- -

Mondcivitana Registrolibro - Asembleo - Delegitaro

Esperanto

Français

English

Español

La elektitaj Delegitoj - Respondecoj - Faroj kaj agadoj - Debatoj - Demandoj - Informoj
Adriano CICCIONI
Elektitaro B10

Prezentado - Programo

Nask. en 1940
Mondcivitana legitimkarto n-ro :184581
loĝanta en Milano (Italio)

Biografio

Mi estas tre fiera pro mia legitimkarto de Civitano de la Mondo. Temas pri la normala maniero por min prezenti.

Mia profunda aliĝo al la transnaciaceo multe grandiĝis tra multajn kaj definitivajn vivspertojn.

Fuĝinte el Fiume, nun nomita Rijeka, kie okazis la amasbuĉadoj de Foibe, mi dum infanaĝo jam devis taksi la hororojn kaj la funebrojn de la etna milito. Mi ne fariĝis naciisto kiu nutros sian historian vengemon sed tute male neperfortema opozicianto kontraŭ la militajn elspezojn, por la paco per malarmado.

Mi venkigis la protestojn en Italio kontraŭ la elektraj atomcentraloj. Mi ankaŭ kontribuis en la kresko de la " Ligo por la alternativaj energioj ".

Tiu lukto estis por mi kontraŭnuklea sperto tre utila, kiun mi volonte disponibos al la bazaj movadoj en la preciza momento kiam la nuklea lobio (civila kaj militara) provos levi la kapon en Italio kaj en la tuta mondo.

Deklaro de intencoj

Mi decidis proponi min por evoluigi, en la monda parlamento, la transnaciajn " punktojn ", tiujn por kiuj mi dediĉas mian tempon en la asocioj, kiuj kiuj mi kunlaboras de jardekoj.

  1. La eliro el la civila kaj militara nuklea industrio, ĉar la nuklea teknologio staras kiel plej grava minaco por la pluvivo de la homa speco,
  2. La alternativo de energia elekto fondita sur renovigeblaj fontoj, memorante ke la afero koncernas la duonon de la ekonomia aktiveco, kaj tiel celante efiki kontraŭ la klimata varmiĝo.
  3. forlasi la profitekonomion por iri al la kontentigo de la homaj fundamentaj bezonoj. Aparte mi ŝatus apliki la recepton de " sesopa R " je la nivelo de la ĝenerala ekonomia politiko, t.e. :
    • Rearanĝi la proprietojn kaj la kolektivajn servojn
    • Redistribui (la enspezaron laŭ egalitara senco)
    • Reloki (produkti en areo taŭge limigita)
    • Rilatigi (fondi retan ligon inter homoj, laboro kaj produktejoj)
    • Redukti (la konsumadon de materialoj kaj de energio)
    • Readapti la nocajn kaj militarajn produktokapablojn

Tiuj kolektivaj akiroj devas sin nutri de individuaj agadoj, kiuj estas resumeblaj per " kvinopa R " : Redukti, Reutiligi, Ripari, Recikli, Rekvietigi

Kiel Civitano de la Mondo, mi ŝatus rememorigi al ĉiuj, ke ni ricevis la planedon pruntedone de la venontaj generacioj, sed ankaŭ, ke kiel lokaj komunumoj, ni estas nur la gardantoj de la teritorioj pro la tuta homaro.

Pri la retejo