La kiosko de la Mondcivitanoj

Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Instituto - Aùtoroj - Libroj - Dokumentoj - Organizaĵoj
Esperanto ĉe la Mondcivitanoj

Laŭ vidpunkto de Daniel Durand, prezidanto de Registrolibro de la Mondcivitanoj

Antaŭparolo

Dum la lastaj 13 monatoj, Giorgio Silfer kaj mi havis plurajn okazojn por interkonatiĝi, kaj eĉ por kune partopreni en kreado de nova esperantista organizaĵo. La unua renkonto okazis en Ĉaŭdefono en julio 2003 dum la Kongreso de la organizaĵo SAT. Tiam laŭ konsento inter la organizanto de la kongreso kaj la franclingvaj svisaj mondcivitanoj, estis starigita en la korto de la kongresejo tendo kaj tabloj por plurlingva prezento kaj animado pri mondcivitaneco. La dua renkonto okazis en oktobro 2003 en Parizo, kie tri civitanoj de Esperanta Civito oficiale partoprenis en la Plena Kunveno de la Kongreso de la Popoloj. La tria renkonto okazis en aprilo 2004 en Parizo okaze de la lanĉa kunveno de la novkreita esperantista organizaĵo " Konsulta Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj ". Tiam Giorgio Silfer petis min prezenti la vidpunkton de la Mondcivitanoj rilate al estonteco de Esperantio en kadro de simpozio okazonta en Ĉaŭdefono. Unuatempe mi konsentis, sed komence de junio aperis, ke la dato de tiu simpozio ne kongruis kun mia laborplano. Tial mi rezignis pri mia partopreno, tamen oni petis min skribi kiel eble plej longe pri la temo.

 Enkonduko

La Mondcivitanoj rilate al Esperanto same kiel al multaj aferoj, ne havas monolitan opinion. Ĉiu Mondcivitano estas libera pri siaj opinioj. Nur unu punkto interligas la Mondcivitanojn, tio estas la difino mem de civitano de la mondo. Fine de Aŭgusto de tiu ĉi jaro, aperos nova bulteno de Registrolibro de la Mondcivitanoj kun nomo " RECIM-info " sur kies unua paĝo estos skribita tiu difino :

Estas Civitano de la Mondo ĉiu homo, kiu rekonas sin membro de la homa komunumo kaj metas la homaran intereson super la apartaj interesoj ...

Oni povas konstati, ke tiu difino tute ne entenas striktan kaj kompletan kondutan kodon, sed lasas la tiel difinitan Mondcivitanon libera pri opinioj, konduto kaj agado. Tio estas konfirmita sur la Mondcivitana legitimkarto mem per tiuj vortoj :

Tiu karto atestas, ke la koncernato estas regisitrita kiel Mondcivitano. Li strebos agnoski siajn respondecojn kiel membro de la Tutmonda Komunumo.

Tiu oficiala sinteno de Registrolibro de la Mondcivitanoj lasas la kampon libera por ĉiuspecaj opinioj inkluzive pri la problemoj de internacia komunikado. Fakte multaj mondcivitanoj estas ankaŭ esperantistoj, multaj estas favoraj al komuna internacia lingvo, sed al ili mankas aŭ informoj aŭ tempo aŭ emo por eklerni, fine certa nombro dubas pri la reala efiko de tia lingvo. En mia mondcivitana agado, preskaŭ tridekjara, mi neniam aŭdis voĉon nete kontraŭ la ideo pri neŭtrala internacia lingvo. Ĉu miaj oreloj kapablas selekti kion mi deziras aŭdi, ĉu vere tiaj mondcivitanoj ne ekzistas, tion mi ne povas aserti.

Do pro la libero, kiun ĝuas ĉiu homo, mia prelego temos nur pri la historio de Esperanto ĉe Registrolibro de la Mondcivitanoj : kio okazis dum pasintaj jaroj ; la nunaj praktikoj kaj tendencoj, kaj fine kelkaj demandoj pri estonteco.

 

1. La komencaj jaroj

La 1an de januaro 1949, Garry Davis estis komisiita de la Mondcivitana Komitato por anonci la kreadon de Registroservo de la Mondcivitanoj. Tiu organizaĵo komencis nur en junio 1949 la liveradon de la Mondcivitanaj legitimkartoj, kaj ŝanĝis sian nomon en julio 1949 : Internacia Registrolibro de la Mondcivitanoj.

Tiam tute ne temis pri Esperanto.

