plan de cette partie du site - autres langues - sommaire

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro
Kiuj ? Kiel ? - Agendo - Partopreno - Reglamento - La membroj - Arkivejo -
KONDIĈARO POR LA ORGANIZADO DE EVENTOJ DE ASKOP
Pro la Reglamento de ASKOP, ĉapitroj 6.1. kaj 6.3. civitanaj iniciatioj povas esti faritaj de la partoprenantoj, sub la kondiĉo ricevi la aprobon de la Transnacia Gvidkomitato.

La celo de nuna Kondiĉaro de la eventoj de AKSOP estas la difino de la kondiĉoj de elektebleco kaj de plenumado de la projektoj entenantaj civilan aŭ financan respondecon de la organizanto. Laŭ la akirotaj spertoj, la Transnacia Gvidkomitato evoluigos la nunan Kondiĉaron kaj ties aneksojn.

 

Parto A

DEVIGAJ ELEMENTOJ

1. La projektita evento devas havi kiel celon, civitanan kaj fratecan renkonton en perspektivo de kontribuado al tutmonda demokratio. Ĝi devas okazi laŭ la dinamismo estigita de la Mulhuza Ĉarto.

2. La iniciato povas esti individua. Tamen la organizanto devas esti grupo da homoj aranĝita kiel asocio aŭ simila societo. Ĝi konsistas minimume el Prezidanto, el Ĝenerala Sekretario, el Kasisto kaj el membroj. La organizanto povas esti organizaĵo jam membro de ASKOP aŭ organizaĵo konsistigita tiucele. Tiu organizaĵo devas disponi pri statuto konforma al la leĝaro valida en la lando de la sidejo, kaj enhavanta kompetentecon rilate al la tuta projekto.

3. La organizanto plenumas la plenan respondecon de la evento ekde koncepto, kalendaro, programo, invitado, leĝaj deklaroj, rezervado de ĉambroj, sekureco de la partoprenantoj, civila respondeco, aranĝo de la agadoj, dungaj taskoj, buĝeto, akcepto, gastigado kaj ĉiuj loĝistikaj aferoj, ĝis kontaktoj kun la gazetaro kaj produktado de la protokoloj.

La projekta buĝeto devas esti prava, prudenta kaj ekvilibra. Ĝi devas ricevi aprobon de la Kontrevizoro membro de la Transnacia Gvidkomitato.

4. Almenaŭ tri monatojn antaŭ la projekta dato, kompleta dosiero estu sendita en du ekzempleroj :

  • unu al la Ĉefkunordiganto de ASKOP ;
  • alia al la Kontrevizoro.

Tiu dosiero devas plej detaligi kiel eble ĉiujn erojn elnomitajn en la alineo 3.

La Kunordiganto kaj la Kontrevizoro devas atesti la recevon de la dosiero. Tiam ili disponas je 15 tagoj por konigi sian taksadon : favora taksado aŭ peto de kompletigaj informoj aŭ peto de rearanĝado. Tiam la interŝanĝoj okazas per la plej rapidaj komunikrimedoj : faksilo aŭ elektronika poŝto.

5. Pli resuma dosiero povos esti sendita laŭ simpla peto kaj je la kostoj de la petinto al ĉiu ASKOP-a organizaĵo.

6. La organizanto devas certigi la transnacian diskonigadon de sia iniciato. La Transnacia Gvidkomitato alportas siajn konsilojn el la instruoj de la antaŭaj aranĝoj.

 

Parto B

FAKULTATIVAJ ELEMENTOJ

1. Se la organizanto estas asocio starigita nur por kovri la eventon, la enventuale pozitiva rezulto de la kontoj, post pagado de ĉiuj fakturoj, povos esti metita je la dispono de ASKOP por partopreni en la financado de alia evento de ASKOP.

 

Parto C

BUĜETA GVIDILO

Elspezoj

  • Provizaĵoj (papero, skribiloj, )
  • Flagrubando kaj aliaj presaĵoj sur tekstaĵoj
  • Fotokopioj, preskostoj
  • Afrankoj
  • Telekomunikadoj
  • Akcepto de la ĵurnalistoj, trinkaĵoj
  • Gastigado
  • Manĝoj
  • Kunvenĉambroj
  • Lupreno de aparatoj, filmoj
  • Aliaj animadaj kostoj
    • honorarioj pagitaj al la intervenantoj
    • salajroj kaj dungaj kostoj
  • Transportoj
  • Impostoj, aŭtorrajtoj,
  • Antaŭaj klopodoj kaj diversaĵoj
  • Repagoj al la nevenintoj.

     Enspezoj

  • Aliĝkostoj
  • Pagoj por manĝoj
  • Pagoj por gastigado
  • Subvencioj :
    • el institucioj (urbo, regiono, ŝtato)
    • el ASKOP
  • Aliaj donacoj (el aliaj asocioj, entreprenoj, firmaoj ...)

 

Partopreni en ASKOP

Esperanto

Français

English

Español

Pri la retejo