La kiosko de la Mondcivitanoj

mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

La institucioj -> Balotelekta Kontrolkomisiono
BALOTELEKTA KONTROLKOMISIONO

Konsisto de la Kontrolkomisiono por la balotelektado de 2010 :

  • Henri Cainaud, membro de la Saĝula Konsilio, Prezidanto
  • Liliane Metz Krencker, membro de la Plenuma Komitato de Kongreso de la Popoloj
  • Francisco Plancarte membre du Comité Exécutif du Congrès des Peuples
  • Rob Wheeler, membre du Comité Exécutif du Congrès des Peuples
  • Peter Davidse, membro de la Plenuma Komitato de Kongreso de la Popoloj
  • Marie-Françoise Lamperti, vicprezidantino de Mondcivitana Registrolibro
  • Daniel Durand,, ĉefa kunordiganto de ASKOP
  • Alain Bal / Roger Winterhalter, Ĝenerala Sekretario de ASKOP
  • François Têté, nomé de la geografia komunumo de Kohé (Togoalndo)

Mulhuzo, la 20an de majo 2010 Kunveno de la Balotelekta Kontrolkomisiono (vd en la franca)


Parizo, la 11an de aprilo 2010.: Kunveno de la Balotelekta Kontrolkomisiono

Ĉeestas :Liliane Metz-Krencker, Peter Davidse, Joël Luguern, Daniel Durand.
Senkulpiĝis : Henri Cainaud, Roger Winterhalter, Alain Bal

1. Ekzameno de la kandidatiĝoj,

  • Estas deklaritaj elekteblaj : Mlle Khanh Giang Nguyen, Mme Marie-Françoise Lamperti, Joël Labbé, Jean-Paul Alexis Bengantundu, Francisco Plancarte, Georges Yoram Federmann,.

2. Kalendaro

  • Estonta kunveno de la Balotelekta Kontrolkomisiono : jaùde la 20an de majo, en Mulhuzo.


Binges, la 22an de marto 2010.: Kunveno de la Balotelekta Kontrolkomisiono

Ĉeestas : Henri Cainaud, Roger Winterhalter, Alain Bal, Daniel Durand.
observas : Brigitte Carraz, Odile Durand
Senkulpiĝis : Liliane Metz-Krencker

La kunsido estas malfermita je 10 h 30.

Tagordo :

  1. Ekzameno de la kandidatiĝoj
  2. Dokumentoj por prezentado de la kandidatoj
  3. Kalendaro

1. Ekzameno de la kandidatiĝoj,

La 30 kandidatiĝoj estas ekzamenitaj laŭ dosieroj por konstati ĉu jes aŭ ne la kandidatoj estas elekteblaj. Tamen pro la ne-ĉeesto de Liliane Metz-Krencker, la komisiono ne povis decidi pri la dosieroj en ŝia posedo.

  • Estas deklaritaj elekteblaj :: Rasmus Tenbergen, Karl Kpodo, Josep Ortega, Tahar Houhou, Mourad Ben Jomaâ, Adriano Ciccioni, Stevens Chellum, Khemisti Bechairia, Claudius Schauffler, Amokrane Abdelli.
  • Alphonse Diatta estas invitita kompletigi sian dosieron per intenco-deklaro
  • Georges Yoram Federmann estas invitita ĝisdatigi la dosieron, kiun li prezentis en 2007.

2. Dokumentoj de prezentado

Same kiel dum la 11a balotelektado, en 2007, la kandidatoj estos prezentitaj laŭ kronologia ordo de la almeto de kompletaj dosieroj.

3. Kalendaro

  • Estonta kunveno de la Balotelekta Kontrolkomisiono : dimanĉe la 11an de aprilo, je 14 h 00 en la lokalo de Mondcivitana Registrolibro en Parizo.
  • La balotperiodo finiĝos la 20an de septembro 2010
  • La voĉnombrado okazos la 21an de septembro, posttagmeze. La loko estos fiksita laŭ interalie la plej granda nombro de helpontoj..
  • Merkrede la 22an de septembro : publikigo de la rezultatoj kaj kunveno por prepari la sesion de Kongreso de la Popoloj en Zagora (5-12 de novembro)
Fermo de la laboroj de la Komisiono je 12 h 50.

La Kontrolkomisiono de la balotelektoj al la Kongreso de la Popoloj konsistas el :
  • la membroj de la Estraro de Kongreso de la Popoloj
  • la ĉefkunordiganto de ASKOP
  • la ĝenerala Sekretario de ASKOP
  • unu aŭ pluraj membroj de la Saĝula Konsilio
  • unu reprezentanto de Mondcivitana Registrolibro
  • kaj po unu reprezentanto de la organizaĵoj, kiuj partoprenis en la tri antaŭaj balotelektoj.

La Balotelekta Kontrolkomisiono estas prezidata de membro el la Saĝula Konsilio

Ĝi ricevas la ĵurojn de la homoj taskitaj per la evoluigo de la balotado ekde la konceptado de la dokumentoj ĝis la proklamado de la rezultatoj.

Ĝi ekzamenas la kandidatiĝojn kaj decidas ĉu akcepti ĉu malakcepti ilin respektante la artikolojn 4.1., 4.2. kaj 11.2. de la Reglamento

Ĝi certigas ekvilibritan disiĝon de la kandidatiĝoj laŭ kriterioj konformaj al la spirito de la artikolo 2 de la Universa Deklaracio de la Homaj Rajtoj

Ĝi zorgas pri ekvilibritan dispartigon de la voĉdonantaroj

Ĝi zorgas pri la leĝa konformeco de la partopreno de la voĉdonantoj kaj pri la bona elvolvado de la voĉnombraj operacioj.

 

Helpi la Kongreson de la Popoloj

Pri la ttt-ejo