la okazo de komunikaĵoj al la lokaj amasmedioj, por ke ili reeĥu ilin kaj pri mondcivitaneco kaj pri la kleriga programo mem.

Krom por la unua seminario, ASKOP povos helpi la organizanton provizante ĝin per gazetdosiero.

La partopreno de lokaj gazete famaj homoj, taŭgaj kun la bildo de ASKOP prezentas grandan intereson kaj por la staĝantoj kaj por diskonigi la seminariojn.

La kvalito de la organizoj, kiuj finance apogas la seminarion, povas helpi al ties mediatigo same kiel tiu mediatigo povas esti pluso por la patronoj.

ASKOP estu antaŭe informita pri la elekto de la famuloj kaj de la patronoj.

La protokolo pri la seminario devos enteni la lokan efikon de la seminario.

3. LA ENTENO DE LA SEMINARIO

Neniam tiom multe temis pri tutmondiĝo. Neniam estis tiel evidente, ke la grandaj ekonomiaj, financaj, socialaj, politikaj, sanaj, kulturaj, etikaj, sekurecaj, mediaj ... problemoj, kiuj akre staras, havas sian devenon en la tutmonda interdependeco.

Kaj tiu tutmonda karaktero naskas senton de nepovo, de vundebleco kaj de malespero.

Pro diversaj kialoj, kiun oni devos konsideri, la tamen racia solvo de tutmonda regeco ankoraŭ trudiĝas nek kurtatempe, nek mezatempe, eĉ nek longatempe, spite al ĝia elvokado far pli kaj pli da ĉiuspecaj organizoj kaj homoj.

Nu tute kompreneble ni estas konvinkitaj, ke la taŭga respondo pasas tra mondcivitaneco, kaj ke necesas diskonigi ĝin.

En tiu kunteksto kaj favora kaj obstrukcata, por fariĝi aŭdebla la respondo de la mondcivitanoj devas esti esprimita en sia tuta riĉeco, donanta mirindan idealon, sed ankaŭ realista kaj saĝa ; montri la celon, indiki la vojojn ne kaŝante la obstaklojn.

Jen kion oni devus transdoni en tiu klerigado :

- entuziasmiga idealo : voli harmonie kunvivi ĉiuj kune sur tiu tero, respektante la medion ;

- tre konkreta ektraktado : la demonstrado pri la neceseco kaj pri la realismo de tia celo, kun la vojoj por atingi ĝin, ekster ĉia partia ideologio ;

- praktikaj agadoj tuj ellaboreblaj, interalie por ekinformi la publikan opinion, kaj daŭrigotaj.

Necesos enradikigi tiun projekton en la komenca impulso de la fondintoj, fiksi ĝin en nia tutmondiĝinta nuna realeco, tamen malfermante ĝin al la neprognozeblecoj de estonteco.

La ĝeneralaj aŭ fakaj instrupartoj devas disdoni tiun mesaĝon, sed ankaŭ lasi larĝan spacon al esprimo kaj al maturiĝo de la partoprenantoj, por ke ili alproprigu al si la entenon kaj ekdeziru diskonigi ĝin ĉirkaŭ si.

... tamen zorgante, ke ĝi restu senŝanĝa.

Ĉiu organizanto de seminario restas mastro de la enteno, kiun ĝi deziras doni al la seminario.

Krom la grandaj nunaj mondaj problemoj kaj la lokaj specifecoj, jen nur indika listo de temoj, kiuj povas fariĝi programeroj de Seminario de Tutmondismaj Studoj.

  • Historio de tutmondismo en la 20a jarcento
  • Epopeo Garry Davis
  • Kongreso de Ĝenovo 1950-1951
  • UN kaj internaciaj institucioj
  • Dua ĉambro ĉe UN
  • La tutmondistaj organizaĵoj
  • La samcelaj movadoj (pacismo, triamondismo, socialaj forumoj)
  • Kongreso de la Popoloj kaj asociitaj institucioj
  • Tutmonda civitismo
  • Monda ŝtato : la projektoj de monda konstitucio
  • La apero de monda juro
  • Monda solidareco
  • Difinoj
  • Principa deklaro - Ĵurnalismo - amasmedioj
  • Neŭtraleco
  • Identeco
  • La homa faktoro en la demokratio
  • Aktivismo por monda demokratio
  • Kontraŭstaroj al tutmondismo
  • La regaj modoj.

Klerigo de spertuloj

La aktivaj tutmondistoj, kiuj estos partoprenintaj en pluraj seminarioj povos mem esti integritaj en la teamon de la spertuloj, rajtigitaj por transdoni la tutmondisman instruadon.

Partopreni en ASKOP

Esperanto

Français

English

Español

Pri la ttt-ejo