|
||||||||
Mondcivitana retkunsido, vendrede la 25an de februaro 2022 Tiu dokumento en printebla formato Partoprenantoj : Alphonse Waseka, Emmanuel Desbrières, François Lo Jacomo, Nathalie Kesler, Muriel Hirsh, Paulette Chiarisoli, Ursula Grattapaglia, André Weiss, Arlette Frangeul, Didier Loison, Renato Corsetti, Dominique Simeone, Jean-Bosco Malanda, Joël Muhire, Erikson Börje, Peter Zilvar, Roy McCoy, Roberto Sartoro, Daniel Durand ... kaj pluraj aliaj, kiuj ne prezentis sin. Iniciato kaj malfermo Tiu unua retkunsido inter esperantistaj mondcivitanoj okazis laŭ iniciato de Jean Bosco Malanda kaj Alphonse Waseka el Democrata Respubliko Kongio. Daniel Durand plenumis la invitojn al ĉirkaŭ 240 esperantistaj mondcivitanoj. 36 interesiĝis kaj ĉirkaŭ dudek efektive partoprenis. Kelkaj el la partoprenantoj unuafoje kunsidis interrete kaj pro tio ne kutimis al la ŝalto/malŝalto de la mikrofono. Rezultis el tio kelkaj sonaj interferoj, kiuj foje ĝenis la aŭdon. Venontfoje, la "komencantoj " jam estos pli spertaj. Por inviti al tiu retkunsido, Jean Bosco kaj Alphonse kune verkis enkondukan tekston, kiu estis dissendita al la interesiĝantoj. Post memprezento de ĉiu partoprenanto, Alphonse ekparolis kaj tuj petis silentan momenton pense al la suferantoj de la milito en Ukrainio. Sinteza resumo de la interŝanĝoj (dum kaj post la retkunsido) Ĉiuj Civitanoj de la Mondo konsentas ke la problemoj de la mondo estu solvitaj je la nivelo, kie ili situas. Do la mondaj problemoj devas ricevi solvojn el tutmonda aŭtoritato. Kompreneble simplaj civitanoj ne povas efike agadi kontraŭ la mondaj problemoj. Unuope la civitanoj estas senfortaj. Multope ili havas forton. Plej unue oni devas agadi surloke. La loka agado povas allogi multajn homojn en la saman kunagadon. Kiam agado aŭ depostulo estas subtenata de granda nombro da homoj, tiam la politikistoj povas atenti pri la petoj kaj transdoni la aferon al la koncernataj aŭtoritatuloj. La esperantistaj mondcivitanoj havas plian rolon, ĉar ili estas tre facile en taŭgaj kontaktoj kun alilingvuloj de ĉiuj landoj. Du ekzemploj estas alportitaj en la interŝanĝo :
Tamen la mondcivitaneco estas malmulte konata. En 2018, oni solenis la 70jariĝon de la mondcivitaneco per grandaj manifestacioj, kiuj okazis en Parizo, en diversaj lokoj, el kiuj UNESKO. Entute ĉirkaŭ 600 homoj partoprenis. La prelegoj faritaj dum la solenado estas kompilitaj en du libroj, sume el 1000 paĝoj. Poste UNESKO mem organizis internaciajn kunvenojn pri mondcivitaneco, sed ignoris la Civitanojn de la Mondo !! Tamen du Mondcivitanoj regule partoprenas en la konstanta komisiono pri edukado al la mondcivitaneco. Multaj organizaĵoj nomiĝas "civitanoj de la mondo" laŭ la diversaj lingvoj. Ne ĉiuj havas similajn celojn. Necesas kelkaj klarigoj. Kiu faras kion ? Por ni, ekzistas du ĉefaj organizaĵoj : Mondcivitana Registrolibro kaj Mondcivitana Asembleo (ASCOP) 1.- Mondcivitana Registrolibro staras kiel monda federacio, sen sidejo, sub la juĝa kompetenteco de la Kongreso de la Popoloj. https://www.recim.org/cdm/registrolibro.htm Tiu organizaĵo ne estas "movado" sed nur "libro". Ĝi disdonas legitimkartojn en 16 lingvoj. La plurlingva oficiala retejo estas www.recim.org Ĝin konsistigas :
2.- Mondcivitana
Asembleo (ASKOP), interna fondaĵo de
Kongreso de la Popoloj.
