mapo de tiu chi reteja parto - aliaj lingvoj - enhavo

Monda civitaneco - Registrolibro de la Mondcivitanoj - ASKOP - Kongreso de la Popoloj
La Agentejo - La informoj - La aktualeco

n-ro 15 - Marto 1981

TELEKOMUNIKAJ SATELITOJ
Kiel delegitoj al la Kongreso de la Popoloj, rekte kaj demokrate elektitaj de elektantaro el 110 landoj,

NI KONSTATAS,

  • ke la disvolvado de la telekomunikaj satelitoj donos, en proksima estonteco, la eblon dissendi parolan aŭ kaj videblan informadon rekte ricevataj de la posedantoj de telericeviloj en la tuta mondo ; ke tiu disvolvado riskas ege aliigi la sociajn kaj politikajn interhomajn rilatojn internaciskale ;
  • ke en la nuna stato de la mondo kelkaj ŝtatoj dank'al siaj financaj rimedoj kaj teknologia frueco, kapablas alproprigi al si superinfluon sur la gentoj lokitaj en atingeblaj fremdaj landoj.

NI BEDAŬRAS,

  • ke Unuiĝinta Naciaro, konscia pri tiu danĝero, ankoraŭ ne sukcesis ellabori principojn de regularo por la rekta dissendo per satelitoj.

NI ASERTAS,

  • ke la radio-ondaj frekvencoj disponeblaj por la elsendo per satelitoj estas en limigita kvanto kaj estas posedaĵo de la homaro. Plie, la traktato de 1967 pri la esploro kaj ekspluatado de la superatmosfera spaco rajtigas nek ŝtaton nek privatan organizon senrestrikte elsendi persatelitajn telekomunikaĵojn al fremda publiko.
  • NI PETAS,
    • ke la instaladon de la telekomunikaj satelitoj faru, kaj ties regadon havi Monda Federacia Aŭtoritato, sole kompetenta por uzi la jura kapablon de la Homaro, kaj ties rimedojn estri.
    • ke senprokraste estu entreprenata, laŭ peto de la Registaraj organizoj, kiuj vidos en tio intereson, ekstudado pri publika fako internaciigita kaj kompleta (terinstalaĵoj, lanĉikoj kaj satelitoj) por universala persatelita teleelsendo, ekskluzive destinita por informado, defendo de la paco kaj pritraktado de la tezoj rilataj al federacia organizo de la mondo.

Esperanto

Français

English

Español

Volonta tutmondista ĵurnalisto

Pri la retejo