|
||||||||
|
||||||||
Nask. en 1952 Naskiginte en 1952 en Maŭricio el modesta familio de 10 gefiloj : 7 knabinoj kaj 3 knaboj el kiuj mi estas la 8a. Ĉar en Maŭricio la duagradaj studoj estas pagataj, je 12a jaraĝo mi devis komenci etajn laborojn por pagi miajn lenejajn necesojn tiajn, kiaj ĝardenado, bredado de kokidoj kaj de kuniklidoj por la vendado kaj nia konsumado, kaj ĉefe la fabrikado de lignokarbo. Je 19a mi jam havas abiturientan ekzamenon kun plia unu universitata jaro (pri publika sano kaj civila geniarto). Tiam iu direktoro de gimnazio (pli ol 1500 lernantoj) proponis al mi postenon kiel profesoro pri matematiko kaj angla, dum mi ankoraŭ ne esti plenkreska (majoritato je 21a). Mi profitis el la okazo. Post unu jaro, post la sukceso de mia ekzameno en la fakultato, li nomis mi fakestro pri matematiko, arkitektura kaj industria desegno kaj responsanto de ĉiuj manlaborejoj. Mi estis direktoro de la Hejmo de la Junaj Laboristoj en Valenco (Francio). En Parizo, Ĝenerala Direktoro de unu el la plej gravaj socialaj centroj (Parizo 15a), kun infanvartejo kaj pli ol 300 aktivecoj. Nun mi estas kontrakta Konsilanto pri Edukado en la Akademio de Creteil. Mi estis terano antaŭ ol koni la Civitanojn de la Mondo ĉar mi havas revon. Sola oni povas nenion fari. Mi iros ĝis fino de miaj revoj por ke la riveretoj, la asocioj kaj la volontuloj, kiuj rondisras ĉirkaŭ la civitanoj de la mondo, kunfluu en grandan riveron, kiu abunde fluos al la Civitanoj de la Mondo. Se oni volas helpi tiun mondo, ni kunpremu la manojn por kune antaŭeniri, sen batalo pri titolo. Mi deziras fari ke ĉiuj volonta Civitano de la Mondo ricevu respondecon, interalie pri informado. Sekve de la decido farita en Braziljo, mi deziras labori en la nova ekflugo de la Informagentejo (*). Ĉiun tagon mi laboras por ke la volo de Guy kaj Renée Marchand ne estu forgesita. Kun ni konstruu la mondan civitanecon. Ne estas kialo, ke tio ne funkcios. |
||||||||