Esperanto
- English
- Français
- Español
KANDIDATO AL LA KONGRESO DE LA
POPOLOJ
|
C
|
Gerhard
HIRSCHMANN
|
|
Prezentado - Programo
Nask. en 1939
Mondcivitana legitimkarto n-ro :102.591
loĝanta en Magdeburg (Germanio)
esperanto()email.de
Biografia resumo
:
- 1993 Akcepto de celoj de mondcivitaneco helpe de
mondcivitaninoj s-rinoj Charpentier kaj Grzyb.
- 2002 Decido pri konscia laboro por mondcivitaneco,
mondcivitana registrado en Parizo kaj ĉe AWC.
- 2004 Starto de la teama laboro en la sekcio de AWC Germanio,
centro Magdeburgo (MD).
- Direktoro por Esperanto ĉe AWC, estrarano ĉe AWC
Germanio, sekciestro de AWC Germanio, sekcio MD
Resumo de la
programo.
Konsciante la plej gravajn celojn de la Mondcivitanoj: Kreado de
daŭra paco kaj gardado de la vivo kaj de la trezoroj de la mondo
por la sekvontaj generacioj, mi laboros por: La konscivekado de
unuopuloj, fortigo de kaj kooperado inter mondcivitanaj agantoj, la
publikigo de urĝe necesaj faroj, por informado de registaroj,
parlamentoj, institucioj, organizoj kaj por parlamento de mondloĝantoj
kun suverenaj kompetencoj por paco kaj medio
Biografio
- 2006 Entute ĉijare petis 41 xomoj el 2 kontinentoj
kaj 7 Landoj la Mondcivitanajn Pasportojn, eldonita de Esperanto
sekcio de la Asocio de Mondcivitanoj, pluaj 16 estas en preparado,
do entute 57 (el tiuj Fr. Hounsounou varbis 32! La eldono startis
en majo 2006
- 2006 Entute ĉijare 3 Esperantistoj el Afriko in 3 landoj
ricevis la nomumadon regiona direktoro, fare de la direktoro G.
Hirschmann, pluaj estas en preparado
- 2004-2006 Entute de la komenco de la teamlaboro en Magdeburgo
okazis 20 publikaj prelegoj / festoj/ partoprenadoj al proksimaj
eventoj de aliaj organizoj, 28 Germanoj aliĝis al la
federallanda sekcio de la germana asocio de Mondcivitanoj (AWC-
Deutsĉland e.V.), Respondeculo: G. Hirschmann,
- 29-a 11.2006 prelego de G. Hirschmann en "Amika rondo Albert
Schweitzer", en la urbo Aschersleben, temo:"La ideo de
"Mondcivitaneco" kaj la koncepto de "Mondlingvo por ĉiuj",
eblaj aldonaĵoj al la "Etiko de la estimo al la vivo" de
Albert Schweitzer (kuracisto en Afrika savano, Lambarene)
- 08-a 11.2006 nomumado regionaj direktoroj Jacinte Nicolas
Badii (por Senegalio) kaj Alfred Arthur (por Ganao), kaj la
sekretariino Kathrin Knippig
- 14-a 11.2006 Francois Hounsounou: Instigo kaj oficialigo de
neregistara organizo nome "ONG Afrika Centro Mondcivitana (ACM)"
kies la agadkampoj rilatas al: 1-la agadoj de la mondcivitaneco
kaj 2- Esperanto. La neregistara organizo,ONG-ACM estas registrita
sub la n-ro 2006/039/PDM-C/SG/STCCD de 06/10/2006 kaj pretas
kunlabori kun ĉiuj institutoj enlande kaj eksterlande cele
disvastigi la lingvon en Benino.
- 31-a 10.2006 Kadre partoprenado je la stud- kaj projektvojaĝo
al Senegalio Gerhard Hirschmann informas kelfoje pri la celoj de
Mondcivitanco, vizitas la Esperanto klubon en Dakar kaj preparas
la nomumadon du pluajn AWC- regionajn direktorojn- (por Senegalio
kaj por Ganao instiginte de Francois Hounsounou), entute mi
instigis 5 homojn ekesti "Mondcivitanoj".