La unuaj homoj, kiuj deklaris sin " civitanoj de la mondo " faris tion en 1945, post la liberigo de Parizo, kaj asociiĝis sub la nomo de " homa fronto de la civitanoj de la mondo ". Tia nomo rilatis al la militaraj frontoj, kiuj progresis al la centro de la Tria Regno, kaj jam montris la volon de kelkaj intelektuloj, inter kiuj kelkaj makizanoj, atingi mondan demokration. La plej konataj el ili estis Robert Sarrazac kaj Albert Camus. Garry Davis kaj tiu asocio renkontiĝis post la 25a de majo 1948, pro anekdotaj malfacilaĵoj, kiujn renkontis Garry Davis rilate al la francaj aŭtoritatoj, kaj kiuj estis publikigitaj en ĵurnaloj. Ilia kunlaborado daŭris du jarojn.

Tiam la nura postulo de la mondcivitanoj estis la politika organizado de la Paco. Ili riproĉis al Unuiĝinta Naciaro la ne-adopton de la projekto de unu el la redaktintoj de la UN-ĉarto René Cassin, kiu celis igi supernacia la kreotan organizaĵon. Fakte la ŝtataj ambasadoroj ne konsentis pri la necesa transdono de suvereneco al naciaro, kiu ne kapablis unuiĝi, sub preteksto de defendo de siaj apartaj naciaj interesoj. Tiu ne-adopto konsternis la unuajn mondcivitanojn, kaj tio klarigas la deklaron de Garry Davis kaj Robert Sarrazac, kiam la 19an de novembro per neimagebla ruzo ili sukcesis interrompi la Ĝeneralan Asembleon de Unuiĝinta Naciaro por postuli mondan registaron super la naciaj interesoj.

Tiu aŭdaca ago estis diskonigita al la tuta mondo, kaj responde dudek mil homoj kunvenis en la pariza vintra ciklodromo por apogi tiun postulon, kaj preskaŭ duona miliono da homoj el 78 landoj petis fariĝi civitanoj de la mondo.

Post multaj diskutoj kaj hezitoj, estis decidita la kreado de filioj de Internacia Registrolibro tra la mondo, kaj nur en tiu periodo stariĝis la lingva demando.

 

2. Grada enkonduko de Esperanto

Ekde 1955 ekzistis mondcivitana karto en Esperanto, kiu estis liverebla de ĉiuj Registrocentroj. En 1965, por pretigi la estontajn unuajn balotelektojn al la Kongreso de la Popoloj, estis oficiale kreita la unua Esperantista Registrocentro en Vieno (Aŭstrio). Unu jaron poste, en 1966 la Esperantista Registrocentro translokiĝis al Nîmes sub la respondecon de Roger kaj Renée Volpellière. Tiu esperantista paro estis jam tre konata en suda Francio, ĉar dank'al ilia agado preskaŭ 500 urboj kaj komunumoj tutmondiĝis, komence de la kvindekaj jaroj. Roger kaj Renée Volpellière plenumis la servon ĝis la morto de Renée en 1986. Poste la ŝarĝo estis plenumita dum kelkaj jaroj de Gabrielle Treanton, kaj ekde 1990 transprenita de Geneviève Charpentier.

La rolo de la respondecantoj de la Esperantista Registrocentro enhavas nur tri aspektojn :

a) La prezento de mondcivitaneco per ekspozicioj kaj prelegoj dum la esperantistaj kongresoj ;

b) La enregistrado de la novaj mondcivitanoj

c) La publikigo de Esperantlingva bulteno. Sed necesas konfesi, ke tiu bulteno plejofte estis malbonkvalita, ĝis la laboro de tradukado estis dum kelkaj jaroj transprenita de Jeannine Vincent, en Beaugé.

 

Krom la rolo de la oficiala Esperantista Registrocentro, komenciĝis esperantista agado kaj por subteni la Registrocentron kaj ĉar la esperantistaj mondcivitanoj deziris fari tion. Tiel, iom post iom aperis interesaj iniciatoj :

  • en 1970, okazis en la tutmondiĝinta urbo Vallon-Pont-d'Arc inaŭguro de la kampadejo " Esperanto ". Notinda estas la oficiala ĉeesto de Jeanne Hasle, tiama direktorino de Registrolibro de la Mondcivitanoj, kiu estis invitita prezenti la sencon de la mondcivitaneco kaj la servojn de ŝia organizaĵo. La parolado de Jeanne Hasle estas inkluzivita en la unua volumo de la Tutmondisma Sumo.
  • en 1971, la eldonasocio " club Humaniste ", dependanta de Registrolibro de la Mondcivitanoj, eldonis franclingvan broŝuron pri la problemo de la monda komuna lingvo, sub la subskribo de Basile Ginger. Tiu broŝuro surhavas la numeron 16 kaj estas inkluzivita en la franclingva verko " Somme Mondialiste " (tutmondisma sumo).
  • la broŝurservo de SAT - " Laŭte ! " eldonis tri librojn :
    • Por Tutmonda Civitismo, laŭ Andrée Gaymard-Rollet, tradukita de Daniel Durand (1988)
    • Unu aŭ nul, laŭ Guy Marchand, tradukita de Heredanto (1991)
    • Kongreso de la Popoloj, komuna verko, tradukita de Jacqueline Lepeix (1994).