Pri tio vidu la franclingvan organigramon : https://www.recim.org/organigramme/orga-fr.html La Civitanoj de la Mondo fondis multajn organizaĵojn : laŭ organiza iniciato :
laŭ ekstera aŭ individua iniciato : Emmaüs, Senlandlimaj Kuracistoj, CILAME, Mondaj Pac-Ludoj, lokaj asocioj " Citoyens du Monde " " World Citizens ". Inter ili estas la " Association of World Citizens - AWC " fondita en 1975 en Sanfrancisko de Douglas Mattern, kaj nun memstare prezidata de René Wadlow. Tiu AWC estas en statutaj rilatoj kun UN en Novjorko, Ĝenevo kaj Vieno. (Kelkaj organizaĵoj fonditaj de Civitanoj de la Mondo ankoraŭ ne partoprenas en ASKOP.) Praktike :
Estonta retkunsido : post du aŭ tri monatoj. |
||||||||
Al ĉiuj civitanoj de la mondo |
||||||||
Hodiaŭ, ni estas invititaj, ni Esperantistaj mondcivitanoj partopreni en renkontiĝo de mondcivitanoj kie nia kara lingvo Esperanto estos uzata kiel lingvo de interŝanĝo de ideoj pri mondcivitaneco. Sed kion diras al ni la esprimo "Civitano de la mondo"? Ĉi tiu signifoplena koncepto simple signifas "Ĉiu, kiu naskiĝis en ĉi tiu mondo kaj vivas en ĝi". Sed en la plej strikta senco, ĝi nomas "loĝanton de la tero, kiu konscias pri siaj respondecoj rilate al la problemoj/bezonoj sentataj de la homaro kaj kiu kun firma decidemo ŝatus partopreni en la trovado de solvoj, sendepende de kie ĉi tiuj problemoj okazas. Tio estas, esti solidara kun iu ajn loĝanto de ĉi tiu planedo, tero kiu estas nia patrujo". Rekoni sin kiel civitanon de la mondo estas memoro pri tio, kio oni vere estas. Por ni esperantistoj, ĉi tiu kvalito de civitano de la mondo estas plifortigita de la ideoj, kiuj puŝis Zamenhof inventi nian karan Esperanto-lingvon. Zamenhof opiniis, ke ni povas bone paroli Esperanton sed se ni tamen konsideras nin rusoj, germanoj, polaj, konganoj, , ni ankoraŭ estas en niaj separismaj aŭ diskriminaciaj kutimoj, kiuj kondukas homojn al malunueco, milito kaj malamo.. ..Ĉi tiuj vortoj de Zamenhof. klare montras, ke Esperanto estas lingvo de la civitanoj de la mondo. Granda estas do nia dankemo al tiuj, kiuj pensis krei movadon/organizadon "Tutmonda Civitano" kaj kiuj ne limigis sin al tio, ili iris iom malproksimen, kreante strukturon por subteni la solidarecon inter homoj, kiuj engaĝiĝas en la maniero konsciigi la homojn de la mondo por kunlabori por la bonfarto de ĉiu membro de ĉi tiu komunumo kiu estas la tero. Ĉi tio denove rilatas al la ideo de solidareco inter homoj. Kiel volis Zamenhof, li kiu naskiĝis en areo kie estis streĉiĝoj ligitaj al antaŭjuĝoj de raso, nacieco kaj religio, la rolo de la esperantistoj estus iel la serĉado de solvoj al la problemoj de la tuta homaro sen distingo de raso, nacieco aŭ religio. Tial li tiom laboris por testamenti la Eo lingvon al la homaro. Ĉar tio ne sufiĉas, Civitaneco petas nin okupiĝi pri la serĉado de solvoj al la problemoj de la homaro sen fidi je geografiaj, rasaj, kulturaj aŭ religiaj limoj. Vi vidas, kiel esperantistoj, ni havas tre grandan rolon ene de la civitana movado de la mondo, kiu similas al la ideoj de Zamenhof. Ĉar same kiel la pasio de Zamenhof por Esperanto estis motivita por solvi la problemon de lingvaj baroj por atingi pacon, same kiel tutmonda civitaneco funkcias por mondo de solidareco inter homoj. Ĉar malgraŭ la diferenco de devenoj (naciecoj, rasoj aŭ lingvoj) la problemoj de la homaro estas la samaj ĉie. Kaj postulas respondon de ĉiuj. Per ĉi tiu renkontiĝo, ni venas memorigi al esperantistoj, ke ili estas invitataj labori por la promocio de la lingvo Eo sed ankaŭ aliĝi al mondcivitaneco por solvi la problemojn alfrontantajn la homaron kaj tio per solidareca maniero. Jean Bosco Malanda Lutete |
||||||||