- 15-a 10.2006 La jarkunveno de la Mondcivitanoj "AWC Germanio
r.a." en Germanio elektas Gerhard Hirschmann estrarano
- 26-a 07.2006 "Unu Mondo Domo Magdeburg": Prelegis AWC-
Esperanto- Direktoro por Benin, Francois Hounsounou
- 22-a 07.2006 Unusemajna vizito de Mondcivitano Francois
Hounsounou de Benino/ Afriko en Magdeburgo
- 15-a 07.2006 Informbudo en la urbo Halle okaze de
Saksio-Anhaltio-Tago, komune kun Esperantoamikoj el Halle
- 18-a 05.2006 nomumado de la regiona direktoro Francois
Hounsonou (por Benino)
- 13-a 05.2006 La prezidento de la Mondcivitana Asocio AWC
Sanfrancikco, Douglas Mattern, nomumas Gerhard Hirschmann mebro de
la estraro de AWC, Direktoro por Esperanto (Permeso nomumi
regionajn Direktorojn kaj eldono de Identeckartoj, do Pasportoj
Mondcivitanaj)
- 28- a 04.2006 Prelego de G. Hirschmann en la urbo Bernburg:
Pri la Sudafrikovizito 2005 kaj Mondcivitaneco (PowerPoint), en
Esperanto
- 15-a 04.2006 G. Hirschmann en St. Andreasberg
(Esperanto-printempa renkontiĝo):Prelego pri Mondcivitaneco
(kun PowerPoint- prezentado, en Esperanto)
- 19-a 03.2006 Festkunveno je la "Tago de Mondcivitaneco", 85
gastoj, 29 artistoj
- 10-a 12.2005 Prelego / Diskutado okaze de la Zamenhofa festo
de G. Hirschmann en la urbo Potsdam antaŭ internacia publiko:
"Mondcivitanoj hodiaŭ" (en Esperanto)
- 21-a 05.2005 Renkontiĝo de la Esperanto klubo kaj prelego
de G. Hirschmann en Kaburbo (Kapstadt/ Sudafriko): "Mondcivitanoj
hodiaŭ", en Esperanto.
- 08-a 05.2005 Partopreno de Mondcivitanaj Magdeburgaj membroj
je la renkontiĝo de mondcivanoj el Francio kaj Germanio en
Frankfurto je la rino, Germanio, komunikada bazo: Esperanto,
interpretisto: G. Hirschmann
- Dec. 2004 G. Hirschmann Prelego dum la "Internacia Festivalo",
renkontiĝo de 150 Esperantistoj el 24 landoj en Magdeburgo po
1 semajno, temo: "Mondcivitanoj en Magdeburgo"
- 2004 Starto der la teamlaboro por Mondcivitaneco en la germana
urbo Magdeburgo, 2 AWC- membroj
- 2004 Preparadrenkontiĝo kun d-rino Lisinka Ulatowska por
prosperado de aktivecoj ; laborprogramo
- 2002 Renkontiĝo kun d-rino Lisinka Ulatowska, anstataŭistino
de Mondcivitanoj ĉe la Unuiĝintaj Nacioj
- 2002 Propra decido de G.Hirschmann, prepari sin por la periodo
post la ĉefa profesilaboro 2005 aŭ 2006, elekti la
temaron de Mondcivitaneco kiel ĉefa okupadkampo
- 1993 G. Hirschmann havas unuajn kontaktojn al Moncivitanoj en
Magdeburgo kaj Parizo (sinjorinoj Grzyb kaj Ĉarpentier) kaj
post kelkaj jaroj li aliĝas kaj ricevas Moncivitanajn
Pasportojn, kaj de la Registrocentro de Mondcivitanoj en Parizo
kaj de AWC (Asocio de Mondcivitanoj)
Programo
Ĵus mi atingis la finon de la profesia laboro. Antaŭe mi
estis dum10 jaroj Vendodirektoro por nemoveblaĵoj, antaŭe
vendosekciestro por telekomunikadaj sistemoj.
Laŭ profesio mi estas inĝeniero por telekomunikado. Mi
vivas en Magdeburg, Germanio, depost 4 jaroj sole, la du infanoj
estas "ekster domo" kaj vivas en Berlino kaj Bad Gastein, Aŭstrio.
Mi dum ĉ. 15 jaroj kunlaboris en asocio de entreprenistoj en
Germanio kaj daŭrigos la laboron. Sed intertempe mia plej grava
okupado estas la Mondcivitaneco kaj Esperanto. Mi montras la fortan
volon, nun pli forte agadi por tiuj temoj. Por plivastigi mian
superrigardon kaj la eblecojn por internaciaj rilatoj, por influi
kelkajn organizojn, parlamentanojn ktp. estus la membreco al la
Kongreso de la Popoloj bona reputacio por la agado.
Mi sentas min en bona sanstato, havas multe da ideoj por la agadoj
kaj estas preta, kunlabori en tiu ĉi Kongreso de la Popoloj.
Pri
la ttt-ejo