 

3. La institucia diversiĝo kaj la interefikoj rilate al Esperanto

Oni do vidas, ke iom post iom esperantismo ennestiĝis ĉe la mondcivitanoj. Dume la Kongreso de la Popoloj komencis sian oficialan kaj sendependan vivon en 1977 post la kvina balotelekto, okaze de grava tutmondisma kongreso organizita en la universitato Sorbonne. Kvankam pro diversaj kialoj internaj kaj eksteraj, tiu Kongreso de la Popoloj ne povis plenumi ĉiujn taskojn, tamen oni devas noti, ke ĉiuj kvar institucioj, kiujn ĝi kreis, havas ligojn kun Esperanto :

  • de 1980 ĝis 1990 la Tutmondista Gazetoficejo AMIP, kreita de Kongreso de la Popoloj, eldonis monatan informilon, kiu estis tradukata de Raymond Doury. Sume 130 komunikaĵoj kaj deklaracioj estis tiel dissenditaj al la esperantista gazetaro. La tuto estis fotokopie eldonita de la sekretario de Kongreso de la Popoloj en du volumoj.
  • La Instituto pri Tutmondismaj Studoj organizis somerajn sesiojn en la kastelo La Lambertie, apud Bordeaŭ. Tie estis konstanta ekspozicio pri Esperanto aranĝita de Raymond Doury kaj Jean-Pierre Perray. En 1984, okazis tie la unua kurso en Esperanto pri mondfederismo, kun komentoj en franca lingvo fare de John Roberts.
  • Ekde 1982 ekzistas Monda Solidareco Kontraŭ la Malsato, kiu, de la komenco, adoptis Esperanton kiel oficialan lingvon. Kaj precipe ekde tiu fakto, oni povis konstati pozitivajn interefikojn inter mondcivitismo, solidarismo kaj Esperantismo. Jen tri ekzemploj de tiu interefiko :
    1. en 1988 kaj 1996, Marta Andreasson en Gotenburgo - Svedio, invitis min prelegi pri mondcivitaneco kaj pri Monda Solidareco en Gotenburgo kaj ĉirkaŭaj urboj tie, kie staras esperantistaj kluboj. Entute mi prelegis dek kvin fojojn.
    2. en januaro 1989 estis organizita en Ĉaŭdefono semajnfino pri tutmonda civitismo kun Andrée Gaymard-Rollet, kiel ĉefa invitito, kaj mi mem, kiu prezentis Mondan Solidarecon kontraŭ la Malsato kiel ekzemplon de tutmonda civitismo.
    3. en la jaro 2000 grupo da Kongolandanoj (Democraka Respubliko Kongio), loĝantaj en Sud-Kivuto apud la regiona ĉefurbo Bukavu petis informojn el Registrolibro de la Mondcivitanoj, kaj la rezulto estas giganta : en Kalonge estis kreita mondcivitana Registrocentro, kiu enregistris pli ol 80 novajn mondcivitanojn ; la grupo tutmondigis unue la lernejon en Kavumu laŭ petskribo de preskaŭ ĉiuj gepatroj de lernejanoj ; la grupo tutmondigis ankaŭ la urbon Kalonge (50.000 loĝantoj) laŭ petskribo de pli ol 7500 loĝantoj ; en Kalonge la grupo da mondcivitanoj aliĝis al Monda Solidareco kontraŭ la Malsato kaj komencis diversajn aranĝojn, kiel la elektroprovizado de parto de la urbo, la riparado de vojoj, la instalo de fiŝbredejo ; kaj en ambaŭ lokoj estas komencitaj Esperanto-kursoj, dank'al la helpo de Esperantistoj, kiuj venis de la pli norda urbo Goma.
  • La kvara institucio kreita de Kongreso de la Popoloj estas la Konsulta Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj. Ĝis estas novnaskito lanĉita la 17an de aprilo 2004 dum oficiala kunveno, kiu aprobis la internan regularon. Ties oka artikolo indikas, ke Esperanto estas la oficiala lingvo de la Konsulta Asembleo.

