La kiosko de la Mondcivitanoj

- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

La elektitaj Delegitoj - Respondecoj - Faroj kaj agadoj - Debatoj - Demandoj - Informoj
Heloïsa PRIMAVERA
2007-2016

Prezentado - Programo

Nask. en
Mondcivitana legitimkarto n-ro :157753
loĝanta en Florida (Argentino)

Biografio

 Mi naskiĝis en Brazilo kaj vivas en Argentino ekde 1968. Mi studadis pri biologio en universitato de Sao Paulo, en Brazilo, kaj specialiĝis pri molekula kaj biologio kaj pri neŭrofiziologio en Francio, inter 1966-1968. Mia provo kunfandi mian profesion kun la socialan kaj politikan aktivemon kondukis min prezenti magistrecon pri socialaj sciencoj kaj verki tezon pri " Peronismo kaj sociala ŝanĝiĝo " ; mi estis gvidata de la profesoro Darcy Ribeiro, unu el la verkistoj, kies penso kontribuis al mia malfermiĝo al la granda patrujo de latina Ameriko. Poste mi kleriĝis pri lingva epistemologio kun la kreintoj de la skolo de Santiago : Humberto Mataruna, Francisco Varela kaj Fernando Flores. Kiel konsultdonisto mi laboras en kampo de organiza analizo, la funkciigo kaj la taksado de socialaj projektoj por publikaj kaj privataj organizaĵoj tiaj, kiaj PNUD, BID kaj CEPAL. Profesorino pri Magistreco pri publika administrado ĉe la Fakultato de Ekonomiaj Sciencoj de la Universitato de Buenos Aires, mi kandidatas al doktoreco pro esplorado pri " la kompletigaj monunuoj kaj sociala ekonomio en Argentino : kontribuaĵoj de konstruiva epistemologio ".

Engaĝiĝinte ekde 1996 en la antaŭenpuŝo de la interŝanĝaj retoj kun sociala monunuo en Latina Ameriko kaj en la mondo, mi gvidis inter 2001 - 2005 la laborgrupon pri Sociala Monunuo de PSES - Fako de Solidara Socio-ekonomio de Alianco por Respondeca, Plurala kaj Solidara Mondo ; mi ankaŭ integriĝis ĝis 2005 en EGA (monda teamo de animato) de PSES, kiu regis 15 laborgrupojn kun internacia nivelo en la projekto de la Alianco (www.alliance21.org) En tiu ĉirkaŭoo mi animis la lanĉon de laborgrupo pri Integritaj Evolu-Projektoj kaj Strategioj de Kolektiva Penso. Kun kunlaborantoj de ok landoj de la regiono, mi estis kunfondintino de RedLASES - Latin-Amerika Reto de Solidara Sociala-Ekonomia en 1999, kiu nun animas la Projekton COLIBRI, kies ĉefa celo estas la formado kaj la retigo de 1500 instigantoj de Integrita kaj Daŭra Evoluigo en Latina Ameriko, kunfinancita de FPH (Fondaĵo Charles Leopold Mayer por la Homa Progreso), en Svisio, la Fondaĵo por la Kvalito kaj la Partopreno kaj la Laboratorio por la Sociala Novigo, en Argentino. Mi aktive partoprenas en la movado por aktiva civitaneco antaŭenigita interalie de la Monda Sociala Forumo, ekde ties naskiĝo en 2001 kaj ĝis nun, ĉar mi estas engaĝita en la diskonigado de la ideoj pri aktiva sociala respondeco de la loĝantoj en ĉiuj aktivecoj, kiujn mi disvolvas en la akademia areo, kiel konsultdonistino aŭ aktivulino de la afero de daŭra sociala evoluigo.http://encyclopedie-dd.org/

Programo

Pri la retejo