Aktoj
de la Saĝula Konsilio
- Arbitracio inter Liliane Metz-Krencker, Daniel Durand
kaj Alain Bal.
- nomumo de revizoranto de la kontoj de Kongreso de la
Popoloj
- Kunvokado de la Balotelekta Kontrolkomisiono de
Kongreso de la Popoloj : kunveno planita la 6an de marto
2010.
Opinioj de la Saĝula
Konsilio

Pri la rajteco de la Brazilja Sesio
pri la situacio konsekvenca de la rezigno de la
prezidantino Heloisa Primavera
Pri la procedo de la perkorespondaj balotadoj
3.
Pri la aranĝo de perkoresponda voĉdonado
La Saĝula Konsilio,
konstatinte
- La foreston de la Prezidanto dum la Brazilja
sesio
- La fakton ke la Brazilja sesio estis prezidata de tri
aliaj homoj
- La malkonsenton pri la procedo por havigi la voĉdonojn
de la Delegitoj ne partoprenintaj en la Brazilja
sesio
pro,
- La artikolo 6.3. de la Reglamento, kiu stipulas, ke
en okazo kiam la kvorumo de 4/10 ne estas atingita, estos
organizita perkoresponda voĉdonado antaŭ la
limo de 15 tagoj,
- La artikolon 6.5., kiu stipulas, ke ĉiu sesio de
Kongreso de la Popoloj devas okazigi protokolon antaŭ
tri monatoj.
Komentas la Reglamenton jene :
- Ke la sesia Prezidanto estas la responsanto de la voĉdonado,
kiu sankcias la debatojn de la prezidata sesio, sen
konsidero de la voĉdona momento, ĉu dum la
sesio ĉu per telematiko antaŭ 15 tagoj.
- Ke tiuj voĉdonoj estu enkalkulitaj en la
protokolo de la sesio, antaŭ la limo de tri
monatoj.
sugestas,
- Ke dum sesio, la formulo de ĉiu voĉalvoko
estu perfekte skribita en ties momento
- Ke la sesia Prezidanto (aù unu el la
kun-prezidantoj) kaj la sesia sekretario pretigu la
dokumenton necesan al la perkoresponda voĉdonado dum
la sesio mem, por tiu ĉi povu esti tradukita,
formatita kaj dissendita al ĉiuj koncernataj
Delegitoj antaŭ 15 tagoj.
|