La mondcivitana kiosko

Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

La Asembleo - Agendo - Partopreno - Reglamento - La membroj - La Projektoj - La Gazeto -
REGLAMENTO

1. FONDITAĴO DE LA KONGRESO DE LA POPOLOJ.

Dum sia plena kunsido okazinta en Parizo la 25an, 26an kaj 27an de oktobro 2003, la KONGRESO DE LA POPOLOJ decidis pri la kreado de Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj (ASKOP) por konsistigi formon de partoprena demokratio.

La nuna Reglamento celas difini la minimumajn regulojn de funkciado laŭ transnacia vidpunkto. Ellaborita de la Konsulta Asembleo mem, la Reglamento estos enregistrita de la Jura Registroservo de la Kongreso de la Popoloj. Same okazos pro ĉiuj venontaj ŝanĝoj.

 2. FONDA PRINCIPO

La estonteco de la mondo koncernas ĉiun.

Milionoj da izolitaj homoj, miloj da asocioj provas aŭdigi sian voĉon, krias la angoron de la mondo, ellaboras proponojn, kiujn ili penas efektivigi. Sed iliaj provoj restas nesufiĉaj, malfortaj kaj ofte nedaŭraj.

Al tiuj kritikaj kaj proponaj fortoj mankas la forto de la leĝo. Mankas monda leĝo, demokratie bazita, kapabla agadi por la antaŭgardo de la planedo, por la pluvivo de la homaro, por la defendo de ĉies rajtoj.

La Kongreso de la Popoloj, institucio naskita de la volo de pli ol 100.000 voĉdonantoj el 120 landoj, nun proponas al individuoj kaj organizaĵoj, kiuj tion deziras, dialogan kaj proponan spacon : la Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj.

Multnombraj organizaĵoj implice aŭ malimplice konsentas kun tiu vidpunkto kaj samopinias, ke tiu monda demokratio povos entrudiĝi nur per la unuiĝo de iliaj fortoj. Tial oportune aperas kunvenigi la organizaĵojn kaj ĉiujn, kiuj opinias ebla alian mondon en multajn asembleojn, por ke ĉiuj renkontiĝu, intersanĝu siajn spertojn kaj siajn dezirojn kaj ke ili submetu ilin al la reprezentaj organoj, por ke je la nivelo, kie situas la problemo, la elektitoj difinu la juron : la homaj rajtoj, la homaraj rajtoj, la rajtoj de la venontaj generacioj, kaj sendube ankaŭ la devoj, kiuj rezultas el tiuj rajtoj.

3. CELOJ

  • Fari inventariojn ;
  • Ebligi laŭ tutmondista vidpunkto la civitanan esprimon pri la problemoj, kiuj koncernas la estontecon de la planedo kaj de la homaro ;
  • Fronte al la instancoj politikaj kaj de monda regado, ellabori proponojn de deklaracioj, de sindeklaroj, de decidoj.

 4. ALIĜADO

4.1. Organizaĵoj :

Kiu povas partopreni en la Konsultiĝa Asembleo ?

  • La organizaĵoj devenaj de la mondcivitaneco : Registrocentroj, esplorkomisionoj, fakaj organizaĵoj ...
  • La organizaĵoj aprobitaj de la Kongreso de la Popoloj ;
  • La organizaĵoj, kiuj partoprenis en la balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj ;
  • La tutmondiĝintaj komunumoj ;
  • La organizaĵoj, kiuj subskribis tutmondiĝan ĉarton ;
  • La organizaĵoj, kiuj subskribis la platformon.

4.2. Individuoj :

La registritaj Mondcivitanoj kaj la homoj rajtigitaj partopreni en konstanta forumo, kiu estos aranĝita en Interreto.

Ĉiu aliĝo estas submetita al la aprobado de la Gvida komitato.

5. ADMINISTRADO

La Konsultiĝa Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj estas administrata de Administra Konsilantaro konsistanta el Estraro kaj el Transnacia Gvidkomitato.

5.1. Estraro

Estraro estas taskita pri la interna vivo kaj pri la financoj de la transnacia nivelo de ASKOP, pri la eksteraj rilatoj, la rilatoj kun la Kongreso de la Popoloj, kaj pri la necesaj pluzorgoj.

Le Estraro konsistas el :

  • Ĝenerala Sekretario, kiun povas helpi unu aŭ pluraj Adjunktaj Sekretarioj
  • Kasisto
  • unu aŭ pluraj ordinaraj membroj reprezentantaj la membrajn organizaĵojn aŭ la Transnacian Gvidkomitaton

La Ĝenerala Sekretario kunvokas la kunvenojn de la Estraro.

5.2. TRANSNACIA GVIDKOMITATO

La Transnacia Gvidkomitato estas pli precize taskita reguligi, harmoniigi kaj kontroli la diversajn regionajn aŭ temajn iniciatojn ;

Ĝin konsistigas :

  • Ĉefkunordiganto ;
  • unu aŭ pluraj adjunktaj kunordigantoj, laŭ fakoj aŭ lingvoj ;
  • unu aŭ pluraj kontrevizoroj ;
  • unu reprezentanto de la Estraro ;
  • unu aŭ pluraj ordinaraj membroj reprezentantaj la membrajn organizaĵojn.

La Ĉefkunordiganto kunvokas la kunvenoj de la Transnacia Gvidkomitato.

