Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

La Asembleo - Agendo - La membroj - La projektoj - La gazeto
A.U.I.

Internacia Urĝa Agado

fako

Urĝeca helpo okaze de natura katastrofo

Identeco

Celoj

  • Preventado de la naturaj katastrofoj
  • Urĝaj intervenoj Intervention d' urgence
  • Rekonstruado kaj rearanĝado

Responsuloj

Christian Herbette, Hubert Baehrel

Adreso

Les Terrasses de Montcalm
1401, rue de la Fontcouverte
34070 MONTPELLIER (Francio)
 

TEL

04 67 27 06 09
Fax : 04 88 04 92 25

retadreso

info@aui-ong.org

Mallonga prezentado

retejo

http://www.aui-ong.org/

fondita en marto 1977
150 membroj

Bulteno

La Déferlante (v. la oficialan TTTejon)

ĝisdatigo : 11/06/2014

Fondita en marto 1977, Internacia Urĝa Agado estas neregistara organizaĵo (konsistanta nur el klerigitaj volontuloj aŭ profesiuloj fakiĝintaj pri naturaj katastrofoj), kiu intervenas laŭ tri ĉefaj aksoj :
  • la prevento de la naturaj katastrofoj por malpliigi la riskojn kaj vundeblecojn de la koncernata loĝantaro (kontraŭsismaj kaj kontraŭciklonaj konstruaĵoj el lokaj materialoj, Klerigadoj de la lernejaj infanoj pri la "tujaj savgestoj",) sed ankaŭ serĉante plifortigi la organizajn kaj sukurajn kapablacojn de la lokaj agentoj, interalie la asocioj en regulaj kontaktoj kun la loĝantaro.
  • la urĝeca interveno en ĉiuj ajn landoj por respondi al specifaj bezonoj pri sukurado kaj helpado, rektaj konsekvencoj de tertremo, de ciklono, de inundo aŭ de terŝoviĝo. (traserĉo de superŝutitaj viktimoj, utiligado de tiaj specifaj materialoj kaj iloj, kiaj vibroskopo, orbifono, .. . retrovo de personaj aferoj en la ruinoj, pumpado kaj purigado de la domoj, aŭskultado kaj psikologia helpo al la viktimoj, ludoj kun la infanoj por ke ili retrovu la rideton kaj la senzorgecon propran al infaneco .. .).
  • la rekonstruado kaj la rearanĝo, vulgarigante la informadon kaj la realigaĵojn de la kontraŭciklonaj kaj kontraŭsismaj konstruaĵoj en kampara medio, kompletigita, sub kondiĉo de ricevo de financaj rimedoj (donacoj el unuopoloj aŭ mecenateco al la asocio IUA/AUI per klerigado pri konstruteknikoj adaptitaj al la loĝejoj en riskohavaj lokoj, per surloke disponeblaj homaj rimedoj (klerigado de lokaj masonistoj) kaj lokaj materioj (tero, bambuo, ŝtono, .. .).

Tiu asocio, kun sidejo en Montpeliero, konsistas el reto de pli ol 150 regulaj membroj kaj 115 volontuloj pretaj por ekiri, ĉeestintaj sesiojn de teknika klerigado ebligintajn ilin akiri kompetentecojn pri savado, malobstrukcado, sukurismo, regado de loka evoluprojekto aŭ rekonstruado, preventaj agadoj .. .

 Kontaktoj

Se vi deziras subteni la agadojn de Internacia Urĝa Agado, fariĝi aktiva membroj aŭ ĉeesti niajn klerigojn, bonvolu kontakti nin aŭ sendi viajn donacojn je :

IUA estas asocio aprobita de la Kongreso de la Popoloj

Pri la retejo