La kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj

Esperanto

Français

English

Español

Kandidatiĝoj - Listo de la kandidatoj - Balotelekta situacio
Kandidatiĝoj por la balotelektoj 2010

Esshutebla dokumento en pdf-formato

La jaro 2010 estas tiu de parta renovigo de la Kongreso de la Popoloj.

La Kongreso de la Popoloj estas de nun trione renovigebla ĉiun trian jaron, po 15 delegitoj. Ĉiu delegito estas elektita por naŭjara mandato.

La balotelektado koncernos 15 Delegotojn, kiuj estos elektitaj por naŭjara mandato.

La necesaj kondiĉoj por kandidatiĝi estas jenaj :

  • esti registrita kiel Mondcivitano en la Registrolibro
  • esti pli ol 18jara
  • esti aktiva en tutmondisma organizaĵo de antaŭ pli ol du jaroj
  • subskribi la " ĵuron de la kandidatoj "

Balotelekta Kontrolkomisiono validigos la kandidatiĝojn.

Kandidatiĝa dosiero devas esti prezentita de la kandidato al la kontrolkomisiono. Tiu dosiero entenu :

  • Leteron de kandidatiĝo
  • Legitiman foton
  • naskiĝdato
  • poŝta kaj reta adresoj
  • Kariertabelon (aù biografion) rilatan al humanista aŭ tutmondista agado (10 linioj maksimume)
  • Deklaron de intencoj (aŭ programdeklaro) (20 linioj maksimume)
  • Subskribitan ĵuron de la kandidatoj

Por ĉiu kompletiga informpeto aŭ por sendado de kandidatiĝa dosiero, skribu

  • aŭ per retmesaĝo al b10@recim.org
  • aŭ per poŝta sendo al .Daniel Durand, Les Nids, 49190 St Aubin de Luigné, Francio

La anonco de la validigita kandidataro estos oficiale farita ekde la urbo Braziljo (Brazilo) per la televido TV-SUPREN

La balotado okazos inter la 21a de junio kaj la 20a de septembro 2010,

La voĉnombrado okazos merkrede la 21an de septembre 2010.

Plena kunsido de la Kongreso de la Popoloj okazos en Zagora (Maroko) de la 6a ĝis la 11a de novembro 2010


La voĉdonantoj estas dividitaj en tri voĉdonantaroj.

En tiu balotelekto estos alvokitaj por baloti la elektantaro " B", t.e.

  • ĉiuj mondcivitanoj enregistritaj ekde 2007 ;
  • dua triono el la plej fruaj civitanoj de la mondo.

La elektontoj ricevos la balotajn dokumentojn per poŝto kaj povos sendi sian balotilon en speciala koverto sen afranko.

En 2013 okazos la parta renovigo de la tria triono de la elektitoj fare de la elektantaro " C ", t.e. ĉiuj novaj civitanoj de la mondo enregistritaj inter 2010 kaj 2013 kaj la tria triono el la plej fruaj mondcivitanoj.

25 kandidatoj

La listo de la kandidatoj : 25 kandidatoj el 18 diversaj landoj.

Ĉiu nomo estas antaŭigita de litero donita laŭ la dato de la ricevo de la kandidatiĝa dosiero. Tiu litero estos retrovebla apud la nomo sur la balotilo. Ĝi estas destinata simpligi la voĉnombradon.

La balotelektaj dokumentoj

Majo estos dediĉata por la fabrikado de la dokumentoj, nome :

  • Kunmetita dokumento el 12 paĝoj enhavantaj klarigon pri la graveco de la voĉdonado kaj la metodo, kaj por ĉiu kandidato duonpaĝon de memprezento kaj propraj celoj, kun foto.
  • Balotilo je A5 formato sama por ĉiuj lingvoj, preskaŭ kiel la ĉi-apuda modelo.
  • Sennoma balotil-koverto (malgranda formato)
  • Senafranka respondokoverto je ordinara poŝta formato por la resendo de la balotil-koverto. (Senpaga por la sendanto). La numero de voĉdonanto aŭ de la mondcivitana legitimkarto estos enskribita sur tiu koverto.

Kalendaro

Enkalkule de la necesa tempo por la tradukadoj, la presado kaj la enkovertigo, ni esperas realigi la dissendadon dum junio.

Traktado de la balotiloj :

La respondo-kovertoj restos fermitaj kaj stokitaj de la Balotelekta Kontrolkomisiono ĝis la 20a septembro 2010, dato de la balotelekta fermiĝo.

La 21an de septembro okazos la voČnombrado en Parizo. Por tiu operacio, necesos la ĉeesto de ĉirkaŭ 40 homoj por konsistigi 12 aŭ 13 voĉnombrajn tablojn (3 homoj por ĉiu tablo)

  • Kontrolo de la balotelektaj numeroj
  • Malfermado de la respondo-kovertoj kaj miksado de la balotil-kovertoj
  • Malfermado de la balotil-kovertoj, vortigado de la voĉoj kaj sumigo.

Kosto de la balotelektoj

Ĝis nun, la ĝusta nombro da voĉdonantoj ne ankoraŭ estas konata. Enkalkule de la presaj kaj poŝtaj kostojn, ĉiu voĉo kostos ĉirkaŭ 1,80, t.e. verŝajne sumo supera al 10.000 Eŭroj. Ĉiu monkontribuado estos bonvena.

 

Pri la ttt-ejo