La kiosko de la Mondcivitanoj

- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

La elektitaj Delegitoj - Respondecoj - Faroj kaj agadoj - Debatoj - Demandoj - Informoj
Dauji GUPTA
2007-2016

Prezentado - Programo

Nask. en 1940
Mondcivitana legitimkarto n-ro : 24.773
loĝanta en Laknaŭo (Lucknow) (Hindio)

Biografio

Naskiĝinta en riĉa kaj fama familio de Laknaŭo (hindio). Lia patro Sri GOPALJI estis fervora disĉiplo de Gandhi kaj defendanto de la justeco.

D-ro Dauji GUPTA studis komercon kaj juron en la Universitato de Laknaŭo poste li vizitadis la Universitaton de Vermont (usono).

Elektita kiel urbestro de Laknaŭo unuafoje en 1971 kaj triafoje en 1989 por kvinjara mandato. Li reprezentis Hindion en la Monda Konferenco de la urbestroj en Havajo en 1971 kaj fariĝis vicprezidanto de la konferenco.

Dum sia tuta vivo D-ro Dauji aliĝis al granda nombro de socialaj, kulturaj, akademiaj institucioj kun landa kaj internacia fameco.

Li estis gvidanto de partio de la Hinda registaro, la " Tutlanda Hinda Kongreso ", kaj membro de la ŝtata leĝodona Asembleo de Utar-Pradeŝo.

Li plurfoje partoprenis en sesioj de IEM (Instituto de Tutmondismaj Studoj) kaj en konferencoj kaj renkontiĝoj aranĝitaj de ASKOP (Konsulta Asembleo ĉe la Kongreso de la Popoloj).

Profunde impresite de la Gandhia movado, influite de la kompatemo kaj la racia vido de Budho al la mondo, kaj inspirite pro la senĉesa batalo de Baba Saheb Ambedkar kontraŭ la plago de la netuŝebleco kaj la malhomaj efikoj de la kasta sistemo, D-ro Dauji spontanee ekagadis en la kontraŭa kaŭzo por la emancipado de la kastoj Dalits kaj Backwards el ilia servuteco per siaj verkoj kaj politikaj aktivecoj.

Instigite de tiuj nerezisteblaj fortoj kaj profunde kortuŝite de alies grandaj suferoj kaj deprimoj, D-ro Gupta taskis sin per la nepra devo plenumi la nefinitan laboron de S-ro Baba Saheb Ambedkar, kaj tial ekverkis por senmaskigi la kaŝitajn pensojn kaj la malbonajn efikojn de la kreintoj de la kasta sistemo ĝenerala en Hindio.

D-ro Gupta parolas plurajn lingvojn kaj faris rimarkindan laboron por la disvastigo de Hindi, Urdu, Sanskrit kaj Pali tra la mondo.

Verkabunda poeto li publikigis en sep libroj antologion de siaj poemoj, kiuj estis ankaŭ tradukitaj en angla.

Kiel politikisto, li defendas la neperforton kaj la mondcivitanecon por monda demokrata registaro.

Deklaro de intencoj

Mi estis asociita al tiu granda movado jam de pli ol 35 jaroj.

Mi fariĝis civitano de la mondo la 1an de januaro 1971, enskribite de S-ro Alexander France, kaj subskribite de S-ro Garry Davis dum mi estis urbestro de Laknaŭo, la ĉefurbo de Utar-Pradeŝo, plej granda Hinda ŝtato.

Mi ankaŭ plurfoje servis kiel ŝtata Senatano.

Ĉar mi havas administran kaj leĝofaran spertiĝon, mi pensas, ke mi povos konsiderinde servi la Kongreson de la Popoloj.  

Pri la retejo