 

4. La nunaj tendencoj ĉe Registrolibro de la Mondcivitanoj

Oni do povas konstati, ke ĉe la Mondcivitanoj ju pli la laboro diversiĝas kaj densiĝas, des pli Esperanto partoprenas en la strategio.

Mi konscias, ke kiam oni elektis min kiel prezidanton de Registrolibro de la Mondcivitanoj, oni ankaŭ elektis esperantiston. En la sinsekvo de la Prezidantoj mi estas la unua esperantisto, kaj kompreneble mi fervore instigas ĉiujn Registrocentrojn kaj Korespondantojn de la Registrolibro ekhavi rilatojn per Esperanto. Fine de malfacila periodo, Registrolibro de la Mondcivitanoj denove kapablas eldoni bultenon. Ĝi estas RECIM-info, en pluraj lingvoj el kiuj Esperanto. Laŭ la linio indikita de Basile Ginger en lia broŝuro pri la tutmonda komuna lingvo, ne ŝajnas eble, ke simpla registroservo adoptu Esperanton kiel oficialan lingvon. Tamen pli kaj pli Esperanto fariĝas nia laborlingvo, kvankam ni ne disdegnas la aliajn lingvojn. Ekzemple oni povas rimarki, ke la ttt-ejo de nia organizaĵo prezentas mondcivitanecon en 15 lingvoj.

Oni ofte demandas min pri la nombro de mondcivitanoj en la mondo aŭ pri la nombro de esperantistaj mondcivitanoj. Pro diversaj kialoj estas malfacile respondi ĝuste al tiaj demandoj. Tamen oni povas taksi la nombron da esperantistaj mondcivitanoj je ĉirkaŭ 600. Tio estas relative konsiderinda nombro, kaj oni povas pri tio konkludi, ke la esperantlingva komunumo havas fortajn ligojn kun mondcivita komunumo, kaj ke de nun estas neeble ke iu komunumo ignoru la alian, fakte ne nur ĉar ili fundamente havas samajn celojn, kvankam la vojoj povas esti malsimilaj, sed ankaŭ ĉar multaj homoj apartenas al ambaŭ komunumoj.

 

5. La nunaj tendencoj ĉe la aliaj Mondcivitanaj institucioj

Kongreso de la Popoloj

Ĉe la Kongreso de la Popoloj, kutime la leterfrontoj indikis la nomon en angla, franca kaj Esperanto. Sed ĝis nun Esperanto preskaŭ ne estis bezonata : inter la 39 Delegitoj nur tri regas Esperanton, sed la tri regas ankaŭ aŭ la francan aŭ la anglan.

La Kongreso de la Popoloj estas politika instanco, kies membroj estas elektitaj per voĉdonado de la registritaj Mondcivitanoj, kaj de kelkaj aliaj tutmondistaj organizaĵoj. En 2007 okazos renovigo de triono de la elektitaro. En 2006 estos lanĉita la alvoko al registritaj mondcivitanoj en 120 landoj por kandidatiĝo. Ĉar la regado de Esperanto ne aperas en la reglamento, oni tute ne povas prognozi pri la rezultato de tiu balotelekto rilate al la progreso de Esperanto en la institucio. Tamen nun kuras ideo, ke oni aranĝu universitaton por tutmondistaj aktivuloj, kaj je tiu nivelo, bona informado povos esti farita.

AMIP

Post kelkaj semajnoj la Tutmondista Gazetoficejo AMIP rekomencos sian laboron de la okdekaj jaroj. Sen problemo esperanta versio de la komunikaĵoj kaj deklaracioj, kondiĉe ke la respondecanto de tiu informservo trovu kompetentajn volontulojn.

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

Monda Solidareco eldonas sian samnoman bultenon " Monda Solidareco " en Esperanto kaj en franca lingvo. Tio ne estas diskutota, kvankam la bezono de novaj helpantoj por faka tradukado evidentiĝas.

Konsulta Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj (ASKOP). Pro ĝia noveco, oni povas ankoraŭ nenion diri pri tiu Asembleo. Ĝi estas asembleo por civitana partoprena demokratio, kun kunvenoj, kiuj povos okazi ĉie ajn tra la planedo. Estas petata, ke ĉiu kunveno okazigu kompletan protokolon, kaj laŭ la reglamento de la Asembleo, normale tiu protokolo devos havi Esperantan version.

6. La koalicioj

La gvida ideo de tiu Konsulta Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj estas, ke ĉiuj tutmondistaj organizaĵoj povu aranĝi apartan kunvenon de ASKOP, en rilato kun la ĉefkunordiganto. Oni povas imagi, ke la esperantistaj organizaĵoj, kiuj havas celojn kongruajn kun tutmondismo iniciatu tiajn regionajn aŭ fakajn kunvenojn. Tio estus la solvo de la postulo, kiun mi prezentis pasintjare en Ĉaŭdefono dum la SAT-kongreso, kaj kiun mi denove klarigis en prelego prononcita en La Roche sur Yon en aprilo 2004 antaŭ la larĝa publiko de la SAT-Amikara kongreso. Ĉar fakte oni konstatas kaj ĉe la anglalingvanoj kaj ĉe la franclingvanoj, ke ekzistas koalicioj de tutmondistaj organizaĵoj. Tia koalicio devus ankaŭ ekzisti ĉe la esperantistaj organizaĵoj, ĉar mi firme opinias, ke oni ne povos konstrui daŭran pacon ignorante la lingvan problemon, dum la solvo de la lingva problemo ne sufiĉas por alporti pacon al la mondo. Ĉu la historio ne estas plena je civilaj konfliktoj kaj militoj inter samlingvanoj ? Do la esperantistoj devas partopreni en la diversaj klopodoj por alporti sian propran vidpunkton pri pacfarado.

Mi aldonas, koncerne la koaliciojn, ke sekve de iniciato de la Mondfederaciistoj dum la Monda Sociala Forumo en Mumbaï (januaro 2004), estas nun konstruata koalicio nomita " Koalicio por Tutmonda parlamento kaj por monda demokratio ". Jam kunvenoj okazis samtage fine de junio kaj en Bonn (Germanio) kaj en San Francisco (Usono). Mondcivitana Registrolibro ĵus aliĝis al tiu koalicio. Notinde estas, ke en la kunveno de San Francisco, kie nia Ĝenerala Sekretariino partoprenis, la lingva demando estis farita, kaj Esperanto estis proponita kiel solvo. Sed fronte al tiu ideo, neniu rimedo estas metita, neniu homo respondecas. Tio signifas, ke tie estas frunkcio, kiun povus plenumi membro de iu Esperantista organizaĵo, por roli kiel ponto inter la anglalingvanoj kaj la Esperanta komunumo en la konstruado de la monda demokratio.

 Konkludo

Mi longe parolis pri la esenco de la mondcivitaneco, kaj tiom longe pri la grada enkonduko de Esperanto en la strategion al monda demokratio. Mi esperas, ke tiu prezento kontentigos la organizanton de la simpozio. Mi ne volis paroli pri aferoj, kiuj certe interesas mian esperantistecon, sed, kiuj eble estus pli lerte pritraktataj de aliaj prelegantoj. Ekzemple, en la konstruado de la paco, se oni konsideras, ke Esperanto estas necesa por alporti sian internan ideon kaj sian praktikon, la sekva demando estas ĉu Esperanto kapablos gardi sian internan ideon en mondo, kiu pli kaj pli adoptos la lingvon por uzado alia ol la konstruado de la paco ? Ĉar tio estas la paradokso, kiun oni preferus eviti, nome ke la lingvo de paco estu uzata en aktivecoj kontraŭaj al la paco. Sed antaŭ ol atingi tiun tiklan punkton en la historio de Esperanto, la laborejo restas giganta, kaj mi alvokas la tutan Esperantan komunumon por kiel eble plej dense kunlabori kun la mondodemokratiaj organizaĵoj, asembleoj kaj koalicioj, kia ajn estas la laborlingvo.

Daniel Durand

7an de aŭgusto 2004


Tiu prezento estas verkita por la simpozio organizita en Ĉaŭdefono pri la Estonteco de Esperanto.

Mi permesas la organizanton uzi la tutan tekston aŭ partojn de la teksto por konsistigi la aktojn de la simpozio. Mi rezignas pri ĉiuj eventualaj rajtoj pri proprieto. Tamen mi postulas, ke mia nomo estu indikita en ĉiu kompleta aŭ parta publikigaĵo, kaj ke okaze de parto publikigo estu indikita la adreso, de kie la leganto povas ricevi la kompletan tekston. Mi aldonas, ke mi rezervas al la Registrolibro de la Mondcivitanoj la rajton uzi libere kaj senpage la tekston ĉu en sia tuto, ĉu parte.

Fine, ĉar la verkado ne povis okazi kun sufiĉe da tempo kaj preparo, mi permesas la eldononton alporti la korektojn necesajn por la respekto de la lingvo.

 

Daniel Durand

Civitano de la Mondo

 

Pri la retejo