La kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

Deklaroj - Tondre - Ekaperanta monda juro

UNUIĜINTA NACIARO

En Parizo, la 17an de novembro 1972

Ĝenerala Asembleo de Unuiĝinta Naciaro

Monda Deklaroj

2

Kiel delegitoj de la Kongreso de la Popoloj, rekte kaj demokrate, transnacie elektitaj de elektantaro el 110 landoj,

NI KONSTATAS

Ke, ekde sia fondiĝo, Unuiĝinta Naciaro montriĝis nekapabla :

  • solvi la plejmulton de la perarmilaj konfliktoj,
  • gardi la rajton de la rasaj malplimultoj,
  • certigi la disvolvadon planedskale,
  • organizi mondan politikon de mediprotektado,
  • starigi justan kaj stabilan monsistemon.

NI DEKLARAS

Ke tiujn gravajn problemojn, kiuj komune interesas ĉiujn homojn, ne povas solvi la reprezentantoj, de la naci-ŝtatoj kaj apartaj, tro ofte malsamaj, interesoj,

Kaj ke nur delegitoj komisiitaj de la popoloj povos ekfunkciigi mondan politikon.

NI PETAS

La abolicion de la reĝimo de absolutaj naciismoj

Por certigi la pluvivon de la homaro, la naci-ŝtatoj devas konsenti, kiel eble plej baldaŭ, partajn delegadojn de siajn kompetentoj al veraj mondaj institucioj kun povoj limigitaj, sed realaj.
Helpi la Kongreson de la Popoloj

Pri la ttt-ejo