Kiel delegitoj al la Kongreso de la Popoloj,
rekte kaj demokrate transnacie elektitaj de elektantaro
el 110 landoj,
NI KONSTATAS,
ke la monda oceano
- estas la vivnecesa medio por la stabileco de la
klimatoj, ankaŭ por la akva ciklo sur la planedo
;
- entenas egan, sed elĉerpeblan kvanton da riĉaĵoj
por nutrado, energifontoj, industriaj krudaj
materialoj.
NI KONSTATAS,
Ke la monda oceano, estante sen propra jura statuto,
suferas avidon ofte senbridan de la naci-ŝtatoj. Ega
estas la risko vidi tiujn ĉi dispartigi marojn kaj
oceanojn je sia profito. Ega estas la risko de kreskanta
poluado ĝis detruo de la oceana riĉeco.
NI DEKLARAS,
ke la monda oceano
- estas propraĵo komuna por ĉiuj
planedanoj ;
- estu protektata kontraŭ senbrida avido.
NI PETAS
La kreadon de Monda Institucio
specialigita, kun limititaj sed realaj povoj, kapabla devigi
la naci-ŝtatojn respekti regulojn, kiuj nepras por la
pluvivo de la monda oceano kaj ties ekspluatado profite al
la tuta homaro.
|