5.3. La kunvenoj de la Estraro kaj de la Transnacia Gvidkomitato povas esti korpaj aŭ telematikaj.

5.4. La agadoj de la Estraro kaj de la Transnacia Gvidkomitato devas respekti la ĉi-supre formulitan fondan principon.

5.5. La mandato de ĉies daŭras ĝenerale tri jarojn renovigeblajn.

5.6. La elektoj devas okazi laŭ demokratio, sub la rekta aŭ nerekta kontrolo de la Kongreso de la Popoloj. La difino de la posteno, la kandidatiĝaj kondiĉoj kaj la elekta maniero estos antaŭe difinitaj de la Administra konsilantaro kaj la Prezidanto de la Kongreso de la Popoloj.

 6. AGADOJ

6.1. ASKOP estas malfermita al ĉiuj civitanaj iniciatoj kun asocia aŭ individua aspekto. Ne povas esti farita la kompleta listo en la nuna Reglamento.

6.2. La iniciatanto de iu ajn agadpropono devas starigi organizan komitaton strukture sendependa de la Estraro kaj de la Transnacia Gvidkomitato, sed tamen en necesa rilato kun ĉi lasta.

6.3. Ĉiu propono de iniciato devas ricevi la aprobon de la Transnacia Gvidkomitato.

6.4. La Transnacia Gvidkomitato havas konstantan rajton de kontrolo pri la bona regado de la iniciatoj aprobitaj de ASKOP. La kontrevizoroj devas periode disponi pri ĉiuj kontoj.

 7. FINANCA ORGANIZADO

7.1. Je la transnacia nivelo :

a) Organizaĵoj :

La membreco en ASKOP estas ligita al la pago de jara kotizo, kies teoria optimuma sumo estos fiksita de la Estraro. La pago de la kotizo estas devigo ; tamen ties sumo devas esti nuancita tiamaniere, ke ĝi ne okazigu financan ĝenon por la partoprenanta organizaĵo.

b) Individuoj :

La mondcivitanoj kaj la homoj rajtigitaj partopreni en la forumo ne estas devigitaj kotizi.

Tiuj kotizoj celas la financadon de la laboroj realigitaj de la Estraro kaj de la Transnacia Gvidkomitato.

7.2. Je la loka aŭ regiona nivelo :

La regionaj aŭ fakaj iniciatoj de ASKOP okazu sur la plena financa respondeco de la Organiza komitato.

Inter-iniciata kaso povos esti kreita.

8. LABORLINGVOJ / REKOMENDOJ

8.1.- La laborlingvoj estas normale tiuj, kiuj estas la plej proksimaj de la interparolantoj. Je la skalo de la kompleksaj multlingvaj interŝanĝoj estas dezirinde, tendenci al la uzado de Esperanto, kiu estas la oficiala lingvo de la Konsultiĝa Asembleo.

8.2. Dokumentoj

La oficialaj dokumentoj (Reglamento, bultenoj, broŝuroj, deklaracioj, transnaciaj invitiloj, protokoloj... ) devas ankaŭ eldoniĝi en Esperanto. La korespondado kaj la kontribuado en la forumo povas okazi en ĉiuj lingvoj ; la tradukado en Esperanton, kvankam rekomendita, ne estas deviga.

9. KONTROLOJ KAJ APELACIOJ

9.1. Ĉiu membro de ASKOP havas kontrolrajton sur ĉiuj agadoj de ASKOP. La kontroloj povas plenumiĝi rekte aŭ laŭ mandato :

  • sur la loko de la kontrolenda afero ;
  • per korespondado ;
  • per la ĉeesto dum konsilio.

9.2. La plenumado de tiuj rajtoj kaj devoj de kontrolo neniel okazigu atencon kontraŭ la privata vivo de homoj, ekonomiajn, moralajn aŭ psikologiajn trudinfluojn, timigojn aŭ perfortajn agojn. La kontrolplenumo estas ligita al devo de ĝentileco, de digneco kaj de mutuala respekto.

9.3. Se oni malpermesus al ASKOP-ano ties kontrolrajton, ĉi tiu povus apelacii sinsekve :

  • al la aliaj elektitoj de la Estraro kaj de la Transnacia Gvidkomitato ;
  • al la Kongreso de la Popoloj.

9.4. Ĉiu homo koncernita de surloka kontrolo devas esti informita plurajn tagojn antaŭe.

9.5. Ĉiu konsilio, ĉiu kunveno estas malfermita al ĉiu ASKOP-ano, kiu deziras ĉeesti, tamen respektante la limojn eventuale metitajn de la naciaj leĝoj de la kunvenejo.

 9.6. Okaze de grava malrespekto de la bonkondutaj reguloj, krom la disciplinaj decidoj eblaj ĝis la eksigo de la koncernata homo aŭ membro, laŭ iniciato de la Estraro aŭ de homo speciale komisiita de ĝi, apelacio povas esti farita antaŭ la justica instanco kompetenta sur la loko, kie estis konstatita tiu malrespekto.

10. PROVIZORA NORMO

Por ĉio, kio ne estas antaŭvidita en tiu Reglamento ASKOP referencas al Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj al la civila kodo kaj leĝaro de la lando, kie la Asembleo kunvenas.

Parizo la 18an de aprilo 2004.

Partopreni en ASKOP

 

Pri la ttt-ejo