La kiosko de la Mondcivitanoj

Mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Instituto - Aùtoroj - Libroj - Dokumentoj - Organizaĵoj
Monda Movado por Tutmonda Demokratio
Rezolucio de la Justicestroj
subskribitaj en Laknaùo (Hindio) la 11an de decembro 2006
Rezolucio de la Justicestroj

En La;knaùo, Hindio, 2006

Ni, la juĝistoj kunvenintaj en la 7a Internacia Konferenco de la mondaj Justicestroj, kiu okazis en Lucknow, Hindio,

Konsiderinte la alvokon de la 31 000 infanoj de la Civita Montessori Lernejo - kiun ili lanĉis al si mem kaj al ĉiuj infanoj en la mondo - por sekurigita kaj protektita vivmedio kaj por mondo pacigita kaj regata de internacia leĝo,

Ni deklaras tion jenan :

  • ke la pacedukado devus esti taksata kiel ĉefe grava instruado en ĉiuj programoj tra la tuta mondo ;
  • ke daŭra kaj enhavoriĉa strebo estu iniciatata en ĉiu jurisdikcio por plialtigi la nivelon de konsciiĝo kaj de informiĝo pri la internaciaj leĝoj en la leĝa instruprogramo de la advokatoj kaj juĝistoj kaj en la daŭra kleriĝo de la juĝistoj.
  • ke ĉiuj ĉi tie ĉeestantaj membroj de la justica sistemo iniciatu disdoni tiun rezolucion en la justicaj organizaĵoj, en kiuj ili aktivas, ĉu lokaj, ĉu regionaj ĉu internaciaj.
  • ke decidoj estu faritaj, laŭokaze, por protekti kaj antaŭenpuŝi la infanajn interesojn , donante tutan plenumon al la principoj de lokaj kaj internaciaj leĝoj ;
  • ke tiu rezolucio estu disdonata, same kiel la celoj de tiu konferenco.

Pri la retejo