Nuntempe en la mondo preskaŭ du miliardoj
da homoj suferas pro malsato. Nu, du jarcentojn antaŭe,
kiam ekestis la industria revolucio, la planeda popola
tuto proksimume nombris 700 milionojn da homoj, kaj ne ĉiuj
el ili suferis pro malsato.
Tial, ni rajtas aserti, ke la scienco kaj la tekniko,
dank'al la forpuŝo de la infana mortemo - samtempe,
konsiderinde kreskigis absolutvalore la nombron da
mizeruloj.
Fakte ! Ĉu tiu fama kolokvo el tri mil fakuloj
pri esplorado kaj scienco, kiiu ĵus okazis en
Parizo, esploris la eblecon ĉesigi la kreskadon de
la mizero ?
Ne, temis nur pri serĉado de rimedoj por antaŭenpuŝi
Francion je la pinton de la progreso.
Tiukaze, ni demandu nin : ĉu nia limigita mondo
kapablas rezisti kontraŭ senlima alfronto inter la
kulminaj teknikoj en la plej evoluintaj landoj ?
Militistaj alfrontoj, ekonomiaj alfrontoj, tiuj ĉiamaj
olimpikoj en tute interligita mondo estas plene
pasintecaj, ĝuste pro la praktikaj rezultoj de la
kulminaj sciencoj kaj teknikoj.
Ĉu ne necesus, je monda nivelo - kaj nur je tia -
esplori novan ekonomian formon, kiu liberiĝus homon
el la mizero, dank'al rabotfabrikoj devenintaj de la
mondaj esplorado kaj tekniko ; nova ekonomio, kiu finfine
havigus al ĉiuj terloĝantoj socian enspezon,
kiu donus al ĉiu la eblecon plenhomiĝi laŭ
propra deziro ?