|
||||||||
|
||||||||
Nask. en 1950 D-ro Leo Rebello estas la direktoro de centro pri natura sano en Bombajo. Li faris milojn da prelegoj en 63 landoj, kaj interalie intervenojn ĉe MOS, ONUSIDA, UNESKO, PUND (programo de Unuiĝinta Naciaro por Disvolviĝo), PUNM (programo de Unuiĝinta Naciaro por Medio), kaj verkis 30 librojn, kaj estis intervjuita de mondaj amaskomunikiloj.
Ĉar mi kredas en monda parlamento kiel stariĝo kontraŭ la novkonservatista koncepto de " unuspeca mondo ", kaj ĉar mi ĉiam kaj konstante aktiviĝis por tiu celo, mi dezirus elektiĝi al la Kongreso de la Popoloj kaj labori por la realigo de tiu ideo, kiun mi karesas jam delonge. |
